— Lundro!
Sur kampara vojo Krukon trafas paneo. Preterveturas ĉarma aŭtistino. Ŝi haltas kaj demandas:
— Kio okazis?
— Mia motoro difektiĝis kaj estas neriparebla.
— Noktiĝas. Vi ne povas resti ĉi tie. Venu kun mi.
Ŝi kondukas lin al bela domo, en kiu ŝi loĝas sola.
Ŝi preparas koktelojn, iras ŝanĝi la veston kaj baldaŭ revenas en diafana negliĝo. La koktelojn sekvas lunĉo, ĉampano, konjako, dolĉa muziko. Kruko estas ege ekscitita, kiam la belulino proponas al li:
— Iru en la dormoĉambron, mi tuj venos al vi.
Li enlitiĝas. Baldaŭ ŝi aperas en sia admirinda nudeco kaj kuŝiĝas apud li. Ŝi premas sin al li, puŝas lin, skuas lin, ĝis li falas kaj … vekiĝas sur planko en sia ĉambro.
— Idioto, — krias s-ino Baniko. — Ĉu denove inkubo?
Revenante post longa vojaĝo Baniko trovas sian amikon Kruko en sia dormoĉambro. Tute nuda Kruko risortas kun s-ino Baniko sur la geedza lito, kaj ili per siaj ĝemoj, krioj kaj blekoj pruvas, ke la dudorsula ludo ne malplaĉas al ili.
Baniko metas sian valizon surplanken kaj admonas la adultantojn:
— Vi, mia edzino, ĉu vi ne memoras, kiom da jaroj ni vivis kune en plena feliĉo? Antaŭ dek jaroj vi ĵuris al mi, ke vi eterne restos fidela. Kaj vi, Kruko, mi ĉiam konsideris vin mia plej fidinda amiko. Mi ofte helpis vin, kiam vi bezonis min. Ĉu vi ankoraŭ scias, ke … sed, mil diabloj! almenaŭ haltu, dum mi parolas al vi!
De multaj jaroj fraŭlo atendas idealan edzinon. Al siaj amikoj li ĉiam asertas, ke taŭga virino devas havi tri kvalitojn: ŝi estu:
• ŝparema en la kuirejo
• aristokrata en la salono
• malĉasta en la dormoĉambro.
Iam la amikoj ekscias, ke li edziĝis. Renkontante lin, ili tuj demandas, ĉu lia edzino vere posedas la tri postulatajn kvalitojn. Kun malgaja mieno li respondas:
— Jes, sed ne ĝustaloke. Ŝi estas aristokrata en la kuirejo, malĉasta en la salono kaj ŝparema en la dormoĉambro.
Kelnero alportas teleron da supo kun dikfingro profunde trempita en la buljono. Gasto indignas pro tiu senĝenaĉeco.
— Pardonu, diras la kelnero. Mi havas panarison, kaj la kuracisto preskribis al mi varmon.
— Fi! Tio estas ja netolerebla porkaĵo! Vian polekson prefere ŝovu en vian postaĵon!
— Pardonu, sinjoro, sed tion mi povas fari nur dum paŭzoj inter la pladoj.
Kuracisto: — Mi havas por vi ĝojigan sciigon, sinjorino.
Pacientino: — Ne sinjorino, fraŭlino.
Kuracisto: — Mi havas por vi malĝojigan sciigon, fraŭlino.
Kruko vizitas bervalanojn, kiuj instalis meteorologian stacion ĉe la norda poluso. Dum vespera festo ili klarigas al li, ke ĉiu vizitanto devas unue eltrinki per unu gluto botelon da viskio, due amori eskiminon kaj trie mortigi blankan urson.
Kruko eltrinkas la botelon da viskio kaj per ŝancela paŝo eliras en la malvarmegan nokton. Post horo li revenas kun malklara rigardo kaj triumfa mieno:
— Kie mi trovu la mortigotan eskiminon?
Ordonema junulo kutimiĝis, ke oni tuj cedu al liaj kapricoj. Iam, renkontinte belan virinon, li diras al ŝi:
— Mi volas amori vin.
— Ĉu ni iru en vian loĝejon aŭ en la mian?
— Se vi jam nun komencas diskuti, ni ne plu parolu pri tio. Vi ne interesas min.
Sur la plaĝo familio prepariĝas por banado. S-ino Kruko rimarkas, ke ŝi forgesis la naĝkalsoneton de la edzo.
— Surmetu do la salivtukon de nia bebo.
Post naĝo Kruko revenas al sia familio, dirante:
— Mi ŝatus scii, kial stultulinoj ridas, rigardante min.
Tiam s-ino Kruko atentigas sian edzon pri la skribo brodita sur la salivtuko: «Fariĝu granda kaj fortika, por plezurigi panjon».
Viro konfesas al psikiatro:
— Sinjoro doktoro, mi enamiĝis al ĉevalo.
— Ĉu virĉevalo, aŭ ĉevalino?
— Kompreneble, al ĉevalino, sinjoro doktoro. Mi ja ne estas nenormala.
La sama psikiatro ekzamenas pacienton. Li montras al tiu desegnaĵojn.
— Kion sugestas al vi tiujn du paralelaj linioj?
— Mi vidas viron kaj virinon, kiuj estas pretaj amori.
— Kaj tiu kvadrato?
— Tio estas ĉambro, kie ili tuj amoros.
— Kaj tiu ĉi triangulo?
— Jam ili faras al si reciproke…
— Bone, bone, sufiĉas. Mi diagnozas akutan seksan perverson.
La paciento protestas kolere:
— Perversa estas vi mem, sinjoro doktoro, kiu montras al mi tiom da pornaĵoj!
Juna servistino admiras novan, multekostan vizonpeltan mantelon de sia mastrino, iu nekonata aktorino.
— Nu, diras tiu ĉi, estas facile: mi renkontis sinjoron, kiu donacis al mi 15 mil stelojn.
Post jaro la servistino venas kun same bela peltaĵo. Al la miranta mastrino ŝi klarigas:
— Estas facile: mi renkontis cent sinjorojn, kaj ĉiu donacis al mi 150 stelojn.
En hotelĉambro juna ĵus edziĝinta paro dediĉas sin tiom arde, vigle kaj ofte al la dolĉaj ludoj de volupto, ke poste okazanta tertremo ne sukcesas veki la dormantojn. Feliĉe la hotelo ne ruiniĝas, sed estas forte difektita.
La direktoro, mirante, ke la geedzoj ne forkuris kiel la aliaj hotelgastoj, rapidas la ilia ĉambro. La juna viro vekiĝas kaj, vidante la murojn fenditaj, la fenestrajn vitrojn rompitaj kaj la plankon plena da rubo, murmuras:
— Bonvolu pardoni nin. Ni pagos la damaĝojn.
Ĉe vojrando staras junulino, kiu volas petveturi. Post kelkaj minutoj haltas ŝarĝaŭto. Ŝi demandas:
— Kien vi veturas?
— Al Bervalo.
— Mi intencas libertempi en Bervalo. Ĉu mi rajtas kunveturi?
— Volonte.
Nun la junulino sidas apud la ŝoforo. Post momento li diras al ŝi:
— Strange estas, ke mi hodiaŭ veturigas jam la trian gravedan virinon.
— Mi ja ne estas graveda, ekkrias la vojaĝantino.
— Eble, — respondas la kamionisto. — sed ni ankoraŭ ne venis al Bervalo.
Vakeroj provas dresi sovaĝajn taŭrojn. Laŭvice ili lude rajdas la ribelemajn bestojn. Unu virbovo tamen tiom baraktas, ke ĝis nun deĵetis ĉiujn vakerojn. Ĉirkaŭ la areno staras turistoj, kaj la vakeroj promesas kvin mil stelojn al la persono, kiu sukcesos resti sur la dorso de la nevenkita taŭro. Giganta dikega virino ordonas al sia edzo:
— Ne iru. Mi ne volas, ke vi rajdu tiun monstron. Vi estas freneza. Restu ĉi tie!
La edzo aspektas kiel malfortika nano apud la dikmuskolulino, sed li forkuras en la arenon kaj saltas sur la taŭron. La sovaĝa bovo stampfas, prancas, baŭmas, provas ĉiel skufaligi la vireton, sed vane. Tiu sukcesas resti almenaŭ kvaronhoron sur la dorso de la besto.
Aklamita de ĉiuj ĉeestantoj, li revenas al sia edzinego kaj diras fiere:
— Nu, ĉu vi vidis, karulino?
— Jes, tio estas nekredebla. Kiel vi sukcesis?
— Same, kiel kun vi, kiam vi havis kokluŝon.
Baniko forte dubas pri la fideleco de sia edzino. Ĉar li devas forvojaĝi, li komisias al detektivo kontroladon de s-ino Baniko. Post sia reveno li legas la raporton de la detektivo: «Je la sesa vespere s-ino Baniko eliris el la domo. Ŝin atendis juna viro en aŭto. Ili veturis al tesalono. Je la oka ili manĝis kune en luksa restoracio. Poste ili veturis al proksima hotelo kaj luis ĉambron. De apuda ĉambro mi povis plu observi ilin tra serurtruo. S-ino Baniko malvestis sin. Bedaŭrinde la lumo poste estingiĝis, kaj mi ne povis vidi, kion ili faras.»