Junulino venas al la paradizo. Ĉar por virgulinoj estas rezervita aparta angulo, ŝi devas submeti sian himenon al la ekzameno de anĝelo-kontrolisto. Post momento la anĝelo, embarasite, venas al sankta Petro:
— Tion mi neniam vidis antaŭe. Ŝi havas sep etajn truojn.
— Tio ne gravas. Ŝi rajtas tamen iri al la virgulinejo. Kiel ŝi nomiĝas?
— Neĝulino.
Kiam Kruko estas unuafoje sola kun bela sinjorino, li kutime rakontas jenan fableton:
Juna leporino forlasis la gepatran domon, por promeni. Ŝi tial vagis, ke vespere ne povis trovi la vojon hejmen. Ŝi renkontas maljunan leporon:
— Sinjoro leporo, ĉu vi povas indiki al mi, kiel mi revenu hejmen?
— Volonte, sed unue mi volas fari al vi paf paf.
— Sed mi estas tiom juna kaj senkulpa.
— Tio estas la kondiĉo.
Ŝi vane ploras, li faras al ŝi paf paf, kaj poste li indikas al ŝi la vojon. Sed li erarigas ŝin, kaj ŝi denove kuras, kuras, ne retrovante la ĝustan direkton. Feliĉe ŝi renkontas alian maljunan leporon.
— Sinjoro leporo, ĉu vi povas indiki al mi, kiel mi revenu hejmen?
— Volonte, sed unue mi volas fari al vi paf paf.
— Ĉiuj viroj estas samaj. Ili pensas nur pri tio.
Ne utilas la ĝemado. Li faras al ŝi paf paf, kaj poste indikas al ŝi la vojon. Post du minutoj ŝi estas ĉe siaj gepatroj.
Post la rakonto Kruko demandas sian kunulinon:
— Ĉu vi scias, kial la unua leporo mensogis kaj la dua diris la veron?
— Ne.
— Ĉu vi ŝatus scii tion?
— Ho jes. Mi petas, diru tion al mi.
— Volonte, sed unue mi ŝatus fari al vi paf paf.
(por invertita ornitologo)
La amaso de tiom da anasoj kondukas al perturbo de la klubo.
Aŭtomobilisto veturas kun nova amikino tra kamparo. Dum lia maldekstra mano tenas la direktilon, la dekstra okupiĝas pri aŭdacaj malkovroj sub la jupo de la kunulino. Ŝi ne kontraŭas. Male ŝi aktive partoprenas la karesadon.
Tiu malbona konduto kondukas al miskondukado de la rapida aŭto, kaj post kelkaj zigzagoj la veturilo malmilde volviĝas ĉirkaŭ vojrandan arbon. Pro la kolizio la junulino estas elĵetita je kvindek metroj.
Alkuras vilaĝanoj, kiuj laboris en la kamparo. Ili provas konsoli la aŭtomobiliston, kiu laŭte ploras en la tute detruita veturilo:
— Trankviliĝu. Via kunulino restis nevundita.
— Jes, — li ĝemas. — sed vi ne vidis, kion ŝi tenas en la mano.
(por ruĝkrucanino)
Lia vorto savis ŝin, kiam li kliniĝis super ŝia stertoro.
Je la kvina posttagmeze la bervala tramo estas plenplena. Kruko, okupante oportunan sidlokon, ŝajnigas, ke li estas tute absorbita en legado de gazeto.
Juna virino staras antaŭ li. Post momento ŝi atentigas lin, ke ŝi deziras sidi. Ŝi murmuras:
— Sinjoro, mi estas graveda.
Kruko tuj lasas sian lokon al la bela sinjorino. Li tamen miras, ke la patriniĝonta virino estas tiom svelta, kaj li demandas:
— Sinjorino, ĉu vi pardonos mian maldiskreton? Mi nur scivolas, de kiam vi estas graveda?
La belulino respondas kun okuloj fermitaj pro volupta rememoro:
De duonhoro.
— Sinjoro komisaro, en plenplena aŭtobuso iu ŝtelis mian monujon kaŝitan sub la jupo.
— Sed, sinjorino, ĉu do vi nenion sentis?
— Jes, kompreneble, sinjoro komisaro, sed mi opiniis, ke temas nur pri ĝentilaĵoj.
Oficisto: — Sinjoro direktoro, bonvolu min pardoni. Pro angino mi devis resti ses tagojn en lito.
Direktoro: — Viaj amoraferoj tute ne interesas min. Mi tuj maldungos vin, se vi denove neglektos vian laboron pro tiu fraŭlino Angino.
S-ino Baniko devis veturi al banloko, por fari termofontan kuracadon. Baniko promesas viziti ŝin post du semajnoj. La revido estas kortuŝa. Baniko malpacience atendas la nokton, ĉar la trudita dekkvartaga ĉasteco tre pezas por li. Post la vespermanĝo ili iras en ŝian hotelĉambron. Baniko senvestiĝas en tri sekundoj, sovaĝe ĵetas la edzinon sur la liton kaj sin — sur la edzinon. La lito knaras, Baniko gruntas, lia Banikino eligas laŭtajn ĝuĝemojn. Subite aŭdiĝas frapoj sur la muron, kaj iu kolere krias el la apuda ĉambro:
— Ĉu do okazos ĉiuvespere la sama bordela bruego?
Kruko partoprenas festenon ĉe avara malbelulino. En la sekva tago Baniko demandas lin:
— Kia estis la hieraŭa vespero?
— Nu, se la supo estus same varma, kiel la vino, la vino same maljuna, kiel la ansero, la ansero same bele graseta, kiel la femuroj de la juna servistino, kaj la servistino same amorema kiel la dommastrino, ĉio estus perfekta.
Baldaŭ okazos kostumbalo. Fortika bervalano venas al brokantisto.
— Mi estos Adamo, kaj mi bezonas nur figarban folion.
La vendisto alportas la folion, sed la estonta Adamo protestas:
— Ĉu vi mokas min? Kion mi povus kaŝi per tiu folieto?
— Bone, bone. Jen pli granda modelo.
— Vi ne estas serioza.
— Atendu, restas al mi giganta figarba folio, iam uzata por granda statuo.
— Ankaŭ ĝi ne konvenas.
— Do mi vidas la solan eblon, sinjoro. Vi metu vian «ilon» sur la brakon, kaj aperu en la kostumbalo, kiel benzinpumpilo.
— Sinjoro Kruko, ĉu vi estas certa, ke ĉi tie okazas la interkona vespero?
Viro prezentas sin al la estro de bordeleska noktoklubo:
— La naturo tiel dorlotis min, ke mi povas sinsekve kontentigi kvindek virinojn.
Tia potenco imponas la amuzejestron. Li proponas kvin mil stelojn al la fortikulo por ĉiu prezentado:
— Vi bezonos amori publike nur tridek tre belajn junulinojn, kiujn mi speciale elektos por vi.
— Konsentite.
Ĉe la unua prezentado la publiko retenas sian spiradon, admirante la nekredeblajn kapablojn de la masklo sur la scenejo. Bedaŭrinde, kiam venas la deknaŭa ino, la viro subite malfortiĝas. Li estas tute elĉerpita.
La kurteno falas. La publiko mokfajfas la fiaskon, kaj la klubestro skoldas la kompatindulon:
— Vi senhonte trompis min, vi estas nekapablulo, mi tuj maldungas vin.
La malfortikiĝinto balbutas:
— Mi ne komprenas, kiel tio okazis, sinjoro direktoro. Hodiaŭ posttagmeze ĉio ja iris glate dum la provludo.
Kruko tiel festis la interkonan vesperon de internacia kongreso, ke estas tute ebria. Nun li staras en policejo, post kiam patrolo arestis lin pro seksatenco en apuda parko.
— Ĉu ne hontas vi pro via fia nekrofilio?
— Ĉu nekrofilio?
— Jes, ni ja surprizis vin nokte, dum vi havis seksrilatojn kun mortinta virino.