— Jes, paĉjo.
— Je la dua matene venis du virinoj al nia tablo, kiuj trinkis ĉampanon kun ni.
— Jes, paĉjo.
— Poste ni iris kun la virinoj en apudan hotelon. Ĉu vi memoras, kion ni faris kun ili en la ĉambro?
— Jes, paĉjo.
Kruko eligas malpezigan elspiron:
— Nu, Viĉjo, kion ni faris, tion faras ankaŭ la papilioj, kiuj duope flirtas en printempo.
Baniko: — Hieraŭ vespere okazis al mi malagrablaĵo. Revenante hejmen, en la mallumo mi kredis, ke la servistino malfermis al mi la pordon, do mi kisis kaj fingrumis ŝin. Sed ĝi estis mia edzino.
Kruko: — Nu, la afero ne estas grava.
Baniko: — Sed estas, ĉar mia edzino flustris: «Atentu, karulo, mia edzo baldaŭ revenos».
Kruko ĉeestis la enterigon de juna konato. Poste li troviĝas sola kun la vidvino.
— Ha, sinjorino, la momento eble ne taŭgas por tiaj deklaroj, sed mi konfesu, ke mi ege amas vin.
Surprizite, la bela vidvino balbutas:
— Vi almenaŭ povus atendi, ĝis mi ne plu surhavos tiun funebran robon.
— Kompreneble, karulino. Mi povas atendi kvin minutojn.
Kruko: — Mi estis hieraŭ invitita de nudistoj. Ĉiuj estis nudaj, eĉ la lakeo, kiu malfermis al mi la pordon.
Baniko: — Kiel oni povas distingi, ĉu iu estas lakeo, se li ne surhavas livreon?
Kruko: — Ĉu vi kredas, ke se li estus servistino, mi ne rimarkus tion?
Juna naivulino devas unuafoje plenskribi hotelslipon. Ĉe la rubriko «sekso» ŝi skribas: blonda, kaj ĉe la rubriko «edzeca stato» ŝi deklaras: du fojojn semajne.
Du frivolaj junulinoj parolas pri siaj amaventuroj. Unu demandas:
— Kial vi ne skribas taglibron?
— Ba! Pri la tago mi havas malmulte por raporti.
Maljuna fraŭlino donacas al Ruĝa Kruco viran piĵamon, kiun ŝi mem kudris. Oficistino rimarkigas al ŝi, ke ŝi tute forgesis la pantalonfendon. Post momento da pripenso la maljuna fraŭlino proponas:
— Vi eble povus doni ĝin al fraŭlo.
Ĉiumerkrede okazas sur la placo de Bervalo bazaro, en kiu la kamparaninoj de la regiono vendas siajn produktojn. Ili profitas la okazon ankaŭ por aĉeti en la urbo kion ili bezonas. La apoteko estas plenplena. Eniras iama idisto, kiu ankoraŭ malbone regas la lingvon (Li intermiksas la Fundamentan Krestomation kaj la Sekretajn Sonetojn).
— Sinjoro apotekisto, — li diras laŭte.- doloras min la kaco.
La virinoj ridklukas, kaj kelkaj krias: «Fi! hontu!».
La apotekisto, konfuzite, tiras la eksidiston en angulon, vendas al li drastan pomadon kaj flustras al li:
— Kiam vi revenos, ne parolu tiel, sed diru al mi ekzemple: «Doloras min la brako». Mi tuj komprenos.
En la sekva merkredo la apoteko denove estas plenplena. Kiam la apotekisto vidas la fremdulon eniri, li timas, ke tiu forgesis liajn konsilojn, kaj li tuj laŭte demandas super la kapoj de la klientinoj:
— Nu, ĉu via brako resaniĝis?
— Ha! sinjoro apotekisto, mia brako estas nun sana, sed tute difektiĝis miajn ĉurovoj.
Apud Kruko sidas bela sinjorino, kies logan dekoltaĵon ornamas koliero, de kiu pendas aeroplaneto ĉizita el rubeno. Rimarkante lian admiran rigardon, ŝi demandas:
— Ĉu plaĉas al vi mia aeroplano?
— Jes, sed eĉ pli la aerodromo.
Dezirante konatiĝi kun junulo, f-ino Kruko aperigas ĉifritan anonceton en Heroldo de Bervalo. S-ino Kruko diras al ŝi, ridante:
— Dum du tagoj vi ricevis vere multajn leterojn.
— Jes, eĉ unu de paĉjo.
La direktoro de malgranda bervala sapfarejo aspektas ege malgaja. Amiko demandas lin:
— Kio okazis al vi?
— Ha! al mi okazis malagrablaĵo. Hieraŭ mia bela sekretariino, kiun mi jam de longe amindumas sensukcese, diris al mi: «Hodiaŭ estas via naskiĝotago, sinjoro direktoro. Ĉu vi ne akceptus veni en mian loĝejon? Mi intencas fari al vi surprizon». Kompreneble mi jesis kaj venis vespere al la rendevuo. Mia sekretariino prenis miajn florojn kaj diris: «Sidiĝu por momento en mia saloneto kaj trinku glason da brando. Mi nun iras en mian ĉambron, kaj nur kiam mi vokos vin, vi rajtos eniri». Mi atendis malpacience, kaj, kiam ŝi vokis min, mi kuregis en ŝian ĉambron. Tie kunvenis la 18 geoficistoj de mia fabriko, kiuj ĥore ekkantis: «Feliĉan naskiĝtagon al vi».
— Mi trovas tiun ideon ja vere ĉarma.
— Eble vi, sed ne mi, kiu staris antaŭ ili jam tute nuda.
Usonano, ruso kaj franco komparas sian respektivan riskemon. La usonano rakontas:
— Ĉe ni, kiam grupo da amikoj kunvenas, oni ludas jene: unu, lotuminte, devas elekti unu el dek aŭtoj kaj veturi 120 mejlojn pohore. De unu el la aŭtoj oni antaŭe malŝraŭbis la radojn.
— Ĉe ni, — diras la ruso. — tiu, kiun falis la loto, devas elekti unu el dek revolveroj, meti ĝin al la tempio kaj premi la ĉanon. Kompreneble unu revolvero estas ŝarĝita.
— Ĉe ni, — diras la franco. — kiam amikoj kunvenas, ili aranĝas bankedon, dum kiu ili sidas tute nudaj. Por deserto oni enirigas virinojn, kiuj enŝoviĝas sub la tablon kaj ekokupas sian buŝon pri agrabla frandado.
La usonano kaj ruso primokas la francon, dirante, ke en tiu ago estas neniom da risko.
— Estas terura risko, — respondas la franco. — Unu el la frandemulinoj estas kanibalino.
(por rapidema modisto)
La fia dikulo envolviĝas sub la rubo.
Baniko surprizas sian edzinon kuŝanta en la geedza lito kun nekonata vagulo, kies ŝiritaj, ĉifitaj vestaĵoj estas disĵetitaj en la ĉambro. Li krias al ŝi:
— Ĉu vi ne hontas?
— Ne koleru, — ŝi respondas. — Tiu kompatindulo nur diris al mi: «Sinjorino, donu do al mi ion ajn, kion via edzo jam ne uzas».
Episkopo vizitas simplan vilaĝan paroĥestron. Vesperas. Pluvegas. Estas neeble reveturi al la urbo.
— Sinjoro paroĥestro, mi devas noktumi en via domo.
— Volonte, episkopa moŝto, sed mia paroĥestrejo estas vere senluksa. Mi posedas nur unu liton.
— Ankaŭ Jesuo ne havis, kie kuŝigi sian kapon. Ni do dividu la liton.
En la sekva mateno ambaŭ ekleziuloj laŭte ronkas, kiam oni sonorigas ĉe la pordo. La paroĥestro, pensante, ke apud li kuŝas lia servistino, forte frapas la postaĵon de la episkopo:
— Ekstaru, jen la laktisto.
La episkopo murmuras en duondormo:
— Ho, kial tiom brutale, kara grafino?
La 5-jara Miĉjo eniras en la banĉambron kaj vidas la nudan bruston de sia patrino.
— Panjo, kio estas tio?
— Infano, per tio la patrinoj donas lakton al la beboj.
— Ĉu ankaŭ mi antaŭe tiel trinkis lakton?
— Certe.
— Kiel do mi povis trempi mian buterpanon?
Kruko kaj Baniko libertempas en urbeto. Konante neniun, ili enuas. Iam ili pasas preter preĝejo. Kruko diras al la amiko: