Averto
Pruduloj, hipokrituloj, fariseoj, bigotoj, akvotrinkantoj, ĉastafektuloj, senseksuloj, fridpisuloj, abstinemuloj, malabsintemuloj, flavmienaj virtuloj, rancaj gevirguloj, vi verŝajne malatente legis la titolon de tiu ĉi anekdotaro. La libro ne estas por vi! Tuj fermu ĝin! Ekzistas por vi ja sufiĉe da tedaj verkoj en nia literaturo (Ĉu vi jam legis ekz. la Monadologion de Leibnitz aŭ «Stranga Heredaĵo»n de Luyken?)
Sed vi, ĝuemuloj, miaj fratoj, kiuj estas emaj al ĉio eminda, vino ruĝa kaj blanka, virinoj blondaj kaj brunaj, freŝa biero, spicitaj manĝoj kaj spritaĵoj, aromo de brando kaj de printempa vespero, admiro al leviĝo de la suno kaj de jupoj, vi, ĝuemuloj, miaj fratoj, vi facile trovos en normala atlaso, kie situas Bervalo. Jes, vi jam havas ĝin ĉe fingropinto, jes, tie, borde de la blua Mediteraneo. Ĉu vi ankoraŭ ne estis en Bervalo? Kia domaĝo! Vi do ankaŭ ne konas faman bervalanon, mian amikon Kruko.
Ĉu mi rajtas prezenti lin al vi? Gaja ulo, kiu plenbruste ĝuas la vivon, al kiu okazas multaj amuzaj aventuroj, kiu multe ŝatas sian amikon Baniko kaj precipe ties leĝeran edzinon, kiu… sed kial mi babilu plu pri Kruko, pri Baniko, pri la ceteraj bervalanoj?
Jen ili mem:
Ĉe strata angulo voluptovendistino promesas al Kruko eksterordinarajn ĝuojn. Kruko asertas:
— Mi scias, ke vi ne povas fari «ĝin» al mi tiel, kiel mi volas.
— Bela knabego, mi povas fari «ĝin» ĉiel.
— Ne, certe, ne. Unu manieron vi ne konas.
Ofendite la putino kondukas Krukon en hotelan ĉambron kaj tie paradas per ĉiaj geiĝaj metodoj: pariza kareso, ava droŝko, rusa serpento, aranea krablo, kalsona tango, alplafona kandelo, araba kafmuelilo, belga sonorilo, flugila kuniklo, bulonja kongreso, amerika baskulo, ataita tiktako, japana lokomotivo, kata tiklo, krura ventumilo, roterdama ueado, satana rajdo, interna ideo, midzuminado, vane, vane, vane… Ĉiufoje Kruko skuas la kapon:
— Tio estis ja agrabla, sed vi ne faras «ĝin» laŭ mia ŝatata maniero.
La plezurdonantino, ŝvitante, anhelante, ellaciĝinte, ekkrias kolere:
— Kiel do vi deziras, ke mi faru «ĝin» al vi?
— Senkoste.
Baniko skribas leteron al Kruko, por klarigi al li, ke li ne povas inviti lin al sia edziĝo:
— Kara amiko, ĉar vi estis antaŭ du jaroj amoranto de mia fianĉino Rozita, vi facile komprenos, ke ne estus konvene ĉeesti la ceremonion, k.t.p.
Kruko tuj prenas plumon, paperon kaj skribas:
— Responde al via cirkulero de la 3a de aprilo, k.t.p.
Dum kongreso filino de fama akademiano babilas kun amikino:
— Ĉu vi vidas tiun ĉarman delegiton? Hieraŭ vespere li invitis min en sian ĉambron, por diskuti pri la ata-ita problemo, kaj poste mi estis amorita de li.
— Vi devus diri «amorata», por montri la agrablan daŭron de la ago.
— Ha! — vespiras la akademianidino, mi esperas, ke «amori» apartenas al la verbo-kategorio «daŭro sen rezulto».
Kruko: — Ĉu vi scias, kiom da kokritoj estas en Bervalo, ne enkalkulante vin?
Baniko: — Kion vi aludas per «ne enkalkulante vin»?
Kruko: — Pardonu. Se vi preferas, diru al mi, kiom da kokritoj estas en nia urbo, enkalkulante vin.
S-ino Baniko maldungas junan servistinon pro ŝia impertinenteco. La servistino kolere krias al ŝi:
— Sinjorino, mi nun povas diri al vi tri aferojn. S-ro Baniko asertis al mi, ke mi estas pli bela ol vi kaj ke mi portas viajn robojn pli elegante ol vi. Cetere sciu, ke mi pli bone amoras ol vi.
— Ĉu ankaŭ tion diris al vi mia edzo?
— Ne, la leterportisto.
En Bervala urinejo iu demandas sian najbaron:
— Ĉu vi estas judo?
— Jes, respondas la alia, mirante.
— Vi verŝajne naskiĝis en Glogovo en Polujo.
— Jes, respondas la alia per tremanta voĉo.
— Kompreneble vin cirkumcidis la rabeno Kaheno.
— Sed kiel do vi povis diveni ĉion ĉi?
— Estas facile. La rabeno Kaheno ĉiam mistranĉas oblikve, kaj jam de du minutojn vi surpisas mian ŝuon.
Kruko pagis al sia filino monatan restadon en Grezijono, por ke ŝi perfektigu siajn lingvajn konojn. Post sia reveno ŝi deklaras gaje:
— Paĉjo, mi ne plu estas virgan.
— Fi! Hontu. Mi elspezis tiom da mono, kaj vi ankoraŭ ne kapablas korekte uzi la akuzativon.
Kun zorgoplena mieno Kruko revenas de la kuracisto, Li ĵus aŭdis, ke li havas diabeton. Ĉar li ne ekzakte scias, kio estas tiu malsano, li serĉas la difinon en la Plena Vortaro. En ĝi estas menciita «perurina ellasado de sukero».
Post longa meditado Kruko subite frapas per la pugno sur la tablon kaj ekkrias kolere:
— Ha! ne pro amo, sed nur pro frandemo tion faris al mi la fiulino!
Senspiriĝinte, maljuna sinjoro raportas al policano:
— Bubaĉo ĵus demandis min pri la horo. Kiam mi diris al li, ke estas la deka kaj kvarono, li respondis: «Je la deka kaj duono vi povos leki mian postaĵon», kaj forkuris, ridaĉante. Mi tuj persekutis lin, sed bedaŭrinde mi ne povis lin kapti.
La policano rigardas sian brakhorloĝon.
— Ne maltrankviliĝu, sinjoro. Restas al vi sep minutoj.
En kostumbalo fraŭlino demandas amikinon:
— Ĉu vi dancis kun tiu bela zuavo?
— Mi ne ŝatas danci kun zuavoj.
— Kial ne?
— Pro iliaj pufaj pantalonoj oni neniam scias, kion ili pensas.
(por staciestro)
Se vi volas alligi la vagonon, lasu vian planon ĉe la giĉeto[1].
— Sinjoro doktoro, mi miras, ke mia edzino naskis ruĝharan infanon, ĉar nek ŝi nek mi havis ruĝharajn gepatrojn.
— Ĉu vi havas rilatojn kun via edzino ĉiutage?
— Ne.
— Ĉiusemajne?
— Ne.
— Ĉiumonate?
— Ne.
— Ĉiujare?
— Jes, proksimume.
— Do ne mirindas, ke la haroj de la infano estas rustkoloraj.
La filino de Kruko, Amanda, edziniĝis al Filiberto, kaj ili pasigas la mielmonaton en Sicilio. Gesinjoroj Kruko estas tre maltrankvilaj, ĉar ili ĵus legis en gazeto, ke forta tertremo skuis Sicilion. Subite venas telegramo, kaj Kruko laŭte legas: «Tertremo detruis nian hotelon stop mi savita stop Filiberto dorse vundita de falinta plafono stop Amanda».
Pastro subite mortis pro kormalsano. Kuracisto demandas la vidvinon:
— Kiel tio okazis?
Ŝi ekploras.
— La kompatindulo kutimis amori min en la sama takto kiel la preĝeja sonorilo. Kaj merkredon, kiam estis incendio en la najbara domo, venis tiu stulta aŭto de fajrobrigado, «ding, ding, ding, ding».
Demando: Kial la junulinoj mallevas la okulojn, kiam aŭdas amkonfeson?
Respondo: Por kontroli la verecon de la deklaro.
1
KIO ESTAS BERVALAĴO
Se deklamisto, anstataŭ «Ho mia kor'», diras «Ho, kia mor'», li ridigas la publikon, farinte bervalaĵon. Verdire tio ne estas ĝuste bervalaĵo, ĉar la interŝanĝo de literoj aŭ de silaboj en frazo devus kaŝi maldecan signifon. «Trenu pramon» anstataŭ «prenu tramon» estas nur seninteresa langostumblo. Male, se anstataŭ: «Ŝi ĉiam puŝas siajn kunludantojn ĉe la teniso» vi diras «Ŝi ĉiam tuŝas siajn kunludantojn ĉe la p……», vi faras bervalaĵon.
Kiu atente studis la historion de Bervalo, scias, ke tiu literatura ludo ekzistas jam de multaj jarcentoj. Ĝis la revolucio en 1668 oni kutime kaŝis en senmalice sonantaj frazoj politikajn mokojn kontraŭ la tirano. Post establiĝo de demokratio kaj libereco, la bervalaĵoj iom post iom evoluadis al sia hodiaŭa formo.
Ĉiujare la Bervala Akademio organizas konkurson por la plej bonaj bervalaĵoj. Okazas granda festo kaj balo, dum kiu oni rekompencas la gajninton per la ordeno de la «Bala Kruco». Kurioza rimarko: ĝis nun preskaŭ nur virinoj ricevis la «Balan Krucon».