— Jes, — miaŭas la ulo. — sed ne fanatike.
(por konciliano)
Vidante la pacan kapon, la virta geologo demandis sin, ĉu la pastro malhelpos lian kisadon.
La paroĥestro de Bervalo devas vojaĝi al episkopa urbo. Vespere, promenante en mallarĝaj stratoj malantaŭ la katedralo, li estas tentata de publikulino. Lia karno iĝas malforta, kaj li pekas.
Post dek tagoj li rimarkas, ke tiu kulpo ne restis sen sekvo. Li decidas konsulti maljunan, kompreneman kuraciston.
— Sinjoro paroĥestro, vi havas belegan blenoragion. Mi tuj preskribos al vi efikan kuracilon.
— Sed, sinjoro doktoro, mi ne povos prezenti vian recepton al la apotekisto. Li estas fanatika kontraŭklerikalulo, kaj li mokos min.
— Nur diru al li, ke vi suferas karbunklon.
La apotekisto tuj komprenas, pri kio temas. Kun ruza mieno li demandas:
— Nu, sinjoro paroĥestro, kiel do vin atakis tiu karbunklo?
— Tute okaze mi renkontis amikon. Tiu amiko invitis min al manĝo. Okaze en la menuo estis kuniklaĵo. La kuniklo verŝajne havis karbunklon.
La apotekisto donas la preskribitan kuracilon kaj aldonas skatoleton da kondomoj, dirante:
— Sinjoro paroĥestro, se okaze vi denove renkontos amikon, kiu okaze invitos vin al manĝo, dum kiu estos okaze surtabligita kuniklaĵo, kiu povus okaze havi karbunklon, surmetu do antaŭe tion sur la pinton de via … forko.
Por la bervala hospitalo estas serĉataj novaj flegistinoj. Profesoro pridemandas kandidatinojn:
— Fraŭlino, kiu organo povas senlace dilatiĝi dudek sinsekvajn fojojn?
— Fi, sinjoro profesoro, mi estas senpeka junulino, kaj mi ne rajtas respondi tiajn ŝokajn demandojn.
— Fraŭlino, unue temas pri la pupilo, due ni ne bezonas vin, kiel flegistinon, kaj trie mi povas antaŭdiri al vi grandajn disreviĝojn en la vivo.
Bervalanino iras al kuracisto.
— Sinjoro doktoro, mi ŝatus havi infanon, kaj mi ne sukcesas.
— Sinjorino, bonvolu senvestiĝi kaj kuŝiĝi ĉi tie.
— Sed, sinjoro doktoro, mi preferus, ke la infano estu de mia edzo.
Oni ĵus eltiris el la bervala golfo viron, kiu estis dronanta. Nun li kuŝas sur la plaĝo, kaj pluraj homoj provas revivigi la sveninton. Uzata estas la buŝalbuŝa tekniko. La policestro de Bervalo, inteligenta oficisto (kia estas cetere ĉiu policano), rimarkigas:
— Tia procedo ne taŭgas, ĉar liaj dentoj estas forte kunpremitaj. Ni prefere enblovu al li aeron tra la anuso. Por tio oni bezonas nur ŝalmon.
Ŝalmo estas enigita en la postaĵon de la savoto, kaj dek helpemuloj siavice plenblovas la inteston de la kompatindulo. Ankaŭ Kruko estas petata malplenigi siajn pulmojn por tiu nobla tasko. Li komence eligas la ŝalmon, turnas ĝin kaj enigas la alian pinton en la postaĵon.
— Kial vi faris tion? — demandas la policestro.
— Mi nur zorgas pri higieno. Mi ne volas meti mian buŝon al objekto jam suĉita de multaj fremduloj.
Kruko sukcesis delogi sian sekretariinon. Nun, anhelante pro la ĵusa barakto, ili kuŝas sur ŝia lito kaj ripozas momenton. Kruko sentas konsciencriproĉojn. Li murmuras:
— Ho, kiel mi kuraĝos prezentiĝi antaŭ mia familio, antaŭ miaj amikoj, post kiam mi pekis du fojojn?
— Ĉu du fojojn?
— Jes, kompreneble — ĉu vi ne deziras, ke ni tuj rekomencu?
Policano vizitas maljunulinon, kiu plendis, ke viro promenas ĉiutage tute nuda en loĝejo situanta sur la alia flanko de la strato.
— Jes, sinjoro policano, li eĉ senhonte plenumas sian edzan devon antaŭ miaj okuloj.
La policano proksimiĝas al la fenestro.
— Sinjorino, mi vidas nenion.
— Atendu. Se vi metos seĝon sur la tablon, kaj se vi grimpos sur la seĝon, vi povos vidi ĉion.
Aviadisto ĵus klarigis al la pasaĝeraro:
— Ni flugas dek mil futojn alte, dekstre vi vidas la Alpojn, maldekstre insuleton. Post dekdu minutoj ni surteriĝos en Bervalo.
Li tute forgesas malŝalti la mikrofonon kaj diras plu al la dua piloto:
— Ĉu vi scias, kiom mi nun ŝatus? Malvarman viskion kaj varman virinon.
Timante, ke la konversacio fariĝos ankoraŭ pli ŝoka, la stevardino impetas al la pilotejo, sed maljuna pasaĝerino haltigas ŝin kaj diras kun maliceta mieno:
— Fraŭlino, vi forgesis la viskion.
Kruko freneze enamiĝis al nova, juna, belega instruistino de bervala lernejo. Li ofte sendas al ŝi amleterojn kaj brulajn poemojn, sed vane. Ŝi ne volas lasi sin delogi. Ŝi eĉ tiel malpacienciĝas, ke foje kolere krias al li sur la strato:
— Sinjoro, per viaj versaĵoj mi viŝas mian postaĵon.
Tuj Kruko reprenas sian Parnasan Gvidlibron kaj skribas al la belulino:[3]
En litvagono juna paro ĝuas sian edziĝovojaĝon, dediĉante sin al voluptaj ludoj. Dum la dolĉa plenumado de geedzaj devoj, ŝi balbutas per svena voĉo:
— Karulo, faru al mi infanon.
— Jes.
— Ni nomu lin Deziderato.
— Jes.
Ĝuste en la momento, kiam ili atingas la kulminon de la feliĉego, la trajno ial subite haltas, kaj la viro estas abrupte ĵetita sur la vagonan plankon. La edzino ekkrias:
— Karulo, ĉu vi kontuziĝis?
— Ne, mia amatino, sed Deziderato frakasis sian kapon kontraŭ la fenestron.
Vespere sensperta junulino promenas tra la kamparo kun sia fianĉo. Li kisas kaj karesas ŝin. Post momento li devas iom malproksimiĝi, por malpezigi sian vezikon. En la luna lumo la tremanta virgulino vidas tion, kio baldaŭ faros ŝin virino. Plorante, ŝi konfesas al la fianĉo:
— Bonvolu min senkulpigi, sed mi ĵus nevole vidis la amplekson de via viraĵo. Ni ne povas geedziĝi, ĉar tia monstraĵo neniam adaptiĝos al mia delikata juvelo.
La junulo provas konsoli la naivulinon:
— Ne timu, karulino. Antaŭe mi rabotigos ĝin.
Post kelkaj semajnoj venas la edziĝo kaj la edziĝonokto. Subite la ĝukrioj de la juna edziniĝinto sonoregas tra la tuta domo, kaj la gastoj iom miras, kiam aŭdas ŝin laŭte ĝemi:
— Ho, karulo, realguu la rabotaĵojn.
F-ino Kruko iras kun sia patrino al kuracisto.
— Bonvolu senvestiĝi, fraŭlino.
— Sed, sinjoro doktoro, estas mi kiu malsanas, — diras la patrino.
— Nu, bone, sinjorino. Montru al mi vian langon.
— Mi scivolas, ĉu ili nun interpaciĝis, ĉar li svingas la blankan flagon.
Vagulo sonorigas ĉe la pordo de Baniko:
— Mi malsatas.
Gesinjoroj Baniko estas bonkoraj. La vagulo estas invitita al la vespermanĝo. Li estas granda viro kun muskola korpo, kaj li manĝas, manĝas, manĝegas. Li dezirus preni ankoraŭ dekan pecon da fromaĝo, sed Baniko sciigas, ke li estas laca kaj oni retiriĝu por la nokta dormo.
3
Tiu poemo des pli efikis la malmolkorulinon, ke ĝi estas kantebla laŭ la fama melodio de Menu de Ménil (16.7.1860 — 28.3.1930).