Gesinjoroj Baniko havas nur unu liton, kaj s-ino Baniko devas kuŝi inter la du viroj. Ŝin forte emociis la aspekto de la atleta vagulo. Nun lia senpera kontakto en varma lito ege ardigas ŝian voluptaman korpon, kaj ŝi sopiras al frenezaj, malpermesitaj noktaj ĝuoj. Kiam ŝi aŭdas la ronkadon de sia edzo, ŝi puŝas la kunkuŝanton per la kubuto kaj flustras:
— Nu, ek! Ne hezitu, li dormas.
La vagulo tuj ekstaras, kuras en la kuirejon kaj manĝas la tutan fromaĝon.
Kruko proksimiĝas al heĝo por kontentigi la naturan bezonon. Dum li malbutonas sian pantalonfendon, li vidas la junan Dorisa, kiu jam ofte komplezis al multaj viroj de Bervalo.
Kaŭrante sur la alia flanko de la heĝo, ankaŭ ŝi aŭdigas murmuron de la ĉarma kaskadeto. La ĉeesto de Kruko neniom ĝenas ŝin, kaj ŝi diras al li afable:
— Je via sano, sinjoro Kruko.
— Je via sano, etulino. Ĉu vi ne volus, ke ni tintigu niajn … glasojn?
En trajno vigle interparolas du belaj fraŭlinoj. Ili aĉetis multajn nilonajn ŝtrumpojn, kiuj estas pli malmultekostaj eksterlande. Sed baldaŭ la trajno venos al la landlimo, kaj la junulinoj timas la doganon. En la sama kupeo sidas gajmiena, dika pastro, kiu trankvile legas sian brevieron.
— Bonvolu pardoni nin, pastra moŝto. Ĉu vi ne povus helpi nin?
— Kiel do?
— Kaŝante kelkajn nilonajn ŝtrumpojn sub via sutano.
— Sed kion mi diru, se la doganistoj demandos min? Mi ne rajtas mensogi.
— Vi certe trovos lertan respondon.
Li akceptas. La trajno venas al la landlimo. Doganisto priserĉas la vojaĝantojn. Subite li demandas la ekleziulon:
— Kion do vi tenas sub via sutano?
La pastro respondas trankvile:
— Ion dolĉan por la femuroj de la sinjorinoj.
La doganisto ekridas, frapas la ŝultron de la pastro kaj eliras el la kupeo, dirante:
— Vi almenaŭ estas ŝercema friponeto.
— Sinjoro prezidanto, mi denove varbis anon por nia grupo… Jes… Jes… Kompreneble «aktiva membro».
La grafino Mambolino organizas kunvenon, al kiu ŝi invitis la tutan mondumanaron de Bervalo. Ĉar la dekoracio estas por ŝi grava afero, ŝi nepre bezonas ruĝan papagon, kies koloro harmoniu kun la salonaj tapetoj kaj ŝia nova robo. La grafino venigas lakeon:
— Burniro, trovu ruĝan papagon por hodiaŭa vespero.
Burniro vane serĉas ruĝan papagon en la magazenoj de la urbo. Fine birdovendisto konsilas al li:
— En la bordelo de la Haveno-strato, No 7, estas ruĝa papago. Eble vi povus liu ĝin por unu tago.
Efektive Burniro revenas en la domon de la grafino kun bela ruĝa papago.
Vespere la luksa birdo tronas en la granda salono. Ekvidante la grafinon, ĝi grakas:
— Ha, la bordelestrino estas nova.
La grafino svenas, kaj la ĉeestantaj sinjorinoj rapidas al ŝi. La papago laŭte blekas:
— Tiujn putinojn mi ne konas.
La protesta klukado de la mondumaninoj altiras la sinjorojn el apuda salono. Vidante ilin, la papago ekkrias:
— Ha! Sed la bordelaj gastoj estas ĉiam la samaj.
Soldatoj skribas al fama dikmama stelulino, por peti de ŝi memoraĵon. Ŝi sendas unu el siaj mamzonoj. Post kelkaj tagoj ŝi ricevas leteron de la soldatoj: «Dankon pro via donaco. Ni ege ĝojis pri la belega hamako».
Tri mikroboj en stomako ĵus aŭdis maltrankviligajn sciigojn. La posedanto de la stomako intencas preni laksigilon.
— Terure, — diras la unua mikrobo. — Mi tuj forkuru en la inteston.
— Ankaŭ mi, — diras la dua.
Kaj ili forlasas la stomakon. La tria mikrobo estas kuraĝa. Ĝi preferas atendi, ĉar la stomako estas vera paradizo. Tamen, post unu horo sonas alarmo. Ĝi aŭdis la vorton «apoteko». Tiam ankaŭ ĝi malfermas la stomakan pordon. Sur la alia flanko ĝi retrovas siajn du kunulojn.
— Nu, kion vi ankoraŭ faras ĉi tie?
— Ve, ni maltrafis la fekaĵon de la 3h 17, nun ni atendas tiun de la 4h 23.
Elegantan sinjorinon de jam kelka aĝo atakas bandito en dezerta kvartalo.
— La monon!
— Mi havas nenion en mia mansaketo.
Li puŝas la virinon al muro kaj longe priserĉas ŝin. Ĉie li serĉas tre maldiskrete. Kiam li ĉesigas la esploradon, nenion trovinte, ŝi balbutas:
— Ho, daŭrigu. Mi subskribos al vi ĉekon.
(por sportisto)
Post tenispaŭzo plaĉas reko el elektemulo
La restoracio Bonsupo en Bervalo estas mondfama pro sia higieno. Fremda gasto demandas kelneron:
— Ĉu estas vere, ke vi ne rajtas tuŝi ion ajn per la fingroj?
— Estas vere. Rigardu.
La kelnero havas ŝnureton ĉirkaŭ la kolo. Li tiras la finon de la ŝnureto el la brustopoŝo. Al ĝi estas ligita kulereto.
— Per tiu kulereto mi donas al vi ĉion, kion vi volos: salon, pipron k.t.p.
La kelnero havas ĉirkaŭ la kolo alian ŝnureton, kies ekstremaĵo estas kaŝita en la pantalonfendo.
— Por kio utilas tiu ŝnureto? — demandas la gasto.
— Sinjoro, kiam mi iras al necesejo, ĉar mi rajtas tuŝi nenion per la manoj, mi eltiras mian «kranon» per la ŝnureto.
— Sed kiel vi remetas ĝin en la pantalonon, ne tuŝante ĝin?
— Sinjoro, por tio mi uzas mian kulereton.
Kruko manĝas en luksa restoracio kun belega blondulino ĵus trafita sur la strato. Ĉe apuda tablo sidas eleganta virino, kiu ridetas al li. Post duonhoro ŝi donas al kelnero papereton por Kruko. Sur ĝi ŝi notis: «La junulino, kun kiu vi manĝas, estas nur mia ĉambristino. Krome ŝi surhavas robon de mi».
Kruko redonas la papereton al la kelnero, skribinte: «Trankviliĝu. Ŝi ne surhavos ĝin longe».
Jam de pluraj tagoj hotelestro provas delogi novan servistinon. La koketulino ne volas cedi. La voluptemo frenezigas lin. Iun nokton li supreniras al ŝia subtegmenta ĉambro kaj diskrete frapas la pordon:
— Manjo, mi petas, enlasu min.
— Ne.
Pasas momento. Li frapas pli forte. Ŝi tuj malŝlosas la pordon, kiam aŭdas la sezamon:
— Manjo, ĉu vi divenas, per kio mi frapas vian pordon?
Juna lernanto sidas sur la unua benko de la klaso. Li anoncas sin per fingroklako:
— Fraŭlino, mi vidas viajn genuojn.
La juna instruistino estas koketa sed severa.
— Tuj eliru sur la korton por horduono.
En la sekva tago la knabeto subite deklaras:
— Fraŭlino, mi vidas viajn nigrajn ĵartelojn.
— Vi estas senhonta infano. Tuj foriru kaj restu unu tagon hejme.
Post kelkaj tagoj la juna lernanto sidiĝas, sed baldaŭ ekstaras kaj eliras el la klaso. La instruistino vokas lin:
— Kien vi iras, Beĉjo?
— Pro ĉio, kion mi ĵus vidis, mi prenas dusemajnan libertempon.
Kruko ferias en malgranda vilaĝo. Promenante tra la stratoj, li miras pri la granda nombro de infanoj videblaj ĉie en la vilaĝo. Li demandas drinkejmastron:
— Diru al mi, kial la ĉi tiea loĝantaro estas tiom naskema?