Du amikinoj parolas pri la mirinda eco de la ostroj, kiu laŭdire pliigas la viran sekskapablon. Unu dubas:
— Mi ne kredas, ke tio estas ĝusta. Hieraŭ vespere mia edzo manĝis dekduon da ostroj, sed efikis nur sep.
En vintrostacio junulino vane serĉas ĉambron. Fine en hotelo oni proponas al ŝi:
— Ni havas tre larĝan liton en ĉambro jam okupita de du sinjoroj. Eble ili akceptos vin.
Efektive la du junaj viroj, iom timemaj, bonvolas dividi la liton kun la belulino, kaj invitas ŝin dormi meze de la lito.
La sekvan matenon ambaŭ junuloj aspektas elĉerpitaj, lacepelitaj, forkonsumitaj. Male la knabino streĉiĝas kaj gaje rakontas:
— La tutan nokton mi sonĝis, ke mi skias, kaj mi tiel vigle puŝadis miajn skibastonojn, ke mi gajnis ĉiujn kurkonkursojn.
Kruko kaj Baniko pasigas du semajnojn en la kamparo. Multo estas nova por ambaŭ urbanoj. Iam la farmisto, ĉe kiu ili loĝas, petas ilin konduki bovinon al la virbovo.
— Volonte, — respondas Kruko.
Kaj la amikoj foriras kun la bovino. Post kvin horoj ili revenas kun lacegajn mienoj. La farmisto demandas:
— Kio do okazis?
— Malgraŭ niaj klopodoj tiu bovinaĉo tiel baraktis, ke ni ne sukcesis surdorsigi ŝin antaŭ la taŭro.
Antaŭ operacio flegistino razas la subventron de paciento. Post tri minutoj li murmuras:
— Vi ne bezonas plu teni ĝin, fraŭlino. Nun ĝi staras mem.
Virino petas konsilon de advokato:
— Mi deziras eksedziniĝi, ĉar mi ne povas akordiĝi kun mia edzo.
— Sinjorino, ĉu ne estus eble al vi interesiĝi pri la samaj aferoj kiel li? Kio lin interesas?
— La blondulinoj.
Tri virineskaj junuloj vizitas banejon. Ĉar ĉiuj unuopaj ĉeloj estas okupitaj, ili akceptas komunan duŝejon. Post unu horo, nevidante ilin eliri, la banejestro malpacience frapas la pordon de la duŝejo.
— Ĉu okazis io?
Junulo respondas per akuta voĉo:
— Jes, falis la sapo, kaj neniu kuraĝas sin klini por preni ĝin.
Emiro kunigas siajn okdek konkubinojn kaj deklaras:
— Karaj miaj, mi devas forlasi vin.
Ĉiuj ekkrias:
— Kial?
Kun malaplomba mieno la emiro murmuras:
— Mi enamiĝis al alia haremo.
(por kapitano)
Nesciante ke peĉo konvenas al likado, la ŝipestro proksimigis sian tubon al pruo.
Fama stelulino, tutmonde konata pro siaj aŭdacaj dekoltaĵoj, trapasas Bervalon. Honore al ŝi la urbestro organizis bankedon. Ankaŭ ĵurnalisto de Heroldo de Bervalo estas invitita, kaj vespere lia edzino demandas lin:
— Nu, kian robon ŝi surhavis?
— Mi ne scias, mi ne povis rigardi sub la tablon.
Knabo enkuras bervalan policejon.
— Tuj venu. Antaŭ la pordo fiulo draŝas al mia patro la kapon.
Policano eliras kaj efektive vidas du virojn, kiuj diligente pugnadas sur la trotuaro.
— Atendu, etulo, mi tuj disigos ilin. Kiu estas via patro?
— Mi ne scias. Ĝuste tial ili kverelas.
Nokte s-ino Kruko vekas la edzon:
— Ĵus vi kriis: Penela, Penela. Kiu estas tiu Penela, pri kiu vi sonĝas?
— He… ĉu Penela? Jes, Penela, kompreneble. Penela estas ĉevalino, dank' al kiu mi hieraŭ gajnis kvin mil stelojn ĉe vetkurado.
Li redormiĝas.
La sekvan vesperon, kiam Kruko revenas hejmen, lia edzino malmilde sciigas lin:
— Hodiaŭ trifoje telefonis via ĉevalino!
Du migraj komizoj, kiuj vendas ŝercobjektojn, devas noktumi en la sama hotelo. Vespere la unua kaŝe verŝas botelon da biero en la noktovazon de sia amiko. Post abunda manĝado kaj drinkado ili iras en siajn ĉambrojn.
Subite la dua vokas sian kunulon:
— Estas naŭze. Vidu, kion mi trovis en mia noktovazo.
La alia proksimiĝas kaj seriozmiene eltrinkas la bieron.
Mirante, la amiko ekkrias:
— Se mi estus sciinta, ke ĝi tiom bongustas, mi ne estus pisinta en ĝin.
Trapasante malbonfaman kvartalon de Bervalo, Kruko renkontas elegantan virinon, kiu invitas lin en sian loĝejon. Ĉar ŝia tarifo ne estas troa, Kruko akceptas la inviton kaj akompanas ŝin.
Li multe miras, vidante ŝian bibliotekon kun miloj da verkoj de Shakespeare, Julio Baghy, Goethe, Lapenna, Molière, Raymond Schwartz, k.t.p. La belulino klarigas, ke ŝi estas doktoro pri filozofio kaj eĉ sukcesis ĉe supera atesto pri lernado. Kiam ŝi sidiĝas antaŭ sia harpo kaj ekludas melodiojn de Frédéric Chopin kaj Félicien Menu de Ménil, Kruko ne povas sin detendi de mira demando:
— Kiel do eblas, ke vi fariĝis putino?
Ŝi respondas modeste:
— Mi simple havis bonŝancon.
Paro pariĝas en parko apud averto «Estas malpermesite iri sur la razenon». Proksimiĝas parka gardisto:
— Ĉu vi ne scias legi?
La amoranto amoras plu, dirante:
— Jes, sed tio, kion ni faras, estas pli interesa ol legado.
En la kazino de Bervalo Kruko renkontas amikon, kies belan edzinon li jam delonge avidas. La amiko, iom ebria, jam ne havas multe da mono. Kruko proponas al li:
— Nu pokeru, prenante vian edzinon kiel vetaĵon.
— Mi konsentas, — diras la ebria amiko, sed ni krome ludu almenaŭ unu stelon je poento, por pliinteresigi la ludon.
Maljunulino renkontas feinon, kiu promesas plenumi tri dezirojn.
— Sinjorino feino, donu al mi monon.
Tuj la ĉambro estas plena de monbiletoj.
— Nun mi deziras reakiri mian junecon.
Tuj estas farite. Kaj la nova junulino fine petas, ke ŝia amata kato fariĝu bela viro. Ankaŭ tiu deziro plenumiĝas, kaj la feino malaperas.
Tiam la bela viro alparolas sian iaman mastrinon per riproĉa voĉo:
— Kaj nun? Kial vi kastrigis min antaŭ du semajnoj?
Jam de kelka tempo Baniko estas senlabora. Iuvespere li revenas hejmen kaj ĝoje diras al la edzino:
— Mi trovis oficon. Mi devas elmigri al Aŭstralio, kie oni dungis min kiel oficialan naskigiston. Mi ricevos unu pundon por ĉiu geiĝo.
S-ino Baniko rikanas:
— Kompatinda, kiel vi povos vivi per unu pundo pomonate?
Juna amiko petas konsilon de Kruko:
— Mi estas embarasita. Mi konas du virinojn, kiuj volas edziniĝi al mi. Unu estas juna, tre bela, sed ŝi ne posedas eĉ tri stelojn. La alia estas riĉega 50-jara vidvino. Mi ne scias, kion fari.
— Ne hezitu eĉ sekundon, — diras Kruko. — En via aĝo gravas nur la juneco, la belo, la amo. Tuj forpuŝu la vidvinon kaj prenu la junulinon, eĉ se ŝi ne havas monon. Nur tiel vi estos feliĉa.
— Vi pravas. Mi faros, kiel vi diris. Ha! estas belege havi veran amikon, kiu tiom bone helpas onin!