Dum operacio la grafino Mambolino, narkotite, plurfoje murmuras: «Emilo, Emilo».
En la sekva tago la kirurgo vizitas la operaciitan nobelinon en ŝia klinika ĉambro.
— Nun, sinjorino grafino, dank' al mia arto vi havas denove knabinajn mamojn. Postmorgaŭ vi povos reveni hejmen. Salutu sinjoron Emilo de mi.
— Ho! sinjoro doktoro, de kiam vi konas mian novan ŝoforon?
Baniko profitis restadon en Parizo por aĉeti modan kostumon. Revenante al Bervalo, li decidas ŝanĝi la veston en la vagonaro, por fari surprizon al sia edzino. Li iras al la necesejo, malvestas sin, post mallonga hezito ĵetas la malnovan kostumon tra la fenestro kaj malfermas la kartonan ujon de la pariza konfekciejo.
Ve! erare la vendisto enpakis bebovestaron.
Svatiĝanto: — Sinjoro, mi deziras edziĝi al via filino Lumila.
Estonta bopatro: — Juna viro, ĉu vi almenaŭ amas infanojn?
Svatiĝanto: — Infanojn mi ja amegas!
Estonta bopatro: — Vi estas tre bonŝanca: Lumila havas jam tri.
En fajrobrigado sonoras la telefono.
— Ha lo! Ĉi tie parolas fraŭlino Kruko. Junulo provas eniri mian ĉambron tra la fenestro.
— Tio koncernas la policon. Kial vi telefonas al la fajrobrigado?
— Tial ke lia ŝtupetaro estas tro mallonga.
Bela juna virino vizitas Banikon.
— Sinjoro, vi ne konas min, sed mi scias, ke via edzino estas la amatino de mia edzo. Mi decidis, ke ni ambaŭ venĝu nin.
Tiel estas farite.
— Ni ankoraŭ foje venĝu nin.
Tiel estas refarite.
— Ni venĝu nin denove.
Baniko dediĉas sin al la tria kompensaĵo. Sed, kiam la juna virino instigas lin al plua venĝado, li murmuras:
— Mi sentas, ke mi jam ne estas tiom kolera…
Mondumanino jam de longe kutimiĝis pagi la kuraciston per siaj propraj naturaĵoj. Iufoje la edzino de la kuracisto malkovras en lia poŝo vizitkarton de ŝi kun surskribo: «Rajtigilo por unu amnokto».
La mondumanino ege miras, kiam ĉe ŝia pordo iam aperas 60-jara ĉifona vagulo kaj prezentas la vizitkarton, sur kiu la kuracistedzino alskribis: «Pagenda al portanto».
Kruko trovas Banikon gimnastikanta. Baniko, kuŝante kaj apogante la manojn sur la planko, levadas kaj mallevadas sian korpon, por fortikigi siajn brakajn muskolojn.
Kruko rigardas sian amikon kaj post kelkaj minutoj skuas la kapon, dirante:
— Kompatindulo, ĉu vi ne rimarkis, ke ŝi jam de longe forglitis de sub vi?
Kruko erare elektis la telefonnumeron de la paroĥestro. Pensante, ke li telefonas al malĉastejo, li demandas:
— Tie ĉi parolas Kruko. Ĉu Marina estas nun libera?
Li ege miras, kiam aŭdas jenan respondon:
— Sinjoro Kruko, mi estas ne parigisto sed via pastro.
— Ho, sinjoro paroĥestro, kion do vi faras en bordelo?
Maljuna avarulino renkontas kuraciston en monduma kunveno. Por ŝpari la prezon de konsulto, ŝi tedas lin en la plenplena salono per detala priskribo de siaj doloroj.
— Kion vi povus preskribi al mi, sinjoro doktoro?
— Venu do morgaŭ en mian kabineton.
— Ĉu vi povas fari vian diagnozon ĉi tie?
— Certe, sinjorino. Bonvolu vin malvesti.
Naiva junulino unuafoje vidas la membron de sia amiko. Kiam li proponas al ŝi la amorludon, ŝi timas, ke tio vundos ŝin.
— Ĝi estas multe tro longa!
Sed la naturo, kiel kutime, aranĝas la aferon, kaj al la ĵus malvirgigita knabino tiom plaĉas la ludo, ke ŝi krias al sia amiko:
— Karulo, enŝovu ĝin pli profunden!
— Mi ne povas pli.
Ŝi dubas kaj palpe kontrolas, ĉu li diras la veron. Subite ŝi riproĉas:
— Ho! estas stulte, ke vi faris nodon.
S-ino Kruko riproĉas s-inon Baniko:
— Vi havas ĉarman edzon. Kial vi trompas lin tiel?
— Kiel do mi trompu lin?
Juna viro sendas sian edzinon al kuracisto, por scii, ĉu ŝi estas graveda. Vespere li demandas ŝin:
— Nu, anĝelo mia, kion diris la kuracisto?
— Li simple gluis sur mian ventron malgrandan etikedon. Rigardu.
La perpleksita edzo rimarkas, ke la teksto presita sur la etikedo estas nelegebla per nuda okulo. Li prenas lupeon kaj deĉifras: «Kiam vi povos legi tion sen lupeo, estos tempo por via edzino iri en akuŝejon».
S-ino Baniko: — Mia edzo diris, ke li mortigos min, se mi denove trompos lin.
S-ino Kruko: — Nu, kion vi faros?
S-ino Baniko: — Mi kaŝos lian revolveron.
Post la edziĝonokto juna viro alportas kafon al sia novedzino en la liton. Ŝi gustumas kaj grumblas kun ĉagrena mieno:
— Eĉ ne la kafon…
Al flirtema diskovendisto la edzino riproĉas, ke laŭdire li denove delogis junulinon. Li provas senkulpigi sin:
— Vi ja scias, karulino, ke oni devas de tempo al tempo ŝanĝi la diskon.
— Bone, ekde morgaŭ mi ŝanĝos la nadlon.
Kruko kaj Baniko kolektas monon por sia filantropia societo «Helpo al needziĝintaj patroj». Iam ili ricevas 10 mil stelojn de la bordelestrino de la Haveno-strato. Tio embarasas ilin. Baniko demandas:
— Ĉu ni akceptu por virta celo malvirte akiritan monon?
Post mallonga cerbumo Kruko decidas:
— Ni prenu la monon. Finfine ĝi venas ja de ni.
Sinjorinon Kruko vizitas bela amikino, kiun la 6-jara Krukido ne volas kisi. La patrino demandas:
— Kial vi ne volas kisi la sinjorinon?
— Mi antaŭe vidis, ke paĉjo ricevis du vangofrapojn, kiam li provis ŝin kisi en la koridoro.
Turisto venas al hotelo kun sia edzino. Ĉe la akceptejo oni klarigas al ili:
— Ĉio estas okupita. Restas al ni nur la t.n. edziĝoĉambro.
La turisto rikanas:
— Jam de dudek jaroj ni estas edziĝintaj.
La oficisto respondas ridetante:
— Se mi loĝigus vin en nia balejo, tio same ne devigus vin danci la tutan nokton.
Restoraciestro ordonas al la kelnerinoj:
— Fraŭlinoj, precipe hodiaŭ zorgu vian ŝminkon, vian dekoltaĵon, vian afablecon ĝenerale.
— Ĉu ni ricevos famajn gastojn?
— Ne, sed la viando estas hodiaŭ escepte malmolega.
Oni demandas junulinon, kiu estas modelo ĉe diboĉa pentristo:
— Ĉu la pozoj estas lacigaj?
— Ne la pozoj, sed la paŭzoj.
(por sekretariino de lignokomercisto)
Tiu pago sufiĉas por konduki mastojn al la ĉefurbo.
S-ino Baniko avertas sian filinon, kiu iras unuafoje al balo kun la filo de Kruko: