Baniko surprizas Krukon kuŝanta nuda sur s-ino Baniko. Li terure ekkoleras kaj piedbatas Krukon sur la postaĵon. Kruko riproĉas:
— Vi mem kulpas, se vi puŝas min enen.
— Prefere mi prenu du piloloj — en mia familio ofte naskiĝas ĝemeloj.
Ĉe bankedo maljuna koketulino sidas apud episkopo. Ŝia tre, tre profunda dekoltaĵo estas ornamita per ora krucifikso. Ŝi kliniĝas al sia najbaro kaj afekte demandas:
— Episkopa moŝto, ĉu vi kredas, ke Jesuo suferas, kiam li kuŝas sur la brusto de eleganta virino?
Li episkopo milde respondas, rigardante ŝiajn velkajn logaĵojn:
— Ne, certe ne, sinjorino. Jam dum sia agonio Jesuo pardonis ambaŭ kompatindulojn, kiuj pendis dekstre kaj maldekstre de li.
Timema junulo eniras apotekon, kie deĵoras bela, matura farmacihelpantino. Li estas embarasita:
— Mi dezirus, he, mi ŝatus havi, he, manteleton.
Ŝi tuj komprenas, donas al li kondomon kaj aldiras kun frandema rigardo:
— Mi estos libera je la oka. Se vi volas, ni povus tiam aranĝi al la manteleto peltan kolumeton.
En totalisma reĝimo oni pesas la linrikolton. Katastrofo! Mankas 200 gramoj da lino. La vilaĝestro scias, ke oni pafmortigos lin, se li ne trovos ie la 200 gramojn. Li subite memoras pri la bela blanka barbo de la maljuna Trebinto.
— Kamarado Trebinto, vi devas oferi vian barbon por la komunumo.
Vole nevole Trebinto lasas fortondi sian belan barbon, kaj la linrikolto estas savita.
Post du monatoj la vilaĝanaro kolektas kolombajn ovojn por la registaro. Katastrofo! Mankas du ovoj.
Aŭdinte tion la maljuna Trebinto decidas forkuri el la vilaĝo.
Instruistino klarigas, kio estas rimo. Ŝi donas ekzemplon el la Fundamenta Krestomatio.
— Joĉjo, ĉu vi povas inventi alian rimitan frazon?
— Sed «femuron» tute ne rimas!
— Jes, se pluvus unu horon pli, mi havus la ĝustan rimon.
La granda filo de Kruko devas lerni en alia universitata urbo. La patro konsilas al li.
— Kiam vi bezonos monon por viaj eksterstudaj plezuroj, ne ŝoku vian patrinon en viaj leteroj. Petu simple monon por viaj «ĉaselspezoj».
Ĉiumonate la filo de Kruko sendas sian faktureton: por ĉaselspezoj mil stelojn. Sed foje gesinjoroj Kruko ricevas jenan konton: por ĉaselspezoj mil stelojn, kaj por riparo de la pafilo tri mil stelojn.
(por vicprezidanto)
Mi premas la manon je cia vico. Ni devas diri ĝin
Statistiko:
Kion faras la viroj post amorado?
10% ekdormas
5% ekfumas
85% leviĝas, rapide vestas sin kaj revenas hejmen.
Ĉe stelulineto sonoras telefono.
— Fraŭlino, vi rendevuis kun sinjoro doktoro Klestero por venonta mardo. Bedaŭrinde li devas forvojaĝi kaj petas vin veni hodiaŭ posttagmeze.
— Ne, mi jam renkontis impresarion hodiaŭ matene; poste mi vizitos mian domposedanton, por ke li malaltigu la luprezon de mia loĝejo. Mi ne povas senvestiĝi la tutan tagon.
S-ino Baniko telefonas al kuracisto meze de nokto.
— Ĉu vi povas rapide veni, sinjoro doktoro? Nia fileto glutis tutan pakon da kondomoj.
La kuracisto ne estas kontenta, ke oni vekis lin tiom malfrue. Tamen li vestas sin kaj preparas sian stomakpumpilon. Tiam resonoras la telefono. Estas denove s-ino Baniko:
— Sinjoro doktoro, vi ne bezonas veni. Mia edzo ĵus retrovis unu kondomon en tirkesto.
Sinjoro eniras hotelon kun juna virino.
— Ni deziras belan ĉambron kun granda lito. Mia edzino ŝatus, ke tiu ĉambro havu ankaŭ banujon. Ĉu ne, karulino? Respondas la karulino:
— Jes, sinjoro.
En kinejo f-ino Baniko kliniĝas al sia patrino:
— Panjo, mia najbaro fingrumas miajn femurojn.
— Ho! kia fiulo! Tuj ni interŝanĝu niajn sidlokojn.
Post kvin minutoj s-ino Baniko kliniĝas al la najbaro kaj flustras kun invita rideto:
— Nu, sinjoro, ne paŭtu do dum la tuta filmo.
Juna orfino estas edukata de sia onklo, paroĥestro de malgranda montara vilaĝo. Malgraŭ la pia medio, en kiu ŝi vivas, ŝin altiras amo al pluraj junuloj el la ĉirkaŭo, kaj post kelkaj kaŝaj renkontiĝoj ŝi gravediĝas. Neniu volas esti la patro.
Ŝi konfidas sian zorgon al la vilaĝa kuracisto. Tiu spertoplena, bonkora homo kompatas ŝin kaj promesas, ke li ĉiel helpos.
La paroĥestro jam ne estas tre juna, kaj pro siaj malfortaj okuloj li ne rimarkas la rondiĝon de la ventro de sia nevino. Kelkajn tagojn antaŭ la akuŝo la kuracisto vizitas la pastron:
— Sinjoro paroĥestro, vi ne aspektas tre sana. Ĉu mi rajtas ekzameni vin?
— Volonte.
Li kuracisto diligente esploras la virtan korpon de la verto ĝis la piedfingroj. Ĉe la diketa ventro lia frunto sulkiĝas super la stetoskopo.
— Sinjoro paroĥestro, apenaŭ tio estas kredebla, sed vi estas graveda.
— Kion vi fantazias, sinjoro doktoro?
— Jes, tio estas raregaĵo. La obstetriko mencias nur sep aŭ ok tiajn kazojn de vira gravedeco. Sed ne timu. Post anestezo mi facile akuŝigos vin, kaj vi povos edukigi la idon en malproksima regiono.
La sensperta paroĥestro lasas sin konvinki. Tri tagojn poste la nevino naskas belan knabon en la domo de la kuracisto, kiu tuj rapidas al la paroĥestro. La gravedan pastron li kloroformas, kaj poste venigas la novenaskiton.
Kiam la paroĥestro rekonsciiĝas kaj vidas la infanon, li ekkrias:
— Tio estas frukto de mia peko. Sed mi ne pekis sola. La ĝendarmejestro estas la patro de tiu ido.
Juĝisto demandas atestanton:
— Nu, junulo, ĉu vi vidis ion?
— Jes, sinjoro juĝisto, kiel farbisto mi hazarde staris sur mia ŝtupetaro antaŭ la domo, kiam la ulo enbatis la pordon sur la unua etaĝo. Ĉion mi vidis tra la fenestro.
— Kion vi vidis?
— Li impetis en la ĉambron kaj renversis la junulinon sur la liton.
— Kaj poste?
— Li forŝiris ŝian korsaĵon.
— Kaj poste?
— Li senkalsonigis ŝin.
— Kaj poste?
— Li kuŝiĝis sur ŝin.
— Kaj poste?
— Poste mi vidis nenion, ĉar la ŝtupetaro subite rompiĝis.
— Kial ĝi rompiĝis?
— Ĉar tiutempe sur ĝi staris naŭ kamaradoj.
Instruistino: — Kiel reproduktas sin erinacoj?
Lernanto : — Tre, tre singardeme.