Baniko suspektas, ke lia edzino trompas lin, dum li laboras en sia oficejo. Kruko donas al li konsilon:
— Metu sub la liton poton da lakto. Ligu al la somiero kuleron super la poto. Vespere, se vi trovos spurojn de lakto sur la kulero, tio estos pruvo de via kokriteco.
La sekvan tagon Kruko renkontas Banikon kaj demandas lin:
— Nu, kion vi trovis sub la lito?
— Poton plenan da freŝa butero.
Iun vesperon fama kantisto subite raŭkiĝas. Timante pri sia multevalora voĉo, li rapidas al amiko kuracisto. Ties edzino malfermas la pordon. Per apenaŭ aŭdebla voĉo la kantisto demandas.
— Ĉu via edzo estas hejme?
— Ne, — ĝoje respondas la virino, entirante lin. — Ni tuj profitu la okazon.
Profesoro pri natursciencoj ekzamenas studentojn. El kesto li prenas pajloŝtopitajn birdojn kaj, kaŝante ilin enmane, montras nur ties voston.
— Kiel nomiĝas tiu birdo?
— Merlo.
— Ne, ĝi estas pigo.
La profesoro montras la voston de alia birdo al la ekzamenato:
— Kaj kio estas tio?
— Nu, certe, rubekolo.
— Tute ne, ĝi estas najtingalo. Vi scias nenion. Mi devas doni al vi tre malbonan noton. Kiel vi nomiĝas?
La studento malfermas sian pantalonfendon kaj diras al la profesoro:
— Divenu.
Baniko konfidencas sian maltrankvilon al Kruko:
— De kelka tempo mia edzino laŭte krias ĉiunokte en sonĝoj: «Ne, Henriko, ne!»
— Tio ne estas grava.
— Mia antaŭnomo estas Filibuso.
— Mi asertas, ke tio ne estas grava tiom longe, dum ŝi ne krias: «Jes, Henriko, jes!».
Bela kamparanino konsultas unuafoje kuraciston. Ĉar ŝi havas febron, li donas al ŝi termometron, por ke ŝi mezuru sian temperaturon. Sed ŝi unuafoje vidas tian ilon.
— Metu ĝin en vian buŝon, sinjorino.
— Ne, tio ne estas higiena. Mi ne povas suĉi ion, kion multaj fremduloj antaŭe enbuŝigis.
— Do vi povas meti ĝin sub vian akselon.
— Sinjoro doktoro, mi estas tro tikliĝema.
— Restas do nur la rektuma vojo. Turnu vin, suprenlevu la jupon kaj klinu vin antaŭen.
La kamparanino prezentas al la kuracisto sian pufan pugon kaj atendas unu minuton. Subite ŝi ekkrias:
— Vi eraras, sinjoro doktoro. Vi enigis la termometron en la malĝustan truon.
— Estas vi, kiu eraras, sinjorino. Tio ne estas la termometro.
Policano vidas en parko junulon, kiu fosas truon en tero. Li suspekteme demandas:
— Kion vi faras?
— Nu, kiel vi vidas, mi fosas trueton.
— Sed kial vi fosas?
— Ĉar mi havas ĉi tie rendevuon kun amikino.
— Kaj vi bezonas truon por tiu amikino?
— Jes, ŝi havas ĝibon.
Plonĝante en naĝejon, junulino perdas sian naĝkalsoneton. Ŝi estas embarasita pro abundaj ĉeestantoj. Ŝi diskrete eliĝas el akvo, kaptas avertilon starantan en angulo kaj foriras, tenante la tabulon antaŭ la subventro.
Eksonas ĝenerala ridego. La junulino rimarkas la surskribon sur la tabulo: «Rezervita por sinjoroj». Ŝi turnas la avertilon, sed ĉiuj ridas eĉ pli laŭte, legante: «Profundo: 1 m 80».
De la loĝejo sur la tria etaĝo s-ino Baniko devas subenporti rubujon en la korton. Baniko, kiu razas sin en la banĉambro, subite aŭdas krion kaj bruon en la korto. Li forlasas la banĉambron, descendas laŭ la ŝtuparo kaj vidas strangan spektaklon: s-ino Baniko tiom maloportune stumblis, ke falis antaŭen, kaj ŝia kapo trafis en la rubujon. Ŝi forte baraktas. Preterpasanta vagabondo tuj kaptis la okazon kaj aktive okupiĝas inter ŝiaj tiom loge nudigitaj femuroj.
— Fia porko! — ekkrias Baniko. — kion vi faras?
La trampo trankvile respondas, sen lasi sian ludon:
— Nu, eble la forĵetita kapo jam ne plaĉas al vi, sed mi trovas la postaĵon ankoraŭ bone uzebla.
Dorisa estas frivola bervalanino. Ŝi profitas junularan E-kongreson en Bervalo, por intime konatiĝi kun viroj el multaj landoj. Por la viroj estas nun modo porti sur la brusto, ĉe kolĉeno, metalan komencliteron de la antaŭnomo.
Amikino trafas Dorisan kuŝanta sola inter rokoj, iom malproksime de la bervala plaĝo. Sur la nuda brusto de Dorisa ŝi vidas ruĝan W-forman spuron.
— Kio estas tio?
— Ha, mi ĵus pasigis agrablan horon kun juna impetega usonano, William.
Sekvatage la amikino retrovas Dorisan en la sama soleca loko. Denove estas videbla W-forma postsigno sur ties ventra haŭto.
— Nu, mi vidas, ke William ĵus revizitis vin.
— Ne, ĉi-foje mi konatiĝis kun juna franco, Marcel.
(por ŝipano)
Tra la malgranda kilsono la fakulo ne sukcesis trovi la pruon.
— Sinjoro doktoro, kion mi faru, por ne havi infanon de mia fianĉo?
— Maĉu gumon, fraŭlino.
— Ĉu antaŭ aŭ post la seksumado?
— Anstataŭ.
Enirante la skriboĉambron de sia edzo, la edzino de fama akademiano trovas lin tenanta sian sekretariinon sur la genuoj. Ŝi ekkrias:
— Mi estas surprizita.
— Ne, — rebatas la puristo. — Diru pli ĝuste: «Mi miras», ĉar surprizita estas mi.
Viro renkontas iaman instruiston.
— Ĉu vi rekonas min? Mi estas Prusto, via lernanto antaŭ dudek jaroj.
— Ne.
— Nun mi estas patro de dek du infanoj.
— Ha! nun mi memoras pri vi. Prusto, kiu neniam atentis.
Baniko vespere revenas hejmen kaj diras al sia edzino:
— Mi estas maltrankvila. Jam de du semajnoj, kiam mi eliras el mia oficejo, iu nekonato preterpasas kaj rikanas: «Kokrito, fia kokrito».
— Karulo, — respondas s-ino Baniko. — Vi scias, ke mi amas vin. Ne atentu la stultaĵojn de nekonata ŝercemulo.
La sekvan tagon, kiam Baniko forlasas la oficejon, la nekonato flustras al li:
— Denuncanto, fia denuncanto.
Renkontante ĝibulon, pederasto ekkrias:
— Ha, kia bela brusto!
Riĉulo, revenante de vojaĝo, vidas en la salono sian serviston trinkanta konjakon kaj fumanta cigaron. Li skoldas la serviston:
— Mian konjakon, miajn cigarojn! Kial ne mian edzinon?
— Sinjoro, bedaŭrinde ne mi, sed la ŝoforo gajnis ŝin ĉe pokerludo.
En la radio okazas la konata ludo je duobligo aŭ ĉionperdo. La demandato gajnas por ĉiu bona respondo certan monsumon. Post ĉiu demando li rajtas retiriĝi de la ludo. Se li ludas plu, li aŭ gajnas la duoblon respondante ĝuste, aŭ perdas ĉion respondante malĝuste.
Pastro, kiu volis gajni monon, por ripari sian preĝejon, anoncis sin al la ludo, kaj ĝis nun sukcese respondis ĉiujn demandojn. La ludestro diras al li:
— Pastra moŝto, ĝis nun vi gajnis 20 mil stelojn. Ĉu vi volas ludi plu?
La pastro longe hezitas kaj fine decidiĝas: