— Do, kio? — diris li. — Mi ekkredis efektive, nur kiam ekvidis sur la poŭpo viajn vortojn kaj — nun — vin; mi definitive konvinkiĝis. Sed estas malfacile diri, en kio estas la esenco de mia konvinkiĝo. En tiu skatolo kuŝas kartoj por ermitludo kaj ĉokolado, nenio pli. Mi scias, ke vi ŝatas ermitludojn, kiel vi mem diris pri tio: «Piramidon» kaj «Ruĝon-nigron».
Mi estis kortuŝita. Laŭ silenta reciproka interkonsento ni ne plu parolis pri la impreso de la okazo kun «Kuranta sur ondoj», kvazaŭ timante rompi ĝian strange skiziĝintan malfirman konturon. La konversacio estis pri Guez. Post mia renkontiĝo kun Brown Filatre parolis kun li telefone, ricevinte pli plenan karakterizon de la ŝipestro.
— Verŝajne, al li oni ne fidu, — diris Filatre. — Li vin, certe, ekmalamis, sed ankaŭ monon li bezonas; do, kvankam li evitos insulti vin, tamen mi timas, ke vi sentos lian malamon. Brown insistis, ke mi vin avertu. Kvereloj de Guez estas multenombraj kaj teruraj. Li facile furioziĝas, malofte estas malebria, kaj al aliula mono rilatas kiel al propra. Sciu krome, ke, kiom mi povis kompreni el aludoj de Brown, «Kuranta sur ondoj» estis proprigita de Guez per unu el tiuj arogaj manieroj, rilate de kiuj la leĝo turmentiĝas, sed silentas. Kion vi pensas pri ĉio ĉi?
— Mi havas nun du vicojn de pensoj, — respondis li. — Ilin eblas kompari kun stato de homo, al kiu estas donita skatoleto kun kondiĉo: malŝlosi ĝin post veno al la loko. Pensoj pri tio, kio povas esti en la skatoleto, — tio estas unu vico. Kaj la dua — ordinara emocio de vojaĝanto, krome zorgigita per anima knarado de rilatoj kun tiuj, kun kiuj li devos loĝi.
Filatre estis ĉe mi dum ĉirkaŭ horo. Baldaŭ la konversacio transiris al intrigoj, farataj en la hospitalo kontraŭ li, kaj al miaj promesoj skribi al Filatre pri tio, kio okazos al mi, sed en tiuj ordinaraj paroloj sencede ĉeestis la vortoj: «Kuranta sur ondoj», kvankam ni ne prononcis ilin. Nia interna konversacio estis alia. Spuro de la matena konfeso de Filatre ankoraŭ glitis en lia ekscitiĝo. Mi estis pensanta pri la nekonata. Kaj tra la vortoj ĉiu estis komprenanta la alian en ties kaŝitaj sekretoj pli plene, ol tio eblas en infekta, absorbanta konfeso.
Mi akompanis lin kaj eliris kun li sur la kajon. Adiaŭante, Filatre diris:
— Estu kun facila animo kaj bona vento!
Sed laŭ la sentaĵo de lia firma, varmega mano kaj laŭ la rigardo mi aŭdis pli, ĝuste tion, kion mi deziris aŭdi.
Mi esperas, ke li same aŭdis la neeldiritan deziron mian en mia respondo:
— Kio ajn okazu, mi ĉiam memoros pri vi.
Kiam Filatre foriris, mi leviĝis sur la ferdekon kaj eksidis en ombro de poŭpa markezo. Ekrigardinte al sono de paŝoj, mi ekvidis Sinkwright-on, haltintan nemalproksime kaj farintan nedecideman moviĝon por aliri. Estante neniel kontraŭ konversacio kun li, mi turnis min, montrante per rideto, ke mi divenis lian intencon. Tiam li aliris, kaj nur nun mi rimarkis, ke Sinkwright estas forte ebria, mem sentas tion, sed deziras teni sin firme. Li prezentis sin, balbutis pri la vetero kaj, pensante, eble, ke por mi la plej grava afero estas — ricevi spiritan ekvilibron, ekparolis pri Guez.
— Mi aŭdis, — diris li, atente rigardante min, — ke vi malamikis kun la ŝipestro. Vere, amiki kun li estas malfacile, sed, se vi jam amikiĝis kun li, — tiu homo faros ĉion. Mi per tuta animo estas por li; mi diru rekte: tio estas maristo. Eble, vi aŭdis pri li malbonajn aferojn; mi kuraĝas kredigi vin, — ĉio estas kalumnio. Li estas eksplodema kaj memama, — ho, tre arda! Bonega homo! Al vi sufiĉas deziri — kaj Guez ludos kartan partion eĉ kun la diablo mem. Li estas granda en laboro kaj ne mistrafas en drinkejo: tri noktojn povas ne dormi. Ni havas ankaŭ bibliotekon. Ĉu vi deziras, mi montru ĝin al vi? La ŝipestro multe legas. Li ankaŭ mem aĉetadas librojn. Jes, tio estas klera homo. Kun li indas konversacii.
Mi konsentis pririgardi la bibliotekon kaj ekiris kun Sinkwright. Haltinte ĉe unu pordo, Sinkwright elprenis ŝlosilojn kaj malŝlosis ĝin. Tio estis granda kajuto, tegita per arabeska ĉina silko. En angulo staris marmora lavujo kun arĝenta spegulo kaj tualeta garnituro. Sur bonege elfarita ebona tablo estis bronzaĵoj, maraj mapoj, binoklo, horloĝo en kristala fosto; sur la muroj — atmosferaj aparatoj. Bona tapiŝo kaj lito kun fajna litaĵaro, kun silka kovrilo, — ĉio estis montranta amon al belaj aĵoj, kaj ankaŭ komprenon de ilia delikata efiko. El duonmalfermita mura niĉo kun pordeto videblis diligente kunmetita stako da libroj; kelkaj libroj kuŝaĉis sur negranda kanapo. Kesto kun libroj staris inter la muro kaj la lito.
Mi estis ĉirkaŭrigardanta kun nekompreno, ĉar tiu ejo ne povis esti biblioteko. Vere, Sinkwright tuj diris:
— Kiele loĝas la ŝipestro? Tio estas lia kajuto. Mi ĝin montris tial, ke ĉi tie en ĉio estas la plej fajna gusto. Jen kiom da libroj! Li tre multe legas. Vidu, ĉio ĉi estas libroj, kaj plej diversaj…
Ne reteninte malplezuron, mi respondis al li, ke miaj reguloj estas kontraŭ enrompiĝo en fremdan loĝejon sen scio kaj konsento de la mastro.
— Pri tio kulpas vi, — aldonis mi. — Mi ne sciis, kien mi iras. Ĉu tio estas la biblioteko?
Sinkwright konsternite silentis iom: tiel, evidente, miregigis lin miaj vortoj.
— Bone, — diris li per estingiĝinta tono. — Vi faris al mi mallaŭdon. Ĝi, supozeble, estas prava, sed mi havas duajn ŝlosilojn de ĉiuj ejoj, kaj… — Ne sciante, kion ankoraŭ diri, li finis: — Mi pensas, tio estas bagateloj. Jes, tio estas bagateloj, — certe ripetis Sinkwright. — Ni ĉiuj ĉi tie estas proksimaj homoj.
— Ni iru en la bibliotekon, — proponis mi, ne dezirante atenti liajn implikitajn klarigojn.
Sinkwright ŝlosis la kajuton kaj kondukis min trans la salonon, kie li malfermis pordon de ejo, ĉirkaŭita laŭ la muroj de vicoj da bretoj. Mi taksis perokule la kvanton de volumoj je ĉirkaŭ tri mil. Laŭlonge de la bretoj, transverse de librodorsoj, estis fiksitaj moveblaj kupraj strioj, por ke la libroj ne elfalu dum ondado. Krom kverka tablo kun skribilaro kaj faldebla seĝo, ĉi tie estis kestoj, plenŝtopitaj per gazetoj kaj broŝuroj.
Sinkwright klarigis, ke la bibliotekon aranĝis la antaŭa posedanto de la ŝipo, sed dum la jaro, kiam Sinkwright servas, Guez aĉetis ankoraŭ ĉirkaŭ tricent volumojn.
— Ĉu Brown ne veturas kun vi? — demandis mi. — Aŭ li provizore transdonis la ŝipon al Guez?
Al mia ruzaĵo, kies celo estis babiligi Sinkwright-on, la navigaciisto respondis eviteme, do, lasinte tiun temon, mi okupiĝis pri la libroj. Post mia ŝultro Sinkwright ekkriadis: «Rigardu, tute nova libro, kaj jam la paĝoj estas distranĉitaj!» aŭ: «Konvenus al universitato tia biblioteko». Samtempe li komencis parolon pri mi, sed mi, kompreninte, ke homoj de tia speco ĉiun troan diritan vorton uzas por siaj celoj, limigis min per la ekstera stato de la afero, plendinte, por diverseco, pri trolaciĝo.
Mi ŝatas librojn, ŝatas teni ilin en la manoj, trarigardante titolojn, kiuj sonas kiel voĉo trans mistera enirejo aŭ naive malkovras enhavon de la teksto. Mi trovis librojn en la hispana, la angla, la franca kaj la germana lingvoj, kaj eĉ en la rusa. Ilia enhavo estis diversa: historio, matematiko, filozofio, raraj eldonoj kun priskriboj de antikvaj vojaĝoj, maraj bataloj, libroj pri navigacio kaj manlibroj, sed plej multe romanoj, kie apud Thackeray kaj Maupassant buntis senhontaj kovriloj de pariza amora makulaturo.
Tiutempe venis krepusko; mi prenis kelkaj librojn kaj iris en mian kajuton. Disiĝinte de Sinkwright, mi pasigis en mia bonega kajuto ĉirkaŭ du horojn, pririgardante la ludkartojn — la donacon de Filatre. Mi ridetis, ekvidinte la dorsojn de la kartoj: unu kartaro estis kun miniaturo de ŝipo, iranta per ĉiuj veloj en akra vento, la dorso de la dua kartaro estis bonega bildo de muta naturo — ora kaliko, plena ĝis la randoj je skarlata vino, inter veluro kaj floroj. Filatre pensis, kiajn kartarojn li aĉetu, metante sin sur mian lokon. Tuj mi dismetis komplikan ermitludon, kaj, kvankam ĝi sukcesis, mi suspektas, ke nur pro mia nevola eraro en io.