Mi laŭdis lian ludon. Li, eĉ se estis flatita, per nenio montris tion. Ree preninte la instrumenton, Guez komencis eligi el ĝi sovaĝajn muzikornamojn, ĝenajn knarantajn disonancojn — kaj tiel, afekte, absorbiĝis de tio, ke mi komprenis neceson foriri. Li estis elpelanta min.
Vidante, ke mi decideme ekstaris, Guez mallevis la arĉon kaj deziris al mi agrable pasigi la tagon — per iom moka tono, kiun mi jam ne plu atentis. Ankaŭ mi mem deziris esti sola, por pripensi la okazintaĵon.
Ĉapitro XIII
Serĉante okazon por solvi la enigmon de la portreto, kvankam mi havis por tio nek certajn esperojn, nek pripensitan, pretan planon, mi transiris sur la ferdekon kaj eksidis en ferdekseĝon.
La sola homo, kiun sen speciala morala perforto super mi mem mi povus entiri en interesantan min konversacion, estis Butler. Fumante, mi komencis atendi lian aperon. Mi havis antaŭsenton, ke Butler venos.
Tiutempe la vetero pliboniĝis; la vento perdis akrecon, la humideco malaperis, kaj la suna lumo firmiĝis; kvankam ĝi ankoraŭ ne elŝiriĝis hele el nuboj, sed iĝis pli varmtona. Pasis kvaronhoro, kaj Butler vere aperis, se ne ebria, do forpelinta la pezan hieraŭan ebrion per glaseto de saniga amplekso.
Al mi ŝajnis, ke li iĝis kontenta, ekvidinte min. Ne perdante tempon, mi invitis lin elfumi cigaron, prenis viglan, vivan tonon, rakontis anekdoton kaj, kiam mi ekvidis, ke li ŝanĝis la iom streĉitan pozon al la senĝena kaj komencis konsekvence elparoladi sufiĉe longajn frazojn, — mi diris al li, ke «Kuranta sur ondoj» estas la plej admirinda velŝipo, kiun mi vidis.
— Ĝi povus esti pli bona, — diris Butler, — por ni, certe, se ĝi povus preni pli da kargo. Estas nur unu holdo. Sed eĉ tiu estas destinita ne por ŝarĝaj operacioj. Ni iom faris, rompinte internajn vandojn, kaj per tio pligrandigis la enhavecon, sed tamen ŝarĝi pli ol ducent tonelojn estas neimageble. Nun, ĉe alta prezo de frajto, ni ankoraŭ povas ekzisti, sed en la pasinta jaro Guez faris nemalmultajn ŝuldojn.
Mi eksciis krome, ke la ŝipo estis konstruita de Ned Seniel antaŭ dek kvar jaroj. Ĉe la nomo «Seniel» la aero haltis en mia gorĝo. Mi konservis atentan senmovecon de la vizaĝo.
— Ĝi estis konstruita por promenoj, — estis diranta Butler, — kaj foje faris ĉirkaŭmondan vojaĝon. La afero, vidu, estas en tio, ke la familio de la nun mortinta edzino de Seniel estas parenca al la unuaj kolonianoj, fondintoj de Gel-Gju; tiuj estis elĵetitaj, tre antaŭlonge, sur la bordon el brigo, kiu havis nomon, same kiel nia ŝipo, «Kuranta sur ondoj». Do, tiu historio estas parte familia, kaj la edzino de Seniel elektis por la ŝipo same tian nomon. Antaŭ kvin jaroj Ned Seniel bankrotis, kiam la prezo de kotono malkreskis. Vendis la ŝipon al Guez. Guez ekde la komenco estas ŝipestro de la «Kuranta»; mi estas ĉi tie nelonge. La tutan historion mi scias de Guez.
— Sekve, — demandis mi, — Guez aĉetis la ŝipon post la bankroto de Seniel?
Konfuziĝinte, Butler komencis silente alglui per salivo malgluiĝintan cigaran folion. Li mallerte elturniĝis, dirinte:
— Nun, ŝajnas, ĝi transiris al Brown. Jes, estas tiel. Tamen, monaj aferoj estas ne mia zorgo.
Kalkulante, ke en proksimaj tagoj ni interparolos pli detale, mi ne plu demandis lin pri la ŝipo. Kiu diris «A», diros ankaŭ «B», se lin ne turmenti. Mi transiris al Guez, espriminte bedaŭron, tre mildigitan pro akreco de ties senco, ke la ŝipestro malhavas infanojn, ĉar lia vivo, evidente, estas sufiĉe malĉasta; en ĝi ne estas regulaj familiaj zorgoj.
— Ĉu infanojn?! — diris Butler, rondigante la okulojn. Li estis nekredeble miregigita. La penso, ke Guez povus havi infanojn, ekstreme surprizis Butler-on. — Ja li neniam estis edziĝinta. Kio venis en vian kapon?
— Simpla memfido. Mi estis certa, ke ŝipestro Guez estas edziĝinta.
— Neniam. Eble, vi pensis tion, ĉar vidis sur lia tablo portreton de fraŭlino; nu, do tio estas filino de Seniel.
Mi silentis. Butler komencis rigardi al la pinto de sia boto. Mi estis atente observanta lin. Sur lia severa, fermita vizaĝo aperis rideto — komenco de rideto.
Mi ne atendis decidajn konfidencojn, ĉar mi sentis, ke mi aliris proksime al diveno de tiu cirkonstanco, pri kiu, kiel pri sendube intima, Butler apenaŭ rakontus pli detale al malmulte konata homo. Post la rideto, kiu komencis aperi en la vizaĝo de Butler, mi mem agnoskus tiajn klarigojn perfido.
Butler pli forte ekfumis la cigaron, forskuis cindron de sur la genuoj kaj foriris, pretekstinte aferojn.
Mi restis. Mi pensis, ĉu mi devus rakonti al Butler pri mia renkontiĝo sur la bordo kun Biĉe Seniel, sed rememoris, ke mi, esence, nenion scias pri rilatoj inter Guez kaj Butler. Li povis transdiri tiun interparolon al la ŝipestro, kaŭzinte per tio novajn komplikaĵojn. Krome, la preskaŭ samtempa veno de la junulino kaj la ŝipo en Liss-on — ĉu ĝi okazis kun scio kaj konsento de ambaŭ flankoj? La konversacio kun Butler kvazaŭ alirigis min al fermita pordo, sed ne donis ŝlosilon de la seruro; eksciinte ion, mi, same kiel antaŭe, sciis tre malmulte pri tio, kial la foto de Biĉe Seniel ornamas la tablon de Guez. Homaj rilatoj estas senfine diversaj, mi renkontadis okazojn, kiam grandegan intereson al malklara stato dispolvigadis plej simpla solvo, fojfoje — bagatelo. Aliflanke, mi devis agnoski, ke portreto de la filino de Seniel, tre bela kaj rare altirema junulino, ne povis esti konservata de Guez senrilate al liaj emocioj. Tamen, kun ĉio ĉi, estus strange supozi reciprokan proksimecon de tiuj du tiom malsimilaj homoj.
Ne farante decidajn konkludojn, pli ĝuste, imagante ilin, sed lasante en dubo, mi rimarkis, kiel miaj meditoj pri Biĉe Seniel iĝis tendencaj kaj maltrankvilaj. Rememoro pri ŝi kaŭzadis maltrankvilon; se la pretera impreso de ŝia persono estis tiom profunda, do rekta konateco povus elvoki senton eĉ pli fortan kaj, verŝajne, malfacilan, kiel malsano. Plurfoje observadis mi tiun plenan absorbon de unu estaĵo fare de la alia — virino aŭ junulino. Mi havis okazojn esti en situacio, postulanta precizan vidon de la propra stato, kaj mi neniam povis determini, kie estas vera komenco de tiu turmenta inklino, tiom forta, ke malestas eĉ strebo al posedo; renkontiĝo, rigardo, mano, voĉo, rido, ŝerco — jam per si mem estas faciligo, tiom potenca en la haltiginta la tutan vivon obsedo pri la sola estaĵo, ke ĝojo egalas al savo. Sed mi estis en granda distanco disde la bela danĝero, kaj mi estis trankvila, se eblas nomi trankvilo persistan meditadon, ne enhavantan ronĝantan strebon al renkonto.
Tiutempe la suno trabatis finfine nebulajn nubajn tavolojn; sur la hela maro estis turniĝanta ŝaŭmo. Baldaŭ mi direktis min malsupren, en mian kajuton, kie, ĝenata de neniu, pasigis en legado ĉirkaŭ tri horojn. Mi legis du librojn — unu estis en la animo, la alia en la manoj.
Proksimiĝis la tempo de tagmanĝo, kiun, laŭ la ŝipaj reguloj, oni donadis je la unua horo posttagmeze. La balanciĝo iĝis malpli rapida kaj ne tiom forta, kiel matene. Mi decidis tagmanĝi sola pro tio, ke la tagmanĝo koincidis kun vaĉaj horoj de Butler kaj mi devis, sekve, sidi kun Guez kaj Sinkwright. Mi neniam fartis bone en kompanio de homoj, rilate de kiuj mi estis rompanta la kapon pri iu cirkonstanco de ilia vivo, ne povante rekte diri pri tio. Tio estas pri Guez; kio koncernas Sinkwright-on, — lia rampanta rideto kaj grasa rigardo estis neelteneblaj por mi.
Vokinte Horacion, mi interkonsentis kun li, eksciinte, ke la tagmanĝo estos iom pli frue ol je la unua horo, ĉar proksimas Dagono, kie, kiel estis sciate, Guez devis ŝarĝi feron.
Baldaŭ en mian kajuton oni alportis la tagmanĝon. Mi tagmanĝis kaj, ekaŭdinte vigliĝon sur la ferdeko, eliris supren.
Ĉapitro XIV
«Kuranta sur ondoj» estis proksimiĝanta al golfeto, kiun larĝe brakumis la bordo, retiriĝinta profunden. De tie venadis malklara interrompiĝanta zumado. Guez, Butler kaj Sinkwright staris ĉe la ŝiprando. La ŝipanaro tiradis hisilojn kaj brasojn, transirante de masto al masto.