— Vi faris al mi ofendon, — malrapide eldiris Guez. — Ankoraŭ neniu… Vi montris al mi malestimon, kaj mi vin avertas, ke ĝi trafis tien, kien vi celis. Tion mi al vi ne pardonos. Nun mi deziras scii: kiel vi imagas niajn rilatojn poste?! Mi dezirus scii, jes! Ne malpli ol tridek tagojn daŭros mia navigo. Mi ĵuras, ke vi pentos.
— Niaj rilatoj estas precize difinitaj, — diris mi, ne vidante sencon cedi al li en tono. — Vi ricevis ducent pundojn, kaj mi ne marĉandis kun vi. Anstataŭe mi ricevis ĉi tiun kajuton, sed via kompanio aldone al ĝi — ĉu ne tro malenviinda kompenso?
Estis unu momento, kiam, observante la esprimon de la vizaĝo de Guez, mi pensis, ke mi devos elĵeti lin for. Sed li retenis sin. Atente rigardante en miajn okulojn, Guez ŝovis la manon en la internan poŝon, retenis tie ĝian impetan moviĝon kaj solene deklaris:
— Mi tuj ĵetos al vi tiun monon reen!
Li elprenis la manon, kiu evidentiĝis malplena, kun kolero mallevis ĝin kaj, ripetinte, ke redonos la monon, aldonis: «Vi ne devos fanfaroni pri via mono», — poste eliris, frapinte per la pordo.
Post tio mi tuj ŝlosis la kajuton kaj ekstaris ĉe la pordo, fiksaŭskultante.
En la manĝoĉambro estiĝis relativa silento; melankolie sonis gitaro. Tie oni komencis paŝadi, interparoli; ankoraŭfoje trakuris Horacio, kriante dum la kuro: «Pretas, pretas, pretas!» Ĉio montris, ke la diboĉo ne ĉesas, sed disvolviĝas. Poste mi aŭdis bruon de kverelo, virinan amaran ploron kaj — post ĉio ĉi — ĥoran kanton.
Laciĝinte fiksaŭskulti, mi eksidis kaj enprofundiĝis en pripensojn. Guez diris veron: estis malfacile atendi poste ion bonan en tiuj kondiĉoj. Mi decidis, ke se la proksima tago ne ŝanĝos tutan tiun koleran malpuron en almenaŭ ion similan al trankvila vivo, — la plej bona afero por mi estos elŝipiĝi jam en la unua halto. Mi estis forte maltrankviligita de la konduto de Guez. Kvankam mi ne vidis rektajn kaŭzojn de lia malamo al mi, mi tamen konsciis, ke tiel devas esti. Li estis natura en sia malamo. Li estis ne komprenanta min, mi — lin. Tial, kun lia karaktero, kreiĝis milita stato, kaj kun kolero, kun peza sento de abomeneco de la pasinta sceno, mi ekkuŝis, sed ekkuŝis ne malvestinte min, ĉar mi ne sciis, kio ankoraŭ povos okazi.
Ekkuŝinte, mi fermis la okulojn, baldaŭ ree malfermis ilin. En tiu mia stato dormo estis bonega, sed naiva ideo. Mi tiel kuŝis longe, ankoraŭfoje pripensante la okazintaĵojn de la vespero, kaj estontan interparolon kun Guez morgaŭ matene, kiun mi opiniis neevitebla. Mi finfine komencis esperi, ke kiam Guez rekonsciiĝos — se nur li povos rekonsciiĝi, — mi devigos lin kompensi la sovaĝan impertinentaĵon, pri kiu li probable pentas jam nun. Ve, mi malmulte konis tiun ĉi homon!
Ĉapitro XVI
Pasis ĉirkaŭ dek kvin minutoj post kiam mi, iom trankviliĝinte, imagis tiun eblon. Subite la bruo, aŭdebla en distanco de la koridoro, kvazaŭ trans muro, transiris en la koridoron. Ĉiuj aŭ preskaŭ ĉiuj eliris el tie, tumultante apud mia pordo kun minacaj kaj maltrankvilaj krioj. Estis aŭdebla ĉiu vorto.
— Lasu ŝin! — ekkriis virino. La dua kolere ripetadis:
— Stultulino ci estas, stultulino! Por kia diablo ci venis kun ni?
Aŭdiĝis ploro, baraktado; poste terura, histeria krio:
— Mi ne povas, ne povas! Iru for, iru al diablo, lasu min!
— Silentu! — kriis Guez. Verŝajne, li estis ŝtopfermanta ŝian buŝon. — Venu ĉi tien. Prenu ŝin, Sinkwright!
Baraktado, silento kaj frotado je la muro per piedoj, miksiĝante kun ofta spirado, montris, ke obstinon aŭ alian specon de rezisto oni deziras rompi per forto. Poste longa, furioza ŝriko rompiĝis per krio de Guez: «Ŝi mordas, diablo!» — kaj malhonora sono de peza vangofrapo eksonis inter laŭtaj ploroj. Ili transiris en kriegon, kaj mi malfermis la pordon.
Mia subita apero donis al la fia bildo mallongan senmovecon. Sur la malantaŭa plano, en la pordo de la salono, staris malserena Butler, tenante je la talio la ruĝiĝintan blondulinon kaj observante la okazaĵon kun senpasieco de strata preterpasanto. Guez estis trenanta en la salonon la malhelharan junulinon; tiris ŝin je la mano. Ŝia korsaĵo estis malbutonumita, la robo derampis de sur la ŝultroj, kaj, tute freneziĝinte, ebria, kun fermitaj okuloj, ŝi estis spasme ploreganta; penante elŝiriĝi, ŝi estis preskaŭ falanta sur Sinkwright-on, kiu, ekvidinte min, ellasis la alian manon de la viktimo. La rufa virino, malestime almetinte la pugnon al sia flanko, rigardis de supre al la malhelhara kaj fumis, deĵetante la manon disde la buŝo per akra movo de ebria aĉulino.
— Venis la tempo por ĉesigi la skandalon, — diris mi firme. — Sufiĉas da tiu fiaĵo. Vi, Guez, batis tiun virinon.
— For! — kriis li, klininte la kapon.
Samtempe kun tio li mallevis la manon tiel, ke la virino, ne atendinta tion, turniĝis ĉirkaŭ si kaj frapiĝis per la dorso je la muro. Ŝiaj okuloj sovaĝe malfermiĝis. Ŝi estis mizera kaj malhele, bluete pala.
— Bruto! — Ŝi parolis, sufokiĝante kaj raŭke, almontrante Guez-on per la fingro. — Tio estas li! Kanajlo, ci! Aŭskultu, kio estis, — turnis ŝi sin al mi. — Estis veto. Mi malgajnis. La malgajninto devas eltrinki botelon. Mi ne plu povas drinki. Mi malbone fartas. Mi eldrinkis tiom, ke tiuj nazmukuloj ne atingos. Per forto ili min ne devigos. Mi estas malsana.
— Ĉu ci iras? — diris Guez, kaptante ŝin je la kolo. Ŝi ekkriis kaj kraĉis en lian vizaĝon. Mi sukcesis kapti la levitan manon de la ŝipestro, ĉar lia pugno glitis preter mi.
— Pasu, pasu! — timigite ekkriis Sinkwright. — Tio estas ne via afero!
Mi estis luktanta kun Guez. Vidante, ke mi defendas ŝin, la virino elturniĝis kaj dekuris post mian dorson. Fleksiĝinte, Guez per despera peno elŝiris de mi sian manon. Li estis en blinda furiozo. Tremis liaj ŝultroj, manoj; tremis kaj kurbiĝis la vizaĝo. Li svingis la manon; la bato trafis en la kubuton de mia maldekstra brako, per kiu mi ŝirmis la kapon. Tiam, kun sincera bedaŭro pri neeblo plu konservi la pacan pozicion, mi mezuris la distancon kaj faris al li rektan baton en la buŝon, post kio Guez faletendiĝis je la tuta alto, frapinte per la nuko.
— Sufiĉas! Sufiĉas! — kriis Butler. La virinoj, ekŝrikinte, malaperis, Butler ekstaris inter mi kaj la faligita ŝipestro, kiun, levetinte je la akseloj, Sinkwright penis apogi al la muro. Finfine Guez malfermis la okulojn kaj fleksis la kruron; vidante, ke li estas viva, mi eniris en la kajuton kaj turnis la ŝlosilon.
Ĉiuj tri parolis trans la pordo inter si, kaj de tempo al tempo mi aŭdadis klarajn blasfemojn. La interparolo transiris en suspektindan flustron; poste iu el ili esprimis miron per mallonga ekkrio kaj foriris supren sufiĉe haste. Al mi ŝajnis, ke tio estis Sinkwright. Tiutempe mi preparis la revolveron, ĉar necesis atendi daŭrigon. Kvankam ne eblis permesi batadon de virino — senrilate al ŝia reputacio, — en miaj sentoj kreiĝis aĉa feĉo, simila al agaco.
Aŭdiĝis paŝoj de reveninta Sinkwright. Tio estis li, ĉar, veninte, li laŭte diris:
— Tamen nia pasaĝero estas brava! Kaj verdire, vi ja unua komencis!
— Jes, mi tro pasiiĝis, — respondis, suspirinte, Guez. — Do, mi estas punita — kaj ne senkulpe; mi ne devas tiel diboĉi. Jes, mi kondutis fie. Kiel vi pensas, kion mi nun faru?
— Stranga demando. Sur via loko mi senprokraste estingus la tutan historion.
— Gardu vin, Guez! — diris Butler; mallaŭtiginte la voĉon, li aldonis: — Por mi estas tutegale, sed — sciu, kion mi diris. Kaj ne forgesu.
Guez malrapide ekridis.
— Efektive! — diris li. — Mi faros tion tuj.
La ŝipestro aliris mian pordon kaj frapis per la pugno kun decidemo de nervoza, rekta karaktero.
— Kiu frapas? — demandis mi, subtenante la absurdan ludon.