— Tio estas mi, Guez. Ne timu malfermi. Mi bedaŭras pri tio, kio okazis.
— Se vi vere pentas, — kontraŭis mi, malmulte kredante al lia deklaro, — do vi diros al mi la samon, kion diras nun, sed matene.
Aŭdiĝis stranga knaro, simila al grinco.
— Ĉu vi aŭskultas? — diris Guez morne, per premita tono. — Mi ĵuras al vi. Vi povas kredi al mi. Mi hontas pri mi. Mi pretas fari kion ajn, nur por havi eblon tuj premi vian manon.
Mi sciis, ke batitoj ofte ekestimas kaj — kiom ajn strange tio estu — fojfoje eĉ eksimpatias tiujn, kiuj ilin fizike sobrigis. Juĝante laŭ la tono kaj la senco de la insistaj deklaroj de Guez, mi decidis, ke rezisto estos vana krueleco. Mi malfermis la pordon kaj, ne ellasante la revolveron, staris sur la sojlo.
La rigardo de Guez klarigis ĉion, sed estis jam malfrue. Sinkwright kaptis la pordon. Kvin aŭ ses matrosoj, evidente suririntaj malsupren ŝtele, ĉar mi ne aŭdis paŝojn, staris pretaj, atendante ordonon. Guez estis viŝanta per naztuko la ŝvelintan lipon.
— Ŝajne, mi havis stultecon por kredi vin, — diris mi.
— Tenu lin, — diris Guez al la matrosoj. — Deprenu la revolveron!
Antaŭ ol kelkaj manoj sukcesis kapti mian manon, mi elturniĝis kaj pafis dufoje, sed Guez nur kliniĝis, desaltinte flanken. Al celado malhelpis puŝoj. Post tio mi estis malarmita kaj alpremita al la muro. Min oni tenis tiel forte, ke mi povis nur turni la kapon.
— Vi min batis, — diris Guez. — Vi ĉiam ofendadis min. Vi aludis al mi, ke mi vin prirabis. Vi tenis vin tiel, kvazaŭ mi estas via servisto. Vi trudis vin al mi, kaj nun penis min murdi. Mi vin ne tuŝos. Mi povus kateni vin kaj ĵeti en la holdon, sed mi ne faros tion. Vi tuj forlasos la ŝipon. Ne kun la kapo malsupren, — mi ne estas tiom kruela, kiel babilas pri mi diversaj kretenoj. Al vi oni donos boaton kaj remilojn. Sed mi ne plu deziras vidi vin ĉi tie.
Tion mi ne atendis, kaj kvankam mi estis forte maltrankviligita, mia kolero atingis la limon, trans kiu mi preferis ĉiujn danĝerojn de maro kaj firmaĵo al pluaj mokoj de Guez.
— Vi intencas murdon, — diris mi. — Sed memoru, ke ĝis Dagono estas neniom pli ol cent mejloj, kaj, se mi trafos sur la bordon, vi respondos antaŭ tribunalo.
— Kiom ajn, — respondis Guez. — Pro tia rara plezuro mi konsentas pagi per mia kapo. Rememoru, tamen, en kiaj strangaj kondiĉoj vi aperis sur la ŝipo! Pri tio estas atestantoj. Forlasi «Kurantan sur ondoj» kaŝe estas tute en via karaktero. Pri tio estos atestantoj.
Li estis deklamanta, ĝuante pri la minaca rolo kaj senbridiĝante. Mi ĉirkaŭrigardis la matrosojn. Tio estis ebria, fiaspekta bando, nenion perdanta, eĉ se oni ordonus al ĝi pendumi min. Nur Butler, silentinta ĝis nun, kuraĝis kontraŭdiri:
— Ĉu ne estos iom tro, ŝipestro?
Guez ĵetis tian rigardon al li, ke tiu kraĉis kaj foriris. La ŝipestro tute ne regis sin. Strange, sed ĝuste tiuj vortoj de Butler instigis mian decidemon trankvile suriri en la boaton. Nun mi ne restus eĉ kun ajnaj petoj. Mia indigno estis senlima kaj transpaŝis ajnan kalkulon.
— Donu la boaton, kanajlo! — diris mi.
Ni ĉiuj rapide leviĝis supren. Estis mallumo, sed baldaŭ oni alportis lanternon. La «Kuranta» ekdrivis. Ĉio ĉi estis fariĝanta sensone, — tiel ŝajnis al mi, ĉar mi estis en stato de streĉa, malsaneca fremdiĝo. Matrosoj alportis miajn aĵojn. Mi ne nombris ilin kaj ne kontrolis. La signifo de la okazantaĵo malklare vagis en malproksima angulo de la konscio. Oni mallevis la takelojn, kaj mi eniris en la boaton, ekpendintan super la akvo. Kun mi eniris matroso, time ripetante: «Rigardu, jen la remiloj». Poste nekonataj manoj transĵetis miajn aĵojn. Figurojn sur la ŝipo mi jam ne povis distingi. «Al diablo!» — diris Guez. La matroso, movante la lanternon, kies hela makulo kreis sur la boato strangan komforton, tenis sin je la boatflanko, atendante, kiam oni min mallevos suben. Finfine la boato ekmoviĝis kaj ekskuiĝis sur puŝinta glata ondo. Komenciĝis balancado. La matroso malkroĉis la takelojn kaj malaperis, grimpante laŭ ili supren.
Ĉio estis finita. Ondoj jam forportis la boaton disde la ŝipo tiel, ke mi vidis, kvazaŭ trans strato, vicon de rondaj prilumitaj fenestroj de malalta domo.
Ĉapitro XVII
Mi enmetis la remilojn, sed plu senmove sidis, kun nevola sencela atendo. Subite sur la ferdeko eksonis ekkrioj, laŭtaj paroloj, disputo kaj bruo — tiel subite kaj forte, ke mi ne distingis, en kio estas la afero. Finfine aŭdiĝis postulema virina voĉo, eldirinta akre kaj malvarme:
— Tio estas mia afero, ŝipestro Guez. Sufiĉas, ke mi tiel deziras!
Ĉio cetera, kion mi aŭdis, sonis per mirego kaj furiozo. Guez kriis:
— He, vi, sur la boato! Prenu ŝin! — Li aldonis, turnante sin ne sciate al kiu: — Mi ne scias, kie li ŝin kaŝis!
Dua lia alparolo al mi estis, samkiel la unua, sen nomo:
— He, vi, sur la boato!
Mi ne degnis lin per respondo.
— Diru al li vi mem, diablo prenu! — kriis Guez.
— Harvey! — aŭdiĝis freŝa, kvazaŭ konata voĉo de nekonata kaj nevidebla virino. — Alirigu la boaton al la ponteto, ĝi nun estos mallevita. Mi veturas kun vi.
Nenion komprenante, mi tamen divenis, ke, laŭ la voĉo, tio ne povis esti iu el la kompanio de Guez. Mi ne hezitis, ĉar preferi boaton al sekura ŝipo oni povas nur en neelteneblaj, eble, vivdanĝeraj kondiĉoj. La pasponteto frapis; defalinte kaj oblikve malsupreniĝinte, ĝi tuŝis la akvon. Mi movis la boaton kaj kaptis la ponteton, fiksrigardante supren ĝis doloro en la okuloj, sed ne distingante figurojn.
— Prenu vian amikinon! — diris Guez. — Vi, mi vidas, estas ruzulo.
— Diablo lin disŝiru, se mi komprenos, kiel li artifikis tion! — ekkriis Sinkwright.
Paŝojn mi ne aŭdis. Malsupre de la ponteto aperis svelta envolvita figuro, svingis la manon kaj transsaltis en la boaton per preciza moviĝo. Malsupre estis pli hele, ol se rigardi supren, al la ferdeko. Ĵetinte atentan rigardon al mi, la virino nerve movis la manojn sub kaŝanta ŝin mantelo kaj eksidis sur la benkon apud tiu, kiun estis okupanta mi. Ŝian vizaĝon, kaŝitan per puntaĵo de la malhela manteleto, mi ne vidis, nur kaptis brilon de la nigraj okuloj. Ŝi forturnis sin, rigardante al la ŝipo. Mi plu tenis la ponteton.
— Kiel tio okazis? — demandis mi, embarasiĝante pro mirego.
— Kiela impertinento! — diris Guez supre. — Navigu, kien vi deziras, kaj mi elkore deziras al vi manĝigi ŝarkojn!
— Murdisto! — kriis mi. — Vi iam pagos pro tiu duobla fiaĵo! Mi deziras al vi kiel eble plej baldaŭ ricevi kuglon en la frunton!
— Li ricevos kuglon, — trankvile, preskaŭ distrite diris la nekonata virino, kaj mi tremeris. Ŝia apero komencis turmenti min, — speciale tiuj senzorgaj, firmaj okuloj.
— For de la ŝipo! — diris ŝi subite kaj turnis sin al mi. — Puŝu ĝin per la remilo.
Mi depuŝis la boaton, kaj nin ekportis ondo. Hajlo da mokoj ekflugis de sur la ferdeko. Ili estis tro fiaj, por ripeti ilin ĉi tie. La voĉoj kaj la ŝipaj lumoj malproksimiĝis. Mi estis aŭtomate remanta, rigardante, kiel la ŝipo, levinte la velojn, ekiris. Baldaŭ ĝiaj lumoj malgrandiĝis, rememorigante pri vico de fajreroj.
Vento blovis al la dorso. Laŭ mia kalkulo, post du horoj devis veni mateniĝo. Ĵetinte rigardon al mia horloĝo kun lumanta ciferplato, mi ekvidis, ĝuste, kvin minutojn antaŭ la kvara. La egalmezura ondado ne prezentis danĝeron. Mi esperis, ke la aventuro tamen finiĝos bonorde, ĉar el paroloj sur la «Kuranta» eblis kompreni, ke tiu ĉi parto de la oceano inter Garibo kaj la duoninsulo estas tre ŝipirata. Sed pleje min estis nun okupanta la demando, kiu kaj kial eksidis kun mi en la sovaĝa nokto.