— Jes, ne necesas, — diris Proctor certe. — Ankaŭ morgaŭ estos sama tago, kiel hodiaŭ, kaj da tiuj boteloj estas nur tri. Do, ŝi la unua ekvidis vin, kaj kiam mi alportis la lornon, ni ekvidis, kiel vi staris en la boato, mallevinte la manojn. Poste vi eksidis kaj komencis rapide remi.
La konversacio ankoraŭ kelkajn fojojn revenadis al mia historio, poste Dezi foriris, kaj ĉirkaŭ kvin minutojn post tio mi ekstaris. Proctor akompanis min en la loĝejon.
— Ni ne povas proponi al vi pli bonan ejon, — diris li. — Ĉe ni estas malvaste. Toleru iel-tiel, nemulte jam restis navigi ĝis Gel-Gju. Ni estos tie, pensas mi, vespere postmorgaŭ, aŭ antaŭ la vespero.
En la loĝejo estis du matrosoj. Unu dormis, la alia estis ĉirkaŭvolvanta tenilon de tranĉilo per rimeno, maldika, kiel laĉo. Por mia feliĉo, tio estis malparolema homo. Ekdormante, mi aŭdis, kiel li kantetas per basa, densa voĉo:
Ĉapitro XIX
Matene la vento kvietiĝis, sed restis dorsa, ĉe la serena ĉielo. «Merganaso» estis iranta je dek nodoj kun glata tangado. Mi ellitiĝis kun kvieta animo kaj, lavante min sur la ferdeko el sitelo, sentis odoron de la maro. Elŝoviĝinte el la poŭpa ferdekpordo, Tobbogan svingis la manon, kriinte:
— Venu ĉi tien, via kafo estas preta!
Mi vestis min kaj, irante preter la kuirejo, ekvidis Dezi-n, kiu, suprenvolvinte la manikojn, estis fritanta fiŝon. La vindaĵo forestis, kaj de la ŝvelaĵo, kiel ŝi sciigis, restis negranda dikaĵo ene de la malsupra palpebro.
— Mi tuta humidiĝis, — diris Dezi, — mi tiel diligente kuracadis min per teo!
Espriminte plezuron, ke mi hazarde donis utilan konsilon, mi malleviĝis en negrandan kajuton kun eta fenestro en la poŭpa muro, kiu servis kiel manĝejo, kaj eksidis sur benkon al ligna simpla tablo, kie jam sidis Tobbogan. Li rigardis al mi amikeme kaj kelkfoje tusis, sed ne trovis vortojn aŭ ne opiniis necese paroli, kaj tial silentis, fojfoje retrorigardante. Evidente, li estis atendanta la fiŝon aŭ la fianĉinon, pli ĝuste, ilin ambaŭ. Mi demandis, kion faras Proctor. «Li dormas», — diris Tobbogan; poste li komencis ŝoveli panerojn de sur la tablo per la eĝo de la manplato kaj ree retroturniĝis, ĉar aŭdiĝis siblado. Dezi enportis siblantan paton kun fritita fiŝo. Neatendite Tobbogan ricevis parolkapablon. Li komencis laŭdi la fiŝon kaj demandis, kial la junulino estas nudpieda.
— Pasintfoje ŝi surpaŝis najlon, — diris Tobbogan, alŝovante al mi la paton kaj komencante manĝi mem. — Ŝi, ĉu vi scias, estas nesingardema; foje ŝi preskaŭ falis ekster la ŝiprandon.
— Al mi plaĉas paŝadi nudpiede, — respondis Dezi, verŝante por ni kafon en dikajn vitrajn glasojn; poste ŝi eksidis kaj daŭrigis: — Ni navigis en loko, kie estas kvin mejloj da profundo. Mi transfleksiĝis kaj rigardis en la akvon: eble, mi nenion vidos, sed, eble, vidos, kiel profunde estas…
— Norde de Poketo, — diris Tobbogan.
— Ĝuste, tie. Subite ekturniĝis la kapo, kaj mi ekpendis; io tiras min fali. Tobbogan beste kaptis min kaj ektrenis, kiel kablon. Ci estis tre pala, Tobbogan, en tiu minuto!
Li ĵetis rigardon al ŝi; malsato de sanulo kaj tenero de enamiĝinto kreis sur lia vizaĝo nervan ombron.
— Fali estas facile, — diris li.
— Ĉu vi timis sur la boato? — demandis min la junulino, frapetante per tranĉilo.
— Metu la tranĉilon, — diris kun maltrankvilo Tobbogan. — Se ĝi falos sur la piedon, ci ree saltados sur unu piedo.
— Ci estas neeltenebla hodiaŭ, — rimarkis Dezi, ridetante kaj demonstre enpikante la tranĉilon apud lia kubuto. Enpikiĝinte, la tranĉilo ektremis, kvazaŭ penante elŝiriĝi. — Jen tiel ci tremas! Ĉu vi, eble, havas librojn? Mi fojfoje enuas sen libroj.
Mi promesis, pensante, ke mi trovos konvenan por ŝi legaĵon. «Krome, — diris mi, dezirante fari agrablaĵon al la homo, rimarkinta min meze de la maro per unu okulo, — mi atendas en Gel-Gju alsendon de libroj, kaj vi povos preni kelkajn novajn romanojn». En la realo mi mensogis, kalkulante aĉeti por ŝi kelkajn volumojn laŭ mia elekto.
Dezi ĝeniĝis kaj iom koketis, malrapide levinte la mallevitajn okulojn. Tion ŝi faris sukcese: en la kajuto disverŝiĝis blua lumo. Tobbogan komencis sinĝene danki, kaj mi vidis, ke li sincere ĝojas pri la senkulpa plezuro de la junulino.
Ĉapitro XX
Tago pasas rapide sur ŝipo. Ĝi ŝajnas longa komence: kiam la suno leviĝas super oceano, oni miksas la spacon kun la tempo. Ankoraŭ malproksimas vespero! Tamen, ne forgesante pri horloĝo, oni vidas, ke estas alportita tagmanĝo, kaj jen alkuras nokto. Post la tagmanĝo, tio estas terpomoj kun salviando, kompoto kaj kafo, mi ekvidis ludkartojn kaj proponis al Tobbogan ludi pokeron. Mi havis celon: fordoni dek-dudek pundojn, sed tiel, ke oni opiniu tion gajno. Tiuj homoj, certe, rifuzus preni monon, sed mi ne deziris foriri, ne lasinte por ili ioman monsumon pro dankemo. Laŭ hazardaj, apartaj vortoj eblis diveni, ke la aferoj de Proctor ne brilas.
Kiam mi faris tiun proponon, Dezi transformiĝis en demandosignon, kaj Proctor, preninte la ludkartojn, deĵetis ilin kun suspiro kaj deklaris:
— Tiu damnita kartona bando multe kostis al mi siatempe, kaj tial mi faris ĵuron kaj plenumos ĝin — ne ludi eĉ senmone.
Tamen Tobbogan konsentis ludi — pro ĝentileco, kiel mi pensis, — sed kiam ni ambaŭ elmetis sur la tablon kelkajn orajn monerojn, liaj okuloj montris pasian ludemulon.
— Ludu, — diris Dezi, enpikante en la tablon siajn blankajn kubutojn kun kavetoj kaj metinte inter la manplatoj la vizaĝon, — kaj mi spektos. — Tiel sidis ŝi, retenante la spiron aŭ rideksplodante ĉe malgajno de unu el ni, dum la tuta tempo. Kiel alkatenita, sidis Proctor, forgesante pri sia pipo; nur laŭ lia nerva spirado oni povis diveni, ke la malnova ludista kordo tremas en li simile al streĉita fiŝfadeno. Finfine li foriris, ĉar venis liaj vaĉaj horoj.
Tiamaniere, mi eniris en la batalon, nudiginte la bruston kaj rompinte la pinton de mia spado. Mi povis senpune friponi kontraŭ mi mem tial, ke la ideo de intenca malgajno malpleje povis veni en la kapon de Tobbogan. Kiam ludas du homoj, pokero tre ofte donas grandajn kombinaĵojn. Por mi estis facile ĵetadi miajn kartojn, deklarante, ke mi malgajnis, se Tobbogan deklaradis monsumon, grandan por li. Fojfoje, se miaj kartoj vere estis malpli fortaj, mi montradis ilin, por ke ne aperu suspektoj. Ni komencis ludi ekde malgrandaj sumoj. Tiam Tobbogan iĝis parolema. Li ridadis, paroladis kun si mem, gajnante, kritikadis mian taktikon. Laŭ mia volo al li fortunis, pro kio li ĉiam pli ekscitiĝadis. Jam dek ok pundoj kuŝis antaŭ li, kaj mi estis kalkulanta la cirkonstancojn, por aranĝi precize dudek. Sed subite, ĉe nova mia disdono, li ĵetis ĉiujn kartojn, prenis kvin novajn kaj vetis dudek pundojn.
Kiom ajn granda estus lia kartkombino aŭ simple decidemo timigi, okazis, ke miajn kartojn konsistigis kvin keroj de nekredebla belo: deko, fanto, damo, reĝo kaj aso. Kaj kun tiela kombino mi devis pagi al li esence mian propran gajnon!
— Bone, — diris mi. — Montru la kartojn.
Per tremanta mano Tobbogan elmetis kvaropon kaj ekrigardis al mi, blindigita de la sukceso. Kia ĉagreno estus por li vidi miajn kerojn! Mi ĵetis la kartojn kun la dorsoj supren kaj alŝovis al li manplenon da oraj moneroj.
— Bone mi vin prirabis! — ekkriis Tobbogan, kunpremante la monon.
Ĵetinte hazardan rigardon al Dezi, mi ekvidis, ke ŝi estas miksanta la kartojn, ĵetitajn de mi, kun la cetera kartaro. De sur ŝia vizaĝo, ruĝa pro sinĝeno, estis malrapide foriranta la sango, malaperante kune kun la rideto, kiu ne revenis.