Выбрать главу

— Kion li havis? — demandis Tobbogan.

— Tri damojn, tri naŭojn, — diris la junulino. — Kiom ci gajnis, Tobbogan?

— Tridek ok pundojn, — diris Tobbogan, ridante. — Ja mi pensis, ke vi same havas kvaropon!

— Redonu la monon.

— Mi ne komprenas, kion ci volas diri, — respondis Tobbogan. — Sed, se ci deziras…

— Mia deziro estas tute mala, — diris mi. — Dezi ne devas diri tiel, ĉar tio estas ofenda por ajna ludanto, kaj sekve, ankaŭ por mi.

— Jen, vidu, — rimarkis Tobbogan kun faciliĝo, — kaj tial retenu la langon.

Dezi enigme ekridis.

— Vi malbone ludas, — kun ĉagreno deklaris ŝi, rigardante al mi per kortuŝe kolera rigardo, al kio mi povis nur diri:

— Pardonu, sekvan fojon mi ludos pli bone.

Verŝajne, mia respondo estis por ŝi tre amuza, ĉar nun ŝi jam sincere kaj sonore ekridis. Ŝerce, sed tiel, ke eblis kompreni, pri kio mi petas, mi diris:

— Rakontu al neniu, Dezi, kiel malbone mi ludas, ĉar, onidire, se rakonti — dum la tuta vivo la ludanto nur pagos.

Nenion komprenante, Tobbogan, plu en fajro de la gajno, diris:

— Al mi vi povas fidi. Mi al ĉiuj diros, ke vi ludis bonege!

— Konsentite, — respondis la junulino, — la samon ankaŭ mi diros al ĉiuj.

Mi estis ege konfuzita, kvankam kaŝis tion, kaj foriris kun preteksto elekti librojn por Dezi. Trovinte du romanojn, mi donis ilin al matroso kun peto porti ilin al la junulino.

La restaĵon de la tago mi pasigis supre, sidante inter kabloj.

Apud la kuirejo aperadis kaj malaperadis Dezi; ŝi estis lavanta tolaĵojn.

«Merganaso» iris nun ĉe meza vento kaj modera ondado. Mi sidis kaj rigardis al la maro.

Kiu diris, ke maro sen bordoj estas teda, monotona spektaĵo? Tion diris oni, la sennoma. Ne estas bordoj, — tio estas vero, sed tia vero estas bela. La horizonto estas pura, regula kaj profunda. Severa pureco de la rondo, plena de solaj ondoj, detale klaraj proksime; en malproksimo ili kaŝiĝas unu post la alia; ĉe la horizonto ili nur apenaŭ tuŝas la klaran linion de la ĉielo, kvazaŭ vi rigardas tien tra malregula vitro. Grandmezure estas donitaj la spaco kaj la profundo, kiun, iom post iom komencinte senti, vi vidas antaŭ vi sen helpo de la okuloj. En tiu senrespondeco de maraj fortoj, obeantaj nek al kalkulo, nek al klara konscio de sia vera potenco, montrata de la eterna bildo, estas infekta maltrankvilo. Ĝi similas al krea instinkto en momento de ties vekiĝo.

Aŭdinte paŝojn, mi retroturniĝis kaj ekvidis Dezi-n, alirantan al mi kun ĝeniĝinta vizaĝo, sed ŝi tuj ekridetis kaj, atente fiksrigardinte min, eksidis sur kablon.

— Ni devas interparoli, — diris Dezi, mallevinte la manon en la poŝon de la antaŭtuko.

Kvankam mi divenis, en kio estas la afero, tamen ŝajnigis, ke ne komprenas. Mi demandis:

— Ĉu io serioza?

Ŝi prenis mian manon, ruĝiĝis kaj ŝovis en ĝin — tiel rapide, ke mi ne sukcesis kompreni ŝian intencon, — pezan volvaĵon. Mi malvolvis ĝin. Tio estis mono — tiuj tridek ok pundoj, kiujn mi malgajnis al Tobbogan. Dezi rapide ekstaris kaj intencis forkuri, sed mi ŝin retenis. Mi sentis min tre stulte kaj deziris, ke ŝi trankviliĝu.

— Jen la tuta interparolo, — diris ŝi, obeeme revenante sur sian kablon. En ŝiaj okuloj brilis larmoj de ĝeniĝo, kiujn ŝi bedaŭris mem. — Kaŝu la monon, por ke mi ne plu vidu ĝin. Nu, por kio vi tion aranĝis? Vi malbonigis al mi la tutan tagon. Antaŭ ĉio, kiel mi povis klarigi al Tobbogan? Li eĉ ne kredus. Mi disputis kun li kaj pruvis, ke la mono estas redonenda.

— Kara Dezi, — diris mi, tuŝita de ŝia digno, — se mi kulpas, do, certe, nur en tio, ke mi ne miksis la kartojn. Kaj se tio ne okazus, alivorte, se ne estus pruvo, — kiel vi tiam rilatus?

— Neniel, certe; malgajno estas malgajno. Sed mi tutegale estus tre ĉagrenita. Ĉu vi pensas, ke mi ne komprenas, kion vi deziris? Pro tio, ke al ni ne eblas proponi monon, vi intencis ilin malgajni, kiel, ni diru, dankon, sed ĉio ĉi tute ne necesas. Kaj mi ne devus mallaŭdi vin. Ĉu vi nun komprenis?

— Bonege komprenis. Ĉu al vi plaĉis la libroj?

Ŝi silentis iom, ankoraŭ ne kapabla tuj transiri sur pacajn relojn.

— La titoloj estas interesaj. Mi rigardis nur la titolojn — ĉiam mankis tempo. Vespere mi eksidos kaj legos. Pardonu min, ke mi tiel incitiĝis. Min mem nun riproĉas la konscienco, sed kion mi povas fari? Nun diru, ke vi ne koleras kaj ne ofendiĝis al mi.

— Mi ne koleras, ne koleris kaj ne koleros.

— Do ĉio estas bona, kaj mi iros. Sed estas ankoraŭ unu interparolo…

— Parolu nun, alie vi ŝanĝos la intencon.

— Ne, pri tio mi ne povas ŝanĝi la intencon, tio estas tre grava. Sed kial grava? Ne tial, ke estas io speciala, tamen mi ĉiam pensas: ĉu mi divenis aŭ ne divenis? Ĉe oportuna okazo ni interparolos. Necesas vin manĝigi, sed mi ankoraŭ ne preparis, venu post duonhoro.

Ŝi leviĝis, kapsalutis kaj hastis en sian kuirejon aŭ en iun alian lokon, ligitan kun ŝia labora tago.

Tiu sceno hontigis min: la junulino montris sin vera mastrino, dum mi — necesas agnoski — intencis ludi rolon de mastro. Sed kion ŝi ankoraŭ deziris pridiskuti? Mi malmulte pensis kaj baldaŭ forgesis pri tio; kiam venis mallumo, ĉiuj eksidis por vespermanĝi, pro sufoka varmego, supre, antaŭ la kuirejo.

Tobbogan renkontis min iom seke, sed ĉar pri la okazintaĵo kun kartoj ĉiuj silente interkonsentis ne paroli, li baldaŭ trankviliĝis; nur fojfoje ĵetadis al mi pensemajn rigardojn, kvazaŭ dirante: «Ŝi pravas, sed rezigni monon estas malfacile, diablo prenu». Proctor, tamen, alparoladis al mi kun emfazita amikemo, kaj se li sciis ion de Dezi, do al li, verŝajne, estis agrabla ŝia ago; li deziris aludi ion, dirinte: «Homo proponas, Dezi disponas!» Ĉar tiutempe la viroj estis manĝantaj, kaj la junulino estis forportanta kaj alportanta telerojn, do unu matroso rimarkis:

— Mi proponus, vidu, manĝi meleagron. Sed ŝi disponis salviandon.

— Silentu, — respondis alia, — morgaŭ mi venigos cin en restoracion.

Sur «Merganaso» oni nutradis sin maldiverse, kiel oni entute nutras sin sur negrandaj velŝipoj, kiuj dum dek-dudek tagoj da navigado ne povas trovi freŝan provianton kaj ne havas lokon por konservi ĝin. Konservaĵoj, salviando, makaronioj, kompoto kaj kafo — estis nenio plia por manĝi, sed ĉion oni konsumadis per grandegaj porcioj. Kiel signon de anima paco, kaj eble, ankaŭ de diversaj esperoj, kiuj pli ofte estas muŝoj, ol abeloj, Proctor verŝis por ĉiuj po glaso da rumo. La suno antaŭlonge subiris. Al ni lumis kerosena lampo, starigita sur la tegmento de la kuirejo.

La teŭga matroso ekkriis:

— Lumo maldekstre!

Proctor ekiris al la rudro. Mi ekvidis antaŭ «Merganaso» multenombrajn lumojn de grandega vaporŝipo. Ĝi pasis tiel proksime, ke estis aŭdebla frapado de la helica ŝafto. En interspacoj sub la ferdekoj en lumo estis sidantaj kaj promenantaj pasaĝeroj. Tiu trituba alta giganto, kiam ni preteris ĝin, deiris, turninte al ni la poŭpon, kovritan per fajraj aperturoj, kaj sternante ŝanceliĝantan, prilumitan vualon de ŝaŭmo.

«Merganaso» manovris, pro kio ĉe la veloj estis okupitaj ĉiuj, dum mi kaj Dezi staris, observante la malproksimiĝon de la vaporŝipo.

— Vi devus trafi sur tian vaporŝipon, — diris la junulino. — Tie estas tiel bonege. Ĉio estas oportuna, ĉio estas, kiel en granda hotelo. Tie oni eĉ dancas. Sed mi neniam estis sur luksaj vaporŝipoj. Al mi eĉ ŝajnis, ke ludas muziko.

— Ĉu vi ŝatas dancojn?

— Mi ŝatas bombonojn kaj dancojn.

Tiutempe aliris Tobbogan kaj ekstaris malantaŭe, ŝovinte la manojn en la poŝojn.

— Prefere ci instruu min, — diris li, — kiel danci.

— Ci tiel nun diras. Ci ne povas: mi jam penis instrui cin.