Frezi Grant, kvankam estis bona junulino, — jen, ni diru, kiel nia Dezi… Atentu, ĝentlemanoj, ŝian vizaĝon ĉe tiuj vortoj. Do mi parolas pri Frezi. Ŝin ĉiuj amis sur la ŝipo. Tamen en ŝi sidis virina diablo, kaj se ŝi ion elpensis, reteni ŝin estis problemo.
— Aŭskultu! Aŭskultu! — proklamis Dezi, apogante la mentonon per la mano kaj larĝigante la okulojn. — Nun ĝi komenciĝas!
— Tute ĝuste, Dezi, — diris Bolt, mordante sian malpuran ungon. — Jen ĝi komenciĝis, kiel tio okazas al fraŭlinoj. Alivorte, Frezi staris, mordante la lipon. Tiutempe, malfeliĉe, juna leŭtenanto elpensis diri al ŝi komplimenton. «Vi estas tiel malpeza, — diris li, — ke kun deziro povus trakuri al la insulo sur la akvo, ne malsekiginte la piedojn». Kion do vi pensas? «Estu laŭ viaj vortoj, sinjoro, — diris ŝi. — Mi jam ĵuris al mi esti tie, mi plenumos la ĵuron aŭ mortos». Kaj jen, antaŭ ol oni sukcesis etendi la manon, sursaltis ŝi sur la parapeton, ekpensis, paliĝis kaj al ĉiuj svingis la manon. «Adiaŭ! — diris Frezi. — Mi ne scias, kio okazas al mi, sed cedi mi jam ne povas». Kun tiuj vortoj ŝi desaltis kaj, ekkriinte, haltis sur ondo, kiel floro. Neniu, eĉ ŝia patro, povis diri eĉ vorton, tiel ĉiuj estis afekciitaj. Ŝi turnis sin kaj, ridetinte, diris: «Tio estas ne tiel malfacila, kiel mi pensis. Diru al mia fianĉo, ke li min ne plu vidos. Adiaŭ ankaŭ vi, kara patro! Adiaŭ, mia patrujo!»
Dum ĉio ĉi estis okazanta, ĉiuj staris, kiel ligitaj. Kaj jen de ondo sur ondon, saltante kaj transsaltante, Frezi Grant ekkuris al tiu insulo. Tiam malleviĝis nebulo, la akvo tremeris, kaj, kiam la nebulo disiĝis, estis videbla nek la junulino, nek tiu insulo: kiel ĝi leviĝis el la maro, tiel same malleviĝis ree sur la fundon. Dezi, prenu naztukon kaj viŝu la okulojn.
— Mi ĉiam ploras, kiam atingas tiun ĉi lokon, — diris Dezi, kolere purigante la nazon en naztukon, kiun ŝi eltiris el la poŝo de Tobbogan.
— Jen la tuta historio, — finis Bolt. — Kio estis sur la ŝipo poste, certe, estas ne interesa, kaj ekde tiam aperis onidiro, ke Frezi-n Grant oni fojfoje vidis jen tie, jen ĉi tie, nokte aŭ ĉe mateniĝo. Ŝin oni opinias zorganta pri viktimoj de ŝippereoj, interalie; kaj tiu, kiu ŝin vidos, oni diras, pensados pri ŝi ĝis la fino de la vivo.
Bolt ne suspektis, ke li neniam havis tiom atentan aŭskultanton, kiel mi. Sed tion rimarkis Dezi kaj diris:
— Vi aŭskultis, kiel katino muson. Ĉu vi renkontis ŝin, la kompatindan Frezi-n Grant? Konfesu!
Malgraŭ ŝerceco de la demando, ĉiuj maristoj tuj turnis la kapojn kaj komencis rigardi en mian buŝon.
— Se tio estis tiu junulino, — diris mi, nature, riskante per nenio, — junulino en punta robo kaj oraj ŝuoj, kun kiu mi parolis ĉe la mateniĝo, — do, sekve, tio estis ŝi.
— Tamen! — ekkriis Proctor. — Kio, Dezi, jen al ci enigmo.
— Ĝuste tiel ŝi estis vestita, — diris Bolt. — Ĉu vi antaŭe aŭdis tiun fabelon?
— Ne, mi ne aŭdis ĝin, — diris mi, kaptita de impulso ekstari kaj foriri, — sed al mi ial ŝajnis, ke estas tiel.
Ĉi-foje la konversacio finiĝis, kaj ĉiuj disiris. Mi longe ne povis ekdormi: kuŝante en la loĝejo, aŭskultante plaŭdon de la akvo kaj ronkadon de matrosoj, mi ekdormis ĉirkaŭ la kvara, kiam vaĉantoj ŝanĝiĝis. En tiu mateno ĉiuj dormis iom pli, ol ĉiam. La tago pasis sen okazaĵoj, notindaj en sia plena evoluo. Ni iris ĉe bonega vento, tial Bolt diris al mi:
— Ni decidis, ke vi alportis al ni feliĉon. Mi ĵuras. Ankoraŭ ne estis dum la tuta jaro tia glata navigo.
Jam ekde la mateno min ekposedis malpacienco esti sur la bordo. Mi sciis, ke tiu tago estas la lasta tago de la navigo, kaj tial ĝi tiriĝis pli longe, ol aliaj tagoj, kiel ĉiam estas en fino de vojo. Kiu ne konas jukon en la dorso? Senton de rapideco en la senmovaj piedoj? La distanco ricevas malamikan nuancon. Nia animo penas aldoni rapidon al la ŝipo; la penso, multfoje vizitinte la imagatan bordon, devas malvolonte reveni en la malrapide rampantan korpon. La suno ĉiel evitas leviĝi al la zenito, kaj atinginte ĝin, komencas malleviĝi kun rapido de homo, diligente balaanta ŝtuparon.
Post tagmanĝo, transirante jen sur la ferdekon, jen en la loĝejon, mi ekvidis Dezi-n, kiu eliris el la kuirejo por elverŝi sitelon kun akvo ekster la ŝiprandon.
— Jen, vin mi bezonas, — diris ŝi, sinĝene ridetante, kaj poste iĝis serioza. — Venu en la kuirejon, kiam mi elverŝos tiun ĉi sitelon, ĉe la ŝiprando estas maloportune interparoli por ni, kvankam, krom stultaĵoj, vi de mi nenion aŭdos. Ja ni ne finparolis hieraŭ. Tobbogan ne ŝatas, kiam mi interparolas kun viroj, kaj li staras ĉe la rudro kaj ŝajnigas, ke ekfumas.
Konsentinte, mi sidis iom sur la holdo, poste ekiris en la kuirejon trans flugilo de velo.
Dezi sidis sur tabureto kaj diris: «Eksidu», frapinte la genuojn per la manoj. Mi eksidis sur bareleton kaj prepariĝis aŭskulti.
— Kvankam tio estas malĝentila, — diris la junulino, — sed min ial zorgigas, ke mi ne ĉion scias. Ne ĉion vi rakontis al ni pri vi. Mi hieraŭ pensis. Ĉu vi scias, estas io enigma. Pli ĝuste, vi diris la veron, sed pri unu afero silentis. Sed kio estas tiu unu afero? Al vi en la maro io okazis. Ial mi vin kompatas. Pro kio do?
— Ĉu pri tio, kion vi ne finparolis hieraŭ?
— Ĝuste. Ĉu mi havas rajton scii? Klare — nenian. Do vi ne respondu tiuokaze.
— Dezi, — diris mi, konfidante al ŝia naiva scivolemo, montri kiun ŝi povis, certe, nur pro neeblo ĝin bridi, kaj krome — al ŝia sagaco, — vi ne eraris. Sed nun mi estas en speciala stato, tute speciala, tia, ke mi ne povus diri tiel, tuj. Mi nur promesas al vi kaŝi nenion, kio estis en la maro, kaj faros tion en Gel-Gju.
— Ĉu vin timigis io? — diris Dezi kaj, silentinte iom, aldonis: — Ne koleru kontraŭ mi. Min fojfoje io kaptas, tiel, ke ĉiuj miras; jen mi dum la tuta tempo pensas pri via historio, kaj mi ne deziras, ke al vi restu pri mi memoro, kiel pri scivolema knabinaĉo.
Mi estis kortuŝita. Ŝi donis al mi ambaŭ manojn, skuis la miajn kaj diris:
— Jen ĉio. Ĉu estis por vi bone ĉi tie?
— Kaj kiel vi pensas?
— Neniel. La ŝipo estas malgranda, sufiĉe malpura, kaj estas nenia gajo. Nutrado same lasas multon por deziri. Kaj kial vi diris hieraŭ pri punta robo kaj oraj ŝuoj?
— Por ke viaj okuloj iĝu rondaj, — ridante, respondis mi al ŝi. — Dezi, ĉu vi havas patron, patrinon?
— Havis, certe, kiel ĉiu deca homo. La patro nomiĝis Rikardo Benson. Li malaperis senspure en la Ruĝa maro. Kaj mia patrino morte malvarmumis antaŭ kvin jaroj. Tamen mi havas bonan onklon; kvankam iom morna, sed por mi li iros en fajron kaj en akvon. Li ne havas ankoraŭ genevojn, krom mi. Kaj ĉu vi kredas, ke estis Frezi Grant?
— Kaj vi?
— Tio al mi plaĉas! Vi, vi, vi! — ĉu kredas aŭ ne?! Mi senkondiĉe kredas kaj diros — kial.
— Mi pensas, ke tio povis esti, — diris mi.
— Ne, vi denove ŝercas. Mi kredas tial, ke pro tiu historio mi deziras ion fari. Ekzemple, frapi per la pugno kaj diri: «Jes, homon oni ne komprenas».
— Kiu ne komprenas?
— Ĉiuj. Kaj li mem ne komprenas sin.
La interparolon interrompis apero de matroso, veninta por preni fajron por la pipo. «Baldaŭ venos via ripozo», — diris li al mi kaj komencis fosi en braĝo. Mi eliris, rimarkinte, kiel atente rigardis al mi la junulino, kiam mi estis foriranta. Kio estis tio? Pro kio tiel interesis ŝin la historio, kies unu duono kuŝis en ombro de tago, kaj la alia — en lumo de nokto?
Antaŭ la veno al Gel-Gju mi sidis kun la matrosoj kaj eksciis de ili, ke neniu el miaj savintoj antaŭe estis en tiu ĉi urbo. En sorto de malgrandaj ŝipoj de tipo de «Merganaso» okazas odiseadoj je mil aŭ eĉ je du kaj tri mil mejloj — eliro en la grandan mondon. Antaŭa ŝipestro de «Merganaso» estis arestita pro trafa pafado en kazino «Fortuno». Proctor estis posedanto de «Merganaso» kaj de duono de skuno «Ĥimeno». Post la aresto de la ŝipestro li ekestris «Merganason» kaj prenis frajton al Gel-Gju, ne ĝeniĝante pro la distanco, ĉar li deziris rebonigi siajn monajn cirkonstancojn.