Выбрать главу

Ĉapitro XXI

Je la deka horo vespere aperis lumtura fajro; ni estis alirantaj al Gel-Gju.

Mi staris ĉe la tribordo kun Proctor kaj Bolt, observante strangan fenomenon. Dum pliheliĝadis la fajro de la lumturo, la supra linio de la longa kabo, apartiganta la havenon disde la oceano, iĝadis klare videbla, ĉar malantaŭ ĝi naĝis ora nebulo — vasta luma tavolo. Tiu fenomeno, karaktera nur por grandaj urboj, ŝajnis al mi troa por la relative negranda Gel-Gju, pri kiu mi aŭdis, ke en ĝi estas kvindek mil loĝantoj. Malantaŭ la kabo estis io simila al flava aŭroro. Proctor alportis lornon, sed distingis nenion, krom konstruaĵoj sur la kabo, kaj eldiris supozon, ĉu tio ne estas rebrilo de granda incendio.

— Tamen malestas fumo, — diris alirinta Dezi. — Vi vidas, ke la lumo estas pura; ĝi estas preskaŭ diafana.

En silento de la vespero mi komencis distingi sonon, nedifinitan, kiel balbutado; sonon kun rekantaĵo, kun zumado de trumpetoj, kaj mi subite komprenis, ke tio estas muziko. Tuj kiam mi malfermis la buŝon por diri pri la diveno, aŭdiĝis malproksimaj pafoj, al kio ĉiuj tuj turnis sian atenton.

— Oni pafas kaj ludas! — diris Bolt. — Pafas sufiĉe vigle.

Tiutempe ni komencis preterpasi la lumturon.

— Baldaŭ ni ekscios, kion ĝi signifas, — diris Proctor, direktante sin al la rudro, por enkonduki la ŝipon en la rodon. Li anstataŭis Tobbogan-on, kiu senprokraste aliris nin, same esprimante miron pri la hela lumo kaj pafado.

La ŝipo turniĝis, kaj tiam la veloj ŝirmis la malfermiĝintan havenon. Ni ĉiuj hastis sur la teŭgon, nenion komprenante, tiom ni estis mirigitaj kaj admirigitaj de la disvolviĝinta spektaĵo, akra kaj belega en stelplena mallumo.

Duono de la horizonto aperis antaŭ niaj okuloj en brilo de iluminado. En la aero pendis hela ora reto; brilantaj girlandoj, konstelacioj, fajraj rozoj kaj globoj de elektraj lanternoj estis, kiel grandaj perloj inter oraj ornamaĵoj. Ŝajnis, ĉi tien kunfluis fajroj de la tuta mondo. Ŝipoj de la rodo brilegis, priŝutitaj per blankaj radiaj punktoj. Sur barko, nigra malsupre, kun ferdeko, prilumita, kiel ĉe incendio, estis turniĝanta, disŝutante sparkojn, fajra, diamanta rado, kaj kelkaj raketoj elkuris el post tegmentoj en la nigran ĉielon, kie, malrapide turniĝinte malsupren, ili estingiĝis, faliginte verdajn kaj bluajn falstelojn. Samtempe iĝis distingeble aŭdebla la muziko; taga zumado de homamaso, alfluganta de la kajo, fojfoje superbruadis ĝin, lasante nur frapadon de tamburo, kaj poste liberigadis ĝin ree, kaj ĝi klare sonis laŭ la akvo, — tio, kion oni nomas: «ludas en la oreloj». Ludis ne unu orkestro, sed du, tri… eble, pli, ĉar fojfoje venadis tumulta miksiĝo de sonoj, kie nur tamburo sciis, kion ĝi faru. La rodo kaj la haveno estis kovritaj de boatoj, plenaj de pasaĝeroj kaj lanternoj. Ree komenciĝis furioza pafado. De sur la boatoj sonoris gitaroj; estis aŭdeblaj rido kaj krioj.

— Jen kia Gel-Gju, — diris Tobbogan. — Kia, eblas diri, renkonto por ni!

La borda lumo estis tiom forta, ke mi vidis la vizaĝon de Dezi. Ĝi, brilanta kaj afekciita, estis tremetanta. Ŝi penis sukcesi vidi ĉie; apenaŭ ŝi vidis, kun kiu ŝi parolas, ŝi estis tiel ekscitita, ke babilis senĉese.

— Mi neniam vidis tiajn aferojn, — paroladis ŝi. — Kiel tion ekscii? Tamen — Ho! Ho! Ho! Rigardu, ankoraŭ raketo! Kaj tie; kaj jen — samtempe du. Tri! Kvara! Hu ra! — subite ekkriegis ŝi, ekridis, viŝis la humidajn okulojn kaj eksidis kun ŝtoniĝinta vizaĝo.

La antaŭvelo falis. Ni aliris kun la duonmallevita ĉefvelo, kaj «Merganaso» ĵetis la ankron apud fera buo, en kies ringon estis haste traigita la poŭpa haŭsero. Mi vagadis inter la tumulto, fojfoje renkontante Dezi-n, kiu aperadis ĉe ĉiuj ŝiprandoj, avide pririgardante la brilantan rodon.

Ĉiuj ni estis en iom levita, paroksisma stato.

— Ni ĵus decidis, — diris Dezi, kunpuŝiĝante kun mi. — Ni ĉiuj veturas; restos unu matroso. Certe, ankaŭ vi strebas trafi plej baldaŭ sur la bordon, ĉu?

— Memkompreneble.

— Nenio alia restas, — diris Proctor. — Certe, ni ĉiuj veturos tuj. Se vi venas en malhelan rodon kaj aŭdas tri sonorilbatojn[11], estas klare — ne hastinde, sed en tia ĉi afero ankaŭ miaj piedoj dancas.

— Mi mortas pro sciavido! Mi iras min vesti! Ha! Ho! — Dezi ekhastis, stumblis kaj ĵetis sin al la ŝiprando. — Kriu al ili! Ni kriu! He! He! He!

Tio rilatis al granda kutro, sur kies poŭpo kaj pruo flirtis flagoj, kaj la randoj kaj la markezo estis ĉirkaŭpendigitaj per koloraj lanternetoj.

— He, sur la kutro! — kriis Bolt tiel laŭte, ke la remistoj kaj sinjorinoj, kiuj sidis tie en gaja kompanio, ĉesis remi. — Alproksimiĝu, se al vi ne estas malfacile, kaj klarigu, pro kio vi ne povas dormi!

La kutro aliris al «Merganaso», sur ĝi oni kriadis kaj ridegadis. Kiam ĝi aliris, sur nia ferdeko iĝis tute hele, ni klare vidis ilin, ili — nin.

— Ja tio estas karnavalo! — diris mi, respondante al ekkrioj de Dezi. — Ili estas en maskoj; ĉu vi vidas, ke la virinoj estas en maskoj!

Vere, parto de la viroj prezentis teatran bandon da indianoj, markizoj, arlekenoj; sur la virinoj estis silkaj kaj atlasaj kostumoj de diversaj nacioj. Iliaj duonmaskoj, etaj ruzaj mentonoj kaj nudigitaj brakoj portis gajajn maskeradajn teruraĵojn.

Sur la boato ekstaris viro, vestita en ruĝa kamizolo kun arĝentaj butonoj kaj en alta ĉapelo, ornamita per verda plumo.

— Ĝentlemanoj! — diris li, furioze grincante per la dentoj kaj, montrinte tranĉilon, skuis ĝin. — Kiel aŭdacas vi veni ĉi tien, kiel malpuraj fumtubistoj al blindige blankaj panistoj? Tuj fajrigu ĉion, kio brulas! Fajrigu vian ŝipon! Kion vi deziras de ni?

— Diru, — kriis, ridante kaj ĝeniĝante, Dezi, — kial ĉe vi estas tiel hele kaj gaje? Kio okazis?

— Infanoj, de kie vi venis? — malgaje diris ebria dikulo en blanka kapoto kun bluaj bulkvastoj.

— Ni estas el Riolo, — respondis Proctor. — Bonvolu diri ion kompreneblan.

— Ili vere nenion scias! — kriis virino en duonmasko. — Ni havas karnavalon, ĉu vi komprenas?! Veran karnavalon kaj ĉiujn plezurojn, kiujn vi deziras!

— Karnavalo! — mallaŭte kaj solene prononcis Dezi. — Dio, pardonu kaj indulgu min!

— Tio estas karnavalo, ĝentlemanoj, — ripetis la ruĝa kamizolo. Li estis en ekstazo. — Nenie estas; nur ĉe ni okaze de centjariĝo de la fondo de la urbo. Ĉu vi komprenis? La junulino estas beleta. Donu ŝin ĉi tien, ŝi kantos kaj dancos. Kompatindulino, kiel brulas ŝiaj okuletoj! Ĉu vi ne ŝtelis ŝin? Mi vidas, ke ŝi intencas promeni kun ni.

— Ne, ne! — kriis Dezi.

— Estas bedaŭrinde, ke nin disigas akvo, — diris Tobbogan, — mi montrus al vi novan belan maskon.

— He, ĉu vi ne komprenas karnavalajn ŝercojn? — demandis la ebria dikulo. — Ja tio estas ŝerco!

— Mi… mi… komprenas karnavalajn ŝercojn, — respondis Tobbogan malcerte, post ioma silento, — sed komprenas ankaŭ, ke mi aŭdadis tiajn aferojn sen ajna karnavalo, aŭ kiel ĝi nomiĝas.

— Ni tutkore kompatas vin! — kriis la virinoj. — Do vi gardu vian karulinon!

— Por memoro! — ekkriis la ruĝa kamizolo. Li svingis la manon kaj paperserpento per longa spiralo malleviĝis sur la manon de Dezi, kaptinta ĝin kun admiro. Ŝi turniĝis, kunpreminte en la pugno la rubandon, kaj sonore ekridis.

вернуться

11

do estas la unua horo kaj duono; ĉiun duonhoron vaĉanto markadis per respektiva nombro da sonorilbatoj (trad.).