Выбрать главу

Ĉapitro XXII

Mi sciis, ke matene mi ekvidos alian urbon — tian, kia ĝi estas, malsaman de tiu, kiun mi vidas nun, — tegitan, sub obskuro, per ora folio de lumo, heliganta fasadojn. Tio estis plejparte duetaĝaj ŝtonaj konstruaĵoj, ĉirkaŭigitaj per markezoj de verandoj kaj balkonoj. Ili staris dense, brilante per malfermitaj fenestroj kaj pordoj. Fojfoje trans angulo de tegmento nigris ventumiloj de palmoj; aliloke ilia intense verda brilo, pli forta malsupre, montradis iluminon, nevideblan post muroj. Abundo de paperaj lanternoj de ĉiuj koloroj, formoj kaj desegnoj malhelpis distingi la verajn trajtojn de la urbo. La lanternoj pendis transverse de stratoj, fajris sur parapetoj de balkonoj, inter tapiŝoj; festone tiris sin for. Fojfoje perspektivo de strato similis baleton, kie fajroj, floroj, ĉevaloj kaj pitoreska tumulto de homoj, elirintaj el mil fabeloj, en maskoj kaj sen maskoj, miksadis bruon de la karnavalo kun muziko, ludanta en la tuta urbo.

Ju pli mi observadis la ĉirkaŭaĵon, dufoje trairinte la apudbordan placon, antaŭ ol mi definitive elektis direkton, des pli klare mi vidis, ke la karnavalo ne estis artefarita gajo, nek gajo pro devo aŭ ordono, — la urbanoj vere estis kaptitaj de la skalo, kiun ricevis la ideo, kaj nun tiu skalo estis senfine absorbanta ilin, kontentigante, eble, delonge kreskantan soifon de ĉioma bunta konfuzo.

Mi ekiris, finfine, laŭ longa strato en la dekstra angulo de la placo kaj trafis tiel sukcese, ke fojfoje mi devis haltadi, por tralasi procesion de rajdantoj — iaj mezepokaj banditoj en kirasoj aŭ diabloj en ruĝaj trikotoj, sidantaj sur muloj, ornamitaj per tintiloj kaj rubandoj. Mi elektis tiun straton pro la avantaĝo de ĝia leviĝo internen kaj supren de la urbo, kuŝanta per vico da terasoj, ĉar ĉi tie, fine de ĉiu kvartalo, troviĝis kelkaj ŝtupoj el ŝtonaj platoj, pro kio aŭtoj kaj mallertaj karnavalaj veturiloj ne povis moviĝi; sed ne nur mi serĉis tian avantaĝon. La homamaso estis tiom densa, ke homoj iris rekte laŭ la ŝoseo. Tio estis sencela moviĝo por moviĝo kaj spektado. Min antaŭadis domenuloj, arlekenoj, diabloj, indianoj, negroj, «tiaj» kaj veraj, kiujn kun peno oni povus distingi disde la «tiaj»; virinoj, ĉirkaŭvolvitaj per gazo, en rubandoj kaj plumoj; flirtadis mallongaj kaj longaj koloraj jupoj, prisemitaj per brilaĵetoj aŭ prikudritaj per blanka pelto. Brilo de okuloj, ruza mistereco de duonmaskoj, taĉmentoj da matrosoj, liberigantaj por si la vojon per svingoj de boteloj, kaptante iun en la homamaso kun ridego kaj ŝrikado; ebriaj oratoroj sur sokloj, kiujn oni ne aŭskultadis aŭ pretere forpuŝadis de sur la soklo per kubuto; tintado de sonoriletoj, kavalkadoj de princinoj kaj tolaĵkudristinoj, sidantaj sur atlasaj kovriloj de bonrasaj kurĉevaloj; amasiĝoj ĉe pordoj, kie en nebulo glitadis furiozaj vizaĝoj kaj kunpremitaj pugnoj; ebriuloj, sterniĝintaj sur la pavimo; katoj, timeme ŝtelirantaj hejmen; teneraj voĉoj kaj raŭkaj ekkrioj, kantoj kaj kordoj; sono de kiso kaj ĥoroj de foraj krioj, — tia estis la humoro de Gel-Gju en tiu ĉi vespero. Sub fantazia flago tiriĝis impona tolo de markezoj de komercaj kioskoj, kie oni vendadis limonadon, pistakakvon, akvon kun glacio, sodakvon kaj viskion, palman vinon kaj nuksojn, konfitaĵojn kaj konfetojn, paperserpentojn, petardojn kaj maskojn, globetojn el glueca pasto kaj dornajn sekajn nuksojn, similajn al lapoj, elpreni kies dornojn el haroj aŭ teksaĵo estis komplika afero. De tempo al tempo en la homamaso aperadis biciklisto, vestita kiel urso, monaĥo, simio aŭ Pieroto, sur kies ĵaboton tuj algluiĝadis tiuj trafe ĵetataj alkroĉiĝemaj dornaj globetoj. Aperadis gigantoj, pepante per kaŭĉuka pupo aŭ tondrigante grandegajn tamburojn. Sur verandoj oni dancis; mi trafis al balo sur la pavimo kaj ne sen peno ĉirkaŭiris ĝin. Paperaj serpentoj tiel dense kuŝis sur balkonoj kaj sub la piedoj, ke la aero estis susuranta. Dum la tempo, kiam mi iris, mi ricevis kelkajn plej diversajn proponojn: drinki, interkisi, kartludi, akompani al dancejo, aĉeti, — kaj virinaj manoj senĉese flirtadis antaŭ mi, vokante per ronda svingo cedi al la komuna absorbiĝo. Vidante, ke ju pli malproksime, des pli malfacila iĝas la irado, mi hastis turni min al strateto, kie estis malpli da trafiko. Turninte min ankoraŭfoje, mi trafis sur straton, preskaŭ malplenan. Dekstre de mi, kurbiĝante maldekstren kaj leviĝante supren, tiriĝis, retenante deklivon, klinita muro el pecegoj de sovaĝa ŝtono. Sur ĝi, laŭ vojoj, nevideblaj de malsupre, senĉese frapadis radoj, glitadis lanternoj, fajroj de cigaroj. Mi ne sciis, kian lokon mi okupas rilate de la centro de la urbo; starinte iom, pensinte kaj elpreninte el mia flanela vesto ĉiujn dornajn globetojn kaj malgluinte pecetojn da gluiĝema pasto, kiun oni devus malpermesi, mi ekiris supren, en relativa mallumo. Mi trairis preter verando, kie, alkurinte al ties rando, duone prilumita virino transfleksiĝis al mi, mallaŭte vokinte: «Ĉu tio estas vi, Sult?» — kun amo kaj timeto en la ektreminta voĉo. Mi eliris en lumon, kaj ŝi, konfuzite ekridinte, malaperis.

Leviĝinte al ŝoseo, kruciĝanta kun tiu ĉi strato, mi ree trafis en la tagan zumadon kaj noktan lumon kaj ekiris maldekstren, kvazaŭ konsciante, ke mi devas veni al la pinto de la angulo de tiuj du direktoj, en kiuj mi iris komence kaj poste. Mi estis sur larĝa, asfaltita strato. En ties proksima fino videblis placo. Tien strebis la homamaso. Trans kapoj, moviĝantaj antaŭ mi kun rapideco de batalo, mi ekvidis statuon, altantan super la trafiko. Tio estis marmora figuro de virino kun levita vizaĝo kaj etenditaj manoj. Dum mi estis trapuŝiĝanta al ĝi en la homamaso, ĝia pozo kaj la tuta aspekto estis ne tute klaraj por mi. Finfine, mi aliris proksime, tiel, ke mi ekvidis elĉizitan sub ĝiaj piedoj subskribon kaj legis ĝin. Ĝi konsistis el tri vortoj:

«KURANTA SUR ONDOJ».

Kiam mi tralegis tiujn vortojn, la mondo komencis malheliĝi, kaj vorto, unu vorto povus klarigi ĉion. Sed ĝi mankis. Nenio povus fortiri min de tiu ĉi subskribo. Ĝi estis en mi, kaj samtempe devis pasi mistera efiko de la tempo, por ke la subitaĵo iĝu atingebla por laboro de penso. Mi levis la kapon kaj pririgardis la statuon. Skulptisto faris ĝin kun amo. Mi vidis tion laŭ senerara sento de arta sukceso. Ĉiuj linioj de la korpo de la junulino, levetinta la piedon, dum la alia estis forpuŝiĝanta, estis klaraj kaj konvinkaj. Mi vidis, ke ŝia spirado plioftiĝis. Ŝia vizaĝo estis ne tiu, kiun mi konis, — ne tute tiu, sed jam tio, ke mi tuj rekonis ĝin, montris, kiel proksimigis la temon la artisto kaj kiel, inter multo da vizaĝoj, imagataj de li, diris: «Jen tiu ĉi devas esti tiu vizaĝo, kiu sole povas esti skulptita». Li donis al ŝi veston de nerimarkebla formo, similan al aperanta en imago, — sen sento de ŝtofo; li faris ĝiajn faldojn diafanaj kaj igis ilin moviĝi. Ili alpremiĝis antaŭe, pro vento. Ne estis neeblaj marmoraj ondoj, sed esprimo de la svelta forpuŝiĝanta kruro transdoniĝis per sento, fremda al pezo. Ŝiaj marmoraj okuloj, — tiuj konvencie vidantaj, sed blindaj ĉe nescipovo montri ilin, statuaj okuloj, ŝajnis, rigardas tra marmora ombro. Ŝia vizaĝo estis ridetanta. La maldikaj manoj, etenditaj kun forto de interna impeto, per kiu oni deziras antaŭi la kuron mem, estis belegaj. Unu mano facile fleksis la fingrojn kun la polmo supren, la alia estis kunmetanta ilin per malpacienca, admirinda gesto de anima ludo.