— Jen ili! — kriis Baws. — Jen la keraj fantoj de la karnavalo! Dobs, Couts, kuru al la monumento! Tiuj homoj kapablas mordi ŝtonon!
Ĉirkaŭ la aŭto kaj la tablo amasiĝis homoj. Ĉiuj ekstaris. La seĝoj renversiĝis; el la aŭto oni respondadis per krioj de minacoj kaj mokoj.
— Nu?! Ĉu vi gardas? — diris la dika maljunulo. — Do, gardu, ne preteratentu!
— Kun tio ni ne preteratentos! — ekkriis la verda domeno, svingante revolveron. — Vi povas veturadi ĉirkaŭe, forveturadi, alveturadi aŭ rompi al vi la kapon — kiel vi deziras!
La dua maljunulo kriis, elŝoviĝinte el la aŭto:
— Ni forbatos al via pupo la brakojn kaj la krurojn! Tio okazos baldaŭ! Rememoru miajn vortojn, kiam vi prenados de sur la tero splitojn por brelokoj!
Estante ekster si, Baws komencis fosi en la poŝoj kaj ekkuris al la aŭto. La maŝino ekskuiĝis, faris turniĝon, deveturis kaj kaŝiĝis, akompanata per fajfoj kaj aplaŭdoj. Tuj venis du policanoj en ŝirpecoj de paperaj serpentoj, kun nefirmaj gestoj; ili komencis persvadi Baws-on, kiu, farinte en la aeron kelkajn pafojn, haltigis bicikliston, intencante forpreni de li la biciklon por persekuto de la malamiko. La ŝokita mastro de la biciklo jam komencis ĉirkaŭrigardi, al kio li apogu la maŝinon, por, liberiĝinte, esprimi sian koleron, sed la policano ne permesis la interbatiĝon. Mi aŭdis tra bruo, kiel li kriis:
— Mi ĉion komprenas, sed elektu alian lokon por kvitiĝi!
Dum tiu kolizio, kiu estis pacigita nesciate kiel, mi plu sidis ĉe la forlasita tablo. Foriris — ĉu por enmiksiĝi en la okazaĵon aŭ por amuziĝi per ĝi — preskaŭ ĉiuj; restis — mi, la ebria verda domeno, kies kubuto ĉiam faladis, kiam li penadis starigi ĝin sur la randon de la tablo, kaj la vortema kaj metoda rakontanto. La okazaĵo kun la aŭto ŝanĝis direkton de liaj pensoj.
— La ŝarkoj, kiujn vi vidis en la aŭto, — estis diranta li, observante, ĉu mi aŭskultas lin atente, — ekkuiris la tutan kaĉon. Ĝuste pro ili ni sidas ĉi tie. Unu, la maldika, estas Cabon, li havas ok vaporajn muelilojn; kun li estis la dika — Tucar, fabrikisto de artefarita glacio. Ili deziris fiaskigi la karnavalon, sed ne sukcesis. Tiamaniere…
Lin interrompis reveno de la tuta ĉetabla grupo, okupinta siajn lokojn kun kolero kaj rido. La plua konversacio estis tiom nerva kaj nekonsekvenca, — dum unu parto turnadis sin al mi, klarigante la okazaĵon, la alia enmetadis diversajn rimarkojn, disputadis kaj interrompadis, — ke mi ne havas fortojn por restarigi la iron de la konversacio. Mi drinkis kun ili, aŭskultante jen tiun, jen alian, ĝis por mi iĝis klara la stato de la afero.
Kompreneble, sub la libera ĉielo, meze de homamaso, okupita pri amuzaj aferoj, la sidadon ĉe tiu tablo akompanis ĉiaspecaj incidentoj. Konatoj de miaj gastigantoj aperadis kun salutoj, flustradis en iliajn orelojn aŭ, mistere forkondukinte ilin por sekreta interparolo, kreadis maltrankvilan fonon, sur kiu glitadis pluvo da konfetoj, ŝutiĝanta el belaj manetoj. Atenco de nekonataj maskoj por furiozigi nin per dancoj post niaj dorsoj, dum ne ĉesadis diversaj gajaj katastrofoj, kiel fermado de la okuloj de malantaŭe per la mano aŭ elprenado de la seĝo el sub ekstarinta homo kune kun pepado, krakado, pafado, tretado kaj sensencaj krioj, inter melodioj de orkestroj kaj hela lumo, super kiu, ridetante, flugis la marmora «Kuranta sur ondoj», — ĉio ĉi estis eniranta en nian konversacion kaj determinanta ĝin.
Kiel ajn bela estu la materia preteksto de la malamikeco kaj malamo, prezentita de la soleca statuo, — vulgara evidentiĝis ĝia esenco inter homoj. Ĝia bazo estis malnovaj kontraŭdiroj kaj materiaj interesoj. Jam antaŭ kvin jaroj parto de urbaj aferistoj postulis anstataŭigi la skulptaĵon per iu alia statuo aŭ entute purigi la placon disde la monumento, ĉar kun ĝi estis ligita demando pri plivastigo de havenaj tenejoj. La plej granda parto de la areo, planita por la tenejoj, apartenis al Graco Paran. La familio Paran estis unu el la plej malnovaj familioj de la urbo. Paran-oj okupiĝadis pri komerco kaj administrado. Ili estis sukcesaj kaj fortaj homoj, kun tiu, profita por ili, scio de la vivo, kiu sola per si mem, uzata por pliriĉiĝo, fidele venigas al la celo. Ilia riĉo estis pligrandiĝanta laŭ leĝoj de kresko de arbo; ĝi ne tre distingiĝis inter aliaj kapitaloj, ĝis en la 1863-a jaro Eleŭziso Paran, la avo de la nuna Graco Paran, ekvidis inter falintaj rokpecoj sur sia parcelo, fermita de montoj ĉe unu flanko, hidrargan flakon, kaj ĉerpis tiun pezan substancon.
— Sufiĉas ĵeti rigardon al termometro, — diris Baws, — aŭ al makulo de spegula vitro, por ke oni rememoru tiun nomon: Graco Paran. Al li apartenas triono de la havena areo kaj kvardek domoj. Krom la kapitalo, investita en fervojojn, ses fabrikoj, teroj kaj plantejoj, libera cirkulanta kapitalo de Paran konsistigas ĉirkaŭ cent dudek milionojn!
Graco Paran divorcis de la edzino, kun kiu li ne havis infanojn, kaj adoptis la nevon, la filon de la pli juna fratino, Georgon Gerd-on. Post kelkaj jaroj Paran ree edziĝis al junulino. La distanco de la aĝoj estis tia: Paran aĝis kvindek jarojn, lia edzino — dek ok kaj Gerd — dudek kvar. Kontraŭ volo de Paran Gerd iĝis skulptisto. Li pasigis en Italio kvin jarojn, lernis en metiejoj de Farnesi, Avis, Garducci kaj, reveninte, ekvidis la beletan junan duonpatrinon, kun kiu li amikiĝis, kaj la amikeco transiris en amon. Ili ambaŭ estis decidemaj homoj. Unue forveturis en Eŭropon ŝi, poste — li, kaj ili ne plu revenis.
Kiam en Gel-Gju estis levita la demando pri monumento omaĝe al la fondo de la urbo, Gerd partoprenis la konkurson, kaj lia modelo, kiun li sendis, plaĉis eksterordinare. Ĝi estis bela kaj altiranta atenton per subskribo «Kuranta sur ondoj», rememoriganta la legendon, maron, ŝipojn; kaj en tiu stranga subskribo mem estis moviĝo. La modelo de Gerd (oni ankoraŭ ne sciis, ke tio estis Gerd) revivigis la dezertajn bordojn kaj la heroajn figurojn de la unuaj kolonianoj. La mendo estis sendita, la nomo de Gerd estis malfermita, la statuo estis transportita el Florenco al Gel-Gju malgraŭ despera kontraŭagado de Paran, kiu, eksciinte, ke la memoro de lia malhonoro estas eternigita de lia adoptita filo mem, ekuzis monon, gazetaron kaj ĉantaĝon, sed li ne sukcesis atingi anstataŭigon de tiu monumento per alia. Troviĝis potencaj malamikoj de Paran, kiuj subtenis la decidon de la urbo. En la aferon enmiksiĝis pasioj kaj memamo. La monumento estis instalita. La vizaĝo de la Kuranta per nenio similis la edzinon de Paran, sed siaspeca distordo de sentoj, ligitaj kun obseda penso pri ŝia perfido, kondukis al mania konvinko: Paran restis certa, ke Gerd en tiu ĉi statuo montris Ĥimena-n Paran.
Dum ioma tempo ŝajnis, ke la tuta historio finiĝis ĉe la punkto. Tamen Graco Paran, atendinte iom, komencis kruelan lukton, stariginte kiel taskon de la vivo forigi la monumenton; kaj li atingis tion, ke inter grandega nombro da parencoj, dependantaj de li homoj kaj homoj subaĉetitaj estis levita demando pri malmoraleco de la monumento, per kio li altiris sur sian flankon homojn, kies senkonscieco kaŝe doloras pro malnovaj pikoj, pro etaj kaj grandaj ofendoj, pro kolero, serĉanta nur pretekston, — homojn kun malhelaj, humidaj pasejoj de la animo, kies interna vivo estas kaŝita kaj montriĝas foje per nekomprenebla ago, en kies bazo, tamen, kuŝas mondopercepto, venĝanta al alia mondopercepto — sen klara penso pri tio, kion ĝi faras. Metodoj kaj cirkonstancoj de tiu lukto kondukis al penoj frakasi nokte la statuon, sed la homoj, subaĉetitaj por tiu celo, estis kaptitaj de grupo de hazardaj preterirantoj, kiuj eksuspektis ion malbonan en ilia konduto. Finfine, la decido de la urbo festi sian centjariĝon per karnavalo, al kiu same kontraŭagis Paran kaj lia partio, kondukis tiun homon al malkaŝa furiozo. Estis minacoj; ilin oni aŭdis kaj transdiradis tra la urbo. Tagon antaŭ la karnavalo, tio estas tri tagojn antaŭ nun, en la statuon oni faris pafon per dumduma kuglo, sed ĝi debatis nur la supran angulon de la piedestalo de la monumento. La pafinto kaŝiĝis; kaj ekde tiu horo kelkaj decidemaj homoj aranĝis gardadon, eksidinte al ĝuste tiu tablo, kie mi estis sidanta kun ili. Tiutempe la atakanta flanko, jam ne kaŝante siajn intencojn, malfermite ĵuris frakasi la statuon kaj turni la komunan gajon en jubilon de la morna intenco.