Выбрать главу

Inter la realo kaj la sonĝo ekstaris rememoro pri tiuj minutoj en la vagono, kiam mi komencis jam malbone konscii mian staton. Mi memoras, kiel sunsubiro estis svinganta ruĝan tukon en la fenestron, kurantan inter sablaj stepoj. Mi sidis, duonferminte la okulojn, kaj vidis strange ŝanĝiĝantajn profilojn de la kunvojaĝantoj, elŝoviĝantaj unu el post la alia, kiel sur medalo. Subite la konversacio iĝis laŭta, transirante, ŝajnis al mi, en krion; post tio la lipoj de la konversaciantoj komencis moviĝi sensone, la okuloj brilis, sed mi ĉesis kompreni. La vagono eknaĝis supren kaj malaperis.

Plue mi nenion memoris, — la febro obskurigis la cerbon.

Mi ne scias, kiel en tiu vespero al mi tiel trude imagiĝis tiu rememoro; sed mi estis preta agnoski, ke ĝia tono estis neklarigeble ligita kun la sceno sur la kajo. La dormeto estis plektanta krepuskan arabeskon. Mi ekpensis pri la junulino, ĉi-foje kun malfrua pento.

Ĉu konvenas al tiu ludo, kiun mi ludis kun mi mem, — banala singardemo? sencela memamo? eĉ — dubo? Ĉu mi rezignis eniron en la jam malfermitan pordon nur tial, ke tro bone memoris grandajn kaj malgrandajn mensogojn de la pasinteco? Estis plena sono, ĝusta tono, — mi aŭdis ĝin, sed ŝtopis la orelojn, time rememorante antaŭajn kakofoniojn. Sed se la melodion ĉi-foje proponis vera orkestro?

Post paso de kelkaj jarcentoj deziroj de la homo atingos klarecon de arta sintezo. La deziro evitos turmenton rigardi al bildoj de sia mondo tra malklara, malforte prilumita kanvaso de nerva konfuzo. Ĝi iĝos klara, kiel insekto en sukceno. Mi, kompare, devus stari antaŭ tiaj homoj, kiel «Durande» de Lethierry[5] staras antaŭ ŝtala Levjatano de la Transatlantika itinero. La Nerealiĝinta estis kaŝiĝanta inter montoj, kaj mi devis konsideri ĉiujn vojojn en tiu direkto. Mi devis kapti ĉiujn aludojn, uzi ĉiun radion inter nuboj kaj arbaroj. En multo — por multo — mi devis agi hazarde.

Tuj kiam mi firmigis iun decidon, kaŭzitan de tia turniĝo de la pensoj, eksonoris la telefono, kaj, forpelinte la duondormon, mi ekaŭdis. Tio estis Filatre. Li faris kelkajn demandojn pri mia sanstato. Li invitis krome renkontiĝi morgaŭ ĉe Sters, kaj mi promesis.

Kiam tiu interparolo finiĝis, mi, en stranga tumulto de emocioj, ĝena, kiel retenita spiro, telefonis al la hotelo «Dovero». En tiaspecaj aferoj estas kutima la penso, ke ĉiuj, eĉ fremduloj, scias la sekreton de via humoro. Respondoj, plej senemociaj, sonas, kiel kulpatesto. Nenio povas tiel subite proksimigi al aliula vivo, kiel telefono, lasante nin nevideblaj, kaj tuj, laŭ nia deziro, — forigi, kvazaŭ ni ne parolus entute. Tiuj konsideroj, sencelaj por la fakto, rimarkigos, eble, tiun maltrankvilan staton, kun kiu mi komencis la interparolon.

Ĝi estis mallonga. Mi petis voki Anna-n Macpherson, venintan hodiaŭ sur vaporŝipo «Grandville». Post nelonga silento aferema voĉo de la servisto deklaris al mi, ke en la gastejo malestas la menciita sinjorino, kaj mi, sciante, ke mi ricevos tian respondon, helpis al la miskompreno per preciza priskribo de la kostumo kaj de la tuta aspekto de la nekonata junulino.

Mia interparolanto estis silente cerbumanta. Finfine li diris:

— Vi parolas, sekve, pri la fraŭlino, kiu antaŭnelonge forveturis de ni al la stacio. Ŝi enskribis sin kiel «Biĉe Seniel».

Kun domaĝo pli granda, ol mi atendis, mi rimarkis:

— Bonege. Mi miksis la nomon, plenumante iun komision. Oni min krome petis ekscii…

Mi rompis la frazon kaj surmetis la parolilon sur ties lokon. Tio estis subita cerba abomeno al la sencelaj vortoj, kiujn mi komencis paroli inercie. Kio ŝanĝiĝus, se mi ekscius, kien forveturis Biĉe Seniel? Do, ŝi daŭrigis sian vojaĝon — probable en la maniero de senzorga ordono al la vivo, kiel tio estis sur la kajo, — kaj mi malleviĝis en la fotelon, interne butonuminte min kaj penante absorbiĝi per libro, laŭ kies unuaj paĝoj mi jam vidis, ke min atendas kvincentpaĝa enuo.

Mi estis sola, en silento, mezurata de horloĝa batado. La silento rapidis, kaj mi foriris en la regnon de konfuzaj konturoj. Dufoje aliradis dormo, kaj poste mi jam ne aŭdis kaj ne memoris ĝian proksimiĝon.

Tiel, nerimarkite ekdorminte, mi vekiĝis kun sunleviĝo. Mia unua sento estis rideto. Mi leviĝis kaj eksidis en impeto de profunda admiro, — de nekomparebla, pura plezuro, kaŭzita de efekta neatenditaĵo.

Mi dormis en la ĉambro, pri kiu mi menciis, ke ĝia muro, turnita al la maro, estis, fakte, grandega fenestro. Ĝi iris de la plafona kornico ĝis la kadro en la planko, kaj ĉe la flankoj je futo ne estis atinganta la murojn. Ĝiajn klapojn eblis disŝovi tiel, ke la vitroj kaŝiĝu. Trans la fenestro, malsupre, estis mallarĝa elstaraĵo, priplantita per floroj.

Mi vekiĝis ĉe tia situo de la suno, leviĝanta super la mara linio, kiam ĝiaj radioj estis penetrantaj en la ĉambron kune kun reflekto de ondoj, ŝutiĝantaj sur la ekrano de la malantaŭa muro.

Sur la plafono kaj la muroj estis kurantaj dancoj de sunaj fantomoj. Kirlo de la ora reto brilis per misteraj desegnaĵoj. Radiaj ventumiloj, saltantaj ovaloj kaj ĵetiĝantaj el angulo en angulon fajraj strekoj estis, kiel flugo en la murojn de rapida ora birdaro, videbla nur en la momento de tuŝo al la ebeno. Tiuj buntaj tapiŝoj de sunaj feinoj, kies barakta tremo, ne ĉesante eĉ por momento teksi blindigan arabeskon, atingis furiozan rapidon, estis ĉie — ĉirkaŭe, sub la piedoj, super la kapo. Nevidebla mano estis desegnanta strangajn skribaĵojn, kompreni kies sencon ne eblis, kiel en muziko, kiam ĝi parolas. La ĉambro ekvivis. Ŝajnis, cedinte al la atako de la suno, desaltanta de la akvo, ĝi tuj komencos facile turniĝi. Eĉ sur miaj manoj kaj genuoj seninterrompe glitis helaj makuloj. Ĉio ĉi estis ŝanĝiĝanta nekapteble, kvazaŭ en skuata sparka reto estis batiĝantaj diafanaj papilioj. Mi estis ĉarmita kaj senmove sidis inter la blua lumo de la maro kaj la ora — tra la ĉambro. Mi sentis ĝojon. Mi ekstaris kaj, kun facila animo, kun delikata kaj senkonscia certeco, diris al ĉio: «Al vi, signoj kaj figuroj, enkurintaj kun nesciata signifo, kaj tamen gajigintaj min per serioza soleca gajo, — dum vi ankoraŭ ne malaperis — konfidas mi la rustaĵon de mia Nerealiĝinta. Prilumu kaj forviŝu ĝin!»

Tuj kiam mi finis paroli, sciante, ke mi rememoros tiun duondorman ekstravagancon kun rideto, la ora reto estingiĝis; nur en la malsupra angulo, ĉe la pordo, tremis ankoraŭ dum ioma tempo similaĵo de la fleksita fenestro, malfermita al fluo de fajreroj, sed malaperis ankaŭ tio. Malaperis ankaŭ tiu humoro, per kiu komenciĝis la mateno, kvankam ĝia spuro ne forviŝiĝis ĝis hodiaŭ.

Ĉapitro IV

Vespere mi direktis min al Sters. En tiu vespero ĉe li kunvenis tri homoj: mi, Anderson kaj Filatre.

Antaŭ ol veni al Sters, mi pasis laŭ la kajo ĝis tiu loko, kie haltis hieraŭ la vaporŝipo. Nun sur tiu peco de la kajo ne estis ŝipoj, kaj tie, kie sidis la nekonata al mi Biĉe Seniel, staris ŝarĝaj rulĉaroj.

Do, — tio forpasis, aperis kaj forpasis, kvazaŭ ĝi ne estis. Revivigante la impreson, mi kreis figurojn el aero, lokinte ilin per grupo de la hieraŭa sceno: tra ili brilis vespera akvo kaj steloj de rodaj fajroj. Koncentrita peno helpis al mi ekvidi la junulinon preskaŭ klare; farinte tion, mi eksentis ankoraŭ pli grandan malkontenton, ĉar mi pli precize konturis la impreson. Verŝajne, komenciĝis siaspeca «kora migreno» — la sento, kiun mi tre bone konis kaj kvankam ne atribuis al ĝi specialan signifon, tamen trovis, ke tia direkto de pensoj efikas kiel ŝatata motivo. Vere — tio estis motivo, kaj mi, parte disvolvante ĝin, restis sub ĝia influo por nedifinita tempo.

Meditante, mi nun estis ege malkontenta pri mi pro tio, ke mi rompis la interparolon kun la gastejo. Tiu hastemo — strebo anstataŭigi forglitantaĵon per pozitiva ago — ofte malutiligadis al mi. Sed mi ne povis denove peni ekscii tion, kion jam maldeziris ekscii, kiel ajn mi bedaŭru pri tio nun. Krome, la ĉarma mateno, la promeno, reveno de fortoj kaj kutimo alkalkuli al la volo de hazardo ĉion, kio ne estas tute difinita de deziro, superpezis tiun difekton de la hieraŭa tago. Mi pense kalkulis restaĵojn de monsumoj, kiujn mi povis disponi kaj kiujn mi atendis de Lerch: ĉirkaŭ kvar mil. En tiu tago mi ricevis leteron: Lerch sciigis, ke nur antaŭnelonge reveninte el afervojaĝo, li, ne atendante baldaŭan postulon de mono, ne faris ordonon, kaj reveninte, sendis — kiel mi petis — milon. Tiamaniere, mi ne zorgis pri mono.

вернуться

5

ŝipo, kiun posedis la rolulo de romano de V. Hugo «Laborantoj de la maro», la unua vaporŝipo de la insulo Gernezejo (trad.).