Mi staris, montrante per silento kaj rigardo, ke interkompreniĝo estas preferinda sen tria persono. Ŝi tuj komprenis tion kaj, ĵetinte rigardon al la oficiro, diris:
— Mia nevo, Bothwell. Jes, tieclass="underline" mi vidas, ke necesas interparoli.
Bothwell, starinta, kunmetinte la manojn, rimarkis, movante la rigardon disde Biĉe al mi:
— Kara onjo, vi estas punita per maniero, nekomprenebla por la racio. Vi asertis, ke eĉ mi ne rekonus vin. Mi iros al Nouvel por trakti pri la veturo al Latorn.
Interkonsentinte, kie li trovos nin, li kapadiaŭis kaj, abrupte turniĝinte, pririgardis la halon; poste li klakis per la fingroj, direktante sin per peza, elasta irmaniero al grupo de virinoj, starantaj, tenante sin reciproke je la brakoj. Alirante, li levis la manon, svingante ĝin, kaj malaperis en la bunta homamaso.
Biĉe rigardis al mi kun peno de maltrankviligita penso. Mi konsciis tutan malfacilecon de la estonta interparolo, tial mi prokrastis, sed ŝi la unua demandis, kiam ni eksidis en profundo de flora pavilono:
— Ĉu vi navigis sur la «Kuranta»? — Dirinte tion, ŝi enŝovis la etfingron en la tranĉaĵon de la duonmasko kaj komencis balanci ĝin. Ĉiu ŝia moviĝo malhelpis al mi pensi, pro kio mi komencis paroli konfuze. Mi konfuziĝis tial, ke ne deziris komence paroli pri ŝi, sed kiam mi komprenis, ke alie ne eblas, ordo kaj simpleco de esprimoj revenis.
Mi estis tre danka al Biĉe pro atento kaj trankvilo, kun kiu ŝi aŭskultis la rakonton pri la sceno sur la kajo, do pri si mem. Ŝi ridetis, nur kiam mi aldonis, ke, telefonante al «Dovero», mi vokis Anna-n Macpherson.
— Mi aŭskultas, aŭskultas, — diris ŝi; poste — tre serioze: — Mi komprenis, kiel vi priskribis min, mi imagas tion.
Baldaŭ post tio Biĉe ree surmetis la duonmaskon, pro kio mi eksentis min pli trankvila kaj certa. Nun nur laŭ moviĝo de la lipoj de Biĉe mi povis juĝi pri ŝia rilato al mia rakonto.
Tuj kiam mi rakontis pri la kajo, iĝis eble paroli pri la hodiaŭa vespero.
— Nun vi devos kredi al mi, ĉar mi mem ne komprenas multon; mi opinias multon senmerita fortuno.
Mi ne deziris mencii pri Dezi, sed alie ne eblis. Mi rakontis pri ŝia ŝerco kaj pri la dua renkontiĝo kun la tute sama flava brunfranĝa robo, tio estas kun Biĉe mem. Mi diris ankoraŭ, ke nur danke al tia insista ripeto de unu kaj sama kostumo mi aliris al ŝi kun plena certeco.
— Sekve, vi kalkulis renkonti min? — demandis ŝi. — Ho, vere tio estas komplika! Jes, sed ankoraŭ — Guez. Certe, li diris al vi pri mi?
— Ne.
— La robon, tiun kostumon, — ni, eble, komprenos. Estis du tiaj roboj. Mi aĉetis ĝin hodiaŭ en unu kudrejo. — Ŝi tuŝis la franĝon sur la brusto kaj daŭrigis: — Enirinte tien, mi ekvidis mian kostumon inter kelkaj aliaj; entute restis jam ne multe. Mi almontris tiun ĉi. La mastrino klarigis al mi, ke al ŝi faris mendon pri du tiaj roboj nekonata sinjorino, sed ke eblas vendi ilin, ĉar la mendintino ne venis. Tiam mi prenis unu. La dua, sekve, trafis al via konatino tute hazarde. Kio do ankoraŭ povus esti?
— Probable, tiel, — respondis mi, penante ne komplikigi la klarigon, kiu, supozante trioblan miregindan hazardon, tamen povis lokiĝi en la cerbo. — Mi deziras diri nun pri Guez kaj la ŝipo.
— En tio ne estas sekreto, — respondis Biĉe, pensinte iom. — Ni embarasiĝas, sed interkompreniĝos. Tiu ŝipo estas nia, ĝi apartenis al mia patro. Guez alproprigis ĝin per fripona truko. Jes, estas io en nia renkontiĝo, kiel en sonĝo, kvankam mi ne povas kompreni! La afero estas en tio, ke mi en Gel-Gju estas nur por devigi Guez-on redoni al ni la «Kurantan». Jen kial mi tuj nomis min, kiam vi menciis pri Guez. Mi lin atendas kaj pensis, ke mi ricevos informojn.
Ree komenciĝis muziko, dancoj; la planko tremis. La vortoj de Biĉe pri «fripona truko» de Guez montris ŝian rilaton al tiu homo tiom klare, ke la ĉeesto en la ŝipestra kajuto de la portreto de la junulino perdis por mi sian malhelan flankon. En ŝia maniero paroli kaj rigardi estis saĝa simpleco kaj fajna atentemo, farinta mian rakonton neplena; mi sentis neeblon ne nur diri, sed eĉ aludi pri ligo de specialaj kaŭzoj kun miaj agoj. Mi prisilentis tial la okazintaĵon en la domo de Sters.
— Kontraŭ granda monsumo, — diris mi, — Guez konsentis disponigi al mi kajuton sur «Kuranta sur ondoj», kaj ni eknavigis, sed post skandalo, okazinta en maldecaj cirkonstancoj kun ebriaj virinoj, kiam mi devis ĉesigi la diboĉon, Guez elĵetis min dum veturado en la maron. Li estis tiel kolera, ke oferis savboaton, nur por liberiĝi de mi. Por mia feliĉo matene min prenis negranda skuno, kiu iris al Gel-Gju. Mi venis ĉi tien hodiaŭ vespere.
Efiko de tiu rakonto estis tia, ke Biĉe tuj demetis la duonmaskon kaj ne plu surmetadis ĝin, kvazaŭ ŝi ne plu bezonis dividi nin. Sed ŝi ne ekkriis kaj ne indignis brue, kiel farus sur ŝia loko aliuloj; nur, kuntirinte la brovojn, ŝi ĝenite suspiris.
— Nemalbone! — diris ŝi kun esprimo, kiu valoris multajn krisignojn. — Sekve, Guez… Mi sciis, ke li estas sentaŭgulo. Sed mi ne sciis, ke li povas esti tiel timiga.
En absorbiteco mi deziris ekparoli pri Frezi Grant, kaj al mi ŝajnis, ke en malglata brilo de la celitaj al mi okuloj kaj en senkonscia moviĝo de la mano, ekkuŝinta sur la tablan randon per la fingropintoj, estas interna favora indiko, ke la rakonto pri la nokto sur la boato estos nun konvena. Mi rememoris, ke mi ne diru, kun doloro pensinte: «Kial?» Samtempe mi estis komprenanta — kial, sed forpelanta la komprenon. Ĝi ankoraŭ, dume, ne havis vortojn.
Ne menciante, certe, pri la portreto, aldoninte, kiom mi povis, detalojn, rekte konvenajn al la rakonto, mi disvolvis pli detale mian historion kun Guez, post kio Biĉe, evidente, fidante al mi, konfidencis al mi la historion de la ŝipo kaj de sia veno.
«Kuranta sur ondoj» estis konstruita de ŝia patro por la patrino de Biĉe, impresema, kapricema virino, mortinta antaŭ ok jaroj. Kiel ŝipestro enposteniĝis Guez; Butler kaj Sinkwright ne estis konataj de Biĉe; ili komencis servi, kiam la ŝipo jam ekapartenis al Guez. Post kiam Seniel bankrotis kaj restis nur unu kambio, por kies pripago li ne havis monon, Guez proponis al Seniel savi la zorgeme konservatan memore al la edzino ŝipon, kiun ŝi tre ŝatis kaj plurfoje vojaĝis sur ĝi, — per fikcia transdono de ĝi en posedon de la ŝipestro. Guez plenumis ĉiujn formalaĵojn; krome, li pagis duonon de la restinta ŝuldo de Seniel.
Poste, kvankam al li estis malpermesite uzi la ŝipon por siaj celoj, Guez malkaŝe deklaris posedrajton kaj kondukis la «Kurantan» en alian havenon. La cirkonstancoj de la afero ne permesis turniĝi al tribunalo. Tiutempe Seniel esperis, ke li ricevos grandan monsumon post likvido de unu fremda entrepreno, kiu estis kun li en aferaj rilatoj, sed la ricevo de mono prokrastiĝis, kaj li ne povis aĉeti de Guez sian propran ŝipon, kiel deziris. Li pensis, ke Guez deziras monon.
— Sed li ne monon deziris, — diris Biĉe, penseme pririgardante min. — En tio estis enmiksita mi. Tio daŭris longe kaj ekstreme tedis… — Ŝi degne ridetis, komprenigante min per penso, transdoniĝinta al mi, kio okazis. — Do, jene. Li ne persekutis min en tiu senco, ke mi devus uzi defendon; li nur skribadis longajn leterojn, kaj en liaj lastaj leteroj (mi ĉiujn legis) estis rekte dirite, ke li retenas la ŝipon pro obseda penso kaj antaŭsento. La antaŭsento estas en tio, ke se li ne redonos la «Kurantan» — mia sorto estos… fariĝi, — jes, jes! — lia, vidu, edzino. Jes, li estas tia. Tio estas stranga homo, kaj tio, kion vi diris pri malsamaj opinioj pri li, estas tute ebla. Lin povas ŝanĝi por du-tri tagoj iu libro. Li subiĝas al sugesto kaj mem kaŭzas ĝin, tentiĝinte de, ekzemple, virta heroo aŭ de melodrama kanajlo kun «fajrero en la animo». Kiele? — Ŝi ekridis. — Nu, vi vidas nun mem. Sed lia fundamento, — diris ŝi kun konvinko, — tio estas diablo scias kio! Komence li, — almenaŭ, ĉe ni, — estis alia. Nur malofte oni aŭdis pri liaj diversaj heroaĵoj, kion oni ne atentis.