Выбрать главу

Mi kondukis lin trans angulon en interstrateton, kie, eksidinte sur ŝtupoj de fermita perono, mi elskuis el Sinkwright tutan mensan kaj vortan polvon — rilate de mia afero. Kiel mi prave atendis, Sinkwright, vidante, ke oni lin ne batis, baldaŭ rekonsciiĝis, sed parolis tiom respekte, tiom servile kaj atente aŭskultadis miajn plej etajn rimarkojn, ke tiu fervora vigleco multon kostis al li.

Okazis jeno.

Ekde la komenco mem, kiam mi surŝipiĝis, Guez komencis cerbumi, kiamaniere li liberigu sin disde mi, reteninte la monon. Li konstruadis diversajn planojn. Ekzemple, tian: deklari, ke «Kuranta sur ondoj» iros el Dagono en Sumaton. Guez pensis, ke mi ne deziros malproksiman vojaĝon kaj elŝipiĝos en unua haveno. Tamen tia plano povis fari lin ridinda. Lia humoro, post la eknavigo el Liss, iĝis tre aĉa, incitiĝema. Li konstante ripetadis: «Estos malfortuno kun tiu damnita Harvey».

— Mi sentis lian karesan amon, — diris mi, — sed ĉu vi povas al mi klarigi, pro kio li min tiel malamas?

— Mi ĵuras al vi, mi ne scias! — ekkriis Sinkwright. — Eble… estas malfacile diri. Li, vidu, estas superstiĉa.

Kvankam mi nenion sukcesis ekscii, sed mi sentis, ke li ion prisilentas. Poste Sinkwright transiris al la skandalo. Guez ĵuris al la virinoj, ke mi venos al la tablo, ĉar ĉiuj sinjorinoj nepre deziris vidi la «misteran», laŭ iliaj vortoj, pasaĝeron kaj mokadis Guez-on, ke mi malestimas lian kompanion. Tiu virino, kiun batis Guez, vetis, ke mi venos al la voko de Sinkwright. Kiam tio ne okazis, Guez furioziĝis kontraŭ ĉiuj kaj ĉio. La virinoj vojaĝis al Gel-Gju; nun ili forlasis la ŝipon. La «Kuranta» venis hieraŭ vespere. Laŭ vortoj de Sinkwright, li vidis ilin unuafoje kaj ne konas ilin. Post la batalo Guez komence deziris ĵeti min trans la ŝiprandon, kaj deteni lin kostis grandajn penojn. Sed en la demando pri la savboato la ŝipestro estis furioze senceda. Li freneziĝis pro kolero. Por sukceso de tiu ideo li pretis mortigi sin mem.

— Tiam, — diris Sinkwright, — do kiam vi jam eksidis en la boaton, Butler kaptis Guezon je la ŝultroj kaj komencis skui, dirante: «Rekonsciiĝu! Ankoraŭ ne estas malfrue. Revenigu lin!» Guez komencis kvazaŭ trankviliĝi. Li ankoraŭ nenion parolis, sed jam komencis aŭskulti. Eble, li ĝuste tion farus, se li estus pli forte premata. Sed tiam aperis la sinjorino, — vi scias…

Sinkwright haltis, ne sciante, ĉu estas permesite al li tuŝi tiun ĉi demandon. Mi kapjesis. Mi havis elekton demandi: «De kie aperis ŝi?» — kaj per tio, certe, doni pretekston opinii min mensogulo — aŭ subteni la oportunan simplecon de divenoj de Sinkwright. Por firmiĝi sur la dua, mi deklaris:

— Jes. Kaj vi ne povis kompreni?!

— Klare, — diris Sinkwright, — ŝi estis kun vi, sed kiel? Tio nin ĉiujn ŝokis. Nur dum minuto ŝi estis sur la ferdeko. Kiam ni ĉiuj stuporiĝis pro timo, — kion ni povus pensi pri ĉio ĉi? Guez ree freneziĝis. Li deziris haltigi ŝin, sed iel okazis tiel, ke ŝi preteris lin kaj ekstaris ĉe la pasponteto. Ni ŝtoniĝis. Guez ordonis mallevi la pasponteton. Vi deveturis kun ŝi. Tiam ni ĵetis nin en vian kajuton, kaj Guez ĵuris, ke ŝi venis al vi nokte en Liss. Alie ne estis klarigo. Sed post ĉio okazinta li komencis tiel drinki, kiel mi ankoraŭ ne vidis, kaj ripetadis, ke vi ĉion okazigis kun celo, kiun li iam ekscios. En la sekva tago ne estis pli mizera malkuraĝulo sub la mastoj de tiu ĉi mondo, ol Guez. Li nur ripetadis pri prizono, punlaboroj kaj dudek fojojn dum diurno instruadis ĉiujn, kion kaj kiel diri, kiam vi denuncos lin. Al la matrosoj li disdonadis monon, drinkigadis ilin, promesadis duoblan salajron, nur ili atestu, ke vi mem aĉetis de li la boaton.

— Sinkwright, — diris mi post silento, en kiu al mi aperis nemalbona plano, utila por Biĉe, — vi forte kaptis la pordon, kiam mi ĝin malfermis…

— Mi ĵuras!.. — komencis Sinkwright kaj eksilentis ĉe mia unua moviĝo. Mi daŭrigis:

— Tio estis, kaj tial estas senutile pardonpeti. La konsekvencoj ne postulas komentojn. Mi ne mencios vin en juĝo ĉe unu kondiĉo.

— Parolu, pro Dio; mi faros ĉion!

— La kondiĉo estas tute ne malfacila. Vi eĉ vorton ne diros al Guez pri tio, ke vi vidis min ĉi tie.

— Mi pretas silenti cent jarojn: pardonu min!

— Bone. Kie estas Guez — ĉu sur la ŝipo aŭ sur la bordo?

— Li loĝiĝis en malgrandan gastejon sur la kajo. Ĝi nomiĝas «Velo kaj Vaporo». Se vi deziras, mi kondukos vin al li.

— Mi pensas, ke mi trovos mem. Nu, Sinkwright, dume nia konversacio estas finita.

— Eble, vi ankoraŭ ion deziras de mi?

— Malpli drinku, — diris mi, iomete mildigita de lia timo kaj sklaveco. — Kaj krome forlasu Guez-on.

— Mi ĵuras… — komencis li, sed mi jam ekstaris. Mi ne scias, ĉu li plu sidis sur la ŝtupoj aŭ foriris en la drinkejon. Mi lasis lin en la interstrateto kaj eliris sur la placon, kie ĉe la tablo apud la monumento mi trovis neniun el la antaŭa kompanio. Mi demandis pri Cook, al kio mi ricevis indikon, ke Cook petis min iri al li en la gastejon.

La trafiko estis malpligrandiĝanta. La homamaso estis disiranta; la pordoj estis ŝlosataj. El krepusko de alto rigardis al la ekdormanta urbo «Kuranta sur ondoj», kaj mi adiaŭis ŝin, kiel vivan.

Mi trovis la gastejon, kien invitis min Cook, kaj kiam oni kondukis min al li, mi trovis lin en lito. Ĉe la bruo Cook malfermis la okulojn, sed ili ree fermiĝis. Li ree malfermis ilin. Sed tutegale dormis. Laŭ la ekstrema peno de tiuj dormantaj, senkomprene malfermitaj okuloj mi vidis, ke li strebas diri ion afablan. La laco, evidente, estis granda. Senfortiĝinte, Cook suspiris, balbutis, rekoninte min: «Instalu vin», — kaj kun krako falis en la liton sur la alian flankon.

Mi ekkuŝis sur starigitan duan liton kaj tuj fermis la okulojn. Obskuro ekfalis malsupren; la ĉambro renversiĝis, kaj mi preskaŭ tuj ekdormis.

Ĉapitro XXV

Ekkuŝante, mi sciis, ke mi ekdormos firme, sed ellitiĝi mi deziris frue, kaj tiu deziro — ellitiĝi frue — senkonscie vekis min. Kiam mi malfermis la okulojn, la memoro estis malplena, kiel post sveno. Mi ne povis kapti eĉ unu penson, ĝis ekvidis la elŝovitan malsupran lipon de dormanta Cook. Tiam la malklaraĵo klariĝis, kaj, momente restariginte la okazintaĵojn, mi prenis de sur la seĝo la horloĝon. Por mia feliĉo, estis nur la naŭa kaj duono de mateno.

Mi mallaŭte vestis min kaj, penante ne veki mian gastiganton, malleviĝis en la komunan halon, kie mi postulis fortan teon kaj skribilaron. Ĉi tie mi skribis du leteretojn: unu — al Biĉe Seniel, sciigante ŝin, ke Guez troviĝas en Gel-Gju, kun indiko de la adreso; la duan — al Proctor kun peto enmanigi miajn aĵojn al komisiito. Ne sciante, ĉu estus dece rememorigi Dezi-n pri ŝia renkontiĝo kun mi, mi limigis min por ŝi en tiu ĉi letero per simpla saluto. Sendinte la leteretojn per du komisiitoj, mi eliris el la gastejo en frizejon, kie mi estis dum ĉirkaŭ duonhoro.

La tempo iris ege rapide. Kiam mi direktis min serĉi Guez-on, estis jam la dek unua kaj kvarono. Estis arda tago. Ne konante stratojn, mi perdis ankoraŭ dudek minutojn, ĉar erare eliris sur la kajon en ties malproksima fino kaj turnis min malantaŭen. Timante, ke Guez foriros por siaj aferoj aŭ kaŝiĝos, se Sinkwright ne plenumis la ĵuron, kaj pleje dezirante antaŭi Biĉe-n, pro la elpensita de mi plano premi Guez-on, farinte lin cedema en la afero de la ŝipo de Seniel-oj, — mi luis fiakron. Baldaŭ mi estis ĉe la gastejo «Velo kaj Vaporo», blanka malpura domo, kun vitra galerio de la dua etaĝo, kun vendejoj kaj taverno malsupre. La enirejo kondukis tra pordego, maldekstren, laŭ malhela kaj kruta ŝtuparo. Mi haltis por minuto por ordigi la pensojn kaj aŭdis hastajn, atingantajn min paŝojn. «Haltu!» — diris la anhelanta homo. Mi retroturniĝis.

Tio estis Butler kun lia peza rideto.