Выбрать главу

Enskribinte ŝiajn ceterajn, nenion aldonintajn al la jam diritaj, diversajn etajn depoziciojn, la komisaro forpermesis Peggy-n, kiu eliris, retropaŝante kaj riverencante. Venis mia vico, kaj mi firme decidis, kiom estos eble, tiri la suspekton al mi mem, kiom ajn tio estu malfacila en la cirkonstancoj, en kiuj oni retenis Biĉe-n Seniel. Mi konfesu, — mi per nenio, certe, riskis, ĉar mi venis kun Butler, antaŭ la okuloj de la servistino, kiam Guez jam estis murdita. Sed mi esperis turni la suspekton de la komisaro en nova direkto, laŭ la rondo de la aventuro, travivita de mi, kaj mi rakontis malkaŝe, kiel agis kun mi Guez en la maro. Pri mia kaŝita afero, pri tio, kio havis signifon nur por mi, la komisaro eksciis samtiom, kiom Brown kaj Guez, do nenion. Ligita nun per la promeso, kiun mi donis al Sinkwright, mi silentis pri lia aktiva partopreno. Butler konfirmis mian depozicion. Mi silentis ankaŭ pri kelkaj aferoj, ekzemple, pri la foto de Biĉe en la kajuto de Guez kaj pri implikita stato de la ŝipo en la manoj de la ŝipestro, kun la celo koncentri ĉiujn eventojn sur min. Mi parolis, skrupule pripensante la vortojn, do rimarkebla streĉiĝo de Biĉe dum mia rakonto, kaŭzita de tute kompreneblaj timoj, restis vana. Kiam mi finis, rekte deklarinte, ke mi estis iranta al Guez kun la celo postuli kontentigon, ŝi, evidente, komprenis, kiel mi timas pri ŝi, kaj en la ombro de ŝiaj okulharoj brileris esprimo de dankemo.

Kvankam flegma estis la komisaro, delonge kutimiĝinta al pridemandoj kaj kadavroj, mia sciigo pri mi, rilate al Guez, forte konsternis lin. Li plurfoje redemandis min pri gravaj cirkonstancoj, kontrolante tion kaj tion per akompanaj depozicioj de Butler. Butler, aŭdante, ke mi rakontas, silentante pri la apero de la nekonata virino, mem ĉirkaŭiris tiun demandon, evidente komprenante, ke mi havas gravajn kaŭzojn por silenti. Li iĝis tre nervoza, kaj la komisaro devis fojfoje direkti liajn respondojn aŭ eltiri ilin per pinĉilo de duoble ripetitaj demandoj. Kvankam mi ne estis komprenanta lian maltrankvilon, ĉar mi montris la rolon de Butler per favora al li mencio pri, esence, pasiva, eĉ parte retena rolo de la supera asistanto, — li, probable, maltrankviliĝis kiel kulpulo pri nedenunco. Tiel aŭ alie, Butler komencis paroli malmulte kaj malvolonte. Li paliĝis, ŝrumpis. Nur unufoje en lia vizaĝo aperis nekomprenebla vigla atento, — kia okazas ĉe subita rememoro. Sed ĝi malaperis, per nenio espriminte sin.

Laŭ la ege serioziĝinta vizaĝo de la komisaro kaj laŭ kvanto de skribitaj de li paĝoj mi komencis kompreni, ke ni ĉiuj triope ne evitos areston. Mi mem agus same sur la loko de la polico. Tiu antaŭtimo tuj konfirmiĝis.

— Mi deklaras, — diris la komisaro, ekstarinte, — ĝis klarigo de la afero arestitaj: la nekonatan junan virinon, kiu rifuzis nomi sin, Tomason Harvey-on kaj Elion Butler-on.

En tiu momento aŭdiĝis stranga voĉo. Mi ne tuj ĝin rekonis: per tia fremda, ŝanĝiĝinta voĉo ekparolis Butler. Li ekstaris, peze, brue suspiris kaj kun mallerta rideto, tuj paliĝinte, diris:

— Solan Butler-on. Elion Butler-on.

— Kion tio signifas? — demandis la komisaro.

— Mi murdis Guez-on.

Ĉapitro XXVIII

Tiutempe miaj sentumoj estis jam ŝokitaj kaj kaptitaj tiom forte, ke eĉ la deklaro de la aresto montriĝis evoluo de la sama malagrablaĵo; sed la neatendita konfeso de Butler frapis la rigidiĝintajn nervojn, kiel nova krimo, farita antaŭ ĉies okuloj. Biĉe Seniel estis pririgardanta la murdinton per la larĝigitaj okuloj kaj, levinte la brovojn, observis kun atento de profunda faciliĝo ĉiun lian moviĝon. La komisaro transiris el unu stato en la alian, — el la stato de implikiteco al la stato havi ĉi tie, kontraŭ si, la veran krimulon, kiun li opiniis stulteta atestanto, — kun aplombo de oficisto, atribuanta ĉiun, eĉ nevolan sukceson al influo de siaj personaj kvalitoj.

— Tio estis atendebla, — diris li tiom signife, ke, verŝajne, mem ekkredis siajn vortojn. — Elio Butler, konfesinta en ĉeesto de atestantoj, — eksidu kaj ekspliku, kiel estis farita la krimo.

— Mi decidis, — komencis Butler, kiam li mem iom kutimiĝis al la transporto de la pezo de la sceno, tute falinta sur lin kaj senrevene desegninta prizonon, — mi decidis rakonti ĉion, ĉar alie ne estos komprenebla la okazo kun la murdo de Guez. Tio estis hazardo, mi ne deziris lin murdi. Mi silentis tial, ke mi esperis por la fraŭlino pri bona rezulto de ŝia reteno. Evidentiĝis alie. Mi ekvidis, kiel plektiĝis suspekto ĉirkaŭ la senkulpa homo. Klarigojn ŝi ne donis, sekve, ŝi estas arestenda. Tiel, tio estas prava. Sed mi ne povis resti fiulo. Necesis diri. Mi aŭdis, ke ŝi esprimis esperon pri konscienco de la krimulo mem. Tiujn vortojn mi estis pripensanta, dum vi pridemandadis la aliajn, kaj trovis nenian alian eliron, krom tiun ĉi, — ekstari kaj diri: Guez-on mortpafis mi.

— Mi dankas vin, — diris Biĉe kun kompato, — vi estas honesta homo, kaj mi, se necesos, helpos al vi.

— Verŝajne, necesos, — respondis Butler, premite ridetante. — Nu, necesas diri ĉion. Do, ni venis al Gel-Gju kun kontrabando el Dagono. Kvarcent kestoj da kanelitaj boltoj. Ĉu vi deziras rigardi?

Li elprenis la objekton, kiun li kaŝe deprenis de mi, kaj transdonis ĝin al la komisaro, deŝraŭbinte la kapeton.

— Laŭmendaj formoj, — diris la komisaro, pririgardinte la internaĵon de la bolto. — Kiu do inventis tian artifikon?

— Mi devas deklari, — klarigis Butler, — ke la tutan aferon mastrumis Guez. Tio estas liaj rilatoj, kaj mi partoprenis en la operacio nur per mono. Miaj ŝparitaj dum dek jaroj tricent kvindek pundoj iĝis mia kvoto. Mi devis fidi promeson de Guez. Li promesis aĉeti malaltpreze, vendi altpreze. Mi devis ricevi, laŭ niaj kalkuloj, proksimume mil ducent pundojn. Indis riski. Sciis pri ĉio nur mi, Guez kaj Sinkwright. La virinoj, kiuj vojaĝis kun ni ĉi tien, ne havis rilaton al tiu kargo kaj nenion suspektis. Guez estis kontraŭ Harvey, ĉar pro sia ekstrema suspektemo li timis ĉion. Estis ne tre kontenta, dirante sincere, ankaŭ mi mem, ĉar, vere, oni sentas sin pli trankvile, se ne estas fremduloj. Post kiam okazis la skandalo, pri kiu vi jam scias, kaj malgraŭ miaj persvadoj la homon oni ĵetis en la boaton en ĉirkaŭ kvindek mejloj for de Dagono, kaj emiksiĝi plene — signifus perdi ĉion, ĉar Guez, furioziĝinte, kapablas al malkaŝa rabo, — mi dum la ceteraj tagoj de la navigado komencis suspekti la ŝipestron pri intenco eviti honestan repagon. Li plendis, ke la opio kostis duoble pli multe, ol li kalkulis, ke li eksciis en Dagono pri malkresko de prezoj, tiel ke la profito povas evidentiĝi multe pli malgranda.

Tiamaniere la ŝipestro preparis la grundon kaj per tio tre maltrankviligis min. Al Sinkwright simple estis promesitaj kvindek pundoj, kaj li estis trankvila, sciante, verŝajne, ke li ĉion eltrovos kaj akaparos en pli granda amplekso, ol esperas Guez. Mi nenion diradis, atendante, kio estos en Gel-Gju. Ankoraŭ pendis tiu historio kun Harvey, kiun ni pensis preteri, pasiginte ĉi tie ne pli ol du tagojn, kaj poste foriri en San-Huberton aŭ eĉ pli malproksimen, kie ni starus, ĝis kvietiĝos la afero. Tamen, estis grave antaŭ ĉio vendi la opion.