Vere — tiel povis esti, sed, malgraŭ glateco de la psika bildo, kiun skizis Filatre, mi estis strange tuŝita. Mi diris:
— Kial ĝuste la vortoj de Sters kaŭzis la fendon?
— Sed kies do?
Mi volis diri, ke, allasante efikon de aliula penso, li en plej infana maniero cedas al distanco, kvazaŭ tia efiko estas senrezulta ekster limoj de la kvar futoj de la tablo, disigantaj la ludantojn, sed, ne dezirante plu daŭrigi la disputon, mi rimarkis nur, ke tiaspecaj klarigoj mem bezonas klarigojn.
— Certe, — konfirmis Sters. — Se ne estas fidinda tio, ke mia ordinara demando elprenis el la subkonscia sfero de Harvey la neordinaran imagon, do necesas ĉion solvi dekomence. Kaj tio estas nefidinda, sekve, nefidinda estas ankaŭ la cetero.
La tiaspeca konversacio daŭris ankoraŭ ioman tempon, ege incitante Delia-n, kiu postulis, finfine, ŝanĝi la temon aŭ trinki trankviligilon. Baldaŭ post tio mi adiaŭis la gemastrojn kaj foriris; kun mi eliris Filatre.
Paŝante sampiede, kiel soldatoj, ni ĉirkaŭiris silente kelkajn angulojn kaj eliris sur placon. Filatre invitis eniri kafejon. Tio estis tiom stranga por mia stato, ke mi konsentis. Ni okupis tablon ĉe la podio kaj postulis vinon. Sur la podio ŝanĝiĝadis kantistinoj kaj dancistinoj. Filatre ree komencis disvolvi la temon pri fendo sur vitro, poste transiris al okazo kun naturesploristo Whitorn, kiu, sidante en ĝardeno, aŭdis interparolon de abeloj. Mi aŭskultis sufiĉe atente.
Frapo de falinta seĝo kaj ies postulo malantaŭ la dorso kuniĝis en tiu minuto kun insista takto de danco. Mi memorfiksis tiun momenton tial, ke mi komencis sperti fortegan deziron tuj foriri. Ĝi estis senintenca. Povis esti nenio pli malbona ol tia stato, nenio pli ĝena kaj maltrankviliga meze de gaja muziko kaj hela lumo. Ankoraŭ ne ekstarante, mi rigardis en min mem, penante trovi la kaŭzon kaj demandante, ĉu ne lacigis min Filatre. Tamen estis deziro sidi — ĝuste kun li — en tiu kafejo, kiu plaĉis al mi. Sed mi jam ne povis resti. Mi devas rimarki, ke mi obeis al mia stranga sento kun bedaŭro, ordinara ĉe ĉia malĝustatempa obstaklo. Mi ĵetis rigardon al la horloĝo, diris, ke mia kapo ekdoloris, kaj foriris, lasinte la kuraciston fintrinki la vinon.
Elirinte sur la trotuaron, mi haltis en konsterno, kiel haltas homo, penante diveni pordon, necesan al li, kaj, pensinte iom, mi direktis min en la havenon, kien mi entute konstante trafadis, se promenadis sencele. Mi decidis nun, ke mi foriris el la kafejo pro simpla nervozeco, sed jam ne plu bedaŭris, ke mi foriris.
«Kuranta sur ondoj»… Ankoraŭ neniam mi estis tiel persiste cerbumanta pri la ekstravaganco de la konscio, havanta relativan sencon, — sencon de postdorsa susuro, laŭ kies sono ne eblas diveni, kia ŝtofo susuras. Facila nokta vento, dubinde moderigante la sufokan varmegon, estis turnanta en blanka lumo de elektraj lanternoj poplan blankan lanugon. En la haveno sur karba polvo ĉe ŝtonaj fostoj kaj muroj ĝi estis tiom abunda, ke ŝajnis, ke la nordo miksiĝis kun la sudo en fantazia varmega vintro. Mi estis iranta inter du moleoj, kiam trans la dua moleo disde mi mi ekvidis sveltan velŝipon kun la korpo, rememoriganta jaĥton. Ĝia akvodismeto povis esti ĉirkaŭ cent kvindek tunoj. Ĝi estis mergiĝinta en dormon.
Neniun homon mi rimarkis sur ĝia ferdeko, sed, alirinte pli proksime, mi ekvidis ĉe la babordo vaĉantan matroson. Li sidis sur faldebla seĝo kaj dormis, apogiĝinte al la ŝiprando.
Mi haltis nemalproksime. Estis senhome kaj kviete. Sonoj de la urbo estis kuniĝantaj en unu monotonan malklaran bruon, similan al bruo de malproksime veturanta fiakro; apud mi nur plaŭdado de la akvo kaj mallaŭta knaretado de ŝnurego estis markantaj la silenton. Mi plu rigardis al la ŝipo. Ĝia bruna korpo, blanka ferdeko, altaj mastoj, ĝenerala proporcieco de ĉiuj partoj kaj fajneco de la ĉefa linio sugestis respekton. Tio estis ŝipo-ĝentlemano. Lumo de arklampo de la moleo metis ĝiajn klarajn konturojn sur la limon de la krepusko, en kies foro videblis nigraj korpoj kaj tuboj de vaporŝipoj. La poŭpo de la ŝipo estis elstaranta super la kajo, malalta en tiu ĉi loko, kreante inter du ŝnuregoj kaj la malsupra akvo pendantan angulon.
Al mi tiel plaĉis tiu bela ŝipo, ke mi imagis ĝin mia. Mi pense eniris laŭ ĝia pasponteto hejmen, en mian kajuton, kaj mi estis — tiel imagiĝis al mi — kun tiu junulino. Mi tute ne sciis, kial estis tiel, sed mi dum ioma tempo retenadis la imagon.
Mi rimarkis, ke la rememoro pri tiu junulino ne estis foriranta; ĝi similis ajnan alian rememoron, retenitan de la animo, sed kun vera viva nuanco. Mi de tempo al tempo ĵetadis rigardojn al ĝi, kiel al alloga pentraĵo. Ĉi-foje ĝi aperis kaj foriris pli klare, ol ĉiam. Finfine la pensoj ŝanĝiĝis. Dezirante legi la nomon de la ŝipo, mi ĉirkaŭiris ĝin, ekstarinte kontraŭ la poŭpo, kaj, fiksrigardinte, legis duonrondon de reliefaj oraj literoj:
Ĉapitro V
Mi tremeris, — tiel batis en la tempiojn la sango. Suspiro — ne pro sola mirego, — pro pli granda, pli komplika emocio, — retenis en mi batadon de la koro, kiu poste laŭte ekparolis. Dufoje mi enspiris, antaŭ ol sukcesis ankoraŭ foje tralegi kaj kompreni tiujn mirindajn vortojn, ĵetiĝintajn en mian cerbon, kiel saga salvo. Tiu subita bato de la realo laŭ la aperintaj dum la ludo strangaj vortoj estis tiom subita, kvazaŭ homon oni kaptus de malantaŭe. Min ekturnis momente senfortiĝintaj pensoj. Tiel turniĝas sur perdita spuro hundo, priflarante lastan postsignon de piedo.
Finfine, persiste flankeniginte tiujn emociojn, kiel oni flankenigas per la mano risortan foliaron, malhelpantan rigardi, mi ekstaris per unu piedo sur la poŭpan ŝnuregon, por pli proksime kliniĝi al la surskribo. Ĝi estis altiranta min. Mi ekpendis super la akvo, tuŝita de malproksima lumo. La surskribo situis en distanco de ses-sep futoj for de mi. Ĝi estis bonege prilumita de glitanta radio. La vorto «Kuranta» kuŝis en ombro, «sur» estis sur la limo de la ombro kaj la lumo, kaj la fina «ondoj» brilis tiel hele, ke estis rimarkeblaj fendoj en la ortavolo.
Konvinkiĝinte, ke mi vidas realaĵon, mi deiris kaj eksidis sur krudferan foston por ordigi la pensojn. Ili estis disvolviĝantaj en tia ligo inter si, ke necesis pli forta premo de la volo, ol la mia tiam, por ĉirkaŭpreni ilin ĉiujn per unu, plej ĉefa penso; tiu mankis. Mi estis rigardanta en mallumon, en ties profundajn bluajn makulojn, kie flagris reflektoj de rodaj fajroj. Mi estis nenion decidanta, sed mi sciis, kion mi faros, kaj tio ŝajnis al mi tute natura. Mi estis certa pri malcertaĵo kaj preciza en malprecizeco.
Ekstarinte, mi aliris al la pasponteto kaj laŭte diris:
— He, sur la ŝipo!
La vaĉanta matroso dormis aŭ, eble, aŭdis mian alparolon, sed lasis ĝin sen respondo.
Mi ne ripetis la vokon. En tiu ĉi momento mi ne sentis malpermeson, ordinaran, kvankam nevideblan, pri memvola eniro en fremdulan posedaĵon. Vidante, ke la sentinelo estas senmova, mi surpaŝis la pasponteton kaj trafis sur la ferdekon.
Vere, la sentinelo estis dormanta, mallevinte la kapon sur la manojn, etenditajn laŭ kovrilo de ŝipranda kesto. Mi neniam vidis, ke simpla matroso estus vestita tiel, kiel tiu nekonata homo. Lia multekosta vesto el maldika griza silko, kolumo de senriproĉe blanka ĉemizo kun blua kravato kaj granda brilianto de pinglo, silka blanka kepo, dandaj botoj kaj ringoj sur la sunbruna mano, atestantaj kapablon pagi grandan monon por ornamaĵoj, — ĉiuj ĉi aĵoj estis nekarakteraj por simpla servo de matroso. Krom tio — la sunbrunaj, puraj manoj, sen aspreco kaj kaloj, kaj la obstina, tremeranta en dormo, maldika vizaĝo kun nigra, zorgeme kombita barbo montris sen aliaj pruvoj, per rekta sugesto de la trajtoj, ke tiu homo estas ne el malsuperaj anoj de la ŝipo. Hezitante veki lin, mi malrapide trairis al pasponteto de la poŭpa ferdekdomo, ĉar el ties levitaj lukoj iris lumo. Mi esperis trovi tie homojn. Jam mi levis la piedon, kiam min retenis kaj haltigis facila nevidebla movo. Mi turnis min kaj iĝis vid-al-vide al la vaĉanto.