Ŝia vizaĝo brilis, koleris kaj ridis. Nevole mi ekstaris kun malvarmo en la dorso, kion faris tuj ankaŭ Filatre, — tiel mirinde eksonoris la voĉo de mia edzino. Kaj mi aŭdis vortojn, diritajn sen ekstera sono, sed tiel klare, ke Filatre retrorigardis.
— Nu, jen, — diris Dezi, eksidante kaj faciligite suspirante, — bonan vesperon ankaŭ al ci, Frezi!
— Bonan vesperon! — aŭdis ni de sur la maro. — Bonan vesperon, amikoj! Ĉu ne enuas vi sur malhela vojo? Mi hastas, mi kuras…