Ekaŭdinte paŝojn, mi ekstaris kaj, ne dezirante plilongigi la interparolon, demandis Guez-on post lia reveno, — ĉu li kontraŭos, se Brown donos al mi konsenton por navigi sur la «Kuranta» en aparta kajuto kaj kontraŭ konvena pago.
— Ĉu vi opinias, ke estas senutile paroli pri tio kun mi?
— Al mi ŝajnis, — rimarkis mi, — ke via opinio estas fiksita kontraŭ mi de tiaj konsideroj, kiuj estas gravaj por vi.
Guez paŭzis. Mi vidis, ke mia intenco komunikiĝi kun Brown malagrable tuŝis lin. Mi montris ĝentilan insiston kaj esprimis deziron agi spite al Guez.
— Kiel vi deziras, — diris Guez. — Mi restas kun mia opinio, pri kiu mi diris.
— Mi ne disputas. — Mia afabla vigliĝo forpasis, anstataŭita de ĉagreno. — Malvenkinte aferon en unu instanco, oni turnu sin al alia.
Mi agnoskas, ke mi diris tro multe, sed mi ne pentis pri tio: la konduto de Guez al mi tre malplaĉis.
— Malvenkinte aferon en malalta instanco! — respondis li, subite ruĝiĝinte. Lia flegmo malaperis, kiel kurteno, ekflirtinta pro vento; la vizaĝo malagrable kaj arogante vigliĝis. — Por kia diablo estas ĉiuj ĉi paroloj? Mi estas la ŝipestro, kaj tial dume la mastro de tiu ĉi ŝipo. Vi povas agi, kiel vi deziras.
Tio estis jam nepardonebla akraĵo, kaj en alia tempo mi, probable, trankviligus lin per unu atenta rigardo, sed ial mi estis certa, ke, preterinte ĉion, mi devos en baldaŭa tempo navigi kun Guez sur lia ŝipo «Kuranta sur ondoj», kaj tial mi decidis ne plu doni pretekston por ofendo. Mi levetis la ĉapelon kaj balancis la kapon.
— Mi esperas, ni iel aranĝos tiun ĉi demandon, — diris mi, etendante al li la manon, kiun li premis tre seke. — La plej senkulpaj cirkonstancoj puŝas min rompi la glacion. Eble, vi ne koleros poste, se ni renkontiĝos.
«La interparolo estas finita, kaj mi deziras, ke ci foriraĉu de ĉi tie», — diris liaj okuloj. Mi eliris sur la ferdekon, kie mi ekvidis aĝan, variolmarkitan homon kun pipo en la dentoj. Li staris, apogiĝinte al la masto. Pririgardinte min per nepenetrebla rigardo, tiu homo diris al Guez, kiu eliris kun mi:
— Mi tamen devus iri; mi, eble, regajnos. Kion vi diros al tio?
— Mi ne donos monon, — diris Guez akre kaj kolere.
— Vi donos al mi mian salajron, — morne daŭrigis la homo kun la pipo, — alie ni disiĝos.
— Butler, vi ricevos la salajron morgaŭ, kiam vi sobriĝos, alie al vi ne restos eĉ groŝo.
— Bonege! — ekkriis Butler, kiu estis, kiel mi divenis, la supera asistanto de Guez. — Belajn vi diras vortojn! Ĉu vi ludu rolon de zorganto, kiam eĉ mortinta katino scias, kio vi estas en ĉiuj drinkejoj — estintaj, nunaj kaj estontaj?! Mi povas elspezi mian monon, kiel mi deziras.
Guez ne respondis, sed sakraĵoj, kiujn li retenis, speguliĝis sur lia vizaĝo. Energio de tiu ŝargo elverŝiĝis en lia alparolo al mi. La malŝata, sed malvarmsanga ĝentlemano malaperis. La tono de la alparolo de Guez similis insulton.
— Nu, kiele, — diris li, starante ĉe la pasponteto, kiam mi komencis iri laŭ ĝi, — ĉu vere, «Kuranta sur ondoj» belas, kiel «Genta puntistino»? («Genta puntistino» estis ŝipo, dronigita antaŭ cent jaroj fare de pirato Kidd la Dua pro ĝia mirinda belo, kiun ĉiuj admiris). Jes, tion multaj agnoskas. Se mi rakontus al vi ĝian historion, ĝian koston, se vi vidus ĝin dum irado kaj estus sur ĝi unu tagon, — vi eĉ pli petus min preni vin en vojaĝon. Via gusto estas nemalbona!
— Ŝipestro Guez! — ekkriis mi, kolerigita des pli, ke Butler, alirinte, subridis. — Se mi vere vojaĝos sur tiu ĉi ŝipo kaj vi venos en mian kajuton, mi penos kompensi vian malĝentilecon almenaŭ per pli milda rilato al vi.
Li ĵetis al mi mokan rigardon, sed tuj lia vizaĝo ricevis perpleksan aspekton. Ege miriginte min, Guez haste kaj emociite diris:
— Jes, mi kulpas, pardonu! Mi estas ĉagrenita! Mi estas furioza! Vi ne bedaŭros okaze de malsukceso ĉe Brown. Tamen, la cirkonstancoj estas tiaj, ke ni ne havos komunan vojon. Mi deziras al vi ĉion bonan!
Mi ne scias, kio efikis pli malagrable, — ĉu la malĝentileco de Guez aŭ tiu lia stranga impeto. Levinte la ŝultrojn, mi malsupreniĝis sur la bordon kaj, deirinte sufiĉe multe, retroturniĝis, ankoraŭ foje ekvidinte la altajn mastojn de «Kuranta sur ondoj», kun certeco, ke Guez, aŭ Brown, aŭ ili ambaŭ devos rilati al mia intenco plej pozitive.
Mi direktis min hejmen, ne rimarkante, kie mi iras, perdinte senton de loko kaj tempo. La afekcio ankoraŭ ne kvietiĝis. Iro de antaŭsentoj, nekapteblaj, tuj kiam mi komencadis detale esplori ilin, estis aŭdebla en profundo de la koro, ne atingante la konscion. Vico da neniam spertitaj statoj, el kiuj mi elektus neniun, markiĝis en miaj pensoj per raraj vortkombinoj, similaj al parolado en dormo, kaj mi ne povis forpeli ilin. Unu aferon, spite al la racio, mi sentis, sen ajnaj klarigoj kaj pruvoj, — tion, ke la ŝipo de Guez kaj la nekonata junulino Biĉe Seniel devas havi ligon. Se mi estus trankvila, mi rilatus al mia ideo pri proksimeco de la ŝipo kaj la junulino kiel al sovaĝa superstiĉo, sed nun estis alie, — imagoj aperadis kun tia konvinkeco, kiel okazas en malfeliĉo aŭ en timo.
La nokto pasis malbone. Mi vidis sonĝojn, — multajn premajn kaj bizarajn sonĝojn. Min turmentis soifo. Mi vekiĝadis, trinkadis akvon kaj ekdormadis ree, persekutata de invado de pensoj, lacigaj, kiel malĝusta problemo kun forglitinta eraro. Tio estis kvitiĝoj de emocioj inter si post la evento, malordiginta ilian naturan fluon.
Je la naŭa matene mi estis sur la piedoj kaj ekveturis al Filatre en taksio. Nur kun li mi povis paroli pri la aferoj de tiu ĉi nokto, kaj por mi estis nepre necese, tre grave scii, kion li pensas pri tia turniĝo de la «fendo sur vitro».
Ĉapitro VI
Kvankam estis frue, Filatre atendigis min tre nelonge. Tri minutojn post kiam mi eksidis en lia kabineto, li eniris, jam vestita por eliro, kaj avertis, ke li devas esti ĝis la deka horo en la hospitalo. Tuj li turnis sian atenton al mia aspekto, dirinte:
— Al mi ŝajnas, ke al vi io okazis!
— Inter la kontoro de la Karba sindikato kaj la angulo de la kajo, — diris mi, — staras rimarkinda velŝipo. Mi ekvidis ĝin nokte, kiam ni disiĝis. La nomo de tiu ŝipo estas — «Kuranta sur ondoj».
— Kiel! — diris Filatre, mirigita eĉ pli, ol mi atendis. — Ĉu tio ne estas ŝerco?! Sed… permesu… Nenio, mi aŭskultas vin.
— Ĝi staras ankaŭ nun.
Ni rigardis al ni reciproke kaj dum ioma tempo sidis silente. Filatre mallevis la okulojn, malrapide levinte la brovojn; laŭ lia esprimema vizaĝo pasis nerva kurento. Li ree ekrigardis al mi.
— Jes, tio frapas, — rimarkis li. — Sed certe estas daŭrigo, ĉu?
Anticipante lian neeldiritan suspekton, ke mi povis vidi «Kurantan sur ondoj» antaŭ ol mi venis hieraŭ al Sters, mi diris pri tio negative kaj transdonis la interparolon kun Guez.
— Vi konsentos, — aldonis mi en la fino de mia rakonto, — ke mi povis havi nur tiun deziron. Neniu alia ago konvenas. Evidente, mi devas veturi, se mi ne deziras resti por la tuta vivo kun senhelpa kaj stulta pento.
— Jes, — diris Filatre, etendante cigaron en aeron al imagata cindrujo. — Ĉio estas vera, la stato el ajna vidpunkto estas tikla. Tamen, tio ofte estas demando de mono. Al mi ŝajnas, mi helpos al vi. La afero estas en tio, ke mi kuracis la edzinon de Brown, kiam, laŭ opinio de aliaj kuracistoj, jam ne estis senco kuraci ŝin. Ĉu spite al ili, ĉu kompleze al mi, sed ŝi saviĝis. Kiel mi vidas, Guez sendas vin al Brown, estante mem kontraŭ vi, kaj tio estas fidinda signo, ke Brown resendos vin al Guez. Tial mi petos vin transdoni al Brown leteron, kiun mi tuj skribos.