Fininte, sed, evidente, havante ankoraŭ multon por pledi por ŝipestro Guez, la matroso pririgardis ĉiujn ĉeestantojn, svingis la manon kaj, kun esprimo de pacienca malaprobo, komencis aŭskulti la furiozigitan mallaŭdanton de Guez. Mi vidis, ke ili ambaŭ estas tute sinceraj kaj ke la parolo de la pledanto indignigis la akuzanton ĝis plena rabio. Dum unu minuto li elmuĝis ne malpli ol dekon da nomoj, alvokante al ilia atestanta foresto. Li ĵuradis, proponadis iri kun li sur iun ŝipon, kie estas homoj, suferintaj de Guez jam en la antaŭa jaro, kaj finis per sarkasma demando: pro kio la defendanto tiel malmulte servis sur «Kuranta sur ondoj?» Tiu kun digno, sed kun ne malpli granda flamiĝemo rakontis, kiel li ekmalsanis, pro kio maldungiĝis post la veno en Liss-on. Implikiĝinte en kriado, ili ambaŭ komencis mencii la samajn personojn, ĉar evidentiĝis, ke la mallaŭdanto kaj la defendanto konas multajn el tiuj, kiuj servis ĉe Guez en diversaj tempoj. Komenciĝis senfinaj riproĉoj kaj taksoj, insultado kaj furiozo de faktoj, akompanataj per batado per la pugno al la brusto. Malgraŭ tuta mia absorbiteco de tiu ĉi kolizio, mi tamen devis hasti al Brown.
La ŝildo de la kontoro «Frajtisto kaj Kargo» situis post tri domoj for de ĉi tie. Mi eniris en malvarmetan ejon kun kurtenoj, mallevitaj sur la suna flanko, kie inter oficaj tabloj, interpafado de tajpiloj kaj diskretaj konversacioj de oficistoj al mi eliris malserena homo en oraj okulvitroj.
Pasis kelkaj minutoj de atendo, ĝis li, raportinte pri mi, aperis el la kabineto de Brown; jam ne malserene, sed afable riverencinte, li malfermis la pordon, kaj mi, enirinte en la kabineton, ekvidis unu el la ĉefaj mastroj, kun kiu mi devis nun paroli.
Ĉapitro VIII
Mi tre ĝojis, ke mi vidas negociston, veran negociston, nur kies aspekto estis kreanta klaran etoson de aferemo kaj de precizaj sentoj de la kuranta minuto. Ĉar mi estis konversacianta kun li unuafoje en la vivo, kaj li min tute ne konis, — ne estis antaŭtimoj, ke nia interparolo eliros el la aferema tono en dubindan, kompatan tonon, preskaŭ neeviteblan, se la afero koncernas kuracan maran promenvojaĝon. En mala okazo, pro la cirkonstancoj de la afero, mi povus voki suspekton pri ekscentreco, kaŭzantan streĉon. Sed estis dubinde, ke Brown ŝatis pririgardadi ovon, traigante lumon tra ĝi. Kiel konversacianto, tio estis homo de ĉiam mallibera minuto, oferita al la proksimulo pro la letero, morale deviganta kontentigi lin.
La rufaj tonditaj haroj de Brown estis elstarantaj kun reguleco de haregaro sur broso. La seka, alta kapo kun la glata nuko, la kvazaŭ intence firme kunpremitaj lipoj kaj same firme, kroĉe direktita rekte en la vizaĝon rigardo de la nigraj mallarĝigitaj okuloj donis impreson de preciza matematika aparato. Li estis alta, misproporcia, certa kaj subita en moviĝoj; vestita elegante; parolante, li tenis krajonon, glatumante ĝin per la finoj de la fingroj. Li glatumadis ĝin jen pli rapide, jen pli malrapide, kvazaŭ dirigentante ordon kaj aperadon de vortoj. Traleginte la leteron per senpasia movo de la okuloj, li fleksis la angulon de la razita buŝo en aŭtomatan rideton, malkliniĝis al la fotela dorso kaj per laŭta, bone trejnita voĉo deklaris al mi, ke al li ĉiam estas agrable fari ion por Filatre aŭ liaj amikoj.
— Sed, — aldonis Brown, glitiginte la fingrojn supren laŭ la krajono, — aperis malĝustaĵo. Tiu ŝipo ne apartenas al mi; ĝi estas proprieto de Guez, kaj kvankam li, kiel mi pensas, — tiam, turninte la krajonon, Brown almetis ĝian finon al la mentono, — ne rifuzos al mi en peto cedi al vi kajuton, vi tamen agus bone, se interparolus kun la ŝipestro.
Mi respondis, ke la interparolo okazis kaj ke ŝipestro Guez ne konsentis preni min kiel pasaĝeron sur «Kurantan sur ondoj». Mi aldonis, ke mi parolas kun li, Brown, sole pro la indiko de Guez pri aparteno de la ŝipo al li. Tiun staton de la afero mi prezentis sen ĉiuj ties strangaĵoj, kiel ordinaran okazon aŭ naturan obstaklon.
En la okuloj de Brown glitis penso, nekonata de mi. Li faris laŭ la krajono tri meditemajn glitojn, kvazaŭ nombrante siajn ĉefajn pensojn, kaj ektiris la brovon tiel, ke ne estis duboj pri lia perplekso. Finfine, reakceptinte la antaŭan aspekton, li sciigis al mi la esencon de la afero.
— Rilate de ŝipestro Guez, — penseme diris Brown, — mi devas sciigi al vi, ke tiu homo preskaŭ trudis al mi sian ŝipon. Guez iam servis ĉe mi. Jes, jure mi estas posedanto de tiu ege tedinta al mi ŝipo; kaj tiel okazis pro tio, ke Vilhelmo Guez havas vere serpentan talenton de arda, racia konvinkado, — pli ĝuste, de kapablo turnigi la kapon al homo per tio, kion tiu tute ne bezonas. Foje li ŝuldis grandan monsumon. Savante la ŝipon de aresto, Guez sukcesis eltiri el mi konsenton enlistigi la ŝipon en mian registron. Laŭ la vendaj dokumentoj, kiuj ne kostis al mi eĉ groŝon, ĝi formale estas mia, sed ne pli. Iam mi konis la patron de Guez. La filo sukcesis venigi kun si la ombron de la mortinto — tre bona, racia homo — kaj furioze petegis min savi «Kurantan sur ondoj». Kiel vi vidas, — Brown almontris trans la ŝultron per la krajono al la muro, kie en dandaj kadroj paradis fotoj de vaporŝipoj, nombre pli ol dek, — nenian specialan profiton mi povus ricevi el tiu transakcio eĉ kun tuta deziro, kaj tial mi ne vidas pekon, ke mi rakontis al vi. Do, ni havas atuton kontraŭ kapricoj de Guez. Ĝi kuŝas en miaj kun li reciprokaj rilatoj. Vi veturos; tio estas decidita, kaj mi skribos al Guez letereton, kies enhavo donos al li okazon afable akcepti vin. Guez estas komplika, tre malfacila homo. Mi konsilas al vi esti singarda kun li, ĉar oni neniam povas scii, kiel li agos.
Mi elaŭskultis Brown-on sen ĝeno. En mia animo estis firmege fermita tiu pordo, trans kiu estis vane batiĝanta kaj ne povis elbatiĝi sento de tikleco, eĉ, strikte dirante, perforto, kiun mi uzis en tiuj specialaj cirkonstancoj.
Fininte la parolon, Brown turniĝis al la tablo kaj kovris per larĝa skribo folion de notlibro, sigelinte ĝin en koverton per abrupta, trankviliga movo. Mi demandis, ĉu li konas la historion de la ŝipo, al kio, iom paŭzinte, Brown respondis:
— Ĝi estis ricevita fare de Guez disde privata persono. Sed mi ne povas al vi precize diri, disde kiu kaj kontraŭ kia monsumo. Bela ŝipo, mi konsentas. Nun ĝi estas parte adaptita por kargaj celoj, sed ĝia tipo estas — vela palaceto. Ĝi estas tre rapidira, kaj ekvojaĝante morgaŭ, vi, kiel ŝatanto, spertos plezuron gliti kvazaŭ sur grandega glitŝuo, se estos bona vento. — Brown ĵetis rigardon al barometro. — Devas esti vento.
— Guez diris al mi, ke li staros monaton.
— Tio momente venis en lian kapon. Li jam estis ĉe mi hodiaŭ kaj diris pri la morgaŭa tago. Mi eĉ scias lian itineron: Gel-Gju, Touz, Kasset, Zurbagano. Vi ankoraŭ eniros Dagonon por preni kargon da feraĵoj. Sed tio estas nur kelkaj horoj da distanco.