scias, ke la bulgara popolo konservas memoron pri rusaj soldatoj pereintaj
apud Shipka kaj pri sovetiaj soldatoj, pereintaj dum la dua mondmilito. Ni
kantas kanton "Aljosha" pri monumento en Bulgario al nekonata rusa soldato.
Ni esperas, ke nia cheestado en nia urbo estos por vi agrabla kaj nia
amikeco plifirmighos. Al chiuj plachis la parolado de Nikolao.
La gastoj dankis lin kaj rakontis pri sia lando, montris lumbildojn pri
Internaciaj Esperanto-kursoj, rakontis pri Esperanto-movado en Bulgario, kiu
estas la plej forta en Europo. Poste okazis koncerto. Al chiuj plachis, kiel
Manja deklamis versajhojn de Jesenin kaj Lermontov.
M. Lermontov
La velo
Tradukis K. Gusev
Blankadas velo unusola
En la nebula mara blu',
Ghi kion lasis, kion volas
En fremdaj landoj serchi plu?
Ondighas, kaj la vento spiras
Fleksante l'maston kun fervor'.
Ve! Ne felichon vel' aspiras,
Nek de l' felicho kuras for.
Ghin kovras blua rond' chiela,
Sub ghi lazuras onda spac',
Sed shtormon serchas ghi ribela,
Kvazau en shtormoj estas pac'.
KONTROLTASKO N 23
Skribu verkon "La 9-a de majo".
Vortoj:
vojo - путь
signo - знак
tra - сквозь
potenco - мощь
densa - густой
pasho - шаг
brili - блестеть
atingi - достигать
kuragha - смелый
gloro - слава
stelo - звезда
estimi - уважать
direkto - направление
sinjoro - господин
fantomo - призрак
tuta - весь
sorto - судьба
regno - государство, держава
moko - насмешка
premi - давить, жать
klara - ясный
reciproka - взаимный
rekta - прямой
mano - кисть руки
difini - определять
ligi - связывать
elekti - выбирать
refuti - опровергать
flanko - сторона
necesa - необходимый
guto - капля
humila - покорный
frapi - стучать
gluti - глотать
bori - бурить
muro - стена
monto - гора
eterna - вечный
obstina - упрямый
speco - вид
pacienco - терпение
revo - мечта
afero - дело
natura - натуральный, естественный
naturo - природа
L. L. Zamenhof
La vojo (fragmento)
Tra densa mallumo briletas la celo
al kiu kuraghe ni iras.
Simile al stelo en nokta chielo,
al ni la direkton ghi diras.
Kaj nun ne timigas la noktaj fantomoj,
nek batoj de l' sorto, nek mokoj de l' homoj,
char klara kaj rekta kaj tre difinita
Ghi estas, la voj' elektita.
Nur rekte, kuraghe kaj ne flankighante
ni iru la vojon celitan!
Ech guto malgranda, konstante frapante,
traboras la monton granitan.
L' espero, l' obstino kaj la pacienco,
Jen estas la signoj, per kies potenco,
ni pasho post pasho, post longa laboro
atingos la celon en gloro.
Fragmentoj el parolado de doktoro Zamenhof che la malfermo
de la unua kongreso esperantista en Francio en 1905.
Estimataj sinjoroj kaj sinjorinoj! Mi salutas vin, karaj samideanoj,
fratoj kaj fratinoj, el la granda tutmonda homa familio, kiuj kunvenis
el landoj proksimaj kaj malproksimaj, el la plej diversaj regnoj de la
mondo por frate premi al si reciproke la manojn pro la nomo de granda
ideo, kiu chiujn nin ligas...
Ni kunvenis hodiau por montri al la mondo per faktoj nerefuteblaj, kion la
mondo ghis nun ne volis kredi. Ni montros al la mondo, ke reciproka kompreni
ghado inter personoj de malsamaj nacioj estas ne ia fantazia revo, sed afero
tute natura.
KONTROLTASKO N 24
1. Elskribu el la tekstoj vortojn kun diversaj sufiksoj kaj traduku
ilin.
2. Rakontu pri iu filmo au libro.
Vortoj:
forgesi - забыть
flugi - лететь
preghi - молиться
eterna - вечный
aklami - провозглашать
larmo - слеза
seka - сухой
detrui - разрушать
sincera - искренний
odoro - запах
blovi - дуть
modesta - скромный
tremi - дрожать
tombo - могила
sango - кровь
fali - упасть
kraki - трещать
funebro - траур
mizero - нужда
kruco - крест
kreski - расти
sento - чувство
voki - звать
sankta - святой
soifo - жажда
glavo - меч
eterna - вечный
diligenta - прилежный
promesi - обещать
beni - благославлять
Traduku la tekstojn.
Horo neforgesebla*
Kiam residis Zamenhof, post findiro de la unua kongresa parolado kaj "Pregho
sub la verda standarto"**, denove aklamata senfine, multaj okuloj estis
malsekaj. Tre simple, tre sincere pasis horo, malfacile rakontebla. Io
flugis en aero, ia blovo eterniga. Chiufoje, kiam cheestinto rememoras tiun
horon, larmo brilas en rigardo lia. Nova tempo ja naskighis tiam. Ech ne
mondmilito povis ghin detrui.
Ho, kara naiveco de l' Bulonja tempo! Naskigho nova de l' homaro kun odoro
de lulilo. Amikaro simpla kaj sincera. Manpremoj. Komprenigho reciproka.
Paroloj de modesta viro. Grandeco vera de l' genio, vivanta per ligilo sur
niaj lipoj. Spirito potenca de l' animo pura. Kortremo de l'homigho komuna.
Ho, tremo de Bulonjo, sekvu min ghis tombo!..
Sur kampoj sangumitaj falis miloj el la plej bonaj. Al urboj kaj vilaghoj
blovis terurego. Diskrako. Funebro. Mizero. Senfine krucoj lignaj. Dolore la
restintoj levas la okulojn. Kio morgau? Ho, semo de Bulonjo, kresku super
tomboj!
(El "Vivo de Zamenhof" de Edmond Privat)
________________________________________
* En la fragmento la autoro rememoras la 1-an Kongreson en Bulonjo
(Francio,1905).
** "Pregho sub la verda standarto" - versajho de Zamenhof.
L. L. Zamenhof
La Espero
(Himno esperantista)
En la mondon venis nova sento,
tra la mondo iras forta voko;
per flugiloj de facila vento
nun de loko flugu ghi al loko.
Ne al glavo sangon soifanta
ghi la homan tiras familion:
al la mond', eterne militanta
Ghi promesas sanktan harmonion.
Sub la sankta signo de l' espero
kolektighas pacaj batalantoj,
kaj rapide kreskas la afero
per laboro de la esperantoj.
Forte staras muroj de miljaroj
inter la popoloj dividitaj;
Sed dissaltos la obstinaj baroj
per la sankta amo disbatitaj.
Sur neutrala lingva fundamento,
komprenante unu la alian,
la popoloj faros en konsento