"Kiel en tunelo," diris soldato, kiu sidis apud la Nederlandano.
"Kaj jam komencis eĉ neĝi!" kapjesis ĉagrene la komercisto. "Ke ni ne travivu neĝoblovegon!"
"La meteorologiaj informoj estis favoraj," konsolis ilin la stevardino. "Ĉi tiu neĝbloveto verŝajne havas nur lokan karakteron, kaj certe ne daŭros longe ĝis ni havos ĝin malantaŭ ni."
Por forigi la enuon ŝi ekfunkciigis la radioaparaton, el kiu eksonis melodia muziko. Estis ja stranga sento esti forportata je rapido de 300 kilometroj en horo kaj vidi nenion krom rigidaj vizaĝoj….
"Kiom alte ni nun estas?" denove demandis Bakker.
La stevardino rigardis tra vitra pordeto en la kajuton de la piloto kaj radiotelegrafisto.
"Kvarmil metrojn. Kaj ni ĉiam flugas pli alten."
"Oni ja povas tion senti," diris S-ino Gibson dum ŝi plialtiris sian vojaĝmantelon.
Dum kelka tempo ili flugis senparole. Nur la muziko mallaŭte sonis en la regula muĝado de la motoroj.
"En tia nebulo mi flugis jam dufoje," komencis denove la Nederlandano, "kaj ambaŭfoje mi diris al mi, ke neniam plu…"
Li ne finparolis.
La aeroplano forte ŝanceliĝis kaj la vojaĝantoj estis elĵetitaj el siaj lokoj, kiel dum kunpuŝiĝo de vagonaro. La kajuto pleniĝis per doloraj kaj teruraj ekkrioj. La nederlanda komercisto malfermis la pordon kaj elsaltis. Sed neniu atentis lin.
Nova puŝego, ankoraŭ pli granda skuo, kvazaŭ iu de malsupre frapegis per grandega martelo, kaj la aeroplano restis senmova….
Kelkajn sekundojn regis en la kajuto silento. Neniu moviĝis. Ĉiuj aspektis, kvazaŭ ili atendas ankoraŭ unu, la lastan frapegon.
Sinjorino Gibson rekonsciiĝis la unua. Ŝi tuŝis per la mano siajn vizaĝon kaj harojn, rigardis la manplatojn kaj kiam ŝi konstatis, ke nenio estas sanga, rektigis siajn membrojn. Tio ne estis facila. Ĉe la puŝego ŝi tuŝegis la manojn kaj piedojn; kofro batis ŝin forte sur la dorson kaj per la kapo ŝi frapis la plafonon de la malalta kajuto.
Rigardo al la ceteraj vojaĝantoj konvinkis ŝin, ke ŝia sufero estis evidente la plej negrava. Interne de la aeroplano oni povis vidi bildon de absoluta ruiniĝo. La homoj, ĵetitaj el siaj sidlokoj, kuŝis sur la seĝoj kaj sur la planko en la plej diversaj pozicioj.
Kaj jam estis aŭdeblaj la unuaj ĝemoj de la vunditoj.
Sinjorino Gibson rigardis tra la fenestro de la kajuto. Kie ili troviĝas? Kio okazis al ili? La duonblanka, malsimpatia grizo donis neniun respondon. Tra la malfermita pordeto blovis en la kajuton penetre malvarma vento, kiu ĵetis internen aron da neĝeroj.
Ŝi sukcesis atingi la pordon kaj fermis ĝin.
En tiu momento levis sin de la planko ankaŭ la stevardino. Ŝia ĉiam ridetanta vizaĝo estis kuntirita per doloraj sulketoj.
"Kio okazis al vi, fraŭlino?" Sinjorino Gibson klinis sin al ŝi.
"Mi ne scias, S-ino Gibson," diris la brava knabino, venkante la doloron en ŝia tuta korpo. "Mi esperas, ke estas nenio grava, nur ekfrapo. Sed kiel fartas la ceteraj?"
Generalo Gibson jam sidis. Poŝtukon, ruĝan je sango, li tenis al la nazo.
"Kio estas al vi, Roberto?" ektimis lia edzino.
"Nur bateto ĉe la nazo…eksangis. Ne atentu pri mi, zorgu pri la ceteraj."
Li estis soldato per korpo kaj animo. Kial teruri la virinojn per la sciigo, ke lia nazosto estas rompita?
La takso pri la akcidento estis timiga. Sen pli gravaj vundoj restis nur kvar personoj: S-ino Gibson, la stevardino, la radiotelegrafisto kaj Marcel Payen. Tiu lasta ja kuŝis senkonscia duonhoron, ĉar li puŝegis per la frunto kontraŭ metalan apogilon, sed alie li ne estis vundita. Ĉiuj ceteraj estis vunditaj. Kelkaj ŝirvundoj sur la vizaĝoj kaj sur la kapoj, tri rompitaj aŭ manoj aŭ piedoj. Unu vojaĝanto plendis pri doloro en la ŝultra osto. Plejmulte suferis sendube la piloto. Liaj premitaj lipoj ne ellasis eĉ la plej etan ĝemon, sed oni bone konstatis, kiom li suferas. Li verŝajne havis gravan internan vundon, ĉar ĉe la puŝego li estis ĵetita sur la gvidilon de la aeroplano.
Sinjorino Gibson kaj la stevardino kaj la du sanaj viroj havis multe da laboro ĝis kiam ili prizorgis ĉiujn vunditojn.
Nur poste ili komencis interesiĝi pri la ĉirkaŭaĵo. Marcel Payen malfermis la pordeton de la kajuto. Denove penetris internen frostiga ventblovo.
"Malvarmege!" kunfrapis la dentojn la vojaĝanto kun la rompita piedo. Payen rapide fermis. La virinoj kovris la vunditon per du kovriloj.
"Ĉu vi vidis ion?" demandis la generalo al Payen.
"Nur neĝon kaj nebulon."
"Jen bela situacio. Ni estas kiel pereintoj ĉe la norda poluso."
Eble ankoraŭ pli malbone, pensis Payen.
"Sed kio okazis al S-ro Bakker?" rimarkigis la stevardino. "Pli estis konvinkita, ke pri tiuj pordo kaj paraŝuto li nur fanfaronis, sed jen…."
"Ni esperu, ke li savis sin," diris konsole S-ino Gibson. La ceteraj silentis. Ĉiu havis proprajn dolorojn, ili estis dankaj al la oferema virino pro tio, ke ŝi klopodis konsoli ilin. Sed ili kredis, ke la nederlanda komercisto pereis en la ventego.
"Kaj nun," diris post kelkaj momentoj la radiotelegrafisto, "ni provu, kion ni povos fari. Mi trarigardu la ĉirkaŭaĵon de la aeroplano por konstati, ĉu ni povos orienti nin. Poste mi esploros la elsendaparaton. Se ĝi estos en ordo mi komunikos, kio okazis. Ĉu vi bonvolos akompani min, S-ro Payen?"
"Kompreneble!"
"Ankaŭ mi iros," proponis sin la stevardino.
"Vi devas resti kun la vunditoj, fraŭlino," diris Payen. "Oni bezonos vin ĉi tie senĉese."
La du viroj bone vestis sin kaj eliris en la furiozantan ventegon. Ekstere ili falis en la neĝon ĝis la zono. Ili ŝanceliĝis kiam la vento blovegis kontraŭ ilin. Akraj neĝeroj pikis ilian vizaĝon kaj blindigis ilin.
"Ĉu vi vidas ion?" kriis la radiotelegrafisto al Payen, kiu ĉirkaŭiris la aeroplanon kaj staris ĉe la kontraŭa flanko.
"Nebulon kaj neĝon! Ne dek paŝojn for oni povas vidi!"
Ili kunvenis antaŭ la aviadilo.
"Per ĝi ni ne plu flugos," diris Bernier. "La helicoj estas frakasitaj, la malsupraĵo rompita kaj la flugiloj derompitaj."
"Ni iru esplori la terenon," diris Payen, "alie ni frostiĝos ĉi tie."
Ili faris ĉirkaŭ tridek paŝojn.
"Ĉu vi rimarkas ion strangan?" ekkriis Payen en la ventegon.
"Sub la neĝo estas glata glacio!"
"Tio signifas, ke ni troviĝas sur la glaciroko!"
"Ni povas esti feliĉaj, ke neĝas. La neĝo almenaŭ mildigis nian kunpuŝiĝon. Alie la aeroplano estus tute frakasita."
"Kaj ni kun ĝi!"
Post kelkaj paŝoj ili haltis. Ili rerigardis. La aeroplano malaperis en blanka maro.
"Ni reiru," decidis Payen. "En tia neĝventego nenio estas videbla."
"Kaj ni facile povus ien falegi. La tereno abrupte deklivas."
Ili reiris laŭ siaj postsignoj al la aeroplano. Subite ili haltis kaj rigardis unu la alian.
"Ĉu vi aŭdis?" demandis Payen.
"Jes, aŭskultu….!"
Ili aŭskultis. Denove ili aŭdis malfortan vokadon, kiu venis de la direkto de la aeroplano.
"Helpon!"
"Ni rapidu! Io okazis tie!"
Ili klopodis iri tra la altaj neĝblovaĵoj kiel eble plej rapide. Fine ili atingis la celon. Payen malfermis la pordeton kaj ambaŭ rapide englitis internen.
"Kio okazis?" ili demandis kvazaŭ per unu buŝo.
Ambaŭ virinoj kaj ankaŭ la pacientoj rigardis ilin kun surprizo.
"Kial?" nekomprene diris S-ino Gibson.
"Kiu vokis ĉi tie pri helpo?"
"Neniu."
"Dum la tempo, kiam vi forestis, neniu eĉ ĝemetis," komunikis la stevardino. "Ĉu vi aŭdis ion?"
"Jes, iu dufoje vokis helpon."
"En la aeroplano vokis neniu," diris S-ino Gibson. "Do tio povas esti nur…"
"S-ro Bakker!" ekkomprenis Payen. "Ni aŭdis la alvokon tre klare."