Выбрать главу

"Kion vi diras pri tio, sinjoro Payen?" aŭdiĝis malantaŭ li.

Al la pli alta loko proksimiĝis sinjorino Gibson. De la loko, kie ŝi ĵus troviĝis, ŝi ankoraŭ ne povis vidi la krevaĵon.

"Pri kio, sinjorino Gibson?" li faris nekomprenan mienon kaj rapide malsupreniris, por delogi ŝian atenton.

"Nu, pri tiu truo! Restu tie!"

La rigardo de Payen estis plena de admiro. Kiom da braveco montris ĉi tiu edzino de la Generalo!

"Ĉu vi scias pri tio?"

"Kompreneble, tuj hieraŭ. Mi vidis ĝin posttagmeze, kiam mi iris dum kelkaj momentoj por spiri."

"Kaj vi diris pri tio al neniu!" La frazo enhavis riproĉon kaj ankaŭ rekonon.

"Estus ja sensence atentigi pri la danĝero, kontraŭ kiu ni povas nenion fari. Ho!"

Ŝi supreniris la pinton kaj vidis la truon.

"Tion mi timis," ŝi diris pene. Ŝia kutime trankvila vizaĝo montris ŝian malserenon. "La truo plilongiĝis certe kvindek metrojn. Kiel vi vidas, ĝi estas rekta kiel ŝnuro. Kaj ĝi celas rekte al la aeroplano."

"Tio signifas…"

"Tio signifas, ke sufiĉas nur kelkaj tiaj frapoj, kian ni aŭdis nokte — kaj ni devos transloĝiĝi sur la glacirokon. Movi la enborintan aeroplanon, pri tio ni ne povas eĉ pensi. Kaj eĉ se ni sukcesus movi ĝin, kiu garantius al ni, ke la fendo ne turniĝos ĝuste al tiu loko, kien ni translokus la aeroplanon?"

Ili observis senvorte la minacan cikatron de la glaciroko.

"Antaŭ la malsanuloj mi ne parolos pri la afero, sinjoro Payen," komencis post momento sinjorino Gibson. "Sed al vi mi tion diros: nia situacio estas senespera. Temas ne nur pri la truo. Minacas ankaŭ la malsato. La hieraŭa deserto, kiun mi disdonis, ja estis nenia manĝaĵo. Por hodiaŭ ni havas nur po unu biskvito kaj peceto da ĉokolado, sed nur por la pacientoj. Ni, sanaj, devos ankoraŭ resti sen manĝaĵo."

"Ni devas esperi," li povis konsoli ŝin.

Ŝi ridetis. Sed ĝi estis alia rideto ol tiu, kiun kutimis vidi la malsanuloj.

"Esperi? Mi ankaŭ esperis. Sed en tiu momento, en kiu mi eksciis, ke la mondo ne scias la lokon de nia alteriĝo, mi perdis la esperon. Ne temas pri ni. Ni eĉ sen manĝaĵoj povus elteni tri, eble kvar tagojn. Kompreneble, se ni estus devigataj forlasi la aeroplanon, dumnokte ni certe frostiĝus. Sed temas pri la vunditoj."

"Tiujn vi flegis tiom zorge, ke vi ne bezonas timi."

"La flegado ne sufiĉas. Ili bezonas kuracilojn. Mi timas, sinjoro Payen," ŝia voĉo rompiĝis, "mi ege timas…."

"Ĉio estos denove bona," li konsolis ŝin.

"Do mi diros tion al vi malkaŝe…." ŝi decidiĝis subite. "Mi jam ne povas sole porti tiun respondecon. Du rompaĵoj komencas kunpusiĝi. La piloto tute ne plaĉas al mi. Li estas heroo, li eĉ ne ĝemetas — sed tio min ne trompas. Kaj mia edzo — "

"Kio estas al la sinjoro Generalo?"

"Li estis ĉiam tiel malmola," ŝi flustris. "Komprenu, malmola al si. Ankaŭ ĉifoje li ne permesis, ke mi zorgu pri lia vundo tiom, kiom ĝi meritis. Ĉiam li diras, ke tio estas nenio — "

"Li ja diras, ke la vundo bele resaniĝas."

"Resaniĝas, resaniĝas… Ankaŭ al mi li tion diras, malfeliĉulo. Kaj dume — li ricevis la sangveneniĝon."

"Ho —!"

"Se tiuj plej gravaj pacientoj ne ricevos helpon de la kuracisto en kvardek ok horoj, ili estos perditaj."

Payen senvole pugnigis la manojn. Kvazaŭ li volus kontraŭ iun ĵeti sin kaj lukti kun li. Kiom hontige, humilige, malinde al sana viro ĝi estas! Senpove rigardi, kiel la maljuna virino heroe batalas kontraŭ la malsanoj kaj kontraŭ la proksimiĝanta morto! Vidi, kiel la homoj pereas, kaj ne povi eĉ fingron movi pro ili! Scii, ke ie en la malproksimo estas fidela kamarado, kiu angorplene kalkulas la horojn, kiuj mezuras la distancon inter li kaj la eldiro de la verdikto! Laŭ Paris Soir oni povis facile diveni, kio Daŭmalon atendas. Kaj neniel mirigas, ĉar pri la perfiduloj kaj koruptuloj oni devas vere severe agi. Daŭmal — kaj perfidulo! Kaj sufiĉus kelkaj vortoj, kelkaj vortoj de Payen….

La montegaro kunpremis lin per glacia roko, de kiu li neniel povis foriĝi.

Jes, batali, lukti, interbatali kaj venki! Eble ankaŭ malvenkita fali, nur ne tiel malfare —

Naiva homo! Batali, lukti, interbatali! Nu, interbatalu, stultulo, interbatalu, se vi havas kontraŭulon! La kontraŭulo estas ja nur glaciroko —

Se necese, ankaŭ kun la glaciroko!

"Ĉe la frakasiĝo ni havis feliĉon," finis siajn pensojn sinjorino Gibson. "Sed ni saviĝis nur por ke ni nun… mortu. Se ne okazos miraklo, ĉio estos finita."

Se necese, ankaŭ kun la glaciroko! Subita ideo, aŭdaca, kuraĝa….

"Ne estos sinjorino Gibson!" li vokis memkonfide. "Ni faros ĉion, por savi niajn kunulojn!"

Ŝi rigardis lin malkomprene.

"Kaj ĉu ni ankoraŭ ne faris?"

"Vi faris ĉion, pardonu," li senkulpigis ŝin. "Sed ni, nome mi, ankoraŭ ne."

"Kion vi povus fari, sinjoro Payen," ŝi diris malĝoje. "Mi opinias, ke al ni restas jam nenio."

"Ankoraŭ io," diris firme Payen.

"Mi ne komprenas."

"Al ni restas la lasta."

"Tio estas?"

"Provi la malsupreniron en la valon."

Ĉapitro 8. La malsupreniro

La sciigo pri la decido de Payen estis akceptata kun malfido. La perditoj ne kredis, ke tiom kolrompa entrepreno povus sukcesi.

"Unue la vertikala rokmuro, pri kiu vi rakontis al ni," diris la vojaĝanto kun rompita piedo. "Mi mem ja ne estas montgrimpulo, sed mi havas amikon, kiu komprenas tiujn aferojn. Mi scias, kiom multe estas necesa por tia malsupreniro. Kaj kion ni havas ĉi tie? Vi ja ne havas eĉ la fundamentan objekton, sen kiu tia malsupreniro estas tute neebla."

"Pri kio vi pensas?"

"Ŝnurego!"

Ili rigardis Payen plenaj de streĉa atento.

"Tion mi ne havas," li respondis trankvile, "sed mi havos ĝin. La ideo trafis min antaŭ momento. Se ĉi tiu ideo venus en mian kapon hieraŭ, nun mi jam estus malsupre. Ĉu vi memoras, sinjoro Bernier, kiel malfacile ni liberigis sinjoron Bakker de la paraŝutŝnuroj, kiam ni trovis lin en la neĝblovaĵo?"

"Tre bone."

"Nu, ni pretigos la ŝnuregon el la paraŝuto."

"Tiu ne tenos vin!"

"Vi falos en la abismon!"

El tio, kiel ili persvadis lin kaj avertis, estis videble kaj senteble, kiom amikaj ili dum tiuj kelkaj tagoj fariĝis.

"Ni faros ĝin tiom firma, ke ĝi eltenos — ĉu ne, fraŭlino?" li turnis sin al la stevardino, kiu prenis la paraŝuton kaj esplore ĝin palpis.

"Mi opinias, ke ĝi estos sufiĉe forta," ŝi respondis. "Ni faros tion zorge."

"Sed se vi sukcesus malsuprengrimpi tiun rokmuron," avertis plua vundito, "vi vojerarus en la montaro. Precipe se malleviĝus la nebulo. En nebulitaj montoj estas fremdulo eĉ sperta montgrimpulo, kiu alitempe sentas sin tie kiel hejme. La montoj estas tiom ŝanĝitaj, ke ili aspektas tute alie ol normale. Kaj se tio trafus ĝuste vin?"

"Tio ja estus malbona," konsentis Payen. "Sed ŝajnas, ke bela vetero ankoraŭ daŭros."

Ili provis persvadi lin, ke li restu sur la glaciroko. En ĉiu momento povas aperi la sava aeroplano aŭ grupo de montgrimpuloj — kaj en tiu kazo kial peni aŭ eĉ oferi sin?

Sed Payen persistis ĉe sia decido.

Kiam ili ekkomprenis, ke lin nenio detenos, ili proponis sin al li kiel kunulojn. La radiotelegrafisto, Bakker, la stevardino. Kaj fine aliĝis ankaŭ la maljuna, vundita Generalo Gibson.

"Ne," rifuzis ilin energie Payen. "Vi ĉiuj devas resti ĉi tie. Fraŭlino kiel helpantino de sinjorino Gibson, la ceteraj pro la vunditoj. Ni ja ne povas lasi la pacientojn ĉi tie sen protekto."

Ili protestis, ke por tio sufiĉas unu viro.

Payen restis necedema.

Dume la stevardino kaj sinjorino Gibson ekpreparis la paraŝutaĵon kaj komencis kunplekti la ŝnuregon. La laboro rapide progresis.

Kelkfoje ili havis la impreson, ke ili aŭdas bruon de aeroplano. Ili lasis ĉion kaj esplorrigardis la firmamenton. Vane.