Выбрать главу

Kaj subite la neĝo moviĝis. Poste denove kaj denove. Kaj jen aperis super la neĝo la kapo de Balto.

La hundo rigardis antaŭen; poste ĝi turnis sin. Ĝiaj okuloj estis plenaj de mirego. Kelkaj momentoj pasis antaŭ ol ĝi komprenis. Sed poste ĝi puŝis la piedojn en la neĝon kaj rastis kaj rastis.

Post nelonge aperis la kapoj de la unua entombigita duopo. Tiumomente Balto ĝoje ekbojis kaj komencis rasti ankoraŭ pli obstine. La du liberigitaj hundoj skuis sin kaj tuj komencis helpi Balton. Neĝo forflugis dekstren kaj maldekstren kaj novaj kaj novaj duopoj de la hundoj estis liberigataj!

Finfine aperis la sledo kaj apud ĝi Seppala. Li estis trafita per la lavango tiom malfeliĉe, ke li puŝegis per la kapo la sledon kaj senkonsciiĝis.

La hundoj ariĝis ĉirkaŭ li ĝoje bojante, sed ili tuj silentis. Ilia sinjoro ne moviĝis.

La bestoj staris konfuzite. Neniu eĉ moviĝis. Kaj eble la tuta kunjungaĵo frostiĝus en tiu pozicio, se ne ĉeestus Balto.

Kiu scias, kial ĝi tion faris. Eble ĝi volis esprimi la amon al sia sinjoro, eble vekiĝis en ĝi la sama sento, kiun ĝi havis por siaj suferantaj idoj, eble bedaŭro kaj kompato devigis ĝin al tio, ke ĝi alproksimiĝis ĝis sia sinjoro kaj….komencis ĉirkaŭleki lian vizaĝon.

Kaj tio helpis. La vundito palpebrumis kaj post momento li malfermis la okulojn. Balto ankoraŭ kelkfoje lekis lin kaj poste ĝoje ekbojis.

Seppala ĉirkaŭrigardis. La tuta kunjungaĵo kuŝis en la neĝo kvazaŭ en tombo. Dum Balto por atingi la surfacon devis tralukti nur kelkajn decimetrojn, ĉirkaŭ Seppala etendiĝis la neĝamasoj pli alten ol du metrojn. Eĉ se li ne estus vundita, el tiu ĉi tombo li neniam liberigus sin per propraj fortoj.

Li dankeme rigardis Balton kaj ankaŭ la ceterajn hundojn. Li dankis la bestojn pro si, siaj edzino kaj infanoj, kiuj streĉe atendas lian revenon, kaj pro tiuj en Nome, kiuj sopire atendas la savan seron.

La seron!

Ĝi ja devis esti kiel eble plej baldaŭ en Nome! Kaj li kuŝas ĉi tie en la neĝo, kvazaŭ li havus sufiĉe da tempo —

Li provis leviĝi, sed ne sukcesis. Lia kapo zumis, liaj okuloj nubiĝis. La tuta korpo estis kvazaŭ bruligata.

Li ekkonsciis, kiel terura estas lia situacio. Li kuŝas tie ĉi sola en la dezerto, super li bruegas la ventego, kiu senĉese ŝutas novajn kaj novajn neĝtavolojn — kaj malproksime li estas atendata kun firma fido. Li trompos iliajn atendon kaj esperojn. La paketo, kiu jam veturis milojn da kilometroj, kiun tenis tiom da manoj de oferemaj homoj, haltos ĉe li. Seppala ne alvenos.

La turmentaj pensoj kaŭzis al li pli grandajn dolorojn ol la vundita kaj frostigita korpo. Kaj nur la dolorigaj pikoj de tiuj pensoj devigis lin denove leviĝi. Li ŝanceliĝis kaj falis denove en la neĝon. Tion li ripetis kelkfoje, ĝis li fine sukcesis rampi sur la sledon.

"Veturu, Balto!" li diris senenergie kaj senkonsciiĝis.

Balto tiris la sledon el la tranĉeo, kiun ĝi kun la hundoj elfosis, kaj veturis sur la deklivo tiom longe, ĝis ili preterveturis la falegintan lavangon. Poste ĝi malsuprenveturis en la liberan valon kaj sur la ebena surfaco ili ekveturis pli rapide. De tempo al tempo li rigardis malantaŭen por konvinkiĝi, ĉu Seppala kuŝas ankoraŭ sur la sledo.

La kuranta stafeto prezentis neesprimeble malgajan bildon. Seppala kuŝis sur la sledo sen moviĝo. La hundoj, kvazaŭ ili scius, ke ĉi tie okazas io eksterordinara, veturis serioze kaj trankvile.

Subite la sledo puŝiĝis je ia malmola elstaraĵo. Ĝi suprensaltetis, ŝanceliĝis kaj tuj sekve Seppala kuŝis sur la malmola neĝo. Falante li puŝiĝis per la kapo al la tero tiom forte, ke la doloro vekis lin el la senkonscio.

Li sidiĝis sur la tero kaj konfuzite ĉirkaŭrigardis. La sledo estis jam kelkajn metrojn antaŭ li kaj veturegis pluen.

"Balto! Balto!" li vokis ekscitite.

La hundo rigardis malantaŭen kaj revenis al sia sinjoro. Ĝi kelkfoje ekbojis kaj komencis froti sin ĉe la kruroj de Seppala.

"Vi estas bonkora, Balto," karesis ĝin Seppala. Kaj rigardinte la kompason li aldonis: "Vi kondukas nin bone."

Dua nokto vualkovris la neĝblovitan regionon. Kaj la ventego ne ĉesis.

Seppala nutris la hundojn kaj daŭrigis la veturon la tutan nokton. De tempo al tempo li veturis kun plena konscio, sed jen kaj jen li senpove dormetis. Kaj tiam la sekureco de la veturo restis nur ĉe Balto.

La duan tagon la stafeto jam nur treniĝis. Ĉiuj hundoj havis la piedojn tiom ŝirvunditaj, ke post la kunjungaĵo restis strio de ruĝa sango. La korpojn de la bestoj kaj de la elĉerpita homo skuis febro.

En kompatinda stato la stafeto atingis Unalaklik-on. Ĝi veturis pli ol 250 kilometrojn, estis survoje kvardek kvin horojn kaj travivis neesprimeblan suferadon.

La Unalaklikanoj, kiuj vivis jam kelkajn horojn en atmosfero de timo kaj espero, veturis renkonten al Seppala. Ili volis premi lian manon, danki lin, doni al li refreŝigaĵon.

Seppala ĉirkaŭis ilin per malforta rigardo, senvorte montris al la paketo da sero kaj preskaŭ neaŭdeble flustris:

"Flegu la hundojn!"

Poste li renversiĝis kaj senkonsciiĝis.

En tiu momento jam Gunnard Kasson alfiksis la paketon al sia sledo.

Kaj dum oni forkondukis la hundojn kaj forportis la senmovan korpon de Seppala, por redoni al li la vivon, la lasta, la decida ero de la stafeto direktis sin al la maro.

Ĉapitro 7. Inter vivo kaj morto

Jam de tiu momento, kiam venis al Nome la sciigo, ke la stafeto ekveturis, la loĝantoj de la urbo respiris. Ili sciis, ke oni ankoraŭ ne venkis. Ili sciis, ke la ĉefa lukto kun la mortinsida malsano nur ekestas. Sed tamen la malespero cedis al la espero.

Doktoro Welĉ maljuniĝis en tiuj kelkaj tagoj almenaŭ je dek jaroj. Ja ne estis facila tasko vizitadi la pacientojn, kiuj rigardis al li kun senfina fido, kaj ne povi doni al ili la efikan medikamenton.

La poŝtejo estis ĉiutage sieĝata. La depeŝojn pri la proksimiĝanta savo jam atendis kun malpacienco ne nur doktoro Welĉ kaj la ĵurnalisto Hilton. La gepatroj de la malsanaj infanoj, ankaŭ tiuj, en kies domo la malsano ankoraŭ ne aperis, rapidis kelkfoje dum la tago al la poŝtejo por demandi, kio estas nova.

Ĉiu parto de la stafeto estis sekvata kun senspira streĉo. La nomojn de la veturantoj oni elparolis kun admiro kaj respekto. Kaj post ĉiu depeŝo sciiganta, ke ankoraŭ unu viro ekveturis, granda ŝtonego falis de sur la koro.

Tiun tagon, kiam el Ruby ekveturis Seppala, la vivo en Nome estis neordinare vigla. Neniel gravis la malpermeso pri amas — kunvenado. La homoj estis tiom impresitaj per tiu granda sciigo kaj ili devis komuniki al iu siajn sentojn.

"Ĉu vi jam aŭdis?" demandis unu la alian renkontiĝinte.

"Pri kio?"

"Nu, pri Seppala!"

"Ho, Seppala! Bonega homo…!"

"Kaj kion vi opinias — ĉu li sukcesos?"

"Li sukcesos. Seppala alvenos. Certe!"

"Sed la vojo estas tiom longa kaj — "

"— kaj danĝera, mi scias. Sed iu diris, ke li konas Seppala-n. Laŭdire li estas viro kvazaŭ el ŝtalo. Kaj mi — mi mem ne scias, kial mi tiom fidas lin. Sed io senĉese diras al mi, ke Seppala alvenos."

"Nur ke…!"

Ju pli longe la telegraf-oficejo en Unalaklik silentis, des pli multe kreskis la fido al Seppala. Neniu volis malesperi. Neniu havis sufiĉe da forto por allasi la penson, ke Seppala povus perei en la dezerto. Ili vidis la teruran polusan ventegon, kiu eĉ en ilia lando estis supernormale akra. Ili sciis, ke la regiono, kiun traveturas Seppala, estas plena de danĝeroj. Ke tie troviĝas perfidaj marĉaĵoj kaj montoj kun abismoj. Ke tie vivas malsata kaj danĝera bestaro.

Kaj tamen ili kredis. Ili kredis kun tiu stranga kredo, kiun la homo kapablas havi nur tiam, kiam al li jam nenio alia restas. Ili krome ja bezonis ĝin, ĉar nur tiamaniere ili povis forpeli la ombrojn de la malespero kaj dubo, kiuj en iu kaŝita anguleto de iliaj animoj neforpeleble nigris.