Ĝi ne estas granda negoco. Dudek cigaredoj Simon Arzt kontraŭ ora horloĝo… Almenaŭ ĝi estus cigaredo Caporal…
– Ĝis revido — li adiaŭis kaj aldonis mallaŭte, rapide: — En la skatolo estas dek kvin mil frankoj…
Kaj li lasis lin tie. — Halo! Mi petas vin… reveni! — Sed Macquart iris.
— Faras nenion…
Nun kiel li troviĝas denove ĉe la fontano, en la homamaso? Kaj tie estas la malalta, dika generalo kun siaj grandaj lipharoj… Li vidis lian vizaĝon multfoje dum la nokto, kiel li atentis lin…
Iu ektuŝis lian ŝultron.
— Estas la unua kaj duono.
Li truniĝis. La oficiro estis tiu, kiu estingas la lampojn, se troviĝas mortinto en la domo. Li ĉiam anoncas la precizan tempon. Li sekvis lin senvorte.
Antaŭ la pordego staris la nekredeble malgranda aŭto. Motora beboĉaro!
La oficiro startigis la aŭton…
Ili veturis sur kurbaj vojoj senvorte, komence sur larĝaj stratoj kun arklampoj, poste sur mizera, senhoma, suburba stratetaĉo. Senmastraj hundoj diskuris antaŭ la aŭto. La oficiro bremsi kaj diris mallaŭte:
— Estas la dua horo…
Li estas tia, kiel radioaparato. Li diras ĉiam la precizan tempon.
Kolombo descendis en la malamika, nokta, forlasita loko kaj atendis la oficiron. Tiu frapfermis la pordon, akcelis kaj lasis lin tie.
En blanka frako! Sur la kampoj!
Nu, ĝi estas bela situacio. Nenie troviĝas unusola animo. La senmstraj hundoj komencis reveni kaj ĉirkaŭiris lin scivoleme. Ĝi estis tre fajna ŝerco flanke de la sinjoro leŭtenanto, mi povas aserti… — li pensis senkonsile.
Kelkajn paŝojn malproksime de li staris sola kampgardista kabano. Hop! Eble troviĝas ia ĉifono tie, kion li povus surpreni.
Sed kion li faros sen siaj vestaĵo kaj havaĵo? Li volis aparteni nur al la marŝkompanio, sed se mankas lia ekipaĵo, tiam li estos komdamnita al multjara trudlaboro.
Hu, kiel granda problemo ĝi estas…
Li malfermis la pordon de la kabano kun peza koro kaj kun malbona gusto en sia buŝo.
Li enpaŝis en la mucidan ejon kaj ekbruligis alumeton. Poste li ekkriis pro miro.
Liaj uniformo, ĉapo, bajonet kuŝis en ordo sur benko, kaj sub ĝi estis paro da soldatŝuoj.
ĈAPITRO 8
Lorsakoff promenadis en sia ĉambro, kiel sovaĝbesto en la kaĝo. Lia fenestro donis vidon al la langvoraj, polvokovritaj palmojn de la marbordo en la fiŝista haveno. Aŭroris. La malpura, suburba dometo estis muta kaj siletnta. La araba kafkuiristo jam longe fermis sian vendejon sur la teretaĝo, kaj nun li dormis sur kovrilo ekstere antaŭ ĝi.
Kraketis la lignoŝtuparo ekstere. La ruso etendis sian manon al la malantaŭa prodo. Iu frapetis. Li iomete malfermis la pordon.
— Fin-fine! — li diris kaj enlasis la vizitanton, poste li denove fermis la pordon. — Ĉu vi kunportis la horloĝon?
— Jen ĝi estas — respondis Macquart, ĉar li estis la vizitanto. Kiuj vidis lin en la balo, ne estus rekonitajn lin. Li portis la helbluan pantalonĉemizon de la havenlaboristoj kaj malpurajn tenisŝuojn sen laĉoj, el kiuj elvidiĝis liaj nudaj piedoj.
Li transdonis la horloĝon. Lorsakoff avide etendis sian manon por preni ĝin.
— Sed… Yves diris tion, ke ĝi estas brakhorloĝo…
— Li donis tion al mi.
— Estingu la elektran lampon!
Macquart obeis. La ruso denove ekparolis post sekundo:
— Eklumigu ĝin.
Post la klako de la ŝaltilo kaj fariĝis lumo revolvertubo premiĝis al la stomako de Macquart, kaj Lorsakoff siblis motepala:
— Transdonu la brakhorloĝon! Ne provu kontraŭdiri eĉ per unu vorto! Mi estas klarvida pri vi Macquart. Mi jam scias ekde unu jaro, ke vi samtiel trompis la gefratojn Junghans. Sed nun vi enpoŝigos fiaskon.
— Ĉu vi freneziĝis? — demandis la alia trankvile. — Li demandis min, kioma horo estas, li eklevis la fermoplaton de la horloĝo laŭ interkonsento, mi transprenis ĝin de li, kaj mi transdonis la cigaredskatolon al li.
— Yves emfaze diris al mi en la telefono, ke temas pri brakhorloĝo. Pri la brakhorloĝo de doktoro Brétail.
— Kaj kia horloĝo ĝi estas? Rigardu tion almenaŭ pli ekzakte!
— Surprenu la horloĝon — diris la alia, eĉ nun direktante sian revolveron al Macquart. — Restu tie staranta, kaj transdonu ĝin… Ne movu vian manon al via poŝo, ĉar mi mortpafos vin.
Li rigadis la horloĝon kaj murmuris mirante:
— B. Y. Sendube, ke ĝi estas tiu de la majoro. Bertram Yves.
Lorsakoff iom malcerte tenis la revolveron. La alia ridetis moke.
— Vidu, Lorsakoff, mi ne timas vin. Eĉ ĝis nun mi povintus mortigi vin facile — kaj dum li diris tion, li kunpremis sian dikfingron en sia manplato, tiam el lia juvelŝtona fingringo ia likvaĝo ŝpruciĝis longen, en minca radio, kaj ĝi krepitante saŭmis sur la tablokovrilo, kaj dum sekundoj grandega makulo restis sur la tolo. — Sulfuracido… Kiam li rigardis vian horloĝon, mi povintus mortigi vin. Sed ni bezonas unu la alian. Precipe nun, kiam evidentiĝis, ke Yves laboris por sia propra utilo, kaj li uzis nin, kiel nur efektivigantojn.
— Tamen kiel li klarigis al mi ekzakte en la telefono pri stranga brakhorloĝo, kiu havas leveblan fermoplaton kaj kadron, similan al krokodilkapo?
— Ĉar li bezonis tempon por forigi ĉiun spuron.
Lorsakoff mallevis sian pistolon:
— Konfuze… Sed mi rekonas, ke verŝajne mi eraris koncerne vin. La plej granda problemo estas en la afero, ke neniu el ni konas la majoron persone.
— Mi vidis lin hodiaŭ.
— De kie vi scias, ke li estis tiu?
— Generlo Aubert venis kun li sur la ŝtuparo brak’ en brako, kaj poste li renkontiĝis kun vicgrafo Lambertier ĉe la fontano laŭ interkonsento.
— Kia homo li estas?
— Alia, ol lia famo.Vi estus ĵurinta, ke li estas dudek du jara, frivola bubo. Belvizaĝa, iom lentuga, konstante rikanata, kaj li ŝajnigas idioton. Li ludas la rolon de ebriulo tiel, ke ĉiu aktoro povus envii lin.
— Sed kial li estus dirinta telefone, ke la plano estas ĉe li, en la horloĝo kun krokodilkapo, se li intencis trompi nin?
— Kiam li telefonis, li ankoraŭ ne havis tiun intencon. Intertempe okazis io.
Lorsakoff blasfemis.
— Se ĝi estas tiel, li amare pentos tion. Baldaŭ lia kolo estos inter miaj manoj!
— Kiel?
— Vi estas azeno! Ĉu vi jam ne memoras nian interkonsenton? Ni devas aŭtentigi la planon de d-ro Brétail surloke. Vi devas vojaĝi tien. Kaj tiam li estos en miaj manoj. Eĉ hodiaŭ informu Laporter-on kaj Hildebarand-on!
— Laŭ mi unuavice ni devas paroli kun Grison. Nur li havis personan kontakton kun la majoro.
— Vi pravas! Ni iru al Grison.
Enpoŝiginte la horloĝon, li estingis la lampon kaj iris kun Macquart. La ruso haltis antaŭ la pordego por momento:
— Hm… La araba kafkuiristo antaŭ nelonge dormis ĉi tie. Kie en la infero li estas?
Kelkajn minutojn ili rigardadis suspekteme dekstren-maldekstren, sed fine ja ili havis urĝan aferon kaj forrapidis.
… La araba kafkuiristo singarde malsuprenvenis sur la ligna ŝtuparo.
Ĉar dum la tuta tempo li subaŭskultis ĉe la pordo.
La vapora, griza aŭroro iom post iom disvolvis la ombrojn de la nokto inter la arboj kaj la domoj.
Ili rapidis.
La longa stratetaĉo, etendiĝanta ĝis la marbordo faŭkis senhome. Sed subite iu venis renkonte. Soldato. Li estis tre ebria. Li zumkantis kaj puŝiĝis al ĉiu dua muro de domo. Poste li riproĉis la arabojn per sovaĝa, malbela blasfemo kaj vokis ilin elveni sur la straton por disrompi ĉiujn… Li apogiĝis al iu muro de domo kaj elprenaĉis cigaredon el sia poŝo. Jam de malproksime li amikeme mansignis al la du proksimiĝantoj: