Выбрать главу

… Kolombo pensadis pri tio, ke diablo forportu ĉiun enigmon. Li jam neniam havos kapablon al tio, sed Troppauer legis tiun parton de sia poemo „se ektremos la universo, kaj eksonos malbeno de ie…”

Eksonis!

— Troppauer, vi estas hebeta, okĝiba kamelo…

Eksonis do la malbeno sur la lipoj de serĝento Latouret, ke la universo vere ektremis, kaj se nur la duono estas vera, kion li asertis, eĉ tio sufiĉus, ke la plej malproksimaj parencoj de suprenira linio povu preskaŭ sinki pro honto.

La poeto kun siaj paperoj kaj taŭzitaj bukoj, humiligita ĝispolve iris vespermanĝi. Kolombo staris rekte, kiel paliso. Latouret tiretadis siajn lipharojn kaj rigardis lin. La cikatroj preskaŭ flamis sur lia vizaĝo.

— Senrangulo!

— Oui, mon chef!

Li faris mallongan efekto-paŭzon.

— Ok mortintoj kuŝas en la lavejo, aŭ tio, kio restis el ili. Vi gardostaros ok horojn. Anonciĝu post kvin minutoj ĉe la gardestrejo, plen-ekipite al la marŝado!

Ĝi estis kruela afero. La leŭtenanto tute ne pensis sendi solan postenanton al la terura loko dum la nokto. Eĉ ne tian homon, kiu aŭrore ekmarŝos en la dezerton.

— Ĉu vi komprenis?

— Mi komprenis, sinjoro serĝento!

— Kial vi rikanas!!? — li kriegis ekster si, ĉar li atendis tion, ke Kolombo paliĝos pro teruriĝo kaj kolero. — Ĉu eble vi ĝojas, ke vi devas gardostari?

— Mi ĝojas, sinjoro serĝento! — li diris sincere, ĉar li vere ĝojis. Li povos trankvile rigardi sur tiu forlasita loko la enhavon de la dokumentujo, garditan en sia poŝo. Ĉerte oni ne ĝenos lin.

La serĝento fariĝis ruĝa, kiel meleagro pro kolero.

— Frenezulo! Vi estas frenezulo!.. Mi instruos vin malĝoji kaj timi!.. Vi… vi… Rompez! Rompez! Ĉar mi dishakos vin!

Kompatindulo, kiel li koleras — pensis Kolombo, dum li iris en sian ĉambron. Rilotte sidis sur sia lito kaj okupiĝis pri tio, ke li forte ŝmiru siajn piedjn per sebo pro la nokto. Li jam sciis, kion signifas tio, kiam la kompanio ekmarŝos!.. Hildebrandt skribis leteron, sed dume li atentis la prepariĝon de Kolombo kaj kaŝe rigardis iun sian kamaradon, kiu ŝajne dormis.

Li estis Pancroft. Malgrasa homo kun granda nazo kaj larĝaj ŝultroj. Li venis el Usono. Se lia vapoŝipo malfruiĝintus nur kvin minutojn, tiam oni estus sidigintaj lin en elektroekzekutan seĝon. Sed tiel oni povis fari nenion kontraŭ li. Li miksiĝis en politikan murdon, kaj oni lasis lin forkuri en Cherbourg… La kamaradoj preskaŭ neniam vidis lin kun Hildebrandt. Li amikiĝis kun greka keĉeskeĉes ĉampiono, Adrogopoulos. Ĝi estis sport-amikeco. Pencroft iam trejnis la poliscistojn en diversaj landoj de Eŭropo pri memdefenda bokso, kiel profesia boksisto. Hildebrandt plej ofte estis kun sinjoro grafo, kiu estis altfrunta, serioza, iom acerba homo. Videbliĝis sur li, ke li devenis el iu altranga socitavolo. Li neniam parolis pri sia civila paseo.

Kolombo amikiĝis kun ĉiu. Li estis populara ankaŭ inter la soldatoj, kaj dank’ al kelnero el Marseljo, la nomo Kolombo sekvis lin ankaŭ en Afrikon. Kiam la kelnero, dungiĝinta al la legio la unuan fojon nomis lin tiel, ili ridis. Poste ili kutimis tion, kaj Harrincourt tenis sian moknomon. Tamen lia unuanombra amiko estis Troppauer, la poeto. Li amikiĝis ankaŭ kun Kreto, se ĝi nomeblas amikiĝo, kiam iu ekprotektas kompatindan duon-idioton. La frumaljunaj faltoj de heredita degeneriĝo sidis sur la vizaĝo de Kreto, kiam li ridetis. Nun li dormis, sur la okuloj kun ĉapelo, en vestaĵo, kun interpektitaj fingroj sub sia nuko, kaj lia havaĵo estis dise ĉirkaŭ li. Kolombo skue vekis lin:

— Oldulo! La kompanio ekmarŝos matene! Ek, kunordigu vian pak-sakon! Vi povas dormi poste…

— Dormi ĉiam eblas… — kaj li rikanis. — Kion vi volas, Kolombo. Nun ni ankoraŭ ne ekmarŝos…

— Sed se oni trumpetos viciĝon, vi jam ne havos tempon por tio.

— Tiam jam ĝi ne estos bezonata… Tiam ni jam ekmarŝos. — Kaj li tiris la ĉapon sur siajn okulojn kaj dormis plu.

Kion li faru?

— Hildebrandt! Paku la havaĵon de tiu kompatindulo. Mi devas anonciĝi por gardostari en la lavejo.

Ili ĉiuj gape rigardis lin.

— Ĉu al la ok mortintoj? — demandis Adrogopoulos kaj trostoremis.

— Jes tien… Kaj mi jam ne havas tempon kunordigi la havaĵon de Kreto.

Pilotte iris tien, kaj komencis ekipi la dorsosakon de la idioto, sed dume li murmuris ion kun moroza vizaĝo.

— Aŭskultu min, Kolombo! Ĝi estas la legio, kaj ne la savarmeo…

Tamen li metis ĉion en la tornistron kolere.

Sed Kolombo kuregis al la serĝento. Latouer okulmezuris lin de la kapo ĝis la piedoj. Se ne estintus bezonata gardisto urĝe en la lavejo, certe li estus trovinta ian mankon. Tiel li diris nur ĝin averte:

— Tiu gardostaro estas samtiel grava, kvazaŭ vi postenus antaŭ la gubernejo. Post tri paŝoj regula turniĝo, kaj denove tri paŝoj. Se vi sidiĝos aŭ ekcigaredos, mi starigos vin antaŭ la militan tribunalon… Ĉu vi komprenis?

— Jes!

…Li… li ja… diras la vorton jes, kvazaŭ li estus laŭdita. Li ja radias pro ĝojo.

Nun jam li pentis nek tion, ke lia orono estis iom kontraŭregula, kaj li daŭrigis kun minaca rideto:

— Kompreneble ni ne malŝparos la kurenton, vi estos en mallumo! Legiano ne timiĝas de ok mortintoj kaj ne timas la fantomojn!.. Pro kio… Kial vi ĝojas? Kial vi rikanas? Rompez… Rompez!.. Ĉar mi fendos vian stomakon!

Kaj li devis lozigi sian kolumon, ĉar li sentis tiel, ke tuj apopleksio aktakos lin.

… Sed Kolombo ĝojis sincere. Ĉar li povos trarigardis la enhavon de la dokumentujo ĉe la unua lumo de la aŭroro sen tio, ke li devus timi surprizo, ĉar se estas mallume, el ekstere oni ne povas enrigardi, sed li ekvidas tiun de malproksime, kiu venas.

Dek minuta vojo estis inter la lavejo kaj la aliaj domoj de la fortikaĵo. Malofte iradis tien soldato eĉ tage, se li havis kion lavi, kiel la viktimoj de la eksplodinta mangrenado. La dometo staris en la transa flanko de la grandega, senhoma, nokta ekzercejo.

Do dek mortintoj estas en tiu konstruaĵo. Ŝajnas, ke la sorto volas timigi la kompatindan Kolombon — li pensis en si mem ridanta. Nu, do ĝi devas forte klopodi. Li enpaŝis en la lavejon trankvile, preskaŭ gaje de sur la malluma kampo.

Malproksime oni trumpis vespersignalon, kaj baldaŭ ankaŭ la flavaj fenestroj de la satb-konstruaĵoj mallumiĝis. La malgranda domo staris sole inter kelkaj rigidaj palmoj en la fino de la vasta kampo.

Li fermis la pordon. Li komencis iradi tien-reen kun malrapidaj paŝoj, kiel la serĝento ordonis…

4

Estas la deka horo…

La luno enradias tra la fenestro, sur kiu ne estas sen moskitovualo, kaj ĝi grimpas malrapide antaŭen sur la planko per sia lum-rondo.

Unu, du, tri… Klako, turniĝo… Unu, du, tri…

… Estas enue iradi tien-reen, tio certas. Almenaŭ li povus ekfumi. Aŭ eble li nur konjektus, kia estas la mondo ĉirkaŭ li.

Obtuzaj titsonoj aŭdiĝas de malproksime. La planko krakas sub liaj paŝoj en la muta silento. Ne estas agrable gardostari nervoza homo. Estas bonŝance, ke pri tiaĵo oni ne scias en la familio Harrincourt. Li estas samtiel unuanima, kvazaŭ li estus en la kantino. Kelkfoje li rimarkas tion, ke li fajradas…

Nun io krakis en la angulo. Kaj dufoje. Poste silento. Ja ĝi estas malnova planko, kaj nokte kiam la aero malvarmiĝas nokte, la lignotabuloj, dilatiĝintaj en la taga varmego, nun denove kuntiriĝas. Ĝi kaŭzas la krakadon.

Se iu ne lernis fizikon, tiu nun terure ektimiĝus.

Trenata fajfado de trajno aŭdiĝas de malproksime. Li vidas tra la fenestro, ke senmastra hundo trakuras la senhoma kampon, kaj ĉio estas silenta, nur de ie sonas la falo de gutoj. Veŝajn likas akvokrano… Nun alia krako. Hm… Kial ĉiam sur tiu sama loko krakigas la malvarmiĝo la plankon?…