La lunlumo antaŭenglitas sur la planko, kaj nun ĝi prilumas kapon de homo, kuŝanta surdorse. Kretoblanka, morta vizaĝo, kun bluaj lipoj, kun malfermita buŝo.
Vi estas malbelega, olulo mia, tio sendubas. Sed ne timu nenion, ĉar Kolombo ne ĝenos vin, li nur gardostaras. Kaj morgaŭ oni enterigos vin ĉiujn, la ok homojn, poste vi povos transdoni vin trankvile al la pereiĝo. Unu tagon pli aŭ malpli en la eterneco jam ne diferencas… Kompatinda, bona serĝento Latouret. Dio donu al li ripozon, se laŭ la nedivenebla bonvolo de la sorto li estus frapata de apopleksio; li nun koleradus, ĉar li pensis, ke ĉiutagan homon atakus epilepsio pro tiaĵo… Kaj kiam la luno glitis plu, ankaŭ bruna makulo estas videbla, kaj ŝirita, sanga kamizolo, per kiu oni korvis haste la kadavron.
Unu, du, tri… Klako. Turniĝo… Unu, du, tri…
… Ĝi tamen estas troigo, mi petas, pro tiu konstanta krakado kun tiuj pli malpli longaj intermitoj. Ne tial… Sed iu do estas ĉi tie, kio estas malpermesita. Kia idiotaĵo ĝi estas, kaŝiĝi en tiu ĉi loko? Sed eĉ tio eblas, ke ia ronĝulo estas sub la planko.
Krak…
La luno nun prilumas neĝe blankan, pugnitan manon, kiel la lumrondo malrapide trapasas lian kapon… Malporksime oni denove sonorigas kvaronhoron, kaj ia birdo ekkriĉas subite en la nokto. La luno nun desegnas kelkajn, longajn foliojn de la arbokorno de la rigida palmo sur la plankon…
Ĝi denove krakas iomete… Poste dufoje kaj akre…
Diablo forportu vina reaperantan avon!
Faru regule. Unu movo, kaj la fusilo estas pafpreta, klako sur la kulaso, kaj li krias laŭte:
— Haltu!
Silento…
Li elprenas sian poŝlampon. Li ne volas ŝalti la elektran lampon. Se vere ronĝulo moviĝas sub la putra lignotabulo, tiam povus okazi granda problemo pro la kontraŭordona eklumigo. Kaj tiu silurlipharulo opinius tion, ke li timas. Sed li ne havas kaŭzon pensi tion. Kial li timus en sia mano kun bajoneto?
La lumo de la poŝlampo dancis tra la ĉambro, sur la planko, sur la muro eĉ sur la plafono. Li trovis nenion. Pro la eksplodo krevis barelo, plena de minio apud la pordo, per kiu oni kutimas farbi la ladtegmentojn. La rustkolora, viskoza, glueca materialo disfluis de iu muro al la alia, kiel ia rampulo el la praepoko. En la angulo, de kie la krakoj aŭdiĝis, homo kuŝas vizaĝaltere en granda sangoflako, kovrita ĝis la verto per kamizolo. Tiu povrulo jam ne krakas… Alia homo dekstre, kun suprentiritaj genuoj, relative malmulte kripliĝis… Sed kie estas lia kapo?… La morterŝmiraĵo estis ŝprucigita per spliteroj kaj sango, ĉie troviĝis sur la planko disŝiritaj ĉifonaĵoj kaj senmovaj korpoj, kvazaŭ en natura pozicio, tien-ĵetitaj…. Ok.
Ne… Naŭ… Ĉu ne ok personojn oni menciis? Hm. Ĝi certas, ke naŭ kadavroj troviĝas ĉi tie… Jen vidu. Kiel strange!
Diablo scias. Kiel ajn li rigardas: ili estas naŭope kaj unu piedo… Li malŝaltis la poŝlampon. Li denove surŝultrigis sian fusilon kaj promenis plu. Li faros inventaron pri la mortintoj!.. Estis ok aŭ naŭ kadavroj, ĉu ne egalas?… De tiam ili nek plimultiĝis, nek malplimultiĝis, ĉar ne estas verŝajne, ke iu ŝtelas mortintojn ĉi tie…
Kio estas al tiu planko?!..
Du rapidaj krakoj, brueto… kaj silento…
… La luno nun prilumis la ĉambron sur granda loko, kaj estis bone videbla la soldato, kuŝanta vizaĝaltere en la angulo… La planko krakas tie, ĝi certas, kaj…
Ĉiuokaze bazonatas fortaj nervoj… Ĉar ekzemple li estus ĵurinta, ke la soldato, kiu kuŝis vizaĝaltere, antaŭ nelonge li ankoraŭ disetendis siaj brakojn. Kaj nun iu… Nu, estas egale…
Kial okupiĝis pri detaloj? Ĉiu mortinto kuŝas tiel, kie li volas! La sonorilego signalas ĵus la dek duan horon nokte… Sur la planko kuŝas senmovaj korpoj, prilumitaj de la lunlumo… Krepusko, iafoje aŭdiĝas falo de guto, kaj esktere estas videbla la senhoma, nokta kampo…
Unu, du, tri… Klako, turniĝo… Unu, du, tri…
…Kion faras Colette nun — li pensis kun vere profana asociiĝo, rilate parizan dancistinon. Ekveturonte, li eĉ parolis kun ŝi…
Laŭta krako!..
Nun li denove kaptas sian fusilon kaj turniĝas al la angulo. Poste li staras konsternite.
Nigra objekto flugis al li… Li sentis teruran baton sur sia ŝultro, kvankam ĝi estis direktita al lia kapo. Li pikpuŝis antaŭen, sed la bajoneto trafis en la aeron. Dume ankaŭ Kolombo estis ekster la lumrondo, kaj nek la dua terurega bato de la naŭa mortinto trafis lian kapon, nur lian ŝultron… Sentinte akran doloron en sia brako, li faligis la fusilon kaj nun jam sciis, ke li estas sendefenda kontraŭ la tria bato. Sed ne!
La tria bato ne trafis lin, ĉar…
Du pafoj knalis de ie el malantaŭ la dorso de Kolombo! La pordo de la lavejo malfermiĝis, kaj la naŭa mortinto elsaltis tra ĝi kaj fuĝis…
Lia ombro kuris sur la kampo.
Kvankam la ŝultro kaj la dekstra brako de Kolombo paraliziĝinte akredoloris, tenante sian revolveron per sia alia mano, li postkuris lin…
Traraa! Traraa!
La gardistaro blovsignalis alarmon, aŭdinte la pafojn. Kaj tuj poste ekstridis la akresona voĉo de la komandanta suboficiro en la nokto:
— Al la armiloj!
La atakanto kuris sur la malluma kampo antaŭ Kolombo en tridek paŝa distanco. Nur lia obro estis videbla. Atinginte al la fortikaĵo, li saltis tra la malalta ŝtonmuro senhezite…
La mallumo de la nokto englutis la naŭan mortinton.
Kiam Kolombo revenis de la muro, la forlasita kampo estis plena de homoj. Venis la pikedo kun acetilenlampoj, kurpaŝante, kun pafpretaj fusiloj, venis multe da oficiroj, ili bukis sian rimenzonon kurante, kaj ankaŭ la kapitano venis, akompanate de kelkaj oficiroj.
Serĝento Latouret kuregis avane, kaj li sentis sin pli agrable en la plej sanga batalo, ol momente.
La gardistestro kriis laŭte:
— Haltu! Rektiĝu!
Ili alvenis al la postenanto, sendita al la lavejo, kiu staris sen ĉapo kaj prenis sian fusilon per sia maldekstra mano.
— Senrangulo!
— Mi raportas obeeme: iu atankis min en la mallumo proksimume dek kvin minutojn pli frue, li ekbatis min plurfoje per dura objekto kaj forkuris.
— Ĉu vi trafis lin, kiam vi pafis?
— Mi ne pafis.
— Kiu do pafis?
— Ankoraŭ iu estis en la lavejo kaŝiĝinte.
— Nom de Dieu! — siblis la kapitano inter siaj dentoj, ĉar tiom da skandala enigmo kaj friponaĵo estis senekzempla en kazerno.
— Mi raportas obeeme, mon commandant, la gardostaranto timis kaj aranĝis tiun mokinciton kun la pafado. Tiu homo cetere dizertis, malgraŭ tio, ke mi protektis lin. Li estas insida, malkuraĝa kaj hipokrita…
Via baptopatrino — pensis Kolombo. Iu oficiro estis preta akcepti la opinion de Laatouret. Sed antaŭ ol li povintus daŭrigi la esploron, okazis tia afero, de kiu la kapitano ektimiĝis pli multe, kvazaŭ ok mortintoj reviviĝus samtempe por ekfumi piptabakon en tiu ĉi mondo. Ĉar la akresona voĉo de la suboficiro de la pikedo ĉe la pordo denove fendis la nokton:
— Al la armiloj! Al la armiloj!
Kaj eksonis la trumpeto, sed ĝi blovsignalis ne alarmon, sed alviciĝon!.. Sankta Dio! Ĝi signifas la alvenon de superulo!
La urba komandanto estis tiu!
Generalfeldmarŝalo Cochran aŭdinte la alarmon, elsaltis el sia lito, kriante mil malbenojn, ke: Tiu sterkejo estas la honto de la kolonia armeo, kio do ĝi okazis denove?!.. Ĉu antaŭenŝovita garnizono en la dezerto?!.. Ĉu tiu urbo ne estas Otan? Ĉu ĝi ne estas la sidejo de la plej supera mititista tribunalo kaj la korpuskomandejo de la kolonia armeo? Nu atendu! Nu atendu, vi bohemaj civiluloj en soldata vestaĵo…. — Li spiregis tiaĵojn, dum li haste surprenis sian uniformon, kaj lia edzino petis lin plorante ne eksctitiĝi.