— Silentu, Josephine! — li alkrisis moroze al sia edzino. — Vi estas la kaŭzinto de la tuta afero! Ĉar la ĉiama gastado forprenas mian tempon, ke mi kontrolu tiujn grasiĝintajn, nenifarantojn… Ili faras tion, kion ili volas!.. Sed mi metos finon al tio, Josephine! Kie estas mia glavo?!
— Sankta Dio! Kion mi kulpis?!
— Ne nervozigu min! Mi bezonas mian glavon ne pro vi!.. Antoine! Antoine! Venigu la ŝoforon… Ni iru!
…Kiam la aŭto hupante haltis antaŭ la pordego de la fortikaĵo, oni kriis „al la armiloj”, eksonis la trumpeto, ambaŭ aloj de la larĝa, krada pordo malfermiĝis, kaj la oficirojn kaptis deprima antaŭsento de malproksimaj garnizonoj…
— Mi raportas obeeme la etaton…
Li mansigne silentigis la leŭtenanton spiregante:
— Zorgu pri via etato! Ni iru! Mi petas lampon, kaj antaŭen, tien, kie moviĝas tiuj multaj, etaj lumoj… Baldaŭ mi… Baldaŭ estos alia ordo… aŭ mi skribos kaj sendos tion al la sinjoroj sur bildkarto, apud Kongon… Suboficiro! Subofociro! Finu la alarmon, fripono! Kial vi alvicigas ĉiun legianon de la mondo antaŭ mi? Rompez… Rompez!
Li trarapidis la korton de la fortikaĵo, kiel samumo, brue antaŭiĝante, spiregante, tenante sian glavon kubutaksele. Grupo de palaj, timiĝintaj oriciroj sekvis lin.
Antaŭ la lavejo staris la pikedo, ĉirkaŭanta Kolombon. Kiam la altranga gasto estis je dudek paŝa distanco, la kapitano eltiris sian glavon: — Garde á vous!
La maleoloj kunbatiĝis kun unu bruo, la glavo de la oficiroj ekbrilis kun unu susuro… Cochran spiregante, senvorte okulmezuris ili de la kapo ĝis la piedoj, poste li kuradis tien-reen dum iom da tempo.
Li haltis antaŭ iu oficiro. Kiu tuj raportis:
— La etato estas tri personoj.
— Ne gravas… La etato ŝanĝiĝos… Ni transpostenigos la tutan garnizonon… Bonvolu paroli pri tio — li turnis sin al la kapitano — , kio estis al la grendado, kiel okazis la alarmo kaj tiu pafado… Ĉar mi ja vivas dum jaroj en tiu iluzio, ke la norda parto de Afriko, de post la morto de mia karmemora amiko marŝalo Lyautey estas pacigita, sed mi vidas tiel, ke en Oran tamen okazas noktaj alarmoj kaj pafadoj. Pri tiuj do mi ŝatus aŭdi, se vi estus tiel bonvola… Rompez! Bonvolu sinjoroj oficiroj reingigi vian glavon, bladaŭ vi povos ofte eltiri ĝin por defendi la patrujon… Nun ripozu! Ĉiu!.. Nu bonvolu diri, mi petas…
La kapitano respondis respektoplene, sed iom malvarmkondute en sia voĉo:
— Mi petas vin ekscelenco. Estas verŝajna tiu supozo, ke tiu homo false alarmis pro timo.
— Gardisto! — diris Cochran. — Venu ĉi tien! Kial vi pafis?!
La sango de Kolombo glaciiĝis. Li rekonas lin.
— Mi raportas obeeme, ke ni mi pafis. En la mallumo bato trafis mian ŝultron tiel forte, ke mi faligis la fusilon.
— Lampon! — krakis la voĉo de la generalfeldmarŝalo. Li mem ekprenis lampon kaj prilumis la vizaĝon de Kolombo. Li rigardis lin stulte dum sekundo. Li rekonis lin. Sed nur sekundon estis videbla, ke li konsterniĝis, poste li diris akravoĉe: — Trandsonu vian fusilon… Blankan paperon… — Li ŝovis la paperon en la tubon de la fusilo. Poste li flaris ĝin. — Neniu pafis per tiu fusilo. Montru vian ŝultron!
Kio ĝi estas? Tutcertas, ke Cochran rekonis lin! Ĉu estas egale ĉi tie, ke li aperas, kiel sinjoro en frako aŭ kiel senranga soldato?… Kia diablaĵo ĝi estas? Nek unu trajto de la generalfeldmarŝalo jam montris, ke li rekonis lin. Nun li prilumas lian ŝultron, kie granda ekimozo estas videbla.
— Ĉu vi pensas verŝajna, kapitano mia, ke la junulo aplikis tiun freŝan kaj tre fortan baton por memstumpigo, kaj poste li pafis per sia fusilo?
La kapitano rigardis sur serĝenton Latouret, iom dormeme kaj malgaje, tamen tiel, ke eĉ la renoj de la serĝento ektremis. Sekvis kelkaj, rapidaj demandoj:
— Je kiama oni sendis vin ĉi tien,
— Je la oka precize.
— Kial plenekipite al marŝado?
— Ĉar mia kompanio ekiros matene.
— Nu… tre interese… interese… — kriis Cochran. — Do en la tuta fortikaĵo St. Thérése estas nur unu kompanio, ĉar cetere mi eĉ ne supozus, ke oni devus sendi homon el la marŝkompanio gardostari dek horojn… Gardestro!
— Mi rapotas obeeme — elpaŝis Latouret — , tiu homo estas punata, li dizertis hiereaŭ.
Ĝuste lia ekscelenco — pensis Kolombo.
— Aha! Aha!.. — kapbalancis Cochran. — Li estas punata… Ĉu la verdikto de la milita tribunalo ordonis tiel, aŭ laŭ la alia ebla kazo, la nekutima puno estis en la hodiaŭa tagordono!?… Aŭ temas pri tiel nomata venĝo se serĝento?! Ĉu persona antipatio kontraŭ dizertinto?… Ĉu la serĝento ne estas klarvida pri tio, ke oni ne sendas solan gardostaranton al tiu loko?!.. Senrangulo! Kiel aspektis tiu, kiu atakis vin?
— Mi ne vidis lin. Estis mallumo.
— Ĉu ne estas kurento en la lavejo? Kial estis mallumo?
— Mi raportas obeeme, mi ricevis tiun ordonon, ke mi ne malŝparu la kurenton.
— Kiel?!
Cochran glutegis, ke lia gorĝa pomo moviĝis dek centimetrojn supren-malsupren sur lia kolo, liaj okuloj elstariĝis kaj restis tiel, kvazaŭ du butonoj elpremiĝintus el lia cerbo.
— Kiel?! Kio ĝi estis?!.. Ripetu tion!.. Cetre ne ripetu… Tiun suboficiron, kiu estas tiel ŝparema, oni devas tuj sendi tien, kie estas bataloj! Tie okazas la plej granda malŝparado! Tiulo devas esti en tia loko! Mi petas vin, kapitano mia, tiu gardestro deŝanĝos suboficiron el la marŝkompanio… Nun jam mi komprenas ĉion! La venĝo de la serĝento! Starigi senrangan soldaton gardostari en mallumo, sola kaj antaŭ la ekmarŝo, kiun li koleras, ke li renversis la tutan urbon Oran, kaj la ĵurnaloj menciios nin en la ĉefartikolo! Mi do petas vin, tiu serĝento konstante patrolu antaŭ la marŝkompanio en la dezerto. Orodono: antaŭ ĉiu etapo la serĝento skoltu la vojon kun ok personoj ĝis la plej proksima ripozloko. Post ĉiu etapo la ok homoj estu deŝanĝitaj, sed la serĝento ne! Tiu junulo, kiun li sendis gardostari, veturu sur la ĉaro de la Ruĝa kruco, kiel invalidulo… Mi donos lecionon al sinjoroj serĝentoj!.. Kaj se eblas, hodiaŭ nokte jam ne estu alia alarmo! Mi adiaŭas vin!.. Bonan nokton! Mi gratulas!!..
— Garde á vous!
Siblo de glavoj, bruo de kunbatiĝintaj maleoloj kaj la pigra resono de la botoj de la generalfeldmarŝalo, kiel li foriris, akompanate de kelkaj palaj oficiroj.
…Hildebrandt kaj Pencroft sidis unu apud la alia flustrante sur la malluma ŝtuparo, kondukanta al la ĉambro de la soldatoj.
— Kiel ĝi povis okazi?… — demandis Pencroft.
— Unuavice — diris Hildebrandt eĉ nzun spiregante, ĉar li kuris pli ol unu kaj duonhoron, ĝis li revenis tra la ĉefenirejo, ŝajnigante ebriulon — , unuavice tiu flavbekulo estas idito, aŭ li estas tre saĝa, kaj li ne havas nervojn. Mi volis tion, kiam mi atakos lin, li jam estu duonfreneza pro la timo. Ĉio estis vana… Tamen mi estus batfaliginta lin, ĉar mi ĵetis min sur lin nerimarkite. Sed diable! Ie el la proksimo knalis du pafoj.
— Kiel ĝi povas esti?
— Tiel, ke ni ne duope estis en la lavejo, sed triope. Mi kaŝiĝis tie, dum la junulo anonciĝis ĉe la ŝerĝento. Sed ŝajnas, ke iu anticipis min, ĉar la pafoj venis el la direkto de la kameno, verŝajne, ke tiu homo kaŝiĝis malantaŭ ĝi. Do estas ankoraŭ iu en la legio, kiu okupiĝas pri tiu ĉi afero… Kaj li nun jam konas min, ĉar li estis en la mallumo, kiam mi enpaŝis en la duonlumo por kaŝiĝi.
— Kiu estas tiu flavbekulo?
— Lorsakoff ne diris tion. Li nur promesis multe da mono por la horloĝo kun krokodilkapo. Cetre ĝi havas kunligon kun la afero… Sed morgaŭ ni ekscios tion. Ekveturonte ni ankoraŭ parolos kun li ĉe la stacidomo.
— Ni devas ekscii, kiu estas ĉi tie, kiu serĉas la horloĝon. Eĉ tio eblas, ke li estas la komplico de la knabo.