Выбрать главу

— Mi havas supozon. Provu rememori, kiuj estis en la ĉambro, kiam Kolombo diris, kien li iros gardostari! Mi tuj estis klarvida, ke mi povos ataki lin en la lavejo trankvile, kaj poste mi kaŝiĝos, ĝis li anonciĝos ĉe la gardestro. Ĝi povintus ekidei ankaŭ al alia homo el inter ni. Kiuj estis en la ĉambro? Vi, Adrogopoulos, sinjoro grafo, Troppauer, Pilotte, Jazmiroviĉ, la idita Kreto, Lindmann kaj mi.

Pencroft respondis vigliĝinte:

— Eble ni povas ekscii, kiu foriris el ili…

— Mi scias pli bonan rimedon. Dum la eksplodo krevis grandega barelo da minio, kaj la farbo disfluis. Miaj ŝuoj estis plenaj de la ruĝa gluaĵo. Mi esperas, ke la nekonato, kiu alpafis min, ne rimarkis sur siaj ŝuoj la ruĝan farbon, kaj ni rekonos lin pri tio…

— Tiun homon ni devas unuavice mortigi…

Kvar legianoj venis sur la vojo de la ĝardeno, planŝove, grumblante. Ili eksilentis. Kiam iu soldato eklumigis la elektran lampon malsupre, Pencroft, la unosnano, jam dormis surdorse tiel, ke liaj kruroj kuŝis sur la ŝtuparo, salivstrio tremetis en lia buŝangulo kaj ronkis. Hildebrant sidis havante malbutonumitan kamizolon, lia rimenzono pendis de sur lia kolo, la kepo kovris lian nazpinton, kaj li klarigis ion al altestimata kasistino per duone forglutitaj vortoj, dume li singultis laŭte, ke li preskaŭ transkapiĝis. Nek la alvenintaj soldlatoj estis pli sobraj, escepte la suboficiron, kiu kraĉis malestime, ekvidinte la du homojn.

Troppauer venis la lasta, sur la kapo kun laŭrokrono antataŭ sia ĉapo, kaj disetendinte siajn brakojn, li anoncis la teruran minacon, ke ekde morgaŭ li, kiel poeto minacos ĉiun ribelantan arabon. Li pretiris ĝuste ilin, kaj li preskaŭ surpaŝis Hildebrandt-on per siaj grandegaj, dѩkaj piedoj, poste li ŝanceliĝante eniris en la dormoĉambregon.

… Liajn soldatŝuojn kovris okulfrape dika tavolo de ruĝa minio…

ĈAPITRO 9

1

Alviciĝo!

Ilia plimulto revenis tute ebria, kaj dorminte nek kťlkajn horojn, nun tamen ili vestas sin dum momentoj, haste frotpurigante siajn kotkovritajn, malpurajn ŝuojn, kaj kiam la deĵoranta kaporalo malfermas la pordon piedpuŝe por diri sian matenan opinion al la tuta, fia bandaĉo, tiam ilia plimulto jam bukas sain rimezonon.

La trumpeto eksilentas, la kompanio staras sur la korto, kaj la kapitano post kelkaj adiaŭaj frazoj komandas „Ekmarŝu!” Poste „Dekstren”, kaj la oficiro ekiras sur sia ĉevalo, lia altenlevita glavo ekbrilas en la aero, la orkestro komencas ludi marŝon, kaj la plotono iras sur la straton gaje kantante…

Dume jam la ordono alvenis longe, laŭ kiu „Serĝento Latouret deŝanĝos suboficiron Larnac, postenigitan al la marŝkolono, kaj suvoje li servos, kiel konstanta patrolestro.”

Serĝento Latouret amis la ruĝan vinon pinard, kiun oni produktis en granda kvanto proksime de Oran, li ekŝatis la fortikaĵon St. Thérése kaj la trankvilon de la veteranoj, tamen li iris feliĉe en la inferon de la malproksima garnizono, ĉar Kolombo estos sub lia kontrolo… Kiu estas la hontindaĵo de lia kariero, ruiniganto de lia suboficira aŭtoritato, kaj tiu rikananta bubo, tiu fia ŝajniganto, al kiu li donos instruon… Nom du nom.

Sed momente la rikananta bubo dormis tute sane en la ombra interno de la velkovrita ĉaro, ornamita per ruĝa kruco, ĝuante ĉiun avantaĝon de la soldato, estanta en malsanuletato. Li elkore bedaŭris tiun kompatindan Latouret-on. Li estas maljuna, ostiĝinta soldato, sed ne malbonulo.

La kompanio marŝas tiel. Fariĝas vespero, poste denove mateno. Ili nur marŝas…

Kolomboelrigardis tra la fendo de la tolo ĉe la fina parto de la ĉaro. Malantaŭ ĝi, sed sufiĉe malproksime marŝis la postgvardio kun muloj, portantaj maŝinpafilojn. Iom fore aperis grupo de indiĝenoj, kaj ili denove malaperis malantaŭ la sablodunoj.

La legianoj ne ŝatas tiѵjn militvagantojn, kiuj vagas en la dezerto kune kun la regulaj trupoj kaj tendumas en la proksimo de la garnizonoj. Ĝi estas senorda horo, la batalo interesas ilin nur pro la predo.

Tra la antaŭa parto de la ĉaro estis videŢla la longa hom-serpento de la marŝanta kompanio. Inter senlimaj, flavaj montetoj, en terura varmo, nenie torviĝas makulo da ombro, nur la kremkolora sablosurfaco de la blindiga Saharo kaj ondliniaj dunoj… dunoj… ĝis la vidlimo, ĉie flavaj dunoj…

La kuracisto metis kovrilon sur la amasigitajn kinin-sakojn kaj dormis… Eble nun li povus rigardi la dokumentujon…

Ne… Ĝis li ne scias, kio estas en ĝi, li devas tre atenti. Jen… Oni portas soldaton, kiu konvulsias… Lia buŝo ŝaŭmas, sangaj salivstrioj tremetas post ĉiu stertoro… Oni kuŝigas lin. La kuracisto salte leviĝis dormeme. Malvarman felsakon sur lian kapon… Sed estas kapute al li!!.. Verŝajne li havas pulmoembolion… Vejno ekkrevis… Griza polvo kovras liajn vizaĝon kaj manojn.

— Fini… — murmuris la dika kuracisto kaj viŝas per tuko sian mallongan kolon, kiun kovris dornosimilaj haroj…

Ili atingas la unuan oazon je la oka horo posttagmeze. Longa fajfo. La regimentkuracisto rigardas la tute sanan soldaton kun suspektemaj okuloj.

— Mi petas vin, sinjoro ĉefkuracisto — raportis Kolombo suvite — , mi ŝatus stari en la marŝkolonon, sed mi havas ordonon, ke mi veturu ĉi tie. Ĉu mi ne povus translasi mian lokon por malfortulo? Mia ŝultrovundo jam tute ne malhelpas min.

— Mi aranĝos tion — respondis la ĉefkuracisto afable. — Ĝi estas brava decido… Mi opinias, ke sinjoro leŭtenanto entreprenos la respondecon por ŝanĝi lokon kun invalidulo…

La leŭtenanto skribis en la tagordonon, ke malfortiĝinta soldato transprenu la lokon de la resaniĝinta senrangulo numero 40, kiu estas rekomandita al sia marŝanta plotono…

2

Fine…

Ĉiu ĉirkaŭvolvis sin per sia mantelo en la rapide malvarmiĝanta nokto de Saharo, kaj malpli proksime, kaj la ardantaj ŝtonoj, servantan por baki la kesra-on, lumis foren el la tendaro de la militvagantoj. La trumpetisto sonigis la dormsignalon.

Fine…

Kolombo ekiris, sola inter la palmotrunkoj, por rigardi la dokumentujon en iu trankvila loko. Simioj ŝrikadis sur la palmokronoj, kaj nekalkuleble multaj cikadoj ĉirpis ĉie.

— Haltu, kamarado! — iu poųtkriis lin.

La sinjoro grafo estis tiu. Ĉu li ne havos denove ian obstaklon?

— Kion vi deziras, sinjora moŝto?

— Ne moku min… Mi ne atendis tion de vi. Tio, tio… indas al la aliaj soldatoj.

— Mi diras tute serioze, ke ĝi ne estas moknomo. Vi estas tiel eleganta, oldulo mia, ke ankaŭ mi mem pensas tion, ke vi devenas el ia aristokrata familio.

— Nu mia deveno… — Tiu oblonga, delikata vizaĝo malsereniĝis. Sur lia alta frunto, kiu kalviĝis interese super liaj tempioj ambaŭflanke, fariĝis strangaj faltoj, kaj liaj grandaj, klaraj, bluaj okuloj rigardis en la malproksimon.

— Mi ŝatus diri al vi ion… Vi estas alia, ol la ceteruloj… Vi komprenas eĉ la poeton, eble ankaŭ mi povas esti sincera….

Kolombo diris, ne havante multe da emo al tio:

— Jen komencu… estu do komunikema, kaj rakontu ĉion… kvankam nun…

— Mi estas polo, mi devenas el urbo Lukewitz. Mi inventis maŝionon, kiam mi estis dek kvin jara…

Kolombo eksidis ĝemante apud lin sur rokegon. Vane, ĝi estas tiel. Nu… Nun li aŭskultos la dramon de tiu sinjoro.

— Mia vera nomo estas Spolansky, kaj… Kion vi pensas, kiu estis mia patro?

— Liberecbatalanto. Caro Paŭlo la unua ekzekutigis lin…

— Vi estas proksime al tio, sed ne…

— Nu… Estas videbla sur vi, ke sango de nobeluloj fluas en viaj vejnoj. Konfesu al mi, ke vi mortigis tiun virinon… aŭ konfesu sincere, ke vi perdis per kartludo la soldon de la regimento, kiel gvardiestro, rakontu do vian sonfilmon, kaj ni iru dormi…