La sinjoro grafo ĝemis. Li kapbalancis malgaje kaj ekstaris.
— Ne. Mi tamen ne rakontos tion… Nek al vi… Ne koleru…
— Vi absolute ne ofendis min — respondis Kolombo kun apenaŭ kaŝita ĝojo, kaj Spolansky profunde ĝemante malrapidiris al la tendaro… Li iomete lamis je sia unu piedo… Kio okazis al li?
Eĥ, ne gravas!
Li iris ĝis la rando de la oazo, kie jam polvo kovras dike la arbustojn. La senlima sablomaro, kvazaŭ ĝi estus vera oceano, etendiĝas arĝente en la lunlumo.
Li ĉirkaŭrigardis… Li estis malproksime de ĉiu. Malfrue ekdormonta kakatuo kriĉis, kelkaj ranoj kvakis en la silento, kaj de malproksime la zumkantado de la ĥoro de la militvagantoj filtriĝis al li.
Manplaton granda lunradio penetris inter la sveltaj palmokronoj. Ĝi estas sufiĉe da lumo, por ke li legu. Li elprenis la dokumentujon. Ĝi estis simpla leda ujo, kiu troviĝas milion-are ĉie. Multe da aferoj estis en ĝi. Unuavice dek kvin mil frankoj en kontanta mono. Kelkaj kvitanco, multe da vizitkartoj. Krome ĵurnal-eltranĉaĵo. Duon paĝa novaĵo, kadrita per ruĝa krajono:
„KONSTERNA FAMILIA DRAMO EN LA DOMO DE d-ro
BRÉTAIL, ANTAŬ NELOGE REVENINTA HEJMEN
Hieraŭ vespere la eleganta vilaokvartalo de Oran estis scenejo de sanga okazaĵo, sur la bulvardo Bonaparte d-ro Brétail mortpafis sian edzinon, kapitanon Corot kaj sin mem. D-ro Brétail antaŭ nelonge revenis hejmen el la regionon de Niger, kien li akompanis la mortakcidenton suferintan esploriston Russel, kiel la sekretario de la fama scienculo. Hejmenreveninte d-ro Brétail edziĝis al la vidvino de la tragike mortinta scienculo. La eksterordinare bela virino iam estis kantistino, kaj ŝi forlasis la scenejon nur pro Russel. Sed en Oran, kie la geedzoj Russel vivis grandan socian vivon, la iam festata aktorino ankoraŭ kelkfoje rolis en karitataj vesperfestoj. Tiam ŝi prezentis sian faman kanton „Si l’on savait…”
Si l’on savait!...
La kanto en la apuda ĉambro, kie kuŝis la mortinto! La kanto, kiu konstante sonis, ke kantis neniu!
Li legis plu.
„… D-ro Brétail, la persona sekretario de la akcidenton suferinta Russel, post la morto de la scienculo edziĝis al la vidvino, kaj ŝajnis, ke ili vivas feliĉan geedzan vivon, kaj hieraŭ okazis la sanga, familia dramo.
Nur du lakeoj estis en la domo, kaj ili rakontis la historion tute same. D-ro Brétail estis survoje, ili pensas, ke en Algiro, kaj sinjorino Brétail gastigis la spahian kapitanon Corot, la popularan rajd-akrobaton. Laŭ la aserto de la lakeoj kapitano Corot ankaŭ alifoje vizitis la domon en la foresto de Brétail. La dramo okazis je la dekunua horo vespere. Iu lakeo kredencis teon en la salono. Sinjorino Brétail sidis ĉe la fůrtepiano kaj kantis „Si l’on savait”. Tiam subite aperi Brétail en la pordo! La lakeo aŭdis du pafojn, ŝrikon, bruon. Kapitano Corot kaj la virino falis kun trapafita kapo. Kaj antaŭ ol la servisto povintus malhelpi, ankaŭ d-ro Bréteil motpafis sin je la tempio. Kiam la amulanco alvenis, jam neniu vivis el ili…”
Kolombo ekfumis cigardon. La domo venis en lian memoron. La polvokovrita ĉambro kaj la stranga virino kun la nevuso…
„… Ĉu ĝi estis justa aŭ maljusta ĵaluzo? Kiu povus decidi tion — raportis la ĵurnal-artikolo. — Eblas, ke la teruraĵoj de la ekspedicio, travivitaj apud Russel agacis la nervosistenon de d-ro Brétail, aŭ eble la interesa virino, kiu portis la signon de la triangulo ne nur sur sia mano, sed ankaŭ en sia koro, ĉu ŝia amo vere ekflamiĝis: unue al la sekretario de sia mortinta edzo, kaj nun al kapitano Corot? Ni ne povas ricevi precizan respondon je la demando. Tio certas, ke ĝi estas grava perdo por la socio de Oran, kaj la terura dramo…
En la mezo de la artikolo esti foto… Stranga, bela virino rigardas al li, kiu havas interesan kapon, kunkreskintajn, dansajn brovojn kaj mirinde esprimplenajn okulojn.
Subite de ie, ne malproksime, zumante eksonis la konata, delikata, virina voĉo:
„Si l’on savait…”
… Kelkajn skundojn li sidis senmove.
… La palmofolioj iomete kunfrotiĝis kun mallaŭta susuro en la nokta aeroblovo… Kaj la teksto nun fariĝis zumkantado… Sendube… Ĝi estas tiu sama voĉo!
Li salte leviĝis!.. Li iris en la direkton de la voĉo, sed la kantanta zumado strange malproksimiĝis… La diablo ludas kun li… Nun li aŭdas ĝin klare: „Si l’on savait…”
El inter kelkaj arboj li atingas la randon de la dezerto.
Li haltas paraliziĝinte!
Dio mia…
La virino sidas ĉe la piedo de dabloduno, en Saharo! Ĵus ŝi rigardis al li elĠla ĵuranlo! La luno prilumis ŝin. Ŝi portis rѡjd-vestaĵon, korkoĉapelon, kaj ĉio estis neĝe blanka sur ŝi! Klare estas videbla ŝiaj grandaj, malgajaj okuloj, la iom densaj, kunkreskintaj brovoj… Ŝi rigardas rekte en la okulojn de Kolombo, ridetas kaj zumkantas:
„Si l’on savait… Si l’on savait…”
Li ekiras al la virino kun rezolutaj paŝoj, sed ne kurante.
Ŝi nun ekstaras malrapide. Batante sian boton per la rajdbastono, ŝi ekiris…
Damne! Ŝi malaperas malantaŭ la sabloduno… Nun jam li komencas kuri. Tamen li devas aranĝi la aferon iam kun tiuj fantomoj. Ĉu ili jam neniam lason lin paca?
Li ĉirkaŭiris la monteton.
Nenio…
Sed kvazaŭ ĝi aŭdiĝus de tre malproksime, eble el la distanco de la kvina sabloduno… Mallaŭta, tenera, alda melodio, simila la lulkanto.
Kolombo eksidis kaj fajfadis nervoze. Tiel, kiel oni kutimas kuraĝigi sin per tiaĵo en forlasita stratetaĉo. Ĉar ĝi tamen estas troigo. Ni komprenu tion.
Li jam eĉ ne provis sekvi la vizion. Mirinde, sed la virino kantas de tre malproksime…
Ŝi eraras nur pri tio, se ŝi pensas, ke Harrincourt-on atakos morta nervoŝoko pro ŝi.
Diablo forportu tiun zumkanadon…
Li ekfumis cigaredon nervoze.
Kiel troviĝas tia virino en la dezerto, portanta urban vestaĵon? La kompanio nepre devintus vidi ŝin en la senlima dezerto, veturantan ĉi-regione. Kial ŝi promenas ĉi tie en varmego 45 celsiusgrada, tiel leĝere, en la mezo de Saharo? Kiu ŝi estas?… Vivanta homo ne… tio jam verŝajnas… Ĝis nun li ja ne kredis fantomojn, sed ekde nun jes… Oni priridos lin, kiel maljunajn matrosojn, kiaj ili rakontas siajn, similajn historiojn, sed tiouj rilatas la maron. Bonŝance, ke li ne povos rakonti siajn travivaĵojn, ĉar li mortos post nelonge pro „akcidento dum plenumo de sia profesio”. Sed li ne faros tiajn kantadojn nokte. Ĝi estas idiotaĵo. Tiuj estas ŝiaj ritmoj… Vera virina afero. Iu mortpafas ŝin, ĉar ŝi flirtas kun spahia kaptiano, kaj ŝi ne lasas fremdajn virojn trankvila… Kion ŝi volas de li? Ĉu li faris malbonon al ŝi?…
Subite aperis la zumkantanta fantomo tiel proksime, ke li sentis, kvazaŭ li povus kapti ŝin per sia etendita brako… Kaj ŝi kantis laŭte, foren sonorante!
Malgraŭ la nedifinebla distanco ŝi ne estis pli ol kvindek paŝojn malproksime… Li ekkuris sin post ŝin.
Nun mi kaptos vin!
Hop…
Li vidis tute certe, ke ŝi kuris malantaŭ tiun monteton… Li ĉirkaŭiris ĝin. La virino estis tie…
„Si l’on savait…” — ĝi sonis de tre malproksime…
…Jen pruviĝis, ke ŝi ne estas homo. Ne eblas malproksimiĝi tiel subite, poste kanti denove el kvindek paŝa distanco… Sed la spuroj de ŝiaj botoj klare videbliĝas en la polvo…
Li sekvis ŝiajn spurojn.
Estis bone videbla la enpremiĝinta kalkano kaj la plandumo en la polvo. Hoho! Ĉu la piedsignoj de la fantoma sinjorina moŝto enpreniĝas en la sablon? Ŝi ja havas pezon kaj volumon! Ŝi ja metas sian piedon unu antaŭ la alian, kiel ĉiu mortemulo… Nek mia praavo vidis tian fantomon… Ĝi ja estas ia trompo, kaj li ne toleras tion…