La spuroj kondukis en la oazon… Sed nun…
Li staris paraliziĝinte!
…Malantaŭ sabloduno, kie estis malgranda ebenejo, la spuroj ĉesis.
Ili simple ĉesis!
Tiaĵo ankoraŭ ne okazis!
La spuroj malaperis sur la sabla grundo, inter du montetoj, sur la libera tereno, kvazaŭ la virino estus suprenfluginta. La du lastaj piedsignoj estis klare videblaj, sed poste nenio, nur la glata polvo…
Nun jam li ne plu okupiĝis pri la afero. Jes. Li akceptas, ke ekzistas fantomoj. Sed kiel belaj!
Li eksidas denove inter la arbustojn kaj esploras plu la enhavon de la dokumentujo. Li rezignis la ludon, rilate la fantomon. Ŝia sinjorina moŝto venkis!
… Letero estis en ĝi. Adresita al sinjoro Henry Grison. Oni urĝas lin rapide aranĝi la „aferon”, ĉar „Kalimegdan ne povas atendi pli ol ĝis aŭtuno…” Ham… — pensis Kolombo. Sinjoro Kalimegdan forkuros, se li ne atendos, ĉar sinjoro Grison ne povas aranĝi la aferon, ĉar ne estas certe, ke en tiu ĉi jaro okazos la lasta juĝo kaj samtempe la reviviĝo.
Almenaŭ li eksciis el tio, kiu estas la viktimo. Henry Grison, avenuo Magenta, n-ro 9.
Kio estas en ĝi?
Osta plaketo. Jen vidu… Estas skribite sur ĝi, ke „majoro”, sed nomo aŭ tiaĵo ne troviĝas. Sed iom malsupre: „mi skribis tion propramane: nelegebla nomo de generalo”. Kaj numero: „88.” Super ĝi kun oraj literoj: „Ĉefstabo. divizio D.”
Do, sinjoro Grison estis ia militservinta, reŭmatisma soldato, kaj ĝi estas ia memorplaketo aŭ invitilo al renkontiĝo, okaze de batalo antaŭ dek jaroj. Nu bone… Ĝi estas avizo…
Diable!..
… Ne malproksime, ĉe la piedo de la sablomonteto sidis la fantomo, brakumante siajn genuojn kaj kantis!
Kolombo rigardis ŝin. Li ne moviĝis. Kial? Ke ĉio komenciĝu denove? Li sidis kaj rigardis ŝin. Poste li ekfumis cigaredon. La fantomo ekstaris kaj disetendis siajn brakojn al li. Harrincourt mansvingis. Li ne kredas tion… Sufiĉe! Oni lasu lin trankvila… Ĉu li faris malbonon al iu? Kion oni volas de li?…
Super la plej malproksima sabloduno pala, kretokolora strio deiĝas de sur la rando de la firmamento… kaj la virino kantas.
Kolombo subite pensis ion. La ĝentileco estas soldata virto, rilate ankaŭ fantomojn. Li elprenas sian buŝharmonikon kaj akompanas bele, sentimantale la kanton de la reaperanta virino, variante ĝin kun fermitaj okuloj…
Li malfermas siajn okulojn por momento, ĉar la virino ĉesis kanti. Hm… La fantomo staras timiĝinte kaj gape rigardas lin.
Poste ŝi turniĝas kaj forkuras. Alo! Sinjorina moŝto! Fantomino! Haltu, ne timu, mi faros al vi nenion malbonan…
Sed la fantomo malaperis malantaŭ monteto.
… Li tre bedaŭris, ke li fortimigis la fantomon, poste li reiris en la tendaron, manĝis duonon da paneto kaj ekdormis dolĉe.
ĈAPITRO 10
La sekvan tagon ili ekiris plu, kaj Kolombo jam marŝis en la kolumno. Je la sincera malĝojo de Troppauer kvar parojn malantaŭe. Ili ĉiuj ekvojis freŝe, gaje, sed nun jam ili estis trans la mezo de Saharo en tia regiono, kie ne troviĝas oazo en distanco de tri-kvar tagoj, kaj la soldatoj marŝis en la polvo laciĝinte, elĉepriĝinte.
Vespere ili tendumis en la dezerto. Serĝento Latouret jam atendis ilin kun sia patrolo, konstante iranta antaŭ la kolumno. La fortostreĉa servo apenaŭ estis videbla sur la maljuna soldato. Se li malgrasiĝis iomete, tio estis nur pro la ĉagreniĝo.
Kiel amlaso da ĉifono, tiel falis la kompanio sur la varmegan, polvan teron. Latouret elektis la gardostarantojn kaj sian patrolon por la sekva tago.
Subite li ekvidis Kolombon, kiel li demetis sian tornistron.
— Senrangulo!
— Oui, mon cherf!
— Oni ordonis al vi veturi sur la ĉaro. Kial vi estas en la marŝkolono?
— Je mia propra peto sinjoro leŭtenanto permesi, ke mi translasu mian lokon al grave malfortiĝintaj invaliduloj.
— Mi opinias, ke… vi post nelonge fariĝos garave malfortiĝinta invalidulo… Matene, duon horon antaŭ la alviciĝo anonciĝu ĉe mi, kiel membro de la antaŭgvardio. Rompez!
Kolombo kontente kunfrotis siajn manplatojn, kiam li iris iom pli malproksimen. La kara, olda, kolera Latouret zorgos pri tio, ke li mortu „dum plenumo de sia profesio”…
Poste li promenis inter la montetojn, eble li ekvidos la fantomon ie. Plaĉis al li tiu reaperanta damo. Li eksidis kaj elprenis sian buŝharmonikon por trompe elvenigi ŝin. Sed vane… Ŝajnas, ke li fortimigis la mortinton…
— Estas admirinda vespero, kamarado!.. ekparolis Troppauer apud li. La malata, dika staturo de la poeto estis tute griza pro la polvo. — Li kriis kun disetenditaj brakoj: — Ho, Saharo, reĝino de la stepoj, estas benita polvo, per kiu vi salutas la grandan poeton…
— Vi havas majestajn pensojn — jesis Kolombo. — Nur agu tiel plu… Ĉu vi havas ion legi? Jam de tagoj mi ne ĝuis eĉ unu vian rimon.
— Mi havis kelkajn, belajn versojn… sed nun mi adiaŭas, Kolombo, ni ne laŭtlegos… Vkas min Saharo. Hodiaŭ io moviĝetas en mi! Unu poemo. Unu penso… Ĝis revido!
Kaj li foriris anase… Li meditadis pri novaj rimoj, ordigante siajn buklojn, similajn al tiu de Napoleono. Post nelonge li malaperis en la mallumo… Sed Kolombo pensadis pri la problemo de la mortinto, por ke li forigu ĝin difinitive el sia konscienco. Li simple pakos ĉion kaj metos ĝin en la deponejon. Okaze de lia morto oni malfermos ĝin, kaj la adreso estos tie por sendi la monon kaj la valoraĵojn al la heredantoj de sinjoro Henry Grison. La lasta adreso de Henry Grison: avenuo Magenta, n-ro 9. Ili povas ekiris sur tiu spuro…
Bum!
Pafo… Li salte leviĝis kaj ĉirkaŭrigardis…
La alarmo tuj eksonis en la tendaro.
Li kuregis al sia plotono. La leŭtenanto rapidis el sia tendo sur la kapo kun har-reto, kaj la gramofono muzikis plu interne. Kial havas ĉiu leŭtenanto gramofonon en la legio? — ĝi trafulmis la kapon de Kolombo dum sekundo.
— De kie venis la pafo?… — interesiĝis la leŭtenanto. Neniu scias diri tion. Patrolo ekiris en ĉiun direkton… Post dek minutij ili revenas.
Sankta Dio!
Ili portas Troppaueron… Kompatinda poeto… Kolombo apenaŭ povas regi sin en la vico, li ŝatus kuregi tien…
— Parolu! — alkriis lin la leŭtenanto. — Kio okazis?
— Toppauer side leviĝis. La vundo ne estas grava, la kuglo penetris tra lia brako.
— Mi ne scias, kiu pafis kaj de kie — diris la dika homo. — Mi promenis reveme, ĉar mi estas poeto… Hümér Troppauer, la lirikisto…
— Homo! — alkriis lin la leŭtenanto. — Raporotu!
— Bone, bone — trankviligis Toppauer lin, dum la kuracisto purigis lian vundon. — Subite, kiam mi promenas, knalo, kuglo penetris mian brakon, kaj mi falas. Ĉar se mi estus fuĝinta, tiam la embuskpafisto estus pafinta denove. Sed tiel li pensis, ke li mortigis min.
— Blovsignaligu alviciĝon denove — diris la leŭtenanto al la suboficiro.
Eksonis la trumpeto.
— Á terre! — komandis la leŭtenanto.
Ĉiu demetis sian fusilon. La oficiro kaj la suboficiro iris de fusilo ĝis fusilo. Kiu pafis, tiu ne havis tempon purigi sian fusilon. Ili rigardis la kulasojn kaj la tubojn unu post la alia.
— Jen ĝi estas — kriis fine la serĝento starante ĉe iu fusilo.
Li tenis en sia mano la armilon de Kolombo.
— Senrangulo!
Kolombo elpaŝis.
— Kie vi estis dum la pafo?
— Mi promenis. Sed mi ne kunportis mian fusilon.
— Kiu vidis vin?
— Senrangulo Troppauer. Ni paroladis kvin minutojn antaŭ la pafo.
— Ĉu vi diskutis?