Выбрать главу

— Eĉ. La poeto estas mia plej bona amiko.

— Sekvu min!

La leŭtenanto foriris. Du suboficiroj ĉirkaŭis Kolombon. Ili iris al la sanitara ĉaro, kie oni ĵus bandaĝis la brakon de Troppauer.

— Senrangulo! La kuglo estis pafita el la fusilo de tiu homo!

Troppauer leviĝis mirante.

— Tio tute ne eblas.

— Kia tono ĝi estas?! — alkriis lin la oficiro kolere. — Ĉu vi renkontis lin anticipe?

— Jes. Kolombo petis min laŭtlegi kelkajn poemojn, li ŝatas miajn poemojn, ĉar mi, se vi ankoraŭ ne menciis: mi estas poeto…

— Fermu vian buŝon! Ĉu tiu homo havis fusilon, kiam vi renkontiĝis?

Troppauer kriis triumfe:

— Eĉ unu ne! Li sidis ĉe la piedo de monteto en la mezo de Saharo, kaj li havis ĉe si nenion alian armilon, nur sian buŝharmonikon…

La laŭtenanto reiris. Li mezuris, ke la de la sablomonteto, kie Kolombo sidis, kiom da paŝoj estas ĝis la tendaro kaj reen. Duonhoro estis bezonata al tio, kurpaŝante. Kolombo de estis senkulpa.

— Ĉu vi suspektas iun? — demandis la leŭtenanto de Troppauer.

— Eble iu mia envianto estis tiu. Artisto havas multajn enviantojn.

Ili ne trovis la farinton. Kolombo pensadis, ĉu li raportu ion pri la fantomo. Tamen estas strenge, ke fantomo sekvas lin, kaj oni vundas per lia armilo iun… Kion oni volas de li?… Ĉu eblas, ke tiu bela, malgaja enigmo estis la atencanto?… Sed kian kulpon havas Troppauer en la afero?

Li restis apud Troppauer kaj laŭtlegis la versaĵojn de la poeto, kiujn la malsanulo aŭskultis kun fermitaj okuloj…

— Pardonon, Kolombo…

Sinjoro grafo aperis. Lia melodia, delikata voĉo estis plena de takto kaj komplezo.

— Kara Troppauer — li diris al la malsanulo. — La ŝuoj estas tre striktaj. Mi lamas konstante. Mi petas vin reinterŝanĝi tiujn…

La poeto interŝanĝis siajn ŝuojn kun sinjoro grafo. Kolombo scivoleme interesiĝis pri la kaŭzo de la stranga afero.

— Ankoraŭ en Oran, antaŭ la ekmarŝo — klarigis Troppauer — , vespere la grafo petis min inter ŝanĝi niajn soldatŝuojn, ĉar mi ĉiumaniere iros en la urbon, kaj mi do devas purigi tiujn, kaj li ŝatus ripozi, sed liajn ŝuojn kovris ruĝa gluaĵo, kaj li devus agaĉi multe per tiuj. Vi scias, kia estas poeto? Mi interŝanĝis kun li la ŝuojn, kaj matene ni jam marŝis… Ŝajnas, ke miaj ŝuoj estas striktaj por li… Legu tiun poemon, en kiu mi komparas la amon kun dehiskinta pomo, kiam ĝi falas…

Kolombo legis ĝin, kaj la poeto ĝuis tion kun fermitaj okuloj…

ĈAPITRO 11

1

La sekva etapo: ĝis Murzuk estis dek ripozoj kaj kvar tendumoj. Serĝento Latouret skoldas la vojon. Ĉiu scias bone, ke tiu superflua patrolado estas puno. La soldatoj rigardis kun malica ĝojo, kiam li ekiras duon horon antaŭ la viciĝo en la dezerton. Sed ili vane atendis, ke la maljuna soldato laciĝu aŭ malgajiĝu. Nenia emocio estis videbla sur lia cikatra vizaĝo. Liaj bruliĝintaj, blankaj lipharoj, similaj al tiu de linko direktiĝis samtiel bataleme kaj malafable al la legianoj, kaj li samtiel ekvidis ĉiun etan malordemon, kiel antaŭe.

Li ekmarŝis ankoraŭ en la malluma nokto kun la ok homoj, inter ili estis Kolombo, malantaŭ serĝento Latouret. Rusa studento, Iljiĉ iris apud li. Iljiĉ, aŭ kiel oni nomis lin en la legio: la Bubo, iom pli rapide spiris, kio estas la unua serioza signo de la elĉerpiĝo. Tiam jam la venjoj en la pulmo dilatiĝas…

— Malbenita vojo… — li diris per fajfosimila voĉo. — Mi nur scius, ĝis kiam ankoraŭ, ja Saharo jam estas nekonata ĉi tie.

— Tute ne — trankviligis lin Kolombo. — Oazo Murzuk ankoraŭ estas frekventata loko ĉe la kruciĝo de la karavanvojoj de Maroko kaj Alĝerio…

La Bubo kapbalancis malgaje.

— Mi scias pli multe ol ĉiutaga soldato. Oazo Murzuk estas la lasta punkto de la civilizacio. De tie nur kelkaj scienculoj sukcesis atingi la ekvatoron. Tiu parto ĉiam estintus grava, ĉar atinginte tra Murzuk la regionon de Niĝero, oni konstruus fervojon ĝis Angla Gvineo. Hornemann, Brath venis pro tiu vojo ĉi tien, kaj la unuan fojon Suetonius Paulinus, de ili motis tie. Ankoraŭ granda, nekonata tero estas en la regiono de Niĝero, kiu senkonteste apartenos al tiu, kiu pli fure atingos ĝin.

— Diru, Bubo, kie vi lernis tiel multe da superfluaj aferoj pri vojaĝistoj, kiuj ŝovas sian nazon en ĉion… Estas tute absurde en via aĝo okupiĝi pri tiel multe da vanaĵoj… Ni haltos en Murzuk kaj fino…

— Vi eraras. Spahia kaj senegala garnizono estas en Murzuk.

— Kiel bone vi scias tion! — rigardis Kolombo sur lin kun iom da suspekto. En la lasta tempo li ne ŝatis la soldatojn, havantajn strangajn konojn. Diablo forportu la multe da enigmoj!

Bubo embarasiĝis.

— Jes… Hazarde, pere de virino mi konatiĝis kun multaj homoj… Mi scias multe, kaj strange, ili rakontis al mi kelkajn, interesajn aferojn pri la politiko en Saharo…

— Mi petas vin diri tiujn aferojn al alia homo. Mi, infano mia, diras sincere al vi, ke la historio de via lasta amantino interesas min pli bone, supoze, se ŝia sinjorina moŝto diris ian spritan aferon, kaj ŝi havas ŝatatan kanton, kiun mi poste interpretus al vi sur buŝharmoniko.

La Bubo esplore rigardis lin.

— Mi opinias, ke vi ŝajnigas. Eble, se mi parolus sincere…

Kio okazis al ili? De kia li elpensis tiun unuarangan, idiotan ŝercon, rilate al Troppauer, kiun li legi poemojn, de tiam la tuta kompani estimas lin kun sia konficenco. Ankaŭ sinjoro grafo volis esti sincera, kaj nun la Bubo…

— Ni lasu la sincerecon, ordulo mia. Ne indas mediti pri la paseo de la familio. Vi defraŭdis ĝin kaj fino…

— Sed ne…

— Vi do malgajnis tion per kartludo, kaj ĝi estas en ordo.

— Ĝi okazis ne tiel…

— Bone, bone… Vi mortigis tiun kaj fino.

La Bubo eklevis sian kapon.

— De kie vi scias tion?…

— Al ĉiu okazis same, kiu estas ĉi tie. Li perdis pro kartludo, mortigis aŭ defraŭdis, eble li edziĝis ankaŭ al alia virino aŭ tiaĵo… Ne zorgu pri tio… Mi diras.

Latouret kelkfoje retrorigardis al la parolantoj, sed li diris nenion… Nur paroladu… Vi povas eĉ cigaredi, sed iam… Se doniĝos vere bona okazo… Nom du nom…

La suno bruligis ilin, kaj la konstanta, flava, blindiga, dezerta rebrilo, kiu preskaŭ zumante penetris tra la okuloj en la cerbon el la oceano de la ĉiam monotone ripetiĝantaj polvomentetoj, ĝi estas neeltenebla… phu…

— Ne malrapidiraĉu, per la sep sakramentoj… vi ne estas kur la korso… Komencu kanti la marŝon de la legio! Ek do… un… deux… trios… Allons!..

Lace, false, raŭke eksonis el ilia preskaŭ krevinta, malsekiĝinta gorĝo:

Tin t’auras du boudin

Tin t’auras du boudin…

Koller, la ĉarpentisto, falis el la viĉo kun bruego…

Nom de Dieu!..

Iu homo restis kun li. StarigiŮte tendon, ili atendos la kompanion…

— Garde á vous… En avant… Marche!

La patrolo daŭrigis sian vojon en Saharo. Nun jam ili ne kantis. La serĝento ne komandis tion. Kiel molaĉuloj ili estas! Tiutempe, kiam ankoraŭ estis kutimo la crapaudine, la silo kaj similaj punoj, kiam oni ŝnurligis tiun, kiu postrestis, ke li iru aŭ trenigu sin, kiam oni deprenis nur la ekpiaĵon de sur la falinta sodato en la dezerto, kaj ĉiu preteriris la svene kuŝanto, tiam oni ankoraŭ kantis, kaj kiu ne volis aŭ ne povis, tiun oni ligis tiel, ke lia korpo formis ringon, por ke li mortaĉu… Sed de tiam alia mondo estas ĉi tie. Tiel multe okupiĝis la ĵurnaloj pri tio, tiel multe oni skribaĉis pri ili, ke pli kaj pli novaj ordonoj faris ĉiam pli komforta la vivon en la legio por ĉiu urba fripono…