— Mi povas rakonti al vi, Kolombo, se tio interesas vin. Ĝi estas sekreto, sed mi rakontos.
— Ne! — respondis Kolombo. — Min ne interesas, se ĝi estas sekreto, kaj mi tre petas vin, ne rakontu tion…
— Sed… tamen… estus pli bone, se vi scias…
— Pli bone, se ne!
— La vojo tien… ĝis nun… estis danĝera ekspedicio… Vojo ne ekzistas… De la oazo Murzuk ĝis Niĝero tute ne eblas… kaj oni jam estigis ankaŭ garnizonon… Ĝi estas la plej granda skandalo de la dudeka jarcento… Dumvoje kaj tie ili mortas… sed oni volas vojon al Gvineo… kaj Timbuktu situas okcidente… ĝi ne taŭgas… Hu… mi ne eltenos…
Alia soldato ŝanceliĝante elvenis el la vico… Oni postlasis ankaŭ lin kun iu, kiu ankoraŭ ne estis tute laciĝinta.
… Se la kara, olda Latouret, Dio donu al li ripozon, se lia neŝanĝebla provideno forkomandus lin el la legio, ne rigardus kelfoje al li kun tiel malŝataj okuloj, li do provus buŝharmoniki al la kanboj, eble ĝi utilus al ili kontraŭ la laciĝo…
Hm… Li provos… Kio povas okazi? Pluraj soldatoj ja cigaredas, kaj li ne admonas ilin… Maksimume li alkrigos lin, ke li ĉesigu tion. Kaj li plenumos lian peton.
La suno arde brilas…
Ili marŝas la sesan horon en la mezo de la senlima, flava polvooceano, kiam serĝento Latouret subite eklevas sian kapon mirante. Li aŭdas ian delikatan, mallaŭtan, flutantan zumadon… Kio ĝi estas? En la neeltenebla, lasta horo de la mortiga marŝado, ĉar tiom da tempo estis bezonata ĝis la temdumado… Kio ĝi estas?
Li turniĝis.
Sacrebleu! La laktobuŝulo cincas per sia buŝharmoniko… kaj… infero kaj diablo! Li portas du fusilojn sur siaj ŝultroj! Li transprenis ĝin de tiu bubaĉo!.. Tio estas malpermesata, se li admonus lin, tiu bubo estus punata, kiu devintus resti hejme apud sia patrino anstataŭ veni ĉi tien por fariĝis soldato… Li do portu ankaŭ alies fusilon, baldaŭ li ĝojus, se li povus eklevis sian piedon… Sed eĉ buŝharmoniki per tiu aĉa, polva, sufoke varma aero… Li estas tute freneza, kaj li elfalos el la vico mortinta post la dua etapo… Li nur falu… li nur blovu ĝin..
Kaj Kolombo blovis ĝin. Nun jam tute gaje. En tiu ĉi horo jam neniu falis el la vico. — Haltu… Fixe! Á terre!
Duhora ripozo.
Ili iris jam nur kvarope. La serĝento, Kolombo, la Bubo (kies fusilon portis Kolombo), Nadov, la turkestana giganto, kiu diris nek du vortojn dum tago, kaj Minkus, la aŭstria kuracisto. Ili iris kvar horojn el la dua sep horoj.
Kaj Kolombo buŝharmonikis.
Poste li ĉesigis tion. Latouret turniĝis, por ke li vidu fine elŝanĉeliĝi lin el la vico, sed li vidis nur tion, ke Harrincourt elprenas el sia pansako pecon da malvarma ŝaf-viando, kiu eĉ varme ne estis bongusta nutraĵo, kaj li mordis el ĝi bonapetite.
Nu! La maljuna serĝento, multfoje vaginta en la dezerto jam iomete ŝanceliĝis. Kaj li nur rikanas, manĝas, muzikas, portas du fusilojn, kaj aspektas tiel, kvazaŭ li estus veninta ĉi tien por grasiĝi…
Nadov, la turkestana giganto falas el la vico kun granda bruo, kiel ia kolono. Minkus kliniĝas super lin por aŭskulti lian korbaton, sed transkapiĝinte ankaŭ Ŭi sterniĝas apud li.
— Senragulo!
Li diris ѡl la Bubo. Li ankoraŭ staris sur siajĠpiedoj, nur liaj lipoj tremas blue, kaj liaj palpebroj ofte fermiĝis.
— Starigu trendon super la malsanulon, kaj atendu la trupon. Transprenu vian fusilon… Patrolo! Rektiĝu! á mon commandemant… enĠavant… marche!
La patrolo, ĉi-foje Kolombo estas la sola, ekiras malantaŭ la serĝento rektiĝinte.
Post kelkaj paŝoj li malkuraĝe muzikaĉas, kiam li vidas, ke Latouret diras nenion, li komencas buŝharmoniki bele, laŭte.
Vesperiĝis, palaj, fruaj steloj ekbrilis sur la blua ĉielo, kaj la patrolo, konsistanta el du personoj iras: avane la serĝento kun siaj tri linkosimilaj lipharoj, malantaŭ li Kolombo kun fiksita stileto, buŝharmonikante.
— Senrangulo!
Oui, mon chef!
— Kiam vi alkutimiĝis al la tropiko?
— En la pasintaj tagoj, mon chef!
— Kial vi mensogas? Vi nun ne la unuan fojon marŝas en la dezerto!
— Mi raportas obeeme, mi ankoraŭ neniam mensogis. Ĝi ne estas deca kutimo.
Ili marŝis. Tie kaj ĉi tie hienoj ĉirkaŭiris ilin el granda distanco, kurantaj foje antaŭe, foje malantaŭe… Kelkaj ili ekhurlis per minaca, histeria, raŭka voĉo, memoriganta al virina rido…
Malforta lumo aperis malproksime. Tie jam estas oazo Murzuk.
ĈAPITRO 12
Oazo Murzuk estas la ĝendarmejo de la dezerto. Spahioj, saharianoj, senegalaj pafistoj depotas tie. Ili militvagas en Saharo de tempo al tempo por bridi la tuaregojn, berberojn, riffojn. Sude de Murzuk sekvas la granda nenio.
Sed en Murzuk estas elektra lumo, radistacio, hospitalo kaj pavimitaj vojoj. La kompanio el Oran marŝas inter la spaliro de la spahioj, muzikas milita orkestro, kaj la tiea loĝantaro gape rigardas la lacan armeon.
Aparta kazerno estas en Murzuk por la trapasantaj rezerv-kompanioj. La novalvenintoj estas senditaj tien. Oni rekompletigas la vestaĵon kaj ekipaĵon de la polvokovrita, elĉerpiĝinta kompanio, sekvas medicina ekzameno kaj tri taga, libera forpermeso…
La spahioj ĉirkaŭas la militvagantojn kaj akompanas ilin en la malproksiman parton de la oazo, kie ili batas palisojn en la teron kaj fiksas pikildraton sur tiujn. Saharianaj gardistoj estas starigitaj al la nebaritaj elirejoj. Oni apartigas la libere vagantam trupon. Tiuj ne estas sentemaj, ili trankvile fumas opion kaj bakas la kesra-on malantaŭ la dratbarilo. Antaŭ la enirejo maldika, blank-barba, burnusa arabo starigas sian fornon, funkcianta per ardaĵo kaj kuiras kafon por kelkaj centimoj.
La legianoj spertis mirante, ke oni traktas ilin, kiel karan parencon aŭ grave malsanulon. Eĉ la spahioj, kiuj cetere tenas sian nazon alte, donacas tabakon kaj dolĉaĵon al ili, invitas ilin trinki la bonegan kafon de la arabo, kiu kuiras ĝin ĉe la tendaro de la militvagantoj, kaj ĉiu povas trinki tiom da ruĝa vino, kiom ili volas.
— Ne plaĉas al mi tiu granda tenero — diris Pilotte al la silentema Nadov.
— Kial? — demandis la turkestana giganto per sia profunda voĉo, simila al kontrabaso.
– Ŝajnas, ke ili bedaŭras nin.
Dika, negra serĝento el la sudanaj ĉasistoj amikeme frapetas ilian ŝultron.
— Kien vi iros, knaboj?… Venu, trinku brandon aŭ kafon je mia konto…
— Diru, serĝento — demandas Pilotte, kiam la araba Metuŝelaĥo metis la kafon antaŭ ilin, — kie vi estas postenigita?
— En la divizio B de la administrejo. Ni provizas vin per tolaĵo… Kaj la bagnanoj per dreliko.
Vigla voĉo akre kriis malantaŭ ili.
— Haho!.. Kion mi aŭdas? Ĉu ni marŝos plu en vestaĵo de bagnanoj?
En la sekva momento Kolombo super la kapo de la ronforme sidantaj soldatoj falis inter ilin kaj kaŭriĝis.
— Se vi ne scius — respondis la serĝento, — vi akompanos ankaŭ barnanojn.
— Donu tiom da kafo al la soldatoj, kiom ili volas — ekparolis kapitano malantaŭ ili, en la uniformo de la bluaj husaroj, ekvidente la komandanto de la spahioj. — Vi ne devas salte leviĝi, knaboj, restu sidantaj, kaj trinku, manĝu, fartu bone…
Li mansvingis al ili amikeme kaj iris plu.
— Mi sentas tiel — diris Kolombo, — ke ĝi ne estas vera militista tendaro, sed ia misiejo, kie la flegistinoj maskas sin kapitanoj.
Tio certas, ke la spahiaj kapitanoj estas konataj ne pro sia afableco en la dezertoЮ
— Vi nun estos bone traktataj — diris kava, nigra-barba, alta spahio. — Vi marŝos malproksimen por deŝanĝi… en Aut-Taurirt-on. En Murzuk estas kutimo bone trakti tiujn, kiuj deŝanĝos la homojn en Aut-Taurirt.