— Hej! Pajaco! Redonu al mi tiun kvin frankan moneron! — diris la velestro, paŝante en la mezon de la drinkejo.
La artisto transdonis la monon je lia plej granda miro.
— Jen prenu, oldulo mia. Nur ne ekscitu vin, ĉar foje tiel frapis apopleksio mian kuzon. La kompatindulo havis komercejon de diversaj varoj en urbo Metz.
— Krome ĉu vi estas impertinenta?! Jen!..
La ceteraj estis priskribitaj. La velestro ricevis tian vangofrapon de Kolombo, ke li englutis kvaron funton da maĉtabako, kaj li batis la stiriston tiel, ĝis li petis lin serioze ĉesigi tion. Tiuokaze li eĉ prezenti sin, ke li estas Aleksio la Ĉifonulo.
Nun ili trinkis kune ĉe la tablo en la angulo, kaj la stiristn jam eĉ tio ne ĝenis, ke la dika Yvette (kiu havis vizaĝon, tute similan al bebo) eĉ ne fortiris sian rigardon de Kolombo.
— Mi miras — diris la stiristo, trempante sian kornosimile ŝvelintan nazon de tempo al temp en glason da akvo, — ke vi elektis tiel malbelan profesion. Kiu povas doni tiel grandan vangofrapon, antaŭ tiu la mondo estas malfermita.
La velestro kapjesis konvinkite. Li estis ĉefatestanto.
— Mia profesio estas tre bela, — defendis sin Kolombo, — la filharmonio kaj la baleto nun kakuliĝas kiel serioza profesio.
— Tiulo, kiel vi, devas surmariĝi! Ek al la maro! Ĉu vi ne pensis pri tio, fariĝi matroso?
ŋolombo sereniĝis.
— Mi jam estis eĉ tio. Se vi konvenos al la postuloj, vi povos dungiĝi al la ŝipo Brigitta. Ĉu vi havas dokumentojn?
— Mi ne havas tiujn.
— Tiam vi konvenas al la postuloj. Ĉu vi volas ŝipveturi kun ni?
Yvette subite interrompis:
— Ne iru kun ili, sinjoro Kolombo! Brigitta dronos post nelonge. Ĝi estas kaduka, aĉa velŝipo. Mi eldiras sincere, se la sinjoroj matrosoj ne prenas tion, kiel ofendon, nur la plej rezolutaj friponoj entreprenas dungiĝi al ĝi.
— Ne atentu Yvette-on Brigita estas tre bona ŝipo — diris la stiristo malcerte. Yvette paliĝis pro indigno.
— Ĉu vi diras tion al mi? Ĉu vi volas rakonti al mi pri ŝipoj, kiam mi amikiĝas kun la maristaro de la mondo jam dudek jarojn? Mi diris tion, ke Brigitta pereos, ties riparo putras, kaj ĝi mergiĝas duon colon pli profunde ol ĝi estas oficiale permesita.
— Prave — konfesis la velestro — , sed fine ja oni ne surŝipiĝas pro trankvila, kaj certa maljuneco. Ĉu vi venos, Kolombo, aŭ ne?
— Ĉu ĝi vere estas tiel danĝera veturilo? — demandis Kolombo mediteme. La stiristo ĝemis kaj eklevis sian ŝultron.
— Ĉar ĉeestas la patrino de la ŝipoj, mi konfesas sincere: Brigitta ne povas konkuri por gajni la blankan rubandon. Se vi estus homo kun familio, mi ne invitus vin.
— Dankon. Ĉar mi havas familino, mi akceptas la inviton kaj dungiĝos al Brigitta.
— Ĉu ĝi certas, ke vi ne havas dokumentojn?
— Absolute ne.
— Vi devas pruvi tion. La kapitano estas malnovmoda homo, kaj li insistas pri certaj formalaĵoj. Ni povas iri.
— Ne iru, sinjoro Kolombo! — rukulis Yvette, kvazaŭ priplorante sian paron, kaj melankoliaj faltoj aperis sur ŝia tute bebosimila vizaĝo. — Ne iru, sinjoro Kolombo, se iafoje vi bezonos kvin-dek frankojn, mi pruntedonos volonte…
— Mi dankas vian proponitan krediton, sed mi ne povas akcepti ĝin. He! Jeanette! Portu glason da rumo kaj bukedon da floroj por la sinjorina moŝto je mia konto… Mi kisas vian manon, nobela virino.
Ili foriris. La voĉo de Yvette postrukulis lin sur la strato ankoraŭ por sekundo:
— Ne iru, sinjroro Kolombo…
ĈAPITRO 2
Sed sinjoro Kolombo iris.
Sufiĉis al li ekvidi Brigitta-on de malproksime, por ke li vidu, ke Yvette ne troigis. Tiu vaporŝipo ne povintus riski eĉ ekskurson en la ĉirkaŭaĵo sen danĝero. Male oni faris per ĝi mult-monatajn mar-veturojn.
Dum unu horo Kolombo interkonsentis kun la kapitano. Ili ekveturos post kvar tagoj al Havano kaj tra la kanalo Panamo sur la Pacifikan oceanon. La vojo daŭros maksimume unu jaron.
— Diru — demandis la velestron, kiam ili denove estis sur la bordo — , kial vi anonciĝis tuj, kiam vi aŭdis, ke estas vivdanĝere veturi per la ŝipo? Ĉu eble vi volas morti?
— Tute ne! — raspondis Kolombo iom timeme. — Mi ŝatas la danĝeron.
Hoho! Estas bone atenti — li pensis. Li skribis leteron al siaj patrino kaj fratineto el kafejo. Liaj patrino vidva kaj la dek kvar jara Anette vivis en vilaokvartalo de Parizo, en la domo de la familio Harrincourt, kiu estis ŝarĝita per ŝuldoj, pli ol kiom ĝi valoris. La altrangaj, parizaj parencoj tute ne konjektis, ke la juna Harrincourt kantas en iun drinkejo de Marseljo, kaj el lia lukro ili subtenas la modestan dom-mastrumadon de la ĝenerale respektata, eleganta, sinjora familio
Harrincourt estis la lernanto de la mararmea akademio. Oni ŝatis lin ankaŭ tie, ĉar kelkaj homoj naskiĝas tiel, ke li estas ŝatata ĉie. Sed tiaj morozaj homoj, kiel mararmea inspektoro, markizo Lauton Tracy, rezistas al ĉiu afableco per siaj ŝtonduraj koroj. Lauton Tracy vivis sola en sia vinberejo proksime al Lyon, kaj de tempo al tempo li aperis por kelkaj tagoj en la akademio aŭ sur la ŝipo, por ke li faru severan predikon skuante siajn ostajn fingroj, kuntirinte siajn hirtajn brovojn sur sia falta, mumie malgrasa vizaĝo.
La kadetoj vivis en konstanta malesperiĝo pro li. Nek la instruistoj ŝatis lin. Sed dank’ al liaj altaj familiaj kontaktoj estis certe, ke anstataŭ emeretiĝi, li mortos pro plena kadukiĝo dum parado. Ke ĝi tamen ne okazis tiel, la kaŭzinto estis Harrincourt, al kiu la inspektoro ne permesis doni la sekvan, lernejan rangaltigon post ekzamen-manovro.
Harrincourt aperis gaje tiun tagon en la dormejo de la kadetoj:
— La maljun Tracy hodiaŭ perdis sian honoron antaŭ mi. Mi emeritigos lin.
— Vi estas idioto — opiniis iu lia kolego, ne sen ĉiu bazo.
— Vi povas veti kun mi pri arĝenta, aŭtomata fajrilo, ke oni emeritigos onklon Tracy ĝis la sekva ekzameno.
— Konsentite.
Harrincourt gajnis la aŭtomatan fajrilon, sed perdis sian karieron. La emeretigo de la mararmea inspektoro okazis inter sufiĉe malgajaj cirkonstancoj. Dum la mondmilito la alianculoj reciproke distingis per ordeno kelkajn oficirojn. La francoj nomumis la anglajn kavaleriajn oficirojn kapitano de la senegalaj infanterianoj, sed la angloj konferis honoran rangon al la ĉe la soktaj trupoj francaj kamaradoj. Ĉiu sciis pri Tracy, ke li estas honorkapitano de skota regimento. La kimra princo ĝuste tiam estis en Parizo, kaj tiuokaze oni invitis ankaŭ Tracy partopreni al balon de la mararmea akademio, kies ĉefa mecenanto estis lia reĝa moŝto. La kadetoj laboris tage-nokte. Harrincourt estis inter tiuj, kiuj adresis la invitilojn. La ŝtatsekretario, kiu subskribis tiujn, kompreneble ne legis aparte ĉiun invitilon, cetere li estus rimarkinta, ke iu havas alian tekston. Ĝi ja estis ĝuste tia, kial la aliaj. Nur tio estis skribita malsupre:
„La honormembroj de la angla armeo bonvolu surpreni sian paraduniformon,konvena al la balo.”
Kian sensacion vekis en la luksa balo la maljuna, kalva Tracy, kiam li aperis en sia kimera, kapitana uniform kun nudaj genuoj, portante kvadratitan jupon, kio tute ne estas priskribebla. Oni parolis pri la evento eĉ post jaroj. Laŭ la ĉefministro la spektaklo estis neforgesebla. Neniu kaŭzis skandalon, lia reĝa moŝto la kimera princo diris kelkajn senantajuĝajn vortojn al la duonmorta Tracy kaj dankis la frapan atentemecon, kiel la ĉefinspektoro manifestacias en tiu uniformo apud la tradicia franca-angla amikeco.