— Kaj kion rakontas tiuj, kiuj revenis?
Silento.
Nun aperis ankaŭ la Bubo. Li staris rande de la ĉirkaŭsidantoj kaj apogiĝis al la paliso de la dratbarilo. Li ridetis, kiel kutime kaj maĉis gumon.
— Kial vi ne diras, kion ili rakontas? — demandis Nadov nervoze. — Se la rezervarmeo trapasas ĉi tie, ankaŭ reveninte la deŝanĝita trupo devas trapasi ĉi tie.
Ĉar sekvis silento denove, Pilotte interrompis senpacience:
— Parolu, per la sep sakramentoj! Ne dorlotu nin ĉi tie, kiel bebojn, plie dori, se io malbona atendas nin en Aut-Taurirt, por ke ni povu prepari nin al tio! Kion diris tiuj, kiuj revenis de tie?
— Temas ĝuste pri tio… — diris la negra serĝento mallaŭte.
— Kio?
— Mi parolis ankoraŭ kun neniu, kiu revenintus el Aut-Taurirt.
Ili silentis.
— Kaj — demandis Minkus iom raŭke, pos kiam li salivumis siajn lipojn kaj grakis — ĉu jam multaj kompanioj trapasis tien?
— Nu… ankoraŭ nur unu kaj duon jarojn ekzistas tiu antaŭenŝovita garnizono… — respondis eviteme la hoknaza kalvulo.
— Respondu sincere! — kriis Minkus. — Kiom da kompanio trapasis ĉi tie al Aut-Taurirt, de kiam la administrejo funkcias?!
— Hm… Dek du…
Prema etoso ekregis la malgandan grupon, sidantan sub la brilaj palmofolioj en sufoka varmego…
— Do — respndis Nadov trenvoĉe — , oni deŝanĝis… dek du garnizonojn da soldatoj… kaj la rezerfortoj alvenis tien… sed neniu revenis… el la servo…
Ili silentis denove.Nur la milionoj da muŝos de la oazo zumis en densaj svarmoj…
— Kie estas tiu garnizono? — demandis Minkus.
— Nu… mi ne scias tion precize — respondis la spahio. — Neniu alia iris tien ankoraŭ krom la armeo. Sed eble ĝi estas tie, kie jam troviĝas multe da arboj.
— Ĝi estas bonega! — ĝojadis Kolombo. — Tie jam ni estos ĉe la ekvatoro! Ni vere povos diri, ke ni fariĝis homoj, multe vidintaj multe en la mondo.
Ili akceptis lian ŝercon kun frosta humoro. Nun neniu havis emon ridi. Ĉu eblas, ke la legio sendos ilin de Murzuk ĝis la ĝangalo de ekvatoro, tra Saharo? Kaj ĉu eblas, ke en tiu malbenita, malproksima loko de la terglobo estas garnizono?…
— Vi ĵus diris ion — interrompis Pencroft la vortojn de la serĝento, — ke ni eskortos ankaŭ bagnanojn.
— Jes — kapbalancis la sudanano. — Tie estas ankaŭ ia punkolonia.
De malproksime aŭdiĝis pumbatoj de bastonoj, poste bleko de kameloj kaj netolereble multe da muŝoj turmentis la sidantojn. Grandega, bril-haŭta arabo venis al ili. Cerasto tordiĝis sur lia brako. Li aŭguris kaj vendis amuletojn. Etfingron de embrio, kudritan en ledon, kaj malgrandan, araban pergamen-rulaĵon kun magia tekstro. La kolosa, bruna homo havis longajn lipharojn kaj grandan hoknazon.
— Alo, oldulo mia! Kvazaŭ ni jam estus renkontiĝintaj! — kriis Kolombo al li, ĉar ŝajnis al li, ke li jam vidis tiun homon en Marseljo. Ĉu en Oran?
— Mi ne scias pri tio, sinjoro eŭropano, ke ni estus renkontintaj unu la alian.
— Ĝi tute certas, nur tiam vi ankoraŭ ne kolportis kun tiu sendenta serpento…
— Ĉu sendenta?… — demandis la arabo ĝentile kaj iomete ekpremis la kolon de la serpento, poste li ŝovis ĝin proksime al la vizaĝo de Kolombo. Bonbolu rigardi…
Ĉiu salte leviĝis, kaj la rondo tre larĝiĝis…
Ambaŭ dentoj de la cerasto estis videbla!..
Ties mordo kaŭzas certan morton dum minutoj, inter teruraj suferoj, kaj ekzistas nenia kontraŭrimedo…
Kolombo ŝovis sian rikanantan kapon eĉ pli proksimen kaj rigardis en la gorĝon de la serpento, kiel ia maljuna kuracisto.
— Forportu ĝin de tie ĉi! — kriis kelkaj legianoj malpacience al la sorĉisto. — Forportu ĝin, vi, diablo!
— Mi volis nur montri, ke ĝi ne estas sendenta — respondis la arabo afable, kiu havis logajn lipharojn — , kiel la sinjoro eŭropano asertis tion.
— Mi ne pravis pri tio, amiko mia — kapbalancetis Harrioncourt gaje — , sed mi persistas, ke mi jam vidis vin ie!..
— Mi ne memoras… eble vi bonvolas erari…
— Nono… kvankam erari estas home, tamen ĝi povas okazi aѮkaŭ al mi. Nu, eksidu ĉi tien, mia olda sorĉ-ŝakrista amiko, kaj metu ien vian dorlotatan serpenton, por ke ankaŭ la estimata kunveno povu eksidi, poste antaŭdiru mian futuron! Laŭeble agrablaĵojn, tiam vi ricevos nigran kafoŮ — kaj li mendis tion ĉe la blankhara arabo, kiu kuiris la kafon konstante. — Donu glason da kafo al la sinjoro, dorlotanta serpenton. Rapide, knabo!
La knabo, minimume okdek jara elprenis kupran ujon el inter la ardaĵo… La sorĉisto torde deprenis la serpenton de sur sia brako kaj glitigis ĝin en felsakon, kies aparturon li ferm-ligis, poste li rigardis la manplaton de Kolombo:
— Vi havos longan vivon… — li komencis.
Kolombo koleriĝis. Nenio alia mankos al li!
— Nu, vi ne devas falsi la veron. Eldiru kuraĝe, ke mi ne vivos longe…
— Vi havos longan vivon, sinjoro eŭropano… tutcerte. Jen estas la vivlinio, ĝi komenciĝas sub la dikfingro kaj trastrekas la manplaton… Tio estas longega linio…
— Vidu, oldulo mia… Ĝi absolute ne estas longa, nur mia mano estas malpura, tial vi vidas ĝin tiel… sed se vi rigardas ĝin pli bone — Kolombo provis persvadi lin, li preskaŭ petegis. Sed la divenisto estis persistema:
— Ĝi estas tiel… Vi havos longan vivon… Kaj jen… Tio estas interesa… stranga… Spirito de virino persekutas vin!
Kio?… Hoho! La fantomo… Jen vidu!
— Aŭskultu min, olda Ali baba! Ĉu vi scias pri tiu fantomo?…
— Jes… Mi scias pri ĝi… Bela, malgaja spirito de virino sekvas la kompanion…
Nason intergrumblis:
— Mi ne vivu, se ĝi ne estas tiel… Nun jam mi rakontas, ke antaŭ nelonge… ĉe iu oazo… mi pensis, ke ĝi estas pro la vino, ĉar mi estas ĉiam ebria en oazo, mi vidis virinon, sidantan en la dezerto, trans la oazo kaj kantis…
— Nadov! Vi ne estis ebria! Ankaŭ mi vidis ŝin — kapjesis Kolombo kaj turniĝis al la sorĉisto. — Aŭskultu min, Aladdin! Se vi konas la fantomon kaj vidos ŝin denove, transonu mian saluton al ŝi dirante, ke ŝi ne timu min, ĉar mi ne mordas, kaj ŝi tre plaĉas al mi… Mi ŝatus konatiĝi kun ŝi.
— Kia idiotaĵo ĝi estas — rimakis Hildebrandt nervoze, kiu ne diris eĉ unu vorton ĝis nun. — Ĉu vi scias, Kolombo, ne estas proponinde ŝerci pri fantomoj en Saharo.
— Ĝi ne estas idiotaĵo, kamarado — klarigis Kolombo al li — , fantomo sekvas la kompanion, kiu estas eleganta virino, kaj ŝi havas triangulan signon sur sia mandorso. Jen mi prezentas ŝian preferatan kanton:
Kaj li elprenis sian buŝharmonikon.
… Miliono da steloj brilis super la dezerto fort-lumaj, nekutime grandaj, tremantaj en ruĝa kaj arĝenta koloro, tra la frandaro de la senmovaj palmoj kaj fikusoj. Kaj Kolombo kun fermitaj okuloj, sentimentale tremigante sian manplaton sur la muzikinstrumenteto, el sia buŝangulo komencis blovi la kanton:
„Si l’on savait…”
Du simioj, trasaltinte de sur la arbokrono de tamarisko al la vidalvida platano, haltis kaj rigardis sivoleme malsupren el la frandoj… En la arĝenta lumo de la luno estis klare videbla la nebuleske ŝvebanta polvo super la fora dezerto…
Kaj Kolombo blovis la kanton „si l’on svait”, ĉiuj okuloj dirketiĝis al la malproksima Saharo, kie eble aperos la fantomo, kvazaŭ vokita fare de la muziko.
Anstataŭe okazis io alia, tute surpriza afero…
— Kanajlo! — ŝrikis la Bubo. — Murdista fripono…
Kaj kvazaŭ flugante en la aero, li ĵetas sin per grandarka tigrosalto… al Pencroft!
Ambaŭmane li forpuŝis la usonanon ĉe la gorĝo, ekbrilis la bajoneto, kaj certe li estus mortpikinta lin, sed la muso-vizaĝa, sekstatura homo rapide frapis, kaj la regula hokbato trafis la mentonon de la Bubo. La bato ne estis energia, sed Pencroft estis nekredeble forta, ĉar aŭdiĝis kraketo, kaj la Bubo falis sur la teron sveninta…