Ili staris konsternite. Pencroft ordigis sian kamizolon spiregante, kaj la Bubo eĉ sveninte tremis tutkorpe. Li ŝokiĝis pro io…
…Eksonis la dormsignaloj unu post la alia el la direkto de la arbaroj, kaj ĉiu rapidis al sia bivakejo.
Ili marŝis…
En Murzuk la kompanio fariĝis granda, kiel popolmigrado. Unuavice ili ricevis du kirasitajn aŭtojn, kiuj estis ekipitaj per malgrandkalibraj, rapidpafaj kanonoj, krome tri tretirilajn ŝarĝaŭtojn, kiuj liveris municon, kaj aliĝis al ili longa vico de muloj, portantaj maŝinpafilojn, flamĵetilojn kaj reflektoroj, grandegan ambulancan ĉaron kun ruĝhara sanitara soldato.
Poste sekvis multaj kameloj, muloj kaj ĉaroj, kun diversaj kargoj, instrumentoj, bezůnataj al la kunstruo de vojo. Ili transportis sur grandegaj ĉasioj ligno- kaj fertrabojn, kablojn, metalŝnuregojn kaj kuprodratojn.
Meze de la marŝkolono iris ducent bagnanoj. Indiĝenoj kaj blankaj malliberuloj miksite. Ili po du estis ligitaj je la dekstra pojno. Ili portis krudmateialan, brunan drelikon. Kvindek goumier-oj eskortis ilin: la plej drastaj homoj de la kolonia administracio, parade vestitaj, kun la orgojlo de la militserva inteligenteco, alproprigita de la ekzerc-suboficiroj.
Ankaŭ la kvindek goumier-oj povis elekti inter la prizono aŭ soldatservo en Aut-Taurirt, ĉar taĉmenton da anglaj matrosoj, kiuj estis venigitaj al la policejo, ankaŭ tie ili estis orgojaj, ili batis tiel draste, ke tri maristoj mortis pro la vundiĝoj.
La goumier, bedaŭrinde, tute ne komprenas la diplomation, kaj eĉ konjekton li ne havas, ke la angla matroso estas fragila varo, se oni mortbatas lin. Dum li vivas, li estas samtiel povra akva bohemo, kiel la aliaj maristoj, sed se oni morbatas lin, tiam li fariĝas akto! Akto, kiun oni devas responi: „Ni punis ekzeplodone la ĝendarmojn, kiujn ni trovis kulpaj laŭ la krim-esplorado…”
Eble oni ne kvindek goumier-ojn trovintus kulpaj, se malpli multaj sufiĉus en Aut-Taurirt.
Kaj oni trovis kulpaj ankaŭ milit-inĝenier-leŭtenantojn Burca, Lenormand kaj Hillers pro ia delikto, tial ili estis transpostenigitaj al Aut-Taurirt.
Kapitano Gardone, kiu drinkis tre multe kaj provokis skandalon pro virino en la Operdomo, li estis telegrafe komandita el sia pariza loĝejo en Murzuk-on, kie li devas atendi la kompanion el Oran, kaj li transprenos la vic-kapitanan postenoln apud majoro vicgrafo Delahay…
…Li disŝiris la longan telegramon blasfemante. Li sciis, kion signifas tiu grandioza konceptado. Li devas iri en ian inferan garnizonon, kiel li aŭ mortaĉos aŭ oni rangaltigos lin…
Sed ankaŭ li en Murzuk eksccis, kien li estos sendita, kiam li parolis kun majoro en la regiment-kontoro.
– Ĉu de tie ĉi… ĝis la ekvatoro?… — li demandis konsternite, kliniĝinta super la mapon…
— Ne tute… — respondis la majoro. — Ĝi estas malfacila tereno, tio certas…
— Sed kio do estas Aut-Taurirt?… Kia loko ĝi estas, inter Saharo kaj la reginono de Niĝero, tien eble ankoraŭ neniam iris homo…
— Eĉ, ho tamen jes… Rememoru! Antaŭ du jaroj ekiris ekspedicio suden de Marzuk, sed tie oni mortigis la patrolon, kaj la sendita pun-kompanio trovis nek la spuron de la murdintaj indiĝenoj… Ili konstatis, ke la negroj sokota faris tion, sed tiuj vivas trans Niĝero kaj la ĝangalo. Neniu scias, kiel ili venis sur nian terenon. Poste Normand kaj lia ekspedicio ne revenis. Oni ekiris el Timbuktu por serĉi ilin kaj konstatis, ke ili ĉiuj estas masakritaj. Poste ekiris la ekspedicio de Russel, vi certe aŭdis pri tio, la afero ja vekis sensacion, li havis eksterodinare granan subvencion kaj serĉis ian trairejon, sed ankaŭ li malaperis…
— Pardonu, mi petas… Sed ĝi ja estas nekonata, nemalkovrita vojo…
— Lander, Hornemann kaj Caillé malkovris ĝin sufiĉe…
— Sed ne por la armeoj kaj garnizonoj! — batis sur la tablon Gardone malesperiĝinte…
La majoro eklevis sian ŝultron.
— Nur unu afero ne ekzistas por la soldatoj: la kritiko de la ordono. Antaŭ unu kaj duon jaro oni decidis estigi garnizonon inter la ekvartoro kaj Saharo en la nenio, kaj de tiam garnizono estas tie. Ĝi estas Aut-taurirt. Vojo estas bezonata anstataŭ la perdiĝinta trairejo de Russel. Estos do vojo, kaj kiu revenos de tie, kiam oni deŝanĝos lin, li faros tre belan karieron…
— Se li revenos — diris Gardone pale.
— Nu jes… Sed se ne, eĉ tiam oni rememoros lin bele.
Li diris tion iom malvarmkondute kaj ekstaris. La majoro estis bona soldato, kaj Gardone ne plaĉis al li.
La kompanio ekmarŝis tiel kun la drinkema, dika kapitano Gardrone, alkutimiĝinta al Parizo, kun la bagnanoj kaj kun roto da malspertaj rekrutoj.
— Diru al mi, kial vi atakis Pencrot-on? — demandis Minkus, la kuracisto, de la Bubo. Ĝi estas certe ia psika anomalio.
— Mi ne scias. Subite ĉio fariĝis varmega ĉirkaŭ mi, mi tute ne memoras, kio okazis…
La radoj grincis malantaŭ ili, bŲuegis la tretirilaj aŭtoj, tintegis la kirasveturilo, pumbruis la bastonoj de la pelistoj, kiel la ŝajne senfina marŝkolono pene iris antaŭen en la varmega dezerto.
— Tio jam okazis ankaŭ al mi — diris Nadov. — Foje en Smolens mi tirkis tiel multe okaze de foira festo, ke mi dormis poste du tagojn…
— Vi havas malarion — konstatis Pilotte — , ofte ĝi komenciĝas per tiaj provizoraj atakoj, poste sekvas subite la frostotremo.
— Eblas — konsentis la Bubo. — Tio certas, ke mi estis malsana.
— Ĉu vi havis nenian aferon kun tiu gangstero? — demandis Hlavaĉ, la ŝuisto. Pencroft ricevis la trafan nomon gangster de siaj kamaradoj.
— Ne! Neniam… — diris la Bubo.
Poste ili jam ne parolis. La aero fariĝis ĉiam pli varmega. La suda aerblovo, simila la ŝiroko kunportis neelteneblan kapdoloron kaj pigre kirliĝantajn polvotrombojn… La muloj tusadis kaj blekante kalcitris, klakis la skruĝoj, pumbruis la pugnoj, la pelistoj blasfemis. La kapitano rajdis avane, la malbonfarto miksiĝinte kun la kolero naŭzis lin, kaj ĉiu komisuro aparte doloris lin sur la kranio. Fojfoje li elprenis botelon el sia selopoŝo kaj trinkis.
Ili ekbivakis en la ombro de nekutime granda sablomonteto. Estis neeble marŝi plu. La kardanakso de iu ŝarĝaŭto rompiĝis, kio bezonis longan riparon. La ĉevaloj kaj la muloj baraktis blinde…
Kolombo konstatis ĝoje, ke ĉi tie prezentiĝas multe da okazo por morti. Li jam sentis la dek mil dolarojn en la poŝo de siaj proksimuloj. Iel la morto ne doloris lin. Kiun ne doloras la vivo, tiuj paciĝas pli facile kun la penso de la morto.
Ekideis al li viziti Troppauer-on, kiu ankoraŭ ne stariĝis sur siajn piedojn.
— Vi… — la Bubo alparolis lin.
— Kio okazis, knabo?
— Mi devas paroli kun vi…
— Jen bonvolu, amiko…
— Ni lasu tion, oldulo mia. Vi estas tute freneziĝintaj, rilate viajn sekretojn… ыial vi elektis ĝuste min? Mi avertas vin, ke mi estas frivola, supraĵa, malserioza ulaĉo, babilema, klaĉema kaj nefidinda…
— Mi petas vin… ne hipokritu… Venu kelkajn minutojn flanken de la aliaj… Nun mi sciѡs, ke la fripono ŧardostaras… Ni povas paroli trankvile… Ili certe formetos min el la vojo… Mi devas rakonti ĉion…
Li estis tiel malgaja kaj malesperiĝinta, ke Kolombo ekkompatis lin. Diablo forportu la sekretojn kaj enigmojn!
— Venu do, knabo, sed mi petas vin, ne faru konstante tiel plorindan vizaĝon…
Ili eksidis en la ombron de malproksima monteto.
— Mi vizitis universitaton en Parizo — komencis la Bubo. — Mi estis vere gaja homo, kvankam mi malsatis multe, sed la mizero ne gravis, la studenta vivo estis bela, mi vidis mian futuron multespera, kaj… Tiam mi konatiĝis kun virino…