Выбрать главу

— La problemo ĉiam komenciĝas tiel — rimarkis Kolombo pozeme, kaj li lasis flui tra siaj fingroj la polvon en la alian manon, dume li pensis pri tio, estus bone resti ĉi tie en la dezerto, kiel sablohorloĝo.

— Tiu virino promesis antaŭhelpi mian karieron. Ŝi havas eminentan amikon, nome Henry Grison…

— Kiu?!

— Henry Grison… Kial vi timiĝis?

— Mi renkontiĝis kun tiu sinjoro…

— Kie?

— En interesa domo… Li akceptis min en piĵamo sur la planko…

La Bubo rigardis lin…

— Mi scias… kiu vi estas… — Kaj post mallonga paŭzo li rigardis fikse en la okulojn de Kolombo, baldaŭ li diris: — Batalanga.

Li atendis grandan surpriziĝon. Kolombo rigardis lin tre stulte. Poste li metis sian manon sur la frunton de la knabo.

— Eblas, ke vi pravas pri tio, sed estus bone mezuri vian febron…

La Bubo rigardis lin fikse kaj moke, poste li denove ripetis tion preskaŭ silabumante:

— Ba-ta-lan-ga!..

Kion oni volas de li? Nun ĝi estas la plej nova frenezaĵo. Batalanga!

— Vi estas granda komediisto — diris la Bubo, — sed mi ne pensas, ke vi ŝajnigos plu, se mi konfesas, ke mi jam estis en Batalanga…

— Tio estas en ordo, infano mia… Vi estis tie, mi akceptas ĝin. Nur tion diru al mi nun, kiu estas Grison, kaj kie loĝas liaj parencoj aŭ heredantoj.

— Mi ne scias multe pri li. Dank’al lia rekomendo mi patroprenis la ekspedicion de Russel…

Kolombo vigliĝis denove.

— Russel! Atendu! Li estis tiu esploristo, al kies vidvino edziĝis… d-ro Brétail… Hops! Ĝi ja estas interesa…

— Mi sciis, ke tiu afero interesos vin.

— Jes! La murdita sinjorino Brétail sekvas la kompanion.

La Bubo salte leviĝis pala, kiel la muro.

— Ne diru tion! Mi petegas ne diru tion!.. Mi freneziĝas… — kaj li ĵetis sin sur la teron malesperiĝinte ploranta.

Harrincourt levis lin tenere. Nun jam li prenis tion serioza, kion la knabo diris kaj bedaŭris lin. Li ne sciis, kio estas la problemo, li nur vidis, ke li tre suferas.

— Mi scias tiel — li diris al la Bubo mallaŭte — , ke Brétail motpafis la virinon, kapitanon kaj sin mem.

— Malprave… — flustris la Bubo. — Ili estis mortigitaj!

Miliono da etaj, ardaj polveroj pikis ilian vizaĝon, kaj la aero staris senmove super la dezerto en la sufoka varmego.

— Strange… — balbutaĉis Kolombo. — Ĉu vi ne povus diri pli pluajn aferojn?… Kiu esits la murdisto?…

— Mi… estis tiu!

ĈAPITRO 13

1

Kolombo nun la unuan fojon tremiĝis interne. Li trasentis la tutan tragikecon de tiu sekreto malgraŭ sia supraĵemo, neglektemo, gajeco de sia animstato. Batalanga ankoraŭ estas akceptebla, kaj la fontano kun la markizo estas ŝerco. Kadavro antaŭ la banĉambro, estas en orod, gravas, ke oni estingu la elektran lampon. La generalfeldmarŝalo rekonas lin, kiel simplan soldaton, li fajfas pri ĝi. Macquart ne venas partopreni la vesperfeston: ne estas problemo. Sed nun temas pri alio, kiu estas multe pli konsterniga, kiel la dudek jara Bubo sidas en la mezo de Saharo kaj ploras, ĉar li mortigis kelkajn homojn. Sed kio estas la plej malesperiga por supraĵema homo, li mem scias tion plej bone. Kaj nun li devas fari ion. Kaj ne miskomprenu: temas ne pri buŝharmonikado, ne pri ia idiota ŝerco, sed pri tute serioza farendaĵo.

— Atentu min, nun ne ploru… Mi jam bedaŭras, ke mi ne aŭskultis la poemon le Troppauer. Ĝi estas tiel sama, kiel via historio. Ekscita, malesperiga, kaj mi neĠkomprenas eĉ unu vorton el tio… Jen estas cigaredo, ekfumu kaj rakontu ĉion sincere.

La knabo reakiris sian regulan spiradon per kelkaj ĝemoj. Kelkfoje li ankoraŭ singultis. Eksterordinara emociiĝo frostotremis en lia interno, komence liaj klakantaj dentoj dismorodis lian rakonton je silaboj…

— Nun vi ekscios ĉion — li frustis. Poste li aldonis signifoplene: — Sinjoro majoro.

Kolombo salte leviĝis kaj ĵetis sian ĉapon sur la teron lamentante:

— Nur tiujn idiotaĵonj ni lasu jam, mi petegas!

— Nu bone… Pri ĝi ni ne parolu. Ni konsideru tion, kvazaŭ mi scius nenion.

— Mi estas tiu en la tuta afero, kiu scias nenion. Kaj ju pli multe oni klarigas, des pli malmulte mi scias.

La Bubo ridetis kompreneme:

— En ordo. Aŭskultu do min. Ni konsideru, ke vi scias nenion. Vi estas nur mia brava kamarado, al kiu mi rakontos tiun teruraĵon tial, se mi mortos, estu iu, kiu ĵetos maŝon sur la kolon de la kanajloj. Unuavice sciu, ke tiuj multe da homoj, kiuj tendumas en tiu ĉi grandega rondo, neniam revenos de tie, kien ni marŝos. Kaj ties kaŭzintoj estas tiuj kelkaj friponoj, kiuj mortigis Russel-on

— Kian viv-eliksiron inventis sinjoro Ruseel?

— Du mil jaran trairejon. Suetonius Paulinus, kiu jam vizitis la regionon de Niĝero en la unua jarcento, mecias en sia iu noto la vojon de la krokodilo, kiu tra la dezerto, sen ĉiu baro kondukas en la regnon de la Nigraj Gigantoj. Ĉar apud la regiono de Niĝero, kiun priskribis Suetonius, vivas malaltkreskaj pigmeoj, laŭ la hipotezo de Russel, li nomis la negrojn sokota gigantoj, kiuj estas grandegaj homoj, sed nur kompare kun la pigmeoj! Tiu noto do, kiun la scienculoj ne prenis serioza pro la vorto giganto, dank’ al Russel certagrade ĝi fariĝis samtiel aŭtentika, kial la vojo de Herodoto. Nun ni kompatu ĝin kun tiu de Herodoto…

— Amiko… Ni ne komparu tiujn! Aŭ ni fru tion aliloke, kaj ne en Saharo! Mi havis ĉiam problemon pri tiuj antikvaj verkistoj en la mararmea akademio.

La kreto-kolora luno estis videbla tra la grizaj polvovualoj. Ĝia pѡla brilo prilumis la sablodunojn, etendiĝantajn en la senlimon. Subite vekiĝinta mulo ekblekis amare, kaj hienoj respondadis al ĝi el la malproksimo.

— Vi devas aŭskulti tion… — diris la Bubo. — Miloj da homoj mortos pro ĝi…

— Ne koleru, sed tio estas idiotaĵo, ke homoj mortas pro ĉiuspecaj klasikaj verkistoj en la dezerto! Estas tre varme, la klimato malsaniga. Nek Vergilio, nek Shakespeare estas kulpa pri tio!

— Mi scias, ke vi ŝajnigas. Tamen mi petas vin esti pacienca. Herodoto skribis tion, ke Nilo kaj Niĝero havas kunligon. Lia obskura klarigo rilatas iel la krokodilojn. Laŭ Russel la Vojo de la Krokodiloj kondukas tra Senegambio, kaj Herodoto, kiun akompanis Suetonio, certe intermiksi la riverojn Gambio kaj Nilo. Se iu trovos tiun trairejon, kiu kunligas la regionon de Niĝero kaj Saharon, tiu kontribuos al la kolonizo per la plej granda malkovro de la nova epoko. La problemo de la fervojo tra Saharo estus solvita. La fervojlinio kunligus Mediteraneon kun la havenoj de Okcident-Afriko. Tiel akirinte por Francio la nekonatan terenon de Senegambio, Batalang-on, la teron de sokota-oj.

La indiĝenoj sokota konas tiun vojon, kiun de post Suetonio kaj Herodoto serĉis multe da homoj, sed vane. Russel firme kredis la supozon, kie devas esti tiu sekreta trairejo… Sed Russel malaperis. Kaj li revenis neniam plu. Nur doktoro Brétail alvenis en Marokon, morte malsana, kaj tiu certa Henry Grison revensi hejmen.

— Ĉu Grison… estis kun Russel?

La Bubo ridis per ĝena, raŭka voĉo:

— Ĉu li estis tie?… Tiu homo mortpafis lin!

2

Do, tiu homo, kies dokumentujon li havas en sia poŝo, kiun iu mortpikis en la domo de Brétail per lia bajoneto, ĉu tiu certa Henry Grison murdis Russel-on?

— De kie vi scias ĉion ĉi?

— Tiu virino, pri kiu mi suspektas, ke ŝi estis la amatino aŭ agentino de Grison, konatigis min kun Grison. Henry Grison trome akiris la fidon de Russel, kiel riĉa leon-ĉasisto kaj vojaĝisto en Afriko. Grison organizis la ekspedicion de Russel, kiel sperta homo, kaj dungis ankaŭ min.