— Kiu estis tiu homo efektive?
— Nun jam mi scias: fifama politika aventuristo. Por multe da mono li ekscitis ribelon, kiel mohametana profeto en Arabio, aŭ li incitis strikon, kiel laboristo sur la petrol-kampoj en Irako. Ĉasisto, nomata Laporter kaj mi estis la plej junaj membroj de la ekspedicio.
Ni bivakis en la dezerto, proksime al la ĝangalo, sur tiu loko, kie oni fondis poste la garnizonon de Aut-Taurirt. La pigmeoj, loĝantaj en la arbaro helpis ĉe la laboroj ĉirkaŭ la tendaro. Russel ekiris de tie por sia lasta vojo. Nur doktoro Brétail akompanis lin. Eble tial li ne invitis alian homon, ĉar li konjektis, ke inter la membroj de la ekspedicio troviĝas kelkaj perfiduloj. Laporter, Lorsakoff, la rusa Grison, anglo, nomata Byre kaj mi sukcesis alveni tien, la ceteraj akompanatoj postrestis survoje pro malsano aŭ pro aliaj kaŭzoj.
Vespere la indiĝenaj helpantoj, proksimume kvarope, inter ili estis ankaŭ ĉefo, Illomor, aranĝis malgrandan feston, gastigante siajn blankajn mastrojn.
Ili aspektis afablaj homoj kaj regalis nin per kivio. Ĝi estas senkolora, senodora brando, farita el speciala ŝoso de palmo. Laŭ la malnova kutimo virgulinoj devas maĉi kaj meti ĝin el la buŝo en kruĉon, kiun oni donas de mano al mano. Ĝenerale ĉe ĉiu primitiva tribo troviĝas tiu drinkaĵo, fermentia per salivo. Oni eĉ serĉis pri mi, ke tiu momento estas la plej amara por la nova vojaĝanto en la tropiko. Ĉar rifuzi la kruĉon el la mano de la ĉefo estas morta ofendo. Oni fajris grandan fajron, muzikis per primitivaj muzikiloj, kaj ni trinkis. Mi ne sentis naŭzon jam post la du glaso. Ĝi estas akragusta, simila al tiu de brando el greno, sed kvazaŭ ĝi bolus en la buŝo… La iniĝenoj post nelonge kriadis sovaĝe, kaj saprosaltante ili dancis ĉirkaŭ la fajro en stranga ekstazo.
Subite, nekompreneble mi sentis tiel, ke ankaŭ mi devas saltadi. Mia kapo fariĝis varmega, la fajro, la arbaro, la sovaĝuloj dancis konfuze antaŭ mi, poste miaj brakoj kaj piedoj kelkfoje kunvulsiiĝis, kaj fine ŝajnis, ke ankaŭ mi saltadas kun ili ĉirkaŭ la fajro, sed mi jam ne sciis, kio okazas al mi…
Vekiĝinte matene, mi spertis, ke mi kuŝas ŝnurligite, kaj Laporter sidas apud mi.
— Restu trankvila — li diris milde, kiel oni kutimas paroli kun la grave malsanuloj.
Mia kapo doloris terure.
— Kial… mi estas ligita?
Laporter silentis.
— Kial vi ne respondas? — mi kriis incitite.
— Vidu, vi malbonfartis hieraŭ, kaj… ni forgesis, ke ĉe certaj homoj… la brando el kivio kaŭzas mortigan paroksismon de furiozo… Ĝi okazas tre malofte, sed ni jam spertis tion ankaŭ alifoje.
Mi leviĝis iomete…
Estis terure!
La ĉefo sidis surkalkane kaj Grison apud li. Du pigmeoj kaj Byrel kuŝis antaŭ ili… Morte!.. Mi mortpafis ilin!
Ĉu vi povas imagi, kion mi sentis?… Mi komencis pafadi en la furioza paroksismo de la trinkaĵo kaj mortigis du indiĝenojn kaj unu eŭropanon. La revolvero kuŝis apud mi, per kiu mi pafis.
Li eksilentis kaj spiregante fiksrigardis antaŭ sin. Du impertinentaj hienoj venis tute proksimen kaj eksidis kelkajn metrojn antaŭ ili, kvazaŭ aŭskultante lian rakonton. Kolombo ĵetis sabloŝtonon al ili, kaj la bestoj forkuris en la dezerton kun raŭka ekbojo.
– Ĉio komenciĝi tiel — daŭrigis la Bubo. — Poste Laporter malligis miajn manojn. Mi havis teruran kapdoloron. Estis proksimume tagmezo. La tribestro sidis senmova, diris nenion. Li nomiĝis Illomor. Ankaŭ tio restis en mia memoro, ĉar ĝi estas tiel stranga nomo: Illomor… Grison parolis kun li, dirante, ke li enterigu la mortintojn. Illomor ne respondis. Li nu sidis piketante siajn piedfingrojn kaj fiksrigardis antaŭ sin. Lorsakoff diris tion, ke ĝi estas malbona antŭsigno. Se la ĉefo ne parolas, tiam li votis. Post grandaj votoj la indiĝeno ofte silentas dum semajnoj, kaj tiam oni ne povas scii, kian voton li faris. Eble li nur kaŝiĝas en la ĝangalo por kelkaj monatoj, sed eĉ tio povas okazi, ke li buĉigos nin ĉiujn antaŭ ni ol irus plu…
Ili fotografis la mortintojn, poste faris protokolon. Ili skribis en ĝi, ke mi mortigis Byren-on kaj la indiĝenojn en la narkoto de la kivio. Grison kaj Laporter subskribis tion. Lorsakoff metis la paperon antaŭ min. Se mi ne subskribos ĝin, la tribunalo konsideros tion graviga cirkonstanco. Cetere mi ni volis nei mian faron. Kio ni povintus atingi per tio kontraŭ kvar atestantoj?
Mi subskribis ĝin.
Poste Lorsakoff diris, ke ni iru por serĉi la profesoron. Ĉu eble okazis io malbona al Russel kaj d-ro Brétail? Enteriginte la mortintojn, ni ekiris.
Ni penetris en la densejon de la ĝangalo, sekvante iliajn spurojn. Poste Laporter kaj mi ripozis. Lorsakoff kun Grison antaŭeniris. Ili revenis post du horoj kaj diris, ke ni iru plu, ĉar ili ne trovis iliajn spurojn. Kvankam ni jam penetris profunden sur la enigman terenon de Batalanga.
Posttagmeze ni trovis la kadavron de Russel. Iu mortpafis lin. Laporter, Grison kaj Lorsakoff ŝajne malesperiĝinte kuregis al la mortinto.
— Murdo… — murmuris la ruso.
— Ĉu Brétail? — mi demandis.
— Eble ankaŭ li estas mortigita, aŭ…
— Aŭ?…
Neniu el ili respondis. Ili fotografis la kadavron.
Ni ekiris reen senvorte. Sinistra kaj enigma estis la tuta afero. Survoje en la dezerto Grison diris:
— Vi faris terure grandan kulpon. Se oni ne enkarcerigos vin, vi estos sendita en frenezulejon ĝis via vivofino. Mi ne volas kaŭzis vian pereon. Lorsakoff kaj ankaŭ Laporter silentos. La protokolo restu nia sekreto. Sed rekompence: vi estos mia homo. Mi bezonas fidindajn helpantojn. Kaj mi fidas vin. Se iam vi perdos mian fidon, mi publikigos tiun protokolon kaj foton, kiuj estas en mia poŝo! Mi povas kondamni vin en ĉiu momento al la sorto de la frenezuloj, bagnanoj aŭ almozuloj…
— Kion vi volas de mi?
— Mi ankoraŭ ne scias tion. Mi estas internacia esploristo. Se vi obeos, vi ne havos kaŭzon por plendi.
Ekde tiu tempo mi estis ludilo en lia mano. Mi havas malfortan karakteron, kaj la pruvaJo de mia grava puno estis ĉe li. Sed cetere… Kion mi povintus fari kontraŭ tiel forta, ordonema, grandega homo?
Unue ni iris en Marokon, poste en Oran-on. Dume mi eksciis multe da aferoj iom post iom. Ekzemple, ke Grison mortpafis Russel-on. Sed li ne trovis la planon ĉe li. Bréteil kunportis ĝin sur ĉirkaŭvojo, ĉar ili konjektis, ke malamiko estas inter la akompanantoj. Russel tiun aŭroron trovis la trairejon. Sed li estis malsana. Tial li urĝis Brétail-on ekiri sola. Sed en alian direkton, por ke li ne renkontiĝu kun ni. Brétail atendis Russel-on en Oran. Loraskoff, Laporter kaj Grison alvenis anstataŭ li. Ili ĉantaĝis ankaŭ Brétail-on. Tiel, kiel min. Fotografaĵo kaj protokolo pri la mortinta Russel. Brétail povas miksiĝi en teruran suspekton: li mortigis la profesoron. Eĉ se la tribunalo suspendus lin, la suspekton neniu povus delavi. Kaj ili ĉantaĝis lin ankaŭ per leteroj. La edziono de Russel kaj la sekretario jam delonge amis unu la alian. Iam la virino skribis kelkajn leteroj al li, onidire ili estis kompromitaj, kaj Lorsakoff ŝtelis tiujn. Sinjorino Russel kaj Brétail falis en teruran situacion. Ili devis obei. Brétail konfesis, ke li havas la planon. Li diris, ke li estas preta dividi ties prezon, sed li ne eldonis ĝin el sia mano, nur al la aĉetanto. Li volas marĉandi. Lorsakoff konsentis ankaŭ pri tio, sed nur tiel, ke li rajtas kontroli ĉiun paŝon de Brétail. Laporter kaj mi, kiel lakeoj gardis la sekretarion en la domo. Se li foriris, Lorsakoff aŭ Grison konsante sekvis lin.
Brétail provis prokrasti la aferon. Unue li diris tion, ke li prolaboros la planon, kondukatan tien, poste li longe marĉandadis kun la aĉetanto, kiun akiris Grison. Baldaŭ li edziĝis al sinjorino Russel. Neniu vidis la planon. Ili tute ne konjektis, kie li gardas ĝin. Ĉar improvizita skizo en la ĝangalo ne estas grandega plandesegno. Eble ĝi estas nur paperslipo. Eblas, ke ĝi trovigas en lia poŝo, sed li povis kaŝi ĝin en alumetskatolon. La ĉantaĝistoj preskaŭ algluiĝis al li. Ili fariĝis ĉiam pli koleraj. D-ro Brétail nun jam ridis en ilian vizaĝon, se ili minacis lin per denunco. Ili ja fariĝis kunkulpuloj. Se ili sukcesus kulpigi Brétail-on pro la morto de Russel, ili povus klarigi per nenio, kial ili prisilentis la krimon ĝis nun, kiam ili sciis pri tio.