Выбрать главу

La situacio estis nun estis la jena, ili tenis sian manon reciproke sur la gorĝo unu de la alia. Sed kiu premas la gorĝon de la alia, tiu sufokas sin mem. Laporter nokte ne nur foje traserĉis la domon por trovi la mapon, sed ili eĉ konjekton ne havis, kie ĝi estas. Brétail eĉ plu apelaciis pretekstojn. Dume aperis kapitano Coroten la domo, ĝenerale tiam, kiam Brétail ne estis hejme. Ŝajnis, ke li kaj la virino komprenas bone unu la alian.

Tiun tagon estis ŝiroko… Blovis vento, kaŭzanta lancinan doloron en la ostoj, mia maldekstra miringo tamburis per duobla pulsado pro la ekscitiĝo de la karotido. Kranion-kreva premo ŝvebis super la urbo. Mi iris en mian ĉambron por ripozi. Tiam mi kuŝis dum horoj sur la lito, kaj nur la konjako helpis min… Eltrinkinte duon botelon el ĝi je unu tiro, laŭ mia kutimo, mi sterniĝis sur la lito por dormi… Subite mia kapo fariĝis varmega, miaj brakoj… kruroj komencis konvulsii, mi ne povis salte leviĝi… Kio ĝi estas?…

Kvazaŭ okazus ia inkuba sceno: malfermiĝas la pordo de la ŝranko, kaj elpaŝas de tie duonnude, kun trapikita nazo la nana ĉefo de la pigmeoj: Illomor!

Mi volis kriegi, hurli, ĉar miaj brakoj, kuroj moviĝis je la ritmo de tamburo kaj fajfilo, sed mi nur kuŝis senpove, konvusiiĝante kaj la ĉefo ekparolis trankvile:

– Ĝi estis mia voto.

Li metis pistolon sur mian tablon kaj diris lakone en la lingvo irde, paŭtante, kvazaŭ li kraĉus:

— Nogad!

Mortigu!

Mi ankoraŭ vidis, kiel li foriras per la longaj paŝoj de la nanaj negroj, levinte sian lancon…

Poste ekflagris fajroj, eksonis fajfiloj, tamburoj, kaj aŭdiĝis negraj kantoj… Mi ne memoras pli multe…

Li fiksrigardis antaŭ sin kun cindrogriza vizaĝo, raŭke pro la multe da parolo kaj pro la strangolo de la teruraj memoroj.

— …Rekonsciiĝinte, mi kuŝis en mia lito ŝnurligite. Laporter viŝis mian vizaĝon per trempita tuko. Vi povas konjekti, kio okazis…

— Ne, ne… — diris Kolombo teruriĝinte… — Ne diru… Mi pensas…

Ili silentis.

…Aŭroro krepuskis super la dezerto, kaj la ŝvebantaj polveroj jam ekbrilis kelkloke en la blanka mateniĝo.

La Bubo flustis kun larvosimila, rigidiĝinta vizaĝo:

– Ĉiujn tri homojn… mi… en la narkoto de la kivio. Laporter certe povintus malhelpi tion.

Eksonis la veka trumpeto. Ili devis reiris kurpaŝante en la tendaron…

— Plej gravas… — spiregis la Bubo dum kurado. — …mi ankoraŭ ne diris… Laporter devigis min dungiĝi al la legio… Ili povis aranĝi, ke oni postenigu min al tiu ĉi kompanio…

— Vi havos tempon…

— Ne, ne… mi devas nun. Laporter volis, ke mi dungiĝu… Konstrui vojon de Aut-Taurirt… Anstataŭ la perdiĝinta trairajo de Russel sur la tereno de Batalanga… Tra la ĝangalo de la ekvatoro… Ĝi estas absurda entrepreno… tamen ĝi okazos… oni mortos cent-are… En tiu ĉi kompanio estas multaj homoj, kiuj volas malhelpi… Laporter kaj Grison tial devigis min…

Li senspiriĝis pro la kuro, mankis al li la aero, sed li provis paroli…

— Laporter estas en la legio, kaj… lia nomo…

Li jam ne povis eligi vorton tra sia gorĝo, li povis nur kuri kun fajfanta pulmo… Sed li ankoraŭ volis eldiri la nomon, kaj…

Pafo knalis!

Dum kuro la Bubo saltante transkapiĝis kaj sterniĝis en la polvo, li ruluĝis sur sian dorson kaj disetendis siajn brakojn. Poste li ne moviĝis, nur en lia buŝangulo ekfluetis la sango…

ĈAPITRO 14

1

– Á terre!

La sceno ripetiĝis.

Ĉiu metis sian armilon sur la teron, kaj la leŭtenanto kun la kapitano preteriris ilin. Kolombo elpaŝis el la vico, kaj staris rekte.

La kapitano okulmezuris lin.

— Kie estas via fusilo?

— Mi ne trovas ĝin, mon commandant!

La leŭtenanto rekonis la soldaton surprizite:

— Per via armilo iu vundis tiun dikulon. Kie vi estis, kiam okazis la pafo?

La atencanto denove ne sukcesis suspektigi Kolombon. Eĉ kvar homoj raportis, ke li kuris apud la viktimo.

Suboficiro venis en la mano kun fusilo.

— Mi trovis ĝian apud la monteto, kvindek paŝojn de la vudito.

– Ĉu ĝi estas via fusilo? — demandis la leŭtenanto Kolombon.

— Oui, min adjudant.

— Strange. Vi havas ĉiam alibion, kaj dume via fusilo murdas.

Oni povis konstati nenion, sed Kolombon, kvankm la soldatoj tute senkulpigis lin, ĉirkaŭis la malbonvola obskuro de la malkonfido kaj neklarigebla suspekto.

La marŝkolono daŭrigis sian vojon. La kuglo trafis la maldekstran ŝultron de la Bubom kaj ĝi tuŝis ankaŭ lian pulmon. La regimenta kuracisto kaj la ruĝhara sanitara soldato flegis lin.

Ili marŝis sur tiu regiono de Saharo, kie ne vagis homo de jaroj. Ili antaŭeniris pene baraktante. Iliaj kruroj kelkfoje sinkis en la ardan grundon ĝissuper la maleoloj, kiu briligis, vundis ilian haŭton, kaj la unu kaj duon litro da putra akvoporcio ne mildigis ilian mizeran staton. La homoj kaj la bestoj estis ĝisekstreme incitiĝemaj kaj nervozaj. Ankaŭ Kolombo fariĝis kolera. Multe da aĉa polvo penetris en lian buŝharmonikon, kaj ĝi sonis duon muziknoton false. Baldaŭ ĝi tute ŝtopiĝis. Lia momenta animstato iomete memorigis pri lia ŝtopiĝinta buŝharmoniko. Li ŝatis tiun timeman, palan infanon. Kompatindulo. Kia malgaja kazo, se iu tiel junaĝe fariĝas murdisto en la markoto de alkoholaĵo. Sed iam liberiĝos tiu kanabo de tie ĉi, kaj tiam li konsilos al li viziti kafejon, kie oni muzikas, ĉar ĝi estas bona kontraŭ animriproĉo. Jes! Li konsilos tion, se jam tiu kara infano turnis sin al li kun sia problemo. Eĉ tion li konsilos, ke li ne vagadu en Afriko konstatne, ĉar tio neiun bonon alportos, prefer li serĉu ian laboron, ekzemple li estus fervojisto aŭ ĵurnalisto, kaj la solida vivo iom post iom restarigos lian iaman animstaton.

Diablo forportu tiun buŝharmonikon!

— Senrangulo… — demandis la kaporalo stertorante en la kirliĝanta sablotempesto, kiu iris preter la plotono… — Ĉu vi estas rinocero?! Ĉu vi konsitas el lado?! Hooot… La homoj mortas multenombre, kaj vi agaĉas per via buŝharmoniko?… Hooot… khm… Khm… Mia pulmo disŝiriĝas!

La suda aeroblovo kirlas densajn salbofunelojn.

Kolombo rigardas sur lin kun ĝentila interesiĝo:

— Iu iu malbonfartas?

— Homo! Kvar homoj estas apopleksiita pro la varmego posttagmeze!

— Eble la sunbrilo kaŭzis tion.

La homoj ŝanceliĝadis tusante, la kirliĝantaj polvofuneloj faris la marŝkolonon veanta infero en la kvindek celsisugrada, arda aerblovo, kaj Kolombo provis lozigi ŝraŭbon sur la flanko de la buŝharmoniko per ungopikilo…

Ju pli ili proksimiĝis al la ekvatoro, des pli suferiga estis la konstanta migrado de la polvo. Ili marŝis en la zono de pasat-vento. Kvazaŭ la varmega grundo fumus, sablo flugadas konstante tiel, kaj la ŝrumpinta suno ardradias malantaŭ la polovualoj.

— Aiĝu! Aliĝu! — kriegas la kaporalo, ĉar la ordo disfalas en la marŝkolono ĉiuminute.

— Ĉu vi havas ŝraŭbturnilon hazarde? — alparolas lin afable.

— Nom de Dieu… — La suboficiro stumbladas plu en la polvo blasfemante, tusante. Soldato falas el la vico, multaj homoj mane prenas sian kapon kaj veadas… La kirasaŭto kun la malgrand-kalibraj kanonoj haltis. Tri vertiĝantaj mekanikistoj, kliniĝintaj super la benzinvaporon, vibrante eliĝantan el la motoro, laboras por ripari la gigantan maŝinon… Iu ektuŝas la duon-sevenan muntiston. Kolombo staras malantaŭ li: