— Bonvolu ripari ankaŭ mian buŝharmonikon, se vi finos tiun laboron, mi petas vin…
… Nur tio savis lian vivon, ke li kliniĝis subite, tiel la martelo flugis preter lia kapo je kelkaj centimetroj.
Vespere, kiam la aero malvarmiĝis, ili marŝis fortostreĉe. La senĉese golfantaj polvofuneloj el la direkto de la ekvatoro flugis en la glacia, blanka brilo.
Sinjoro grafo, kiu relative bone eltenis la vojon, nervoziĝis pro la malvarmo. Hlavaĉ la ŝuisto iris apud li. Subite li ekatentis, ke la dentoj de sia kamarado interfrapiĝas.
— Mi neniam estus kredinta, ke tio pavas okazi al ni — diris Hlavaĉ.
— Mi eltenas ĉion bone, nur la malvarmon ne — li respondis dentoklake. Nun la unuan fojon montriĝis sufero sur lia eleganta eksteraĵo dum lia soldatservo. Lia blankiĝanta hararo ĉirkaŭ lia frunto, la klasika profilo, kaj la bela, vireca staturo neniiĝis en tiu frostotremo. — Kara kolego Hlavaĉ… Mi ne domaĝus dek kvin frankojn de vi, se vi akirus al mi… ĉemizon… kiun mi surprenus sub tiun ĉi… Mi ne havas alian tolaĵon… kaj mi malplimulte malvarmus en du ĉemizoj… Ĝi ne estas afero inda al sinjoro… porti du tolaĵojn… Sed ĉi tie kelkfoje… mi devas rezigni… la etiketon…
— Ĉu vi vere oferus tiom da mono por ĝi? — demandis Hlavaĉ.
— Je mia vorto… Ĉu eble vi havas superfluan ĉemizon?
— Mi ne havas, sed mi povas ŝteli ĝin — meditadis la ŝuisto. — Kian ĉemizon vi deziras?
— Mi ne preferas tiajn aferojn… sed la kazo estas tiel escepta, ke mi ne konsideros tion!.. Se eblas elekti el la ĉemizoj de la kompanio… mi ŝatus havi tiun de Harrincourt. Estas tute egale kies ĉemizon vi ŝtelos. Ĉu ne?… Harrincourt eble havas delikatan ĉemizon…
— Bone. Estu tiu de Harrincourt, sed tiam mi petos dudek frankojn.
— Kial ĝuste dudek?
— Kia demando? Delikata ĉemizo estas pli multekosta ĉie. Mi povas kalkuli malpli multekoste la ĉemizon de Nadov.
Nek sinjoro grafo povis argumenti kontraŭ tio.
Post ok-taga marŝado ili atingis la lastan oazon Agadir, signitan sur la mapo. Plie ili nur konjektis tion, ke ĝi ekzistas. La duono de la soldatoj en la kompanio estis malsanaj. Infera bruo, blekado, grincado plenigis la malgrandan oazon, kiu situis jam polvokovrita kaj plena de nuboj da muŝoj sur la dezerta, flava ebeno de la senkonsola Saharo…
La bestoj henis kaj hurlis, ĉar la muŝamasoj plendis sur ili. Ĉiu defendo pruviĝis senefika kontraŭ tiuj.
La bagnanoj kaj la grandegaj indiĝenaj ĝendaromoj estis inter la militvagantoj kaj la legianoj. Ne estis proponinde permesi, ke la liberaj militvagantoj kaj la militistaro miksiĝu… Eĉ tiel okazis problemo, ĉar la legianoj ankaŭ nun iris tien por trinki glason da varma kafo ĉe la maljuna kafkuiristo. Kaŝe ili ricevis eĉ brandon, kvankam tio apartenis al la privilegioj de la kantinestro. Sed li ne havis brandon kmirha. Ĝi estas terure penetra, forta alkoholaĵo, fermentita el ĉiuspecaj floroj, kiu havas la odoron de pomado kaj amara migdalo. Ĉirkaŭ la kafkuiristo sidis ĉiam duoncirklo da soldatoj surkalkane kaj pridiskutis la okazaĵojn. Ili salutis ĝoje la proksimiĝantan Kolombon. Kiel li diris, li malfermos Muzik-Kafejon kun la arabo en Saharo.
Sed hodiaŭ li venis ne kaprosaltante, kiel kutime. Li pormenetis serioze kaj elprenis nek sian muzikilon, kiam li eksidis…
— La situacio malgajigas min — li diris sombre.
— Ankaŭ min… — mansvingis la kolosa Nadov, ĉar ili depotis vere malesper ĉi tie, malsane, trampe, en tiu timige morta parto de la mondo, izolite de la socio.
Kolombo levis sian kapon vigle.
— Ĉi iu ŝtelis ankaŭ vian ĉemizon? Estas neimageble, kiaj surprizoj trafas nin en Saharo… Iu ŝtelis mian ĉemizon… Mi havis nur du ĉemizojn… Tute delikataj… Ankaŭ la alia estis kun bluaj-flavaj strioj kaj blanke punktita same, kiel ĉi tiu sur mi. Ĝi konsistas el vera rajono… — Li estis tre malgaja.
— Ĉu vi deziras trinki kafon, sinjoro eŭropano, aŭ kmirha-on… — kriĉis la maljuna arabo per sia oreltranĉa, raŭka, falseto. — Fort-odoran, bongustan kmirha-on… aŭ fajnan kafon…
— Donu al mi kafon, knabo — li diris malgaje. Kiam li vi-diris al iu, ĝi estis okulfrapa signo de lia malbona humoro.
— Mi petas Kmirha-on — alpaŝis lin la ŝvitkovrita Rikajev, la dana barbiro — , sed rapide… phu… la varmego… ankaŭ li malbutonumis sian kamizolon, kiel la aliaj — … kaj la muŝoj… la muŝoj mortigas min… — Tiuj zumadis mil-are, flugante en la buŝojn, okulojn, la kafkuiristo vane svingadis sian ĉifonon. Ili zumadis en densaj amasoj. Kolombo ricevis sian kafon kaj kirladis ĝin malgaje. La kafkuiristo eniris en la duaron kaj kunportis grandan kruĉon, en tiu li gardis sian rezerv-brandon, sed nun liaj piedoj glitis, kaj terure!.. La tuto verŝiĝis sur la kolon de Kolombo. La fort-odora drinkaĵo fluis sur lia tuta korpo.
— Idioto! — kriis Kolombo malesperiĝinte kaj salte leviĝis. — Tiu terura odoro turmentos min dum tagoj.
— Pardunu mi, sinjoro eŭropano — kriĉas la maljunulo siajn papag-similajn lamentojn kaj komencas viŝpurigi lin per sia ĉifono. — Ho, kiel terure mallerta mi estas…
La soldatoj ridegis. Almenaŭ ia sereno evento kirlis la mucidan, sufokan varmegon de la oazo.
Tiam eksonis la batalkriego de Hümét Troppauer:
— Venu ĉi tien, soldatoj!
La poeto luktis kun kvindek goumier-oj.
ĈAPITRO 15
Benid Tongut, la plej kruela goumier ĉirkaŭiris la ripozantajn bagnanojn, falintajn sur la teron, kiel ĉifonoj, ili estis en eĉ pli terura situacio, ol la soldatoj. Ĝis nun oni enterigis el ili proksimume jam dekdu homojn en la dezerto. Antaŭ la ekiro oni konstatas ilian nombron tiel, ke tridek procentojn malpli da homoj alvenos el ili.
Neprizorgitaj, cinikaj, rikanantaj, hirtaj mortkranioj, sovaĝe brilantaj okuloj, intelektaj vizaĝoj, en la apatia konscio de la certa morto toleris la klakantajn skurĝobatojn de la goumiero-oj kun naŭza, inerta grimaco.
Barbizon, la diktrunka, brozhaŭta bandito el Korsiko estis la plej aŭtoritat-hava homo en la rabista kolonio. Dum ripozo li kantis ian italan amkanton pri la sunsubiro, kaj fininte ĝin, simiomakzela, bovokula, dika, barbostopla homo alpaŝis lin:
— Permesu, ke mi donacu al vi duon skatolon da maĉtabako por via majesta kantado. Mi esta poeto.
— Dankon. Mi nomiĝas Barbizon. Mi estis bandito sur Korsiko.
— Mi ĝojas pro tio — diris la dika poeto — , ĉar onidire mi similas al Napoleono. — Kaj li fingre kombis siajn blankaj, longajn, maldensajn harojn surfrunten.
— Vere vi memorigas lin… Precipe via voĉo. Mi petas vin, malantaŭ mi kuŝaĉas fraŭdisto, mi pensas, ke li havas insolacion, kaj mia akvoporcio elĉerpiĝis, ĉu vi donus al li el la via?
— Jen ĝi estas… — La bonkora Troppauer transdonis sian ladbotelon. Barbizon trinkigis rapide la fraŭdiston, sed subite li ricevis tian skurĝobaton, ke li faligis la ladbotelon, kaj la akvo elfluis el ĝi.
— Fia bandito! Se mi turniĝas al vi dorse, vi jam insolentas… vi… vi… — kaj la koleriĝinta Benid Tongut frapis ankoraŭ dufoje.
Antaŭ ol li estus frapinta la trian fojon, iu kaptis lian brakon. Troppauer estis tiu. Li diris per milda, lirika voĉo:
— Sinjoro ĝendarmo… Laŭ la biblio: La suno ne subiru sur via kolero…
— Kio?… Iru en la inferon! Kaj lasu mian brakon libera… — Li subite eltiris sian pojnon, sed la alia kaptis lian kamizolon: