Sed Kolombo iomete konsterniĝis. Li ne tute komprenis la aferon, ĉar se iu ŝtelis lian ĉemizon, kial Kramartz-on mordis la vipuro? Ĉu malboniĝis la flarsento de la serpento?… Finfine ankaŭ vipuro povas havi nazkataron… Kiel simple estus ĉio, se ĝi mortintus lin. Nun jam li ne devus pensadi pri tio, kiel morti.
Ĉu eble li estas la kaŭzo de la morto de Kramartz?… Sed se oni ekscitis la vipuron per lia ĉemizo, kiel ĝi venis al Kramartz? Kiu ŝtelis la ĉemizon?… Nur la fantomo povis fari tion! La virino! Kun la triangula nevuso… La fantomo de la dezerto… Nu, ŝi nur venu antaŭ liajn okulojn…
Iu ektuŝis lian ŝultron:
— Bonan vesperon.
La fantomo staris apud li en rajdista vestaĵo.
ĈAPITRO 16
Subite vekiĝinta papago kriĉis ie.
Cetere estis muta silento. La fantomo staris vid-al-vide al li…
— Nu? — demandis la virino malvarmkondute.
Kolombo rikanis.
— Bone, ke vi venis, ĵus mi pensis pri vi, kiel strangaj aferoj okazas ĉirkaŭ la tendaro, kaj se mi vidos vin reaperi denove, mi demandos, ĉu vi scias ion pli konkretan…
La virino alkriis lin nervoze:
— Diru, mi petas! Ĉu vi sentas nenion, kiam vi staras vid-al-vide kun virino, kiun iu morodis?! Pri kies morto ankaŭ vi respondecas!
— Mi protestas plej kategorie kontraŭ tiu suspektado!
— Vidu, mi atentas vin jam longe — diris la virino per tremanta voĉo. — Mi rekonas, ke vi havas admirinde fortajn nervojn, vi aktoras mirakle, kaj kion vi faras, tiu superas vian famon, tamen vi havas koron, mi pensas… Mi vidis, ke vi helpis la malfortulojn.
— Sinjorino! Mi jam alkutimiĝis, ke oni de tempo al tempo rakontas al mi ion urĝe, kion mi ne komprenas, al kio mi havas nenion komunan… Mi rezignis, ke oni ne kredu tion, kio estas vera, kaj oni sciu ion pri mi, kio estas vera, sed nun eble vi tamen povus diri ion konkretan…
— Estas superflue aktoradi antaŭ mi … Mi scias, kiu vi estas!
— Ĉu vi dirus tion ankaŭ al mi? Ankaŭ mi ŝatus scii tion!
— Vi estas majoro Yves!
Kolombo kriis malesperiĝinte:
— Pro tiu majoro oni metos min en la tombon, kaj tiam ankaŭ mi estos reaperanto, kiel via sinjorina moŝto.
La virino rigardis lin malcerte por momento.
— Kiu do vi estas, laŭ via konfeso?
— Harrincourt. Jules Manfred Harrincourt, la eliminita kadeto de la mararmeo kaj filharmoniisto. Nun ankaŭ mi ŝatus scii, kiun mi funebru en via persono?
La virino ekridetis senintence. Poste ŝi paŭtis malestime:
— Ĉu vi volas kredigi al mi tiun fabelon? Ne provadu per tiaĵo…
— Mi rakontos ĉion al vi sincere. Mi esperas, ke mi povas fidi al fantomo, eble malsupre oni tamen ne klaĉadas… Bonvolu do aŭskulti min.
… Kaj Kolombo rakontis ĉion. Li komencis ĉe la akademio, daŭrigis per la ĉefinspektoro, kaj nekalkulante malgravajn branĉtrakojn, kiam li okupiĝis pri kelkaj konatulinoj kaj pri kantado, li diris la historion relative kontinue…
La virino rigardis lin kun konstanta suspektemo… La konstanta, infana rideto iomete subtenis la rakonton. Fine ŝi ekparolis malcetravorte:
— Vi ja povas pruvi facile, ke vi ne estas majoro Yves… Tiuokaze por vi ne estas valora malnova horloĝo…
— Bedaŭrinde mi donis tion al Macquart…
— Kiel?! — la virino rigardis sur lin pale kaj tremante. — Oni ja diris al mi… ke Macquart… Ne iros tien…
— Sed ĝi faras nenion. Tamen li estis tie. Kaj li forportis la oran horloĝon…
— Kiu parolas nun pri ora horloĝo? Ĝi estas simpla horloĝo kun krokodilkapo…
— Ĝi estas ĉe mi. Mi transdonos tion feliĉe al vi, kvankam ĝi ne estas la mia… Jen… Infero kaj diablo!.. Kredu min — diris Kolombo, — iu ŝtelis la horloĝon…
La horloĝo ne estis sur lia pojno…
La virino ekridis.
— Mi jam preskŭ kredis la historion…
— Mi ĵuras je tio…
— Ne ĵuru!.. Kaj mi estis sufiĉe freneza… Mi ankoraŭ dubis pri tio, kiu vi estas… Mi ne volis kredi, ke vi aktoradas… Via komediado erarigis min…
— Bonvolu kredi…
— Ba!.. Vi sendos la horloĝon tien, kie oni atendas ĝin, kaj mi estas ties kaŭzo, ĉar mi savis vin.
— De kio, mi petas vin?
— Homo! Se la maljuna kafkuiristo ne estus verŝinta vin per la brando kmirha, vi estus morotinta. Mi estas stulta, ke mi savis min!
La kmirha! La serpento vane serĉis la posedanton de la ĉemizo, ĉar la terura odoro de kmirha ĉirkaŭis ĝin. Por ne forgliti sen laboro, ĝi mordis la kompatindan Kramartz-on. Lian vivon do savis la araba kafkuiristo.
Respektive tiu ĉi virino… Ŝi faris tion sufiĉe malbone! Sed ĉiuokaze ĝi estas la signo de la simpatio flanke de la mortinto…
— Bonvolu kredi al mi… — petegis la viro. — Mi ne ĝojas, ke vi savis mina vivon, ĉar ĝi kalkuliĝas katastrofo ĉe mi, sed mi estas feliĉa, ke vi okupiĝis pri mi… kaj… vi trovis min simpatia. Ĉar mi tre multe okupiĝis pri vi enpense.
Li ekprenis ŝian manon. Ĝi estis varma, virina mano. Malofte, rilate mortinton. Sed ŝi forprenis sian pojnon incitite.
— Ne kuraĝu tuŝi min!
La virino denove forpuŝis lin de si kaj kuris… Kolombo post ŝin… Nun vi ne malaperos, kiel en la dezerto!.. Hop! Ŝi ne povas iri plu ĉe la turniĝejo, ĉar mimoz-heĝo baras la ŝian vojon.
La virino kuris… ŝi atingis la heĝon, Kolombo sekvis ŝin per grandaj saltoj, kaj li jam preskaŭ atingis ŝin, kiam iu batis lin je la kapo el inter la arboj, ke li falis svene sur la teron.
ĈAPITRO 17
Li rekonsciiĝis, lia kapo zumis. Li ne sentis doloron, li nur havis tiun iluzion, kvazaŭ barelo estus sur lia kolo, el kiu dek mil abeloj ŝatus liberiĝi.
Aŭroris…
Li palpadis sian kapoj ĉirkaŭ sia kapo. Ĝi estis iomete ŝveliĝinta kaj akre doloris pro la ektuŝo…
Par la sep sakrametnoj! Iu bone batis lin je la kapo.
Li reiris en la tendaron.
Do, la fantomo savis lin. Kaj pere de la kafkuiristo. Jes! La kafkuristo aŭdis, ke iu ŝtelis lian ĉemizon, kaj li sciis, ke la serpento malaperis, kaj verŝajne li konjektis la kunligon. Tial li tuj surverŝis lin per la malbonodora brando. Kiaj aferoj povas okazi en la dezerto… Oni riskas sian vivon!.. Kaj se li nur perdus ĝin… Dio gardu nin de tio…
Li do estis simpatia al la fantomo. Domaĝe, ke ŝi ne kredas lin… Kvankam kiel volonte li estis doninta al ŝi la kiĉan, barokan aĵaĉon. Horloĝon kun krokodilkapo… Precipe kun klap-fermoplato, kian portas nur emeritaj fajrobrigadestroj, ligita al la veŝo per breloko… Iu do ŝtelis tion… Diablo scias, kiu bezonas ĝin…
Traraa!.. traraa!..
Alviciĝo!
Hopla! Iru nur inter la aliajn por havi alibion. Ĉi-tempo oni kutimas mortigi per lia fusilo!
Sed nun escepte okazis nenio simila. Ĉiu kuris al sia plotono, la homoj viciĝis, la motoroj bruis, la ĉaroj grincis, blasfemado, pumbatoj, komandvortoj, poste ekmarŝo…
Troppauer enviciĝis. Li jam estis tute sana. Li ripozis sin definitive en la oazo. Li diris anteŭen al Kolombo:
— Kie en la infero vi vagaĉis? Mi jam serĉis vin ĉie… La Bubo mesaĝis al vi. Li volas paroli kun vi… Li estas la ambulanca ĉaro, la li aspektas tre malbone…
— Mi bedaŭras, ke mi ne estis ĉi tie… La kompatindulo, kiel eblas, mi vizitos lin…
Longa fajfo, kaj aŭdiĝas akra voĉo de malproksime:
Ekmarŝu!
Posttagmeze, dum la unuhora ripozo Kolombo iris al la ĉaro de la ruĝa kruco.