— Alo, knabo… Kio nova?! — li alkriis la malsanulon.
La Bubo kuŝis kun pala, skelete srumpinta vizaĝo, kun febre brilantaj okuloj, kaj vivle balancis sian kapon, ekvidiinte Kolombon, kvazŭ li jam estus atendinta lin malpacience…
— Ne estas permesate al vi paroli… — mansignis Harrincourt al li. — Ni korespondos. Jen estas krajono kaj papero. Skribu, kiel Troppauer, mi nur komprenu tion…
La malsanulo kapjesis, elprenis la notkajeron kaj skribis sur ĝin:
„Mi mortigis Brétail-on, la virinon kaj kapitanon Corot. Ni estis nur duope en la domo. Laporte kaj mi. Antaŭ ol ni informis la policon, li devigis min traserĉi kune la ĉambron. El la mano de la mortinta kapitano falis slipeto. Mi malamas Laporter-on. Mi tuj neniigis la skribaĵon. Jen tiel ĝi tekstis: „Oni atentas nin. Se vi volas ekscii, kioma horo estas, ĝustigu la montrilojn sub la suno. Noktomeze vi havos precizan horloĝon. D-ro Brétail.” Mi sciis, ke mi neniigas gravan spuro tiel. Laporter instruis min, kion diri al la policistoj.”
Kolombo legis la slipon.
— Oldulo mi, mi komprenas malmulte el la tuta idiotaĵo. Sed mi volonte piedbatus Laporteron, domaĝe, ke li ne estas en la legio…
La malsanulo rigardis sur lin miregante. Ĉar Kolombo enpoŝigis la paperon, li kaptis alian kaj skribis ekscitite:
„Laporter servas kun ni, lia pseŭdonomo estas…”
— Garde á vous!
Kolombo salte leviĝis. La regimentkuracisto staris tie.
— Kio ĝi estas, ĉu kazino? Tuj forportu vin!
Kolombo foriraĉis.
Kiajn idiotaĵojn skribaĉis la Bubo? Sed se Laporter vere estas ĉi tie, li instruos lin boksi.
— Pardonon… — elpaŝinte de sur la ĉaro, li puŝiĝis al sinjoro grafo. Jen rigardu! Ĉu li subaŭskultis? Ĉu eble li estas Laporter?
— Diru — li alparolis krude sinjoron grafon — , ĉu vi ne havas pseŭdonomon inter la soldatoj?! He?!
— Mi petas vin…
— Nenia mi patas vin! Estu singarda! Kaj ne ŝtelumadu ĉirkaŭ la ĉaro, ĉar se vi ĝenos la knabon en la futuro, vi pentos tion… Kiel vi nomiĝas? Ĉu ne Laporter?! He?!
— Tute ne…
— Nu vi havas bonŝancon. — Kaj li lasis lin tie.
La grafo postrigardis lin sombre. La sanitara soldato elvenis de sur la ĉaro.
— Li estas groba ulaĉo… — diris la ruĝharulo.
— Ĉu laŭ vi ne estas espero? — demandis la grafo la sanitaran soldaton.
— La doktoro diris, se la ĉaro ankoraŭ skuos lin iomete, li mortos, ĉar li havos sangoekfluon…
— Ĉu li havas nenian ŝancon resaniĝi?
— Absolute nenian — mangestis la ruĝharulo kaj elprenis pecon da pano. Li mordegis el ĝi. — Iu vejno estas aperta, kaj ĝi ne povas fermiĝi. Li devus esti operaciita, sed ne eblas fari tion ĉi tie.
— Dankon… — li transdonis moneron al la sanitara soldato kaj iris plu mediteme.
Kolombo estis ĝuste stariganta sian tendon, kiam venis la suboficiro al la plotono:
— Du tifuloj estas inter la militvagantoj — li anoncis akravoĉe. — Ĉiu purigadu sian vestaĵon zorgeme, ke insektaĉoj kaj la vestpedikoj laŭeble ne estu sur ĝi, ĉar precipe tiuj propagas la malsanon. Vi devas lavi la tolaĵon. La sanitara soldato donos al vi karbolan akvon.
Damne, pensis Kolombo. Nun mi ne havas ĉemizon por ŝanĝi. La insolentuloj ŝtelis ĝin. Nu, estas egale. Tiun, kiun li nun portas, li lavos dum la ripozo. Kie estas la sapo? Li malfermis sian sakon, en kiu estis sia havaĵo.
Sed li apenaŭ ŝovis sian manon en ĝin, li tuj faliĝis tion surprizite, ke ĉio disruliĝis. Lia ĉemizo estis tie.
La bela, kolora ĉemizo, iom ĉifinite, sed ĝi estis tie en la sako.
Alo! Tio ja estas ĝojo… Nu, oni estas vere honestaj embuskmurdistoj. Ĉar la vipuro
ne bezona ĝin, oni reportis la belegan ĉemizon
Li ĝoje disfaldis tion. Kaj tiam sekvis la alia granda surprizo: io falis sur la teron el la ĉemizo klakante.
La brakhorloĝo!
La bela brakhorloĝo kun krokodilkapo, kiun la fantomo petis de li, kiun oni ŝtelis, jen ĝi estas. Iu metis tion en la retroviĝintan ĉemizon.
Nur noktomeze ili ekmarŝis plu. Nun jam ili estis tre proksime al Aut-Taurirt.
La kurima ordo ĉesis en la kolumno. Estis neeble disciplini la homojn sur tiu etapo. Kapitano Gardone sidis sur sia ĉevalo, kiel ia degelinta vaksofiguro, nur la brando reanimis lin. Li ne povis plenumi sian oficon. Leŭtenanto Finley ordonis anstataŭ li.
La kompanio, marŝanta dum semajnoj en polvo, varmego, faris superhoman taskon, kaj ĉiu soldato foruzis sian lastan energion.
Nokte la soldatoj kuŝis dise en la tendaro, kiu havis nenian formacion, ili ne ĉirkaŭbaris ĝin per muro, kiu volis, tiu povis starigi sian tendon, kin ne volis, tiu nur simple falis sur la teron, kaj li tuj profundiĝis en dormon.
Dume serĝento Latouret disfaldis la mapon ĉe la lumo de acetilenlampo. La oficiroj ĉirkaŭsidis lin. Finley rigardis la direkton kaj singis la vojon per ruĝa krajono.
— Eblas, ke ĉi tie, kiam ni ĉirkaŭiris la hamada-on, ni devojiĝis kelkajn gradon de la ĝusta, sudorienta direkto.
— Ne estas verŝajne, mon adjudant — diris Latouret — , ĉar tiam ni devintus alveni en Bilamo-n.
Ne malproksime de ili, la ruĝa sanitara soldato tenis lampon, kaj la regimentkuracisto provis revivigi kapitanon Gardone per kofein-injektado.
— Mi persiste marŝos plu al sudoriento — finis Finley la interkonsiliĝon. — En ĉiu duonhoro signalu per blua raketo, eble oni ekvidos nin el iu direkto.
Sur tiu oceano da senhoma mondparto estas ie malgranda garnizono, kiel pinglo en la fojnamaso; se ili ne trovos ĝin rapide, tiam ili mortos.
Aŭroris. La senfina vico de frenezige samformaj, ardaj, falvaj sablomontoj ĉirkaŭis ilin ĉe la lumo de la leviĝanta suno ĝis la plej malproksima rando de la horizonto.
— Sed… Ĝis kien ni iros ankoraŭ? — spiregis Gardone, kiu apenaŭ povis teni sin en la selo. Finley grincis per la dentoj.
— Mi opinias, ke ni vojeraris…
La kapitano komprenis tion. Li preskaŭ falis de sur la ĉevalo pro timiĝo. Ĉu ili vojeratis en Saharo?
— Eh bien!.. Sergent!.. — kriis raŭka voĉo krude al Laportuer. — Kial iri plu, diru, ke ripozu… Ripozu! Per la sep sakramentoj! Ni mortaĉu almenaŭ pace, lasu nin ekkuŝi aŭ eksidi…
— Mi donos al vi porti ankoraŭ alian mitralofusilon! Stulta bleu! Vespere ni alvenos…
— Vi scias bone, ke ni vojeraris! Diru tion honeste! Nek vi kredas tion, kion vi diras.
La serĝento iris plu blasfemante. Li faris longan ripozon en la tagmeza varmego. Vespere ili jam ne volis iri plu.
Finley kaj leŭtenanto Bruce kun la suboficiroj kaj kun parteto da obeantaj trupoj alviciĝis duncirkle, direktante maŝinpafilojn al la kompanio. Finley ordonis veturi inter ilin per la kirasaŭtoj, li mem iradis inter ili en la mano kun pistolo, li kriegis al ĉiu senescepte…
Estis infere. Ankaŭ la oficiroj mem sentis, ke ĝi ne estas ribelo, sed la kapitulacio de la nervoj.
La demoraliĝinta karavano ankoraŭfoje ekiris. Denove ĝi ne okazos. Tio certis. Oni jam ne povos starigi tiun roton nek per maŝinpafiloj, nek per kanono, se ĝi ankoraŭfoje haltos.
La malespriĝo nove-denove ekregis ilin, kvankam ankoraŭ estis nur vesperiĝo, kaj ĝis la rando de la malproksima horizonto estis videbla nur Saharo.
Tiam de ie inter la vocoj komencis zumeti io…
Buŝharmoniko!
Ĉiam pli gaje kaj petoleme flitriĝis la sonoj el ĝi, kaj la idiota Kreto venis de Orano preskaŭ senvorte, sed rikanante kun la ĝenerle konata tenaco de la cerbmalsanuloj, subite li ekĝojkriis laŭte.
Kelkaj homoj ekridis pro tio. La kreteno komencis kanti neartigite, instigita de la sukceso laŭ la sonoj de la buŝharmoniko: